Retoriko
Kun aparta konsidero al esperantlingva parolarto
Verkita originale en la Internacia Lingvo
de
D-ro Ivo Lapenna
DEDIĈITA
al la memoro de d-ro L. L. ZAMENHOF
kaj al ĉiuj
«kiuj kontribuis, ke lia genia projekto transformiĝu en vivantan lingvon: de la plej elstaraj spiritoj kuraĝe ekverkintaj beletre aŭ science, traduke aŭ originale en la nova Lingvo; de tiuj aŭdacaj gepatroj, kiuj ne hezitis enkonduki ĝin eĉ en la familian vivon, ĝis la plej senpretendaj ordinaraj homoj, kiuj uzas ĝin en siaj internaciaj rilatoj»
Antaŭparoloj kaj la Enkonduko
Rimarko pri la tria eldono
La unua kaj dua eldonoj de Retoriko (entute 4. 500 ekzempleroj) jam delonge elĉerpiĝis. Intertempe, kiel ĝia suplemento, aperis en 1966 la libro Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj.
La du verkoj formas unu tuton: la unua rilatas al la teorio de la parolarto, dum la dua entenas elektitajn tekstojn de paroladoj kaj prelegoj eldiritaj originale en la Internacia Lingvo. Ambaŭ celis ne nur helpi al evoluigo de la Esperantlingva parolarto, sed ankaŭ kontribui al la pli bona kompreno de la aktuala pozicio kaj perspektivoj de Esperanto. Mi fidas, ke la celo ne estis mistrafita, kaj tio kuraĝigas min publikigi la trian eldonon.
La nuna eldono estas, fakte, fotoreprodukto de la reverkita kaj kompletigita dua eldono. Nur en unu-du lokoj la verko estas ĝisdatigita. La korektantoj klopodis elimini ĉiujn preserarojn kaj espereble sukcesis.
Kiel aŭtoro mi havas la kompreneblan esperon, ke Retoriko estos same bone akceptita de la novaj legantoj, kiel ĝi estis de la antaŭaj; kiel multjara laboranto por la Internacia Lingvo mia sola deziro estas, ke ĝia enhavo inspiru kaj stimulu al pli konvinka kaj sindona agado por Esperanto.
Antaŭparolo al la unua eldono
Ĉiu parolado de Ivo Lapenna estas verko de fekunda menso, prezentita kun la krea spontano de vera oratoro. Inverse, ĉiu lia verko estas kvazaŭ riĉa kaj verva parolado, kiu kaskadas per liaj impetaj parolturnoj kaj sonoras per lia karaktero. Legante la nunan libron oni nepre aŭdas la voĉon de la verkinto; senĉese oni diras al si: «Jes, ĝuste tiel li ankaŭ parolas» — kaj la impreso pri tiu simpatia voĉo portas nin drive antaŭen tra la valora kaj vive prezentita enhavo.
Estas tre ĝojige, ke ni havas nun en nia lingvo kompetentan kaj ĝisfundan pritrakton pri la arto paroli. Nin esperantistojn tio aparte interesas, ĉar se ne ĉiam ni emas paroli, ofte ni volonte aŭskultas paroladojn; kaj kiu scias aŭskulti, tiu partoprenas aktive la paroladon kaj grave helpas al la oratoro per inteligenta aŭskultado. Post trastudo de tiu ĉi libro oni jam scios sekvi la strukturon de parolado kaj ĝin analizi. Tio helpas la ĝuadon, simile kiel kono de muzikaj formoj kaj motivoj akcelas la ĝuon de la muziko, aŭ kiel kono pri pentraj procedoj kaj kompozicio akrigas la ĝuon kiam oni rigardas bildojn.
Tiu ĉi verko estas gvidlibro pri la parolarto (kaj la aŭskultarto) entute, ne sole pri la esperanta. Ĝi povos servi al tiuj nacioj, kiuj ĝis nun ne posedas tian verkon en sia lingvo. Sed kvankam oni povas rigardi ĝin kiel teknikan libron komune valoran, tamen mi sentas, ke por la esperantistoj ĝi havas precipan valoron. Esperanta oratoro havas ja apartan inspiron el la konscio, ke li parolas senpere kaj senbare al ĉiuj popoloj: li parolas al la homoj homlingve. Kaj mi estas certa, ke D-ro Lapenna multe pli volonte verkis tiun ĉi libron ĝuste tial, ĉar li verkis ĝin ne nacilingve, sed en Esperanto.
