La notoj uzotaj de la oratoro estas tiu ruĝa fadeno, ĉirkaŭ kiu turniĝas la parolado. Se dum la elokucio la oratoro pro diversaj kaŭzoj estas devigata malproksimiĝi de la temo, lia memoro devas ĝustatempe rekonduki lin al la forlasita fadeno. Se hazarde lia memoro subite perfidas lin, rapida, nerimarkebla rigardo al la notoj helpas lin retrovi la vojon. Tial, la notoj estas ne nur necesaj por sistemigo de la paroladmaterialo, sed ili estas ankaŭ utilaj helpiloj dum la elokucio.
La vojo sekvinda en la preparado de la parolado estas: prepari kiom eble plej multe da materialo, trastudi ĝin kiel eble plej profunde; el tiel preparita materialo enkadrigi en la skemon de la konkreta parolado nur la plej bonan parton; eldiri nur tion el la planita parolado, kio en la momento de la elokucio ŝajnas la plej bona kaj la plej trafa. Plej multe oni studas, malpli multe oni planas, plej malmulte oni eldiras. Sed tiu malmulto eldirita estu tial suko kaj kerno de ĉio planita kaj de ĉio trastudita. El granda prilaborita materialo facile estas elekti la plej bonan por la bezonoj de la konkreta paroladplano. El larĝe preparita paroladplano facile estas ellasi kelkajn punktojn dum la elokucio. Sed la inversa vojo estas ne nur malfacila. Plej ofte ĝi estas neebla.
Antaŭ la elokucio la oratoro plurfoje rerigardu siajn notojn. Li provu ripeti la unuopajn partojn kaj punktojn por konstati, ĉu li bone memoras ilian sinsekvon. Senpere antaŭ la elokucio li ĵetu la lastan rigardon al siaj notoj, li ripetu en sia memoro almenaŭ la unuan frazon de la enkonduko kaj li ekparolu.
Ĉapitro XIV.
Konkludo
Dekmiloj da personoj tra la tuta mondo hodiaŭ parolas publike. Milionoj da aliaj aŭskultas ilin kaj — prijuĝas ilin. Inter la amaso da parolantoj troviĝas ankaŭ grandaj talentoj. Kelkaj el ili estas veraj oratoroj-artistoj.
La publiko bone sentas la grandan oratoron. Plej ofte ĝi mem ne scias precize kial unu oratoro plaĉas al ĝi, kial li sukcesas altiri, kortuŝi, entuziasmigi ĝin, dum alia ne povas atingi la samon. La publiko kutime ne analizas la enhavon kaj la formon: ĝi ne esploras la proporciojn de la parolado aŭ de ĝiaj partoj, nek la moduladon de la voĉo, nek la signifon de unuopa gesto, nek la spiriton de la ejo, nek la multnombrajn aliajn elementojn de bona oratoraĵo. La publiko nur sentas ĝin tutece kaj juĝas ĝin kiel tuton. Surbaze de la ĝenerala impreso, ĝi konsideras iun paroladon bona, bela, ekscita, profunda, dum alian ĝi opinias malbona kaj sensignifa. Surbaze de la sama ĝenerala impreso ĝi taksas unu oratoron granda kaj forta, dum alian ĝi konsideras enuiga paroladulo.
Fakte, al formiĝo de tiu ĝenerala, bona aŭ malbona, impreso, kontribuas multaj elementoj kaj de la parolado kiel tia kaj de la oratoro kaj de la publiko mem. Por krei grandan oratoraĵon ne sufiĉas, ke ĉiu ĉi elemento kaj ĉiu eta detalo estu atente ĉizita kaj ame cizelita. Necesas ankaŭ kunligi ilin kun arta gusto en unuecan tuton. Tiam la parolado estas vera majstra verko, vera artaĵo. Nur tiam la bona enhavo estas samtempe marmora statuo, harmonie multkolora bildo, sonora muzikaĵo. Kaj la publiko, mem partoprenanta en tiu kreado, ne nur admiras la profundon de la penso, sed ankaŭ ĝuas la artecon de la formo. La enhavo fakte reliefiĝas, plifortiĝas per la formo, kaj la formo esprimiĝas tra la enhavo. Enhavo kaj formo unuiĝas apogante unu la alian kaj apogate unu de la alia.
Tia estas la vera parolado — arta verko de talento kaj de studo.
La talento estas donaco de la naturo. Oni povas ĝin nek instrui nek lerni. Ĝi ekzistas aŭ ĝi ne ekzistas. En pli aŭ malpli granda kvanto. Sed la talenton oni povas evoluigi. Tion faras la studo kaj la praktiko.
La studo estas ĝis certa grado ĝenerala, komuna al ĉiuj personoj kiuj parolas publike. Kelkaj retorikaj principoj validas por ĉiuj specoj de paroladoj, por ĉiuj kategorioj de publiko, por ĉiuj tipoj de oratoro. Aliaj estas specifaj kaj koncernas nur difinitajn branĉojn de la parolarto. Sed en ambaŭ okazoj temas nur pri larĝaj principoj kaj ne pri leĝaj reguloj aŭ striktaj ordonoj. Tiuj principoj — ĉu ĝeneralaj, ĉu specifaj — estas kaj konsiderindaj kaj lerneblaj. Neniu persono, kiu deziras paroli publike, neglektu ilin.
