Alia greka filozofo, Heraklito (6-a jarcento), asertis, kontraŭe, ke la vortoj havas «naturan» ekziston. Uzi vortojn ekster ilia naturo mem signifas ne paroli, sed produkti bruon. Oni ne povas doni al la objektoj kiun ajn nomon aŭ kiom ajn da ili, plene laŭ sia plaĉo, sed ĉiu objekto havas sian propran nomon, depende de la naturo de la objekto. Kiel oni vidas, laŭ Heraklito ekzistas iaspeca determinismo inter la objekto kaj la vorto signanta ĝin.
La granda pensulo Demokrito (5-a jarcento) nomis la vortojn agalmata fonêenta, tio estas «sonaj statuoj». La vortoj, laŭ la greka materialisto, ne estas naturaj bildoj, kiujn la naturo iamaniere ĵetus en la homan animon, tiel ke ĝi nepre devus ilin akcepti kaj reprodukti en formo de difinitaj sonkompleksoj; la vortoj estas statuoj el sono, same kiel ekzistas artaj verkoj el ŝtono aŭ el bronzo. Demokrito akceptis, koncerne la lingvon, la principon de ĝia konscia kreado, sed ne de arbitra kreado, kiel opiniis Hermogeno. Male, Heraklito apartenis al la filozofia skolo de la natura ekesto de la lingvo.
La esenco de tiu tuta diskuto rilatis al la demando, ĉu la vortoj ricevas sian karakteron laŭ la naturo de la objektoj (fysei) aŭ ĉu la rilalo inter la vorto kaj la objekto estas fondita sur leĝo, sur interkonsento, sur kutimo, nome pli aŭ malpli konscie (thesei). Al la demando estas dediĉita ankaŭ la fama dialogo «Kratilo» (Kratylos) de Platono (428–348). En tiu verko Kratilo kaj Hermogeno detale diskutas la argumentojn kaj kontraŭargumentojn de ambaŭ starpunktoj. Platono konkludas la dialogon per la aserto, ke neniu el la du opinioj estas prava, ĉar lingvo, korekta laŭ la naturo, povas ekzisti nur en la ideo.
Ankaŭ Aristotelo (384–322) dediĉis grandan atenton al la lingvo, precipe en siaj verkoj «Poetiko» kaj «Retoriko». Li kategoriigis la vortojn kaj lia laboro havis grandan influon je la postaj generacioj.
Pluan paŝon sur tiu ĉi kampo faris Epikuro (341–270). Al li estas atribuata la penso, ke en la unua formado de la lingvo la homoj agis nekonscie simile al tusado, ternado, sopirado. Tamen — eksplikas la filozofo — antaŭ ol naskiĝis la vera lingvo kaj por ke ĝi naskiĝu, ia interkonsento devis esti farita inter la homoj, por ke ĉiu sciu kion precize signifas tiuj strangaj sonoj. Ankaŭ por Epikuro, do, la plej profunda fonto de la lingvo troviĝas en la interkonsento, aŭ almenaŭ en iaspeca neeksplicita konvencio inter ĝiaj uzantoj. Sekve, ankaŭ laŭ lia vidpunkto, la lingvo en ĉiu okazo estas produkto de la homo surbaze de sonoj, kiujn li povis nature eligi el sia buŝo.
La supraj opinioj, kvankam prezentitaj tre koncize, tamen sufiĉas por montri, ke jam en la antikva greka filozofio troviĝis la ĝermoj de la ĉefaj, multe pli postaj, direktoj pri la formiĝo de la lingvo. Jen la ĉefaj el ili:
(1) Unuj opinias, ke la vortoj tute «nature» apartenas al la objektoj kaj al la ideoj. Tia estis la vidpunkto de Heraklito. Esence same tian mistikan, nesciencan rigardon al tiu ĉi afero devas havi ĉiu, kiu opinias la lingvon determinita de la karaktero de la naturo, siavice kreaĵo de supernaturaj fortoj.