Verkante ĝin en Esperanto, li sentis la bezonon paroli klarione al la esperantistaro pri lingvo entute kaj pri la Lingvo Internacia aparte. La Lingvo Internacia estas moderna socia fenomeno, produkto de la historio (kies instrumento tiucela estis Ludoviko Zamenhof). Kelkiuj pretendas, ke la diversaj naciaj lingvoj kunfandiĝos per natura historia procezo kaj tiel formos el si la unikan tuthomaran lingvon de la estonto. D-ro Lapenna montras, ke iusence tiuj personoj pravas. Estas vere, ke la naciaj lingvoj pli kaj pli similiĝas per la senĉesa naskado de modernaj terminoj, kiuj eniras ĉiujn lingvojn en preskaŭ sama formo. Tamen vortaro estas nur unu flanko — kaj malpli grava flanko — de la lingvo. Pli esenca estas la strukturo — fonetismo, gramatiko kaj sintakso — al kiu la vortoj konformiĝas. Sekve sola amasiĝado de komunaj vortoj ne kondukas al ia kuniĝo, samiĝo de la lingvoj. Por ke la lingvoj kunfandiĝu necesas komuna struktura bazo. Tiu bazo estas Esperanto, la Internacia Lingvo. Ĝi estas la ujo, kiu ricevas la komunajn vortojn kaj la komunan kulturon, kaj sekve ĝi estas la bazo sur kiu kreskas la granda komuna lingvo de la homaro.
Estas jam tempo, ke ni likvidu la kimeron, ke Esperanto estas «lingvo artefarita», eĉ «unu el la artefaritaj lingvoj», kvazaŭ distinge de la «naturaj lingvoj». Lingvo natura efektive ne ekzistas, krom se ĝi konsistas eble el infanaj glugloj kaj balbutsonoj. Sed la fakta lingvo estas kreo de la homo. Parte la lingvoj kreiĝis, kiel diris Zamenhof, «blinde», kaj parte ili estas ordigitaj de la konscia inteligento. Ni konstatas ĝenerale, ke la lingvoj primitivaj estas la plej komplikaj, kaj la pli evoluintaj lingvoj estas pli sistemaj, do pli simplaj. Tamen de la plej reguliĝinta nacia lingvo ĝis la modela reguleco de Esperanto estas ankoraŭ grandega paŝo. Ni ne mistaksu nian lingvon: ĝi estas la plej perfekta lingvo de la mondo kaj ĝi estas plenviva instrumento de la homgrupo, kiu ĝin uzas por perado de fakto, ideo, sento kaj vizio — laŭ la funkciado de ĉiu ajn lingvo.
Juna laborista esperantisto faris al mi iam la jenan kritikon. «Nia lingvo estas mirinde taŭga kaj sukcesa instrumento, sed al ni malplaĉas ĝia nomo, „Esperanto“. Tio estas tro longa kaj maloportuna por propagandado. Ni bezonus ion pli mallongan kaj trafan, ekzemple „Ilo“». — «Bonege», mi respondis. «Vi povas nomi la lingvon „Ilo“ tute kuraĝe, ĉar ankaŭ Znmenhof ne nomis sian lingvon „Esperanto“, sed nur „I-L“ — Internacia Lingvo!».
Tio estas grava fakto, kiun nur nun oni komencas dece ŝati. Ke Zamenhof ne baptis sian lingvon per iu nomo ja ne estis ia preterlaso aŭ modesteco. Kun la klarvido de genio Zamenhof perceptis, ke jen li faris La «lingvon internacian». Aparta nomo por ĝi estas efektive superflua eĉ (tion ni nun komprenas) malutila kaj konfuziga, ĉar ĝi kondukis al tio, ke eksteraj juĝantoj pri nia lingvo komencis paroli pri «internaciaj lingvoj», miksante la abortan kun la vivanta, la malvivajn projektojn kun la vivanta lingvo.
Esperanto estas la sola internacia lingvo, ne nur inter la artaj provoj, sed ankaŭ inter ĉiuj ekzistantaj lingvoj. Ĝi sola havas strukturon kaj teknikon por esprimi kun senfina flekseblo ĉiujn bezonojn kaj nociojn. Aliflanke la naciaj lingvoj, al kiuj oni kelkfoje provas trudi la rolon internacian, estas specialaj instrumentoj kun pli malpli limigita povo. Ili estas kreitaj por esprimi la bezonojn de aparta ekonomio kaj aparta vivmaniero. En sia kadro ili estas verŝajne la plej taŭgaj komunikiloj. Sed kiam ili volas paŝi ekster sian kadron ili tuj komencas elmontri siajn mankojn. Al la internacia rolo ili estas neniel adaptitaj. En ĉiu lingvo ekzistas specialaj nocioj ne troviĝantaj en aliaj lingvoj kaj sekve ne bone tradukeblaj en ilin. Mi ne povas imagi, ke italo iam esprimus sin tiel volonte kaj komplete per la angla lingvo, kiel per sia itala; nek ke svedo parolus senĝene la rusan lingvon por plena kontentigo de sia penso. Sed ni konstatas, ke ambaŭ parolas Esperanton kun plena natureco kaj adekvato.