Выбрать главу

Oni povus vicigi ankoraŭ multajn tiajn aŭ similajn opiniojn. La kelkaj cititaj, tamen, sufiĉas por montri ĝis kiu grado oni vagis kaj eĉ nuntempe ankoraŭ kelkfoje vagas en la mallumo de plena nescio.

2. Komenciĝoj de scienca pritrakto

La granda scienculo G. W. F. Leibniz akre atakis la hipotezon pri la deveno de la lingvoj el la hebrea. Li esprimis la opinion, ke la lingvoj de la plej granda parto de Eŭropo, de Azio kaj de Egiptio havas sian fonton en unu sama origina lingvo. Leibniz ankaŭ atentigis, ke la prilingvaj esploroj kaj teoriaj konkludoj devus baziĝi sur la faktoj. Laŭ lia instigo Petro la Granda komencis kolektadi specimenojn de diversaj lingvoj sur la teritorio de la Rusa Imperio[10].

Grandan meriton por la naskiĝonta lingvoscienco havas Johann Gottfried Herder, unu el la plej profundaj pensuloj de la 18-a jarcento rilate la lingvoproblemojn. En sia studo pri la «Origino de la Lingvo» (1772) li forte atakis la tiaman ĝeneralan opinion, ke la lingvo ne povis esti «inventita» de la homo, sed ke ĝi estis rekta donaco de Dio. Tre interesa estas lia pruvado. Unu el la ĉefaj kaj la plej fortaj argumentoj de Herder estas, ke, se la lingvo estus kreita de Dio, ĝi devus esti multe pli logika, pli racia ol ĝi fakte estas. En la ekzistantaj lingvoj troviĝas tiom da ĥaoso kaj multaj aspektoj estas tiel malbone aranĝitaj, ke la lingvo certe devas esti produkto de la homo[11].

La alvoko de Leibniz kaj la penso de Herder restis, tamen, ankoraŭ kelkan tempon sen rimarkindaj rezultoj. Nur komence de la 19-a jarcento, precipe post la «malkovro» de sanskrito[12] kaj la naskiĝo de la kompara lingsvoscienco, ekestis la unuaj vere seriozaj klopodoj solvi la lingvan enigmon per sciencaj metodoj.

La naskiĝo de lingvistiko kiel vera scienco en la moderna senco de la vorto estas ligita al kvar grandaj nomoj — unu Dano kaj tri Germanoj —, kiuj preskaŭ samtempe aplikis la komparan-historian metodon al la lingvaj esploroj.

Friedrich von Schlegel, prave konsiderata kiel la patro de la lingvoscienco esprimis en sia verko «Pri la Lingvo kaj Saĝo de la Hindoj» (Über die Sprache und die Weisheit der Indier, 1808) la ideon, ke sanskrito kaj la lingvoj de Grekio, Italio, Germanio apartenas al la sama speco. Li donis ekzemplojn de vortoj en sanskrito, kiuj estas retroveblaj preskaŭ senŝanĝe en la greka, latina kaj germana lingvoj. Schlegel estis la unua, kiu parolis pri kompara gramatiko. Laŭ Schlegel, ĉiuj lingvoj estas dividitaj en du grandaj grupoj: al la unua apartenas sanskrito kaj ĝiaj parencoj, al la dua ĉiuj aliaj lingvoj. La grandaj strukturaj diferencoj inter la lingvoj igas lin opinii, ke ili ne devenas el la sama fonto.

Alia granda lingvisto, Franz Bopp, kun relative granda precizeco establis la komunajn trajtojn de la t.n. hindeŭropaj lingvoj. En sia unua verko «Pri la Konjugacia Sistemo de Sanskrito en Komparo kun tiuj de la Greka, Latina, Persa kaj Germana Lingvoj»[13], Bopp montris la proksimecon de sanskrito al la lingvoj de Eŭropo kaj per tio kreis la bazon por la postaj studoj de la kompara gramatiko de la eŭropaj lingvoj. Lia ĉefverko estas la impona «Kompara Gramatiko de la Sanskrita, Zenda, Armena, Greka, Latina, Litova, Malnovslava, Gota kaj Germana Lingvoj»[14], kiun li eldonadis dum preskaŭ dudek jaroj, de 1833 ĝis 1849. En tiu verkego Bopp publikigis la rezultojn de siaj komparaj studoj pri la menciitaj lingvoj. Li ne opiniis, ke la greka, latina kaj aliaj eŭropaj lingvoj devenas de sanskrito, sed, male, li konsideris ĉiujn tiujn lingvojn kiel postajn variaĵojn de unu sama origina komuna lingvo.

