Ankaŭ la parolado de Antonio — esence politika parolado, kvankam li mem ruze nomas ĝin funebra — konsistas el enkonduko, ĉefparto kaj fino.
La enkonduko (I) enhavas, krom la titolado (A) kaj la peto pri atento (B), ankaŭ la celon (C): funebri la mortinton.
La ĉefparto (II) konsistas el kvin koncizaj partetoj:
A) Laŭdo de la altaj kvalitoj de la mortigito kun samtempa ironiado direktita kontraŭ Brutus. Ĝi havas plurajn punktojn:
(1) riĉigo de Romo, (2) modesteco kaj (3) bonkoreco, kiuj havas la celon pruvi, ke Cezaro ne estis ambicia.
B) Incito de la amaso pere de la aludo al la testamento kun plifortigo de la ironiado kontraŭ Brutus. La celo estas montri, ke Cezaro estis amiko de la popolo.
C) Perfideco de Brutus kaj de la aliaj konspirintoj. Ĝi havas plurajn punktojn: (1) montrado de la lokoj, kien batis la ĉefaj konspirintoj la korpon de Cezaro, (2) kontrasto inter la amo de Cezaro al Brutus kaj la perfida maldankemo de la lasta al Cezaro, (3) identigo de la amasinteresoj al la vivo de Cezaro. Konkludo (x): la falo de Cezaro estas forta bato por la popolo («falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj»). Post tiu ĉi eksterordinare ekscita parto logike sekvas:
D) Alvoko al ribelo kun tri punktoj: (1) lama defendo de la konspirintoj por krei pli fortan indignon kontraŭ ili, (2) montri sin simplulo kontraste al kvazaŭa granda oratorkapablo de Brutus («Mi oratoro ne estas, kiel Brutus, sed, kiel vi min konas, simpla homo…»), (3) malrekta alvoko al ribelo («Se mi estus Brutus, kaj li, male, Antonio…»). Kiam la oratoro vidas, ke tiu konkludo (alvoko al ribelo) trafas la celon, li aliras al la lasta parto:
E) Legado de la testamento, per kio li plifortigas la jam atingitan efikon.
La fino (III) konsistas el tute mallonga frazo: «Kia Cezaro! Kiam venos alia tia?!»
Sekve la skemo de la parolado estas:
Kiel oni vidas ĉiu parto havas konkludon. En la parto A ĝi ne estas rekte eldirita, sed ĝi logike sekvas: Cezaro ne estis ambicia, sed tre modesta. En la dua parto B same mankas formala konkludo, sed ĝi estas videbla el la kunteksto: Cezaro estis amiko de la popolo. La subkomprenitaj konkludoj de A kaj B esprimiĝas, cetere, en la konkludo C(x). Tiu konkludo C(x) estas tre rekte esprimita: «Falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj». Ankaŭ en D la konkludo (y) estas rekte esprimita: por venĝi sin, la popolo devas ekribeli kontraŭ la konspirintojn («…kiu instigus eĉ la romajn ŝtonojn leviĝi kaj ribeli»).
La parto E ne bezonas apartan konkludon, ĉar ĝi havas nur la celon plifortigi la ĉefkonkludon D(y). Tiamaniere la ĉefkonkludo estas preparata kaj postulata de la antaŭaj paroladpartoj kaj de ilia komuna konkludo C(x), sed ĝi estas fortege apogata ankaŭ de la posta paroladparto E. La fino koncizege resumas la tutan paroladon kaj samtempe emocie aktivigas la amason.
En la parolado de Antonio la enkonduko estas multe pli longa ol la fino. Tio estas komprenebla, ĉar en la komenco li havis antaŭ si malamikan publikon, kiun li devis iom pli longe prepari por la ĉefparto. Ĉe la fino la publiko estas je lia flanko, li plene estras ĝin. Tial ne estas necese fari longan finon, kiu povus nur fuŝi la atingitan efikon.
La kvin mallongaj partoj de la ĉefparto estas forme simetriaj, kio respondas al la logika sinsekvo de la kvin ideoj: Cezaro ne estis ambicia — li estis amiko de la popolo — lia falo signifas baton por la popolo — sekve la popolo devas leviĝi kontraŭ la konspirintojn — la testamento de Cezaro prezentas novan pruvon pri lia amo al la popolo.
Por alkutimiĝi al bona divido de la parolado, estas tre konsilinde analizi la paroladojn de famaj oratoroj. Precipe la paroladoj de Cicerono kaj Demosteno prezentas verajn juvelojn ne nur el enhava, sed ankaŭ el forma vidpunktoj. Aŭskultante bonan oratoraĵon oni ankaŭ povas analizi ĝian enhavon kaj ĝian formon.
