Выбрать главу

Nun ni rigardu la Neandertalulon, kiu vivis en la lasta interglacia periodo (ĝi komenciĝis proksimume antaŭ 150 mil jaroj) kaj kies fosilioj estas trovitaj ankaŭ en geologiaj tavoloj apartenantaj al la lasta glacia periodo, komenciĝinta antaŭ 2.120 mil jaroj kaj finiĝinta antaŭ 60 mil jaroj. Ĉe la Neandertalulo la cerbaj centroj de la parolo estas ankoraŭ neperfekte evoluintaj. Surbaze de tio, kiel ankaŭ laŭ la karaktero kaj grandeco de la palato kaj la formo de la malsupra makzelo, oni povas konkludi, ke la Neandertalulo jam evoluigadis la sonlingvon. Tiurilate ne multe gravas, ĉu la unuaj sonkompleksoj estis SAL, BER, JON, ROŜ, kiel opinias Marr, aŭ iuj aliaj sonoj. Kio gravas, estas la senduba fakto, ke la sona lingvo formiĝis dum multaj jarmiloj, treege malrapide, kunlige kun la tuta evoluo de la homo kaj de liaj komunikaj organoj. La laŭgrada enkondukiĝado de la parollingvo okazis nur iom post iom, per transirado al tiu ĉi nova formo plej kredeble el la mana aŭ gesta sistemo de komunikado.

Tamen, eĉ se oni ne akceptas tiun tre verŝajnan hipotezon pri la gesta lingvo kiel la unua rimedo de komunikado, sed se oni opinias, ke nur la sona lingvo estis ekde la plej fruaj komenciĝoj utiligata, restas la fakto, ke jam en tiuj plej fruaj komenciĝoj de homiĝo, nome ekde la epoko, kiam estis faritaj la unuaj iloj, niaj prauloj estis larĝe disvastiĝintaj sur la terglobo. Ne nur la restaĵoj de la Neandertalulo kaj de la postaj tipoj, sed ankaŭ la fosilioj de la Pitekantropo, de la Hejdelbergulo kaj de iliaj samtipuloj estas trovitaj en diversaj lokoj je grandegaj distancoj unuj de la aliaj. Ĉu, do, estas imageble, ke tiuj niaj prapatroj, kiuj ankoraŭ duonkurbaj vagadis, en malgrandaj grupoj, en etaj hordoj, tra vastaj regionoj, povus krei al si ian unuecan lingvon?

Tute ne!

Nenio favoris tion, ĉio estis kontraŭ ĝi. Oni ne forgesu, ke tiuj niaj prauloj disponis nek pri skribo, nek pri literaturo, nek pri lernejoj, nek ili havis telefonon, radion, televidon, ŝipojn, fervojojn, aviadilojn kaj aliajn trafikilojn, kio, kune kun similaj faktoroj, efikas unuecige, kuntene sur la lingvon! Oni ankaŭ ne forgesu, ke la tero tiam estis maldense loĝata kaj ke la kontaktoj inter la unuopaj grupoj estis tial malfortaj. Nia praulo vivis plejparte en sia grupo, izolite de la aliaj grupoj.

Estas pli ol evidente, ke en tiaj cirkonstancoj grandega amaso da diversaj lingvoj estis kreata. Ĉiu homgrupo kreis al si sian propran lingvon, kies forma kaj vorta enhavo dependis de la ĝeneralaj materiaj cirkonstancoj (geografia situo klimato k.t.p. ), en kiuj ĝi vivis; de la apartaj kondiĉoj, laŭ kiuj ĝi havigadis al si la necesajn vivrimedojn (ĉasado, fiŝkaptado, kolektado de sovaĝaj fruktoj k.t.p.); ĝenerale de la atingita evolunivelo.

Tiuj multnombraj lingvoj ofte kunfandiĝadis aŭ simple englutadis unuj la aliajn, kreante tiel komunajn lingvojn por pli grandaj homgrupoj. Okazadis ankaŭ inversaj procezoj, nome ke la lingvo disrompiĝis, se la homgrupo (gento, tribo k.t.p.) disiĝis, se ĝi ne plu estis tuteca. Tamen, survoje al ĉiam pli granda unueco, kreante pli altajn kaj pli ampleksajn formojn de ekonomia kaj ĉiuflanka socia vivo, la homoj kreadis al si ankaŭ novajn unuecajn lingvojn el elementoj de pluraj aŭ eĉ de tre multaj «patrinlingvoj».