Fine, Jacob Grimm, la lasta el la granda germana lingvoscienca triopo, verkis imponan historian kaj komparan gramatikon de la ĝermanaj lingvoj sub la titolo «Germana Gramatiko» (Deutsche Grammatik), kies unua volumo aperis en la jaro 1819[15]. Grimm estis admiranto de la popollingvo. Li emfazis la gravecon de ĉiu, eĉ de la plej malgranda dialekto. Grimm famiĝis ankaŭ pro sia leĝo pri transformiĝo de kelkaj konsonantoj en la greka, gota kaj altgermana lingvoj. Kvankam tiu leĝo, kiu laŭ Otto Jespersen devus fakte esti nomata «Leĝo de Rask» pro la efektivaj meritoj de la dana lingvisto sur tiu kampo, montriĝis poste neaplikebla en pluraj kazoj, tamen la tiurilataj laboroj de Rask kaj Grimm signifis plian kontribuon al la lingvoscienco.

En la jaro 1818 estis publikigita la verko de Rasmus Rask pri la malnova norda lingvo, aŭ pri la origino de la islanda lingvo. Rask prezentis eksterordinare korektan komparan gramatikon de la gotaj, slavaj, litova, latina kaj greka lingvoj. Kvankam li ne konis sanskriton kaj ne pritraktis ĝin en sia verko, tamen li esprimis la penson, ke la persa kaj hinda lingvoj povus esti la malproksimaj fontoj de la islanda tra la greka. Rask donis ankaŭ la plej kompletan kaj plej klaran dividon de la hindeŭropaj lingvoj kaj montris kial la diversaj lingvoj apartenas al iu grupo kaj kiujn rilatojn ili havas inter si. Tiu lia divido restis por multaj jaroj la plej bona. Otto Jespersen esprimas sin jene pri la verko de Rask:

Se oni estus publikiginta ĝin, kiam ĝi estis finita, kaj speciale se en lingvo pli konata ol la dana, Rask povus esti facile konsiderata kiel la fondinto de la moderna lingvoscienco, ĉar lia verko enhavas la plej bonan eksponon de la vera metodo de lingvistika esploro kiu estis skribita en la unua duono de la deknaŭa jarcento kaj li aplikas tiun metodon al la solvo de longa serio da gravaj demandoj.[16]

De tiam la scienco pri la lingvo rapide floris en ĉiuj landoj. Multaj gramatikoj de vivantaj kaj mortintaj lingvoj estis verkitaj. Gravaj komparaj studoj estis entreprenitaj. Lingvoj de malgrandaj gentoj kaj de primitivaj triboj estis esploritaj.

Ankaŭ la ĝenerala lingvistiko faris konsiderindan progreson. Ekestis pluraj lingvoteorioj, formiĝis kelkaj apartaj skoloj. Menciindaj estas la naturisma-biologia koncepto de August Schleicher, la psikologia direkto de H. Steinthal, la skolo de la t.n. «junaj gramatikistoj» formita ĉefe en la Universitato de Leipzig, la teorio de F. de Saussure kaj la sociologia direkto de liaj du grandaj sekvantoj A. Meillet kaj J. Vendryès, la t.n. skolo «vortoj kaj objektoj», kies plej elstara reprezentanto estis la granda lingvisto Hugo Schuchardt, la neolingvistika direkto de Giuliano Bonfante kaj aliaj. Apartan pozicion okupas la jafetida teorio de N.J. Marr[17].

3. Ĉu unu aŭ pluraj pralingvoj?

Multe estis kaj ankoraŭ estas diskutata la demando pri la monogeneza aŭ poligeneza origino de la hodiaŭaj lingvoj. Ĝenerale parolante, la pli malnovaj teoriistoj, kvankam ne konkordaj pri la detaloj, opiniis, ke unueca komuna pralingvo devis iam ekzisti (monogeneza koncepto). Ili bazis sian starpunkton plejparte sur iuj pli aŭ malpli grandaj similaĵoj inter kelkaj hodiaŭaj lingvoj, unuflanke, kaj inter ili kaj la kontroleblaj malnovaj lingvoj (precipe la sanskrita, greka, latina, malnovslava, antikva hebrea), aliflanke. Tiamaniere ili klasifikis la lingvojn laŭ grupoj, subgrupoj, familioj kaj ellaboris detalajn genealogiajn tabelojn — cetere tre impresajn unuavide! La unua, kiu sisteme klasigis la lingvojn laŭ tiu metodo, estis la germana lingvisto August Schleicher, kiu komprenadis la lingvon kiel naturan organismon, subigatan al la samaj leĝoj de naskiĝo, vivado kaj morto kiel ĉiuj aliaj aperaĵoj de la naturo[18]. Li eksplikis la genezon de la hindeŭropaj lingvoj en formo de genealogia arbo: de la origina lingvo, prezentita kiel trunko, elkreskas branĉoj, kiuj siavice disiĝas en formo de branĉetoj donante fine la nunajn hindeŭropajn lingvojn. Schleicher provis rekonstrui tiun iaman komunan hindeŭropan aŭ arjan lingvon kaj eĉ verkis mallongan fablon en ĝi. Aliaj lingvistoj sekvis la metodon de Schleicher. Ĝin popularigis precipe Max Müller, alia konata germana lingvisto de tiu epoko.

