La ĉefa afero estas ĉirkaŭpreni per la titolado la tutan aŭskultantaron, sed tiel ke neniu sentu sin ŝokita pro la troa, neĝentila egaligo sub unu ĝenerala titolo, aŭ pro la superflua ekskludo el sub la ĝenerala titolo kaj envicigo en ian specialan titolon.
Oni ne forgesu, ke ankaŭ la titolado dependas de ĉiuj internaj ecoj kaj eksteraj cirkonstancoj de la parolado. Grava scienculo, ĉeestanta prelegon de studento en studenta societo, devus esti aparte titolita. Sed tiu sama scienculo, aŭskultanta paroladon de la sama studento en politika popolkunveno, povas tute bone esti ampleksita per la ĝenerala titolo «civitanoj».
Oni ankaŭ memoru, ke troa abundo de titoloj ĝenas kaj povas malbone influi la publikon, kreante disrompitecon inter la aŭskultantoj. Tial estas konsilinde ne uzi multajn titolojn krom en okazo de vera neceso. Precipe se la parolado estas farata en intima rondo, se ĝi ne estas tre solena, se ĝi daŭras nur kelkajn minutojn, oni evitu la multajn titolojn.
La korekta titolado ne estas nur afero de ĝentileco. Ĝi ankaŭ kunligas la publikon, helpas al ĝia homogeniĝo, proksimigas ĝin al la oratoro. Krom en kelkaj tipoj de paroladoj, kie la titolado estas pli aŭ malpli fiksita de la kutimo aŭ de la tradicio (diplomata, eklezia, soldata, juĝeja parolartoj), la oratoro havas sufiĉe larĝajn eblecojn pri elekto kaj kombino de titoloj. Ĝenerale, li klopodu uzi titolojn pli intimajn (amiko, frato, kamarado) en paroladoj emocie-demonstrativaj, kaj titolojn pli dignajn en paroladoj kun karaktero deliberativa, precipe en lekcioj kaj prelegoj.
La enhavo mem de la enkonduko preparas la aŭskultantojn al la ĉeftemo. En ĝi oni povas prezenti per kelkaj vortoj la gravecon de la afero. Same tiel oni povas montri la kaŭzojn kaj la celon de la parolado, la motivojn pro kiuj la oratoro decidiĝis paroli ĝuste pri la koncerna temo. Laŭ la cirkonstancoj, estas bone danki al la organizintoj pro la okazigo de la parolado kaj al la publiko pro la ĉeesto. Kelkfoje oni eĉ povas rekte peti pri atento kaj bonvolemo, precipe se la defendata afero ne estas tre populara, aŭ se la temo estas iom peza.
Al la enkonduko estas kelkfoje necese ligi la anoncon, nome mallongan, klaran planon de la parolado. La oratoro skize informas pri la ordo, laŭ kiu li pritraktos la diversajn demandojn en la ĉefparto. La anonco montriĝis tre taŭga precipe en pledoj, grandaj diskursoj kaj lekcioj. La publiko, havante antaŭ siaj okuloj la tutan enhavon de la pritraktota afero, povas pli trankvile kaj kun pli bona kompreno sekvi la malvolvon de la unuopaj partoj. En la aliaj paroladoj de anonco estas superfua kaj en kelkaj kazoj ĝi estas pli ol ĝena. Oratoro, kiu en funebra oracio anoncus enkonduke, ke li unue parolos pri la civitanaj virtoj de la mortinto, poste pri liaj sciencaj meritoj kaj fine pri lia nobleco en la privata vivo, tiu oratoro vere ne estus oratoro! Sistemon devas, sendube, posedi ĉiu parolado! Sed ne ĉiu parolado devas ĝin publike anonci!
En multaj okazoj mallonga informo pri la ĉefpunktoj de la parolado, publikigita en gazetoj aŭ en invitiloj, bone anstataŭigas la enkondukan anoncon.
En predikoj la enkonduko ofte konsistas el legado de parteto el Evangelio.
La longeco de la enkonduko devas esti proporcia al la longeco du la tuta parolado. Enkonduko, kiu formus duonon de la parolado, ne estas enkonduko! La enkonduko kutime ampleksas unu sesonon ĝis unu dekono de la parolado. Ju pli longa estas la parolado, des pli mallonga estas la enkonduko kompare kun la tuto. Salutparoladeto de kvar minutoj povas bone havi enkondukon de unu minuto; en pledo de kvar horoj estus neebla unuhora enkonduko!
En kelkaj tipoj de paroladoj la enkonduko estas tre mallonga: nur titolado kaj unu, du frazoj. Se la agordo estas tia, ke ĝi plene konvenas al la celo de la parolado, ne estas necese aparte prepari la publikon. Oni povas tuj alpaŝi al la afero mem. Tiaj estas precipe la soldataj paroladoj, la predikoj, la tostoj, la panegiro; la festparoladoj kaj ĝenerale la plimulto de okazaj paroladoj.