Estas, tamen, afero de ĉiu unuopa oratoro taŭge adapti ilin al la aktuala situacio, al la konkreta celo de la parolado, al sia personeco. Ankaŭ la lerteco, laŭ kiu la oratoro adaptas la ĝeneralajn principojn al sia individueco, montras lian talenton. Neniu retoriko povas tie helpi. Ĝi, ja, ne estas kolekto de formuloj kaj ŝablonoj, sed teorio pri delikata arto. Kun la esploro, analizo kaj starigo de tiuj ĝeneralaj principoj, ĝia tasko finiĝas. Sed ne finiĝas la tasko de la oratoro. Ĝuste nun komenciĝas lia individua studado de la parolarto. Surbaze de la trastuditaj retorikaj principoj, kiuj havas pli karakteron de elastaj konsiloj kaj atentigoj ol de rigoraj instrukcioj, la oratoro eltrovu la regulojn, kiuj konvenas al lia propra karaktero kaj temperamento. Se inteligenta kaj sagaca apliko de retoriko nepre estas kaj tre utila kaj tre fruktodona, netalenta kaj sklaveca imitado estas tute certe mortiga por la parolado.
Retoriko transformas elokventecon en arton. Ĝi indikas la vojon, laŭ kiu la penso, arte formulita, kaj tial pli potenca, ricevas ampleksan kaj profundan atingpovon. Sed la celo de la penso ne ĉiam estas nobla. Kelkfoje ĝi estas kaŝe egoista kaj maldigna. Retoriko, misuzita por celoj malhelaj, estas tiom kondamninda, kiom ĝi estas utila kaj eĉ necesa por disvastigo de ideoj grandanimaj. Enmane de la esperantistaro — tiu avangardo de la progreso — ĝi estu plua armilo en la lukto por interpopola amo, toleremo, vero, paco kaj homeco. Jes, armilo! Ĉar por la homeco, bedaŭrinde, oni ankoraŭ devas lukti. Multe.
ALDONO
I.
Parolado de Brutus[123]
Romanoj, civitanoj kaj amikoj! Aŭdu min pro mia afero kaj silentiĝu, por ke vi aŭdu! Kredu al mi pro mia honoro kaj respektu mian honoron, por ke vi kredu! Juĝu min per via saĝo kaj vigligu vian sagacon, por ke vi pli bone juĝu!
Se en tiu ĉi kunveno sin trovas iu koramiko de Cezaro, al tiu mi diras, ke la amo de Brutus al Cezaro estis ne malpli granda ol la lia. Se, do, tiu amiko demandas, kial leviĝis Brutus kontraŭ Cezaron, — jen estas mia respondo: Ne tial, ĉar mi malpli amus Cezaron, sed tial, ĉar mi pli amas Romon. Ĉu vi preferus, ke Cezaro vivu kaj vi ĉiuj mortu sklavoj, aŭ ke Cezaro mortu, por ke vi ĉiuj vivu kiel liberaj homoj?
Ĉar Cezaro min amis, mi lin priploras; ĉar li estis feliĉa, mi pro tio ĝojas; ĉar li estis brava, mi lin honoras, sed ĉar li estis ambicia, mi lin mortigis. Estas larmoj por lia amo, ĝojo por lia feliĉo, honoro por lia braveco kaj morto por lia ambicio!
Kiu el vi estas tiel servuta, ke li volus esti sklavo? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Kiu el vi estas tiel kruda, ke li ne volus esti Romano? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Kiu el vi estas tiel malnobla, ke li ne amas sian patrujon? Se iu, li parolu, ĉar lin mi ofendis. Mi paŭzas por la respondo.
(Krioj: Neniu, Brutus, neniu!)
Sekve, neniun mi ofendis. Mi faris al Cezaro nur tion, kion al Brutus vi rajtas fari. La afero pri lia morto estas solene enskribita ĉe la Kapitolo: sen malgrandigo de lia gloro, kiun li inde meritis, kaj sen troigo de lia kulpo, pro kiu li suferis morton!…
(Eniras Antonio kaj aliaj kun la korpo de Cezaro en nefermita ĉerko)
Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio,kiu, kvankam li ne partoprenis lian mortigon, havos tamen profiton de lia morto: rolon en la respubliko — kaj tion saman ja ĉiu el vi havos.
Nun mi foriras, sed sciu: kiel mi mortigis mian plej karan amikon por la bono de Romo, tiel mi havas ankaŭ por mi mem tiun saman glavon, kiam plaĉos al mia patrujo postuli mian morton.
[123]
La paroladoj de Brutus kaj Antonio estas prezentitaj ĉi tie proze, en formo adaptita al la postuloj de retoriko kaj al la eksplikoj, kiujn mi donis en diversaj lokoj de tiu ĉi verko, prenante partetojn el la du paroladoj kiel ekzemplojn. Mi vaste utiligis la brilan tradukon de ambaŭ paroladoj, publikigitaj en la ĵus aperinta Angla Antologio, (eldonita de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1957), kiun faris Reto Rossetti.