вернуться

[10]

Tiu instigo kaj la apogo de Katarina la Dua rezultigis poste la publikigon de la grandega verko de P. S. Pallas, Linguarum Totius Orbis Vocabularia Comparativa Augustissimae Cura Collecta (Komparaj Vortaroj de la Lingvoj de la Tuta Mondo Kolektitaj per Prizorgo de Sia Plej Alta Moŝto). La unua eldono, en du volumoj, aperis en 1787–1789 kaj ĝi entenis 149 lingvojn kaj dialektojn de Azio plus 51 de Eŭropo, entute 200. La dua eldono, en kvar volumoj (1790–1791), mencias ĉ. 280 lingvojn de Azio Eŭropo Afriko kaj Ameriko. — Alia grava kolekto de lingvoj estas tiu de J. Chr. Adelung (kaj aliaj), Mithridates oder Sprachenkunde… (Mitridato aŭ Lingvoscienco…), kvar volumoj, Berlin, 1808–1817, en kiu estas prezentitaj ĉiuj tiam konataj lingvoj de la mondo. — Plia grava verko estas tiu de Hervás y Pandurro, Catalogo de las Lenguas de las Naciones Conocidas… (Katalogo de la Lingvoj de la Konataj Nacioj…), ses volumoj Madrid, 1800–1805. Estas rimarkinde, ke la aŭtoro de tiu verko konsideris la gramatikon kiel esencan por komparado de la lingvoj kaj establo de ilia parenceco, dum pli frue — kaj multaj faradis tion ankaŭ poste — oni analizadis la similecon de la vortoj kaj opiniis tiun kriterion decida por la parenceco.

вернуться

[11]

Laŭ la verko cit. sub [4], p. 27.

вернуться

[12]

Antikva religia kaj kasta lingvo de Hindio. La nomo signifas «lingvo nobla» diference de prakrito, lingvo popola, «pleba». Sanskrito unue formiĝis kiel religia lingvo de la bramanoj, la supera el la kvar kastoj de Hindio. En ĝi estis skribitaj la vedaj tekstoj. Nur poste sanskrito estis uzata de laikoj por literaturaj celoj. La klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao. En sanskrito estas verkita ampleksa literaturo. Sanskrito konserviĝis ĝis la nuntempo kiel literatura lingvo, servanta ankaŭ por la rilatoj de la hindaj scienculoj. Paralele kun sanskrito evoluis pluraj prakritaj komunaj lingvoj kun pli aŭ malpli granda etendiĝo. Fine, sendepende de la prakritoj sian apartan evoluvojon iris la multegaj regionaj aŭ lokaj lingvoj (dialektoj).

вернуться

[13]

Franz Bopp, Über die Conjugationssystem der Sanskritsprache in Vergleichung mit jenem der Griechischen, Lateineschen, Persischen und Germanischen Sprache, Frankfurt am Main, 1816.

вернуться

[14]

Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Send, Armenischen, Griechischen, Lateinischen, Litauischen, Altslawischen, Gotischen und Deutschen.

вернуться

[15]

La dua, komplete refarita eldono estis publikigita en 1822. Ĉiuj kvar volumoj estis finitaj en 1837.

вернуться

[16]

Verko cit. sub [4], pp. 37–38.

вернуться

[17]

Tre kompleta bibliografio troviĝas en la verko de A. Meillet kaj M. Cohen, Les Langues du Monde (La Lingvoj de la Mondo), Paris, 1952, pp. XVII-XLII kaj aparte en ĉiu ĉapitro por la diversaj lingvogrupoj kaj por la unuopaj lingvoj.

вернуться

[18]

August Schleicher, Compendium der Vergleichenden Grammatik der Indogermanischen Sprachen (Kompendio de la Kompara Gramatiko de la Hindogermanaj Lingvoj), Weimar, 1861–1862. — Schleicher estis forte sub la influo de la teorio de Darwin kaj en sia laboro «La Teorio de Darwin kaj la Lingvoscienco» prezentis la lingvojn kiel materiajn, vere naturajn objektojn. Tiun starpunkton li defendis en la verko «Pri la Signifo de la Lingvo por la Naturhistorio de la Homoj».