En nekonata medio, antaŭ heterogena publiko, en nekonvena ejo k.s. kelkfoje estas oportune plilongigi la enkondukon. Unuflanke, tiu ebligas al la publiko alkutimiĝi al la aspekto, al la voĉo, al la esprimmaniero de la oratoro. Aliflanke, li mem havas la okazon firmigi sian pozicion. Observante la karakteron de la aŭskultantoj, li sukcesas kunligi ilin pli firme, transformi ilin en veran publikon kaj adapti la formon de sia parolado al la situacio. Laŭ la ebleco, la oratoro ne transiru al la ĉefparto de la parolado antaŭ ol estas starigita la necesa kontakto inter la publiko kaj li. Tio, ja, estas unu el la ĉefaj celoj de la enkonduko.
La ĉefparto (II) povas havi tre diversajn formojn. Ĝi konsistas el ununura aŭ el pluraj partoj. Ĉiu el la partoj povas pritrakti po unu aŭ po pluraj punktoj, kaj ĉiu punkto konsistas el unu aŭ pluraj eroj, esprimitaj en periodoj kaj frazoj. Ĉio ĉi estas taŭge, nerimarkeble kunligita.
La ĉefparto povas, ekzemple, konsisti el ekspono, persvado kaj refuto laŭ la klasika skemo. Ĝi, do, havas tri partojn, kiujn ni signos per la literoj A, B, C. En la ekspono oni povas prezenti plurajn faktojn, kiujn ni signu per la ciferoj 1, 2, 3… Same tiel la persvado povas konsisti el pluraj argumentoj, kaj la refuto el pluraj kontraŭargumentoj. Ankaŭ ili estu signitaj per la ciferoj 1, 2, 3… La pluraj faktoj, argumentoj kaj kontraŭargumentoj povas esti same gravaj inter si kaj sendependaj unu de la alia, aŭ en ĉiu el tiuj partoj (ekspono, persvado, refuto) la unuopaj punktoj (faktoj, argumentoj, kontraŭargumentoj) povas sekvi unu el la alia. Ni supozu, ke ili estas same gravaj kaj inter si sufiĉe sendependaj, sed tiel ke ilia tuto en ĉiu el la partoj sekvigas certan konkludon (x, y, z), kaj ke el ĉiuj konkludoj sekvas la fina konkludo (K).
La skemo de tia ĉefparto aspektas, do, jene:
Se la faktoj, la argumentoj kaj la kontraŭargumentoj, sekvas logike unu el la alia, la skemo aspektas jene:
A(1→2→3)→x→B(1→2→3→4)→y→C(1→2→3)→z→||→x+y+z=K
Se nur en unu el la partoj la unuopaj punktoj sekvas unu el la alia, dum en la aliaj partoj ili estas samrangaj kaj sendependaj, la skemo ricevas adekvatan formon. Ĝi aspektas, ekzemple, jene:
Ĉiu el la unuopaj punktoj, aŭ nur kelkaj el ili, povas konsisti el pluraj eroj (a, b, c… ). Tiam la skemo ŝanĝas sian aspekton:
La supraj ekzemploj de skemoj, kiuj — kompreneble — povas havi ankaŭ alian aspekton, rilatas ĉefe al juĝeja kaj politika parolartoj. La aliaj paroladoj kutime ne obeas al ili. Depende de la tipo kaj de la konkreta enhavo, la skemo varias. Tre simpla prelego, ekzemple pri la impresoj el iu vizitita lando, povas havi ĉefparton, konsistantan el kvar partoj (lando, homoj, publika vivo, kulturo). Ĉiu el la partoj povas havi plurajn punktojn, ekzemple la publika vivo: politikaj partioj, sindikatoj, kooperativoj, gazetaro; la kulturo: arto, instruado. El ĉiuj partoj sekvas la ĝenerala konkludo (K). La skemo estas:
Sed tia prelego povus esti ankaŭ alie ordigita, ekzemple: A materia kulturo kun la punktoj 1/ naturaj riĉaĵoj (a/ minoj, b/ arbaroj, c/ grundo kulturebla), 2/ industrio (a/ peza industrio, b/ malpeza industrio); B spirita kulturo kun la punktoj 1/ arto (a/ literaturo, b/ pentroarto, c/ teatro, d/ muziko), 2/ eduko (a/ elementa instruado, b/ supera instruado). La skemo de tia parolado estas
Estas absolute neeble prezenti precize ĉiujn skemojn de la ĉefparto. Ilia nombro estas preskaŭ tiom granda, kioma estas la nombro de temoj kaj de oratoroj. Tamen, unu ĝenerala regulo ekzistas. Ĉiu ĉefparto, depende de la konkreta enhavo kaj de la celo, devas esti konscie ordigita. La parolado ne estas babilado pri kio ajn. Ĝi ne povas konsisti el hazardaj pensoj, amasigitaj sen ia ajn ordo unu super la alia aŭ intermiksitaj unu kun la alia. La parolado estas palaco, arte konstruita el multaj ŝtonoj, kaj ne amasego da disĵetitaj ŝtonoj.