3. Preparado kaj elokucio
Post ĉio dirita pri la oratoro, pri la publiko kaj pri la parolado mem, nur iomo estas dirinda pri la tekniko de la preparado kaj pri la elokucio, la eldiro de la parolado.
Grava regulo, valida por ĉiuj oratoroj — eĉ por la plej grandaj; por ĉiuj paroladoj — eĉ por la plej sensignifaj, estas nepre observinda: oni ne parolu sen preparo.
Prepari paroladon signifas precize scii, jam antaŭ la elokucio, kion oni deziras diri. Oni povas prepari paroladon dum pluraj tagoj, aŭ dum multaj semajnoj. Oni povas ĝin prepari ankaŭ en kelkaj minutoj aŭ sekundoj. Sed ĉiam oni devas ĝin prepari. Tion postulas la ĝentileco al la publiko, la intereso de la afero, eĉ la memamo de la oratoro.
Se la oratoro neniel povas eviti inviton fari paroladon senprepare, aŭ se li ne povas rifuzi tian subitan peton; li klopodu havigi al si almenaŭ iom da tempo por trovi konvenan ideon. Li ne ekparolu antaŭ ol li ĝin havas. Nur la plej bonaj oratoroj, havantaj grandan praktikon, povas escepte permesi al si ekparoli sen ia ajn antaŭpreparo. Sed ankaŭ ili — dum la leviĝo aŭ dum la malrapida irado ĝis la tribuno, dum la eldiro de la enkonduko, kiu en tiaj okazoj povas esti iom stereotipa — pripensu la ĉefparton kaj la finon.
Regule la oratoro preparas la paroladon en sia kabineto. La preparado konsistas el du distingaj laboroj: la amasigo de la paroladmaterialo, unue, kaj la forma ordigo de tiu materialo poste.
La oratoro, antaŭ ĉio, elektas la temon aŭ la situacio ĝin diktas al li. Konscia pri sia tasko, li koncentriĝas al la afero. Estas necese trastudi la problemon el ĉiuj flankoj, refreŝigi la malnovan scion, akiri novan. La oratoro kolektas faktojn, pruvojn kaj argumentojn. Li konsultas la literaturon koncernantan la temon, eventuale li interkonsiliĝas kun fakuloj kaj ekspertoj serĉas kaj esploras dokumentojn, enketas kaj ekzamenas. Dum sia laboro li faras mallongajn notojn pri ĉio grava, kion li povus utiligi en la parolado. Precizaj indikoj pri la nomoj datoj, titoloj de diversaj verkoj, mallongaj resumoj pri la ĵus havigita scio, laŭvorta transskribo de uzotaj citaĵoj — ĉio ĉi multe helpas la oratoron en la preparado de la parolado.
Tiele, kolektinte abundan materialon, la oratoro alpaŝas al la dua parto de sia laboro, nome al kunmeto de la ĝenerala plano. Plej bone estas tuj ellabori la ĉefparton, tiel ke oni dividas ĝin je la bezonataj partoj. Por ĉiu parto oni antaŭvidas la tuŝotajn punktojn kaj erojn. Poste oni kunmetas tre detalajn enkondukon kaj finon. Kiel dirite, estas bone ellabori eĉ plurajn variantojn de la enkonduko kaj de la fino. La enkondukon kaj la finon oni povas kunmeti preskaŭ laŭvorte. Precipe en tre gravaj paroladoj la enkonduko kaj la fino estu atente kaj detale kunmetitaj kaj eĉ parkere ellernitaj. Tio ne signifas ke dum la elokucio ili devas esti ĝuste tiel eldiritaj, kiel ili estis preparitaj, sed tio donas al la oratoro fortan apogon por la formiĝo de lia propra certeco. Oratoro kiu scias parkere la enkondukon kaj la finon de sia parolado, ne timas fari eventuale alian enkondukon kaj alian finon, ĉar li konscias, ke en ĉiu okazo la jam preparitaj povas lin eltiri el la embaraso, se li ne trovas pli bonan ideon.
La diversajn partojn, punktojn kaj erojn de la ĉefparto oni ne ellaboras detale, sed oni notas nur la ideojn, kelkfoje per ununura vorto. Tiu notado ne havas la celon esti parolado, sed nur memorigi la oratoron pri la ideoj, kiujn li volas eldiri, kaj pri la vico, laŭ kiu li eldiros ilin. Malnova estas la regulo, kiu diras, ke oni devas memori ne la vortojn, ne la frazojn, sed nur la pensojn. Tio signifas, ke ne estas bone verki tutajn frazojn, tutajn periodojn kaj ellerni ilin parkere, sed ke estas necese nur memori la ideojn esprimotajn. Tiuj ideoj estos vestitaj en konvenan lingvan formon nur poste, antaŭ la publiko, dum la elokucio.