La lingvo, estante pure socia fenomeno, ĉiam fidele respegulis kaj respegulas la socian vivon en ĉiuj ĝiaj aspektoj: ekonomiaj, intelektaj, moralaj. Ĝi akompanas la evoluon de la homaro kaj, siavice, helpas tiun evoluon. La kreadon de grandaj sociaj unuoj ĉiam akompanis kreado de grandaj unuecaj lingvoj, kiuj, siavice, cementis la kuntenon de tiuj unuoj. Disfalo de grandaj sociaj unuoj regule kaŭzis ankaŭ vivfinon de iliaj komunaj lingvoj. Tamen, ĉar en larĝaj, grandaj linioj la homaro iras de la iama ĉiaspeca disrompiteco (hordoj, gentoj, triboj, popoloj, nacioj unuflanke; kastoj kaj klasoj aliflanke) al unueco, ankaŭ la lingvo evoluas de la iama tre granda diverseco al pli aŭ malpli baldaŭa unueca komuna lingvo.[60]

Tiu ĉi senduba scienca konstato havas grandan signifon ankaŭ por la korekta kompreno de la demando pri la pozicio kaj rolo de la Internacia Lingvo. Estas klare, ke ankaŭ la Internacia Lingvo estas same tia socia fenomeno, kiel ĉiu ajn alia lingvo. Estas, plue, klare, ke la Internacia Lingvo ne stariĝas kiel io «artefarita» kontraŭ la normalan fluon, sed ke ĝi, male, plene harmonias kun la fundamenta evolulinio de la lingvo ĝenerale. Eĉ pli, ĝi plirapidigas la grandan procezon, kies atestantoj estas la novepokaj generacioj, nome la procezon de grandskala proksimiĝo de la lingvoj surbaze de la ĝenerala unuiĝado de la homaro. Samtempe ĝi mem evoluas sur tiu sama linio kaj respegulas tiel daŭre la plej altan gradon de vera internacieco. Esprimo de tuthomecaj tendencoj, ĝi siaflanke helpas la fortikigon de tiuj tendencoj.

Ĉapitro III.

Lingvo kiel socia fenomeno

La lingvo estas socia fenomeno, kaj ne ia «natura» aŭ «biologia» aperaĵo. Tio signifas, ke ĝi povis ekesti, ke ĝi evoluis kaj evoluas ekskluzive en la kadro de la homa socio. La lingvo, do estas regata de sociologiaj kaj ne de biologiaj leĝoj. Tio ankaŭ signifas, ke la portanto de la lingvo ĉiam estis kaj estas iu homgrupo. Sed ĝi tute ne signifas, ke tiu portanto estas aŭ devas esti nur la «nacio». Ekzistas eĉ hodiaŭ personoj, kiuj, sen troa pripensado kaj sen ia ajn scienca respondecosento, emfazas pri la «nacia animo» aŭ pri la «nacia spirito» kiel pri la solaj kreofortoj de la lingvo. El tio oni ofte konkludas, ke la Internacia Lingvo estas neebla, ĉar, ja, ne ekzistas ia «internacia nacio» kun «internacia animo»!

Sendube, la frazoj pri la «profundoj de la nacia animo», pri ĝiaj «misteraj kreofortoj» koncerne la lingvon sonas poezie kaj impresas bele. Tamen, ili havas nenion komunan kun la realaĵo. Paroli tiel pri la lingvo ne estas malpli mistike, malpli nescience ol diri, ke, ekzemple, Eva parolis kun la serpento france![61].

Estante socia fenomeno, la lingvo havas siajn radikojn en la socio, sed samtempe, foje ekestinte, ĝi mem influas sian propran bazon. Tiamaniere la lingvo, same kiel ĉiu alia socia fenomeno (religio, arto, politiko, juro, modo k.a.), ĉiu el ili depende de sia karaktero, troviĝas en reciproka funkcia rilato kun la socio.

1. Pri la naturecaj-biologiaj konceptoj

Por povi pli reliefe vidi kion signifas la socia karaktero de la lingvo, estas utile ekzameni, almenaŭ per kelkaj vortoj, kio ĝi povus esti, se ĝi ne estus socia fenomeno en duobla senco: (a) ke ĝi ekestis paralele kun la formiĝo de la homo helpante en la sama tempo siavice tiun formiĝon, ke, do, ĝi estas ekskluziva apartenaĵo de la homa socio kaj (b) ke tiu ekesto, evoluo kaj ĉiuj pluaj transformiĝoj okazis ne kiel rezulto de individua arbitra volo, sed kolektive, en la kadro de la socio, sub la influo de la fortoj regantaj en ĝi.

La respondo en tiu kazo povus nur esti, ke la lingvo estas ia natura, biologia aperaĵo. La unua kaj la plej ĝenerala sekvo de tiu starpunkto necese estus — por ne paroli pri la pluaj konsekvencoj — ke al la lingvo devus esti aplikataj la leĝoj de la naturo, leĝoj biologiaj, kaj ne tiuj tute specialaj, agantaj en la homa socio.

Kompreneble, neniu neas la bezonon daŭre studi la naturleĝojn por kompreni ĉiam pli bone la mondon kaj la homon kiel parton de tiu mondo en lia alia kvalito, t.e. en tiu de natura vivanta estaĵo. Speciale la fiziologio de la voĉorganoj kaj de la cerbaj parolaj kaj aŭdaj centroj ĉe la homo, precipe se la studo etendigas al la evoluo de tiuj organoj, estas tre utila. Sed tiuj studoj, kvankam ege helpaj por la kompreno de la meĥanismo de la parolkapablo kaj de ĝia evoluo, tamen ne klarigas la esencon mem de la lingvo. Multaj aliaj vivantaj estaĵoj eligas, laŭ sia propra naturo, diversajn tre variajn sonojn aŭ bruojn kaj tiamaniere instinkte esprimas kelkajn fundamentajn sentojn: malsaton, timon, pariĝemon k.s. Tamen, tiuj sonoj kaj bruoj havas ian signifon ne per si mem, nome kiel konsciaj indikantoj de tiuj sentoj aŭ statoj, sed nur kiel integra parto de la konkreta konduto, laŭ la naturo mem de la koncerna animalo. Kelkaj animaloj, precipe pluraj hejmaj bestoj, povas esti «edukitaj» reagi al diversaj vortoj aŭ, escepte, eĉ al desegnitaj figuroj. Ili «lernas» ankaŭ postuli ion: ekzemple la hundoj per bojado aŭ la katoj per miaŭado. Papagoj ripetas tutajn frazojn en diversaj lingvoj. Iuj asertas, ke eĉ orangutango, hundo, ŝafo estis instruitaj diri kelkajn vortojn[62]. Tamen, ĉio ĉi ne estas lingvo en la vera senco, nome en la senco de aparta instrumento, organizita kiel sistemo de simboloj, reprezentantaj ideojn kaj servanta por konscia komunikado kaj pensado. La animaloj povas boji, miaŭi, iai, heni, trili, kluki, ululi, bleki diversmaniere, sed ili ne povas paroli. Kiam ili eligas tiujn diversajn sonojn aŭ bruojn, tio okazas kiel integra parto de la konkreta sento — ĝojo, timo, doloro, malsato k.s. — kaj ne kiel nomado de tiu sento. Kvankam la fiziologia bazo de la parolata lingvo estas la kapablo eligi sonojn — kaj ankaŭ tiu kapablo ĉiam pli perfektiĝis paralele kun la evoluo de la lingvo — tamen ĝi per si mem ne estas lingvo. Nur kiam difinita sono aŭ sonkomplekso ligiĝas al difinita objekto aŭ ideo, ricevante tiamaniere iun signifon, kiu estas de aliaj homoj, do socie, akceptita kiel tia, ekestas la sona lingvo. Tian lingvon posedas nur la homo kaj li akiris ĝin en la procezo de sia formiĝo kiel homo.

вернуться

[60]

Mario Pei skribas pri tio en la verko All About Language (Ĉio pri la Lingvo), London, 1956: «Sed ne estus surprize, se, kun la paso de jaroj kaj jarcentoj, la naciaj lingvoj estus uzataj malpli kaj malpli, kaj la internacia lingvo pli kaj pli, ĉar la internacia lingvo povus esti uzata en ĉiuj lokoj, en ĉiuj okazoj, kaj direktata al ĉiu, dum la naciaj lingvoj estus limigitaj al siaj propraj teritorioj. Se tio okazus, ĝi signifus, ke lingvoj kiel la angla, franca, germana kaj rusa fine fariĝus similaj al la latina kaj greka — lingvoj, kiujn oni lernas por le celoj de kulturo kaj legado pli ol por aktiva parola uzo» (pp. 166–167).

вернуться

[61]

Pli detale pri tio: D-ro Ivo Lapenna, La Internacia Lingvo en Historio kaj Hodiaŭ, kroatlingve, Zagreb, 1939; La Angla aŭ Esperanto?, kroatlingve, Zagreb, 1940; Pri la t.n. Artefariteco de la Internacia Lingvo, franclingve en la gazeto L’Essor, n-ro 2/1950 kaj en multaj aliaj artikoloj.

вернуться

[62]

(64) Ekzistas raporto, laŭ kiu orangutangino estis instruita imiti la vorton «papa». Alia asertis, ke li povis dresi hundon nombri de unu ĝis tri kaj diri la vorton «sukero». Je informo el Usono, ke ŝafo estis instruita paroli, la humorista gazeto Punch (Londono) sprite rimarkigis: “Says ewe!” («Ĝi diras ŝafino», prononcata same kiel «says you», amerikanismo eldirata kiam oni ne kredas ion, proksimume kun la signifo: «Rakontu tion al iu alia!»).