(2) Laŭ la aliaj la kapablo eligadi artikigitajn sonojn estis kaj estas ennaskita en la homo. Necesis nur nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn kaj agojn per kombinoj de tiuj sonoj. Ĝi estas la penso de Hermogeno, kiun oni povas retrovi ĉe John Locke (1632–1704), precipe en lia verko An Essay Concerning Human Understanding (Eseo pri la Homa Kompreno). Ĝi harmonias kun lia filozofio. Locke opinias, ke estas eble pensi sen apartaj simboloj por la unuopaj ideoj. Li eĉ kredas, ke la homa cerbo estas kapabla formi ne nur konceptojn, sed ankaŭ tutajn propoziciojn sen ia ajn helpo de la vortoj. El vidpunkto de Locke estas tre nature, ke la primitiva homo utiligis iujn artikigitajn sonojn, pri kiuj li disponis, por nomi per ili tute arbitre siajn diversajn jam ekzistantajn ideojn. Jen karakteriza eldiro de Locke pri la ekesto de la lingvo:
Tiamaniere ni povas kompreni, kiel la vortoj, kiuj pro sia naturo estis tiel bone adaptitaj por tiu ĉi celo, estis ekuzitaj de la homoj kiel signoj de iliaj ideoj; ne pere de kiu ajn natura konekseco, kiu kvazaŭe ekzistus inter la unuopaj artikigitaj sonoj kaj difinitaj ideoj, ĉar, ja, en tiu okazo ekzistus nur unu lingvo por ĉiuj homoj, sed per intenca atribuo, laŭ kiu difinita vorto estis arbitre farita signo de tia ideo.[29]
Estas memkompreneble, ke tiu ĉi konscia, sed plene arbitra kreado de la lingvo, devis laŭ John Locke, rezultigi grandan diversecon de la lingvoj. La eblecoj por formi vortojn el la artikigitaj sonoj de la nuntempaj alte evoluintaj lingvoj, stas preskaŭ senfinaj. Leibniz, la granda germana filozofo, elkalkulis en sia konata verko De Arte Combinatoria (Pri la Arto Kombini) ke el 23 literoj oni povas formi pli ol 25.852 trilionojn da diversaj vortoj. Se oni prenas 24 literojn, la cifero altiĝas al pli ol 600.000 trilionoj da vortoj, aŭ, pli korekte, da sonoj kaj sonkombinoj malsamaj inter si. Se oni akceptas la starpunkton pri la arbitra kreado de la vortoj el jam pretaj, ekzistantaj artikigitaj sonoj, estas evidente, ke la senfinaj kreoeblecoj nepre rezultigas grandan variecon de la lingvoj kun sennombraj reciprokaj diferencoj. Oni ne povas atribui al io alia krom al pura hazardo, se en du aŭ pluraj lingvoj, havantaj nenian rilaton inter si, troviĝas du samaj aŭ similaj vortoj (sonkombinoj) por la sama aŭ simila ideo. Sendube, ekzemple, eĉ ekster la kadro de la penso de Locke, la itala «donna» kaj la japana «onna» havas lingvistike nenion komunan, kvankam laŭ la sono ili estas similaj kaj ambaŭ signifas «virino». Male, komunecon havas la sufikso -in, troviĝanta en pluraj lingvoj por signi la inan sekson: latine regina, itale regina, france reine, germane Konigin, Esperante reĝino k.t.p.
(3) La tria direkto asertas, ke la parolata lingvo ekestis per la imitado de la naturaj sonoj. La primitiva homo, senĉese aŭdante ĉirkaŭ si en la naturo diversajn sonojn, komencis nomi la bestojn, objektojn kaj fenomenojn laŭ la plej karakterizaj sonoj, kiujn ili eligis aŭ kaŭzis. La teorion pri la onomatopea ekesto kaj formiĝo de la lingvo disfamigis precipe la konata germana filozofo Johann Gottfried Herder. Li opiniis, ke la ekesto de la lingvo estas ŝuldata al interna impulso de la naturo, simile al matura embrio, kiu preme postulas sian naskiĝon. Atinginte tiun gradon de necesa ekesto, la unuaj vortoj formiĝis tiel, ke la homa atento konscie alkroĉiĝis al tiu el la sensacioj ricevitaj per la sensoj, kiu estas la plej distinga marko de la koncerna objekto. Ekzemple, vidinte ŝafon kaj aŭdinte ĝian blekadon, la homo retenis precize la blekadon kiel la plej karakterizan distingilon, tiel ke poste, denove renkontinte la saman beston, li imitis la blekadon kaj nomis tiun animalon «blekanto».
La onomatopea teorio proksimiĝas al la hipotezo pri la «natura» kunligiteco kaj dependeco inter la vortoj kaj la objektoj.
Iom pli profunda esploro montras, ke en ĉiuj lingvoj fakte troviĝas kelkaj tiaj onomatopeaj vortoj, sed ke ilia nombro estas tre limigita ([9]). Oni ne povas starigi seriozan sciencan teorion sur tiu ĉi hipotezo. Max Müller nomis ĝin, iom moke, la teorio de «bau-vau» kaj malakceptis ĝin kiel tute senfundamentan. «La nombro de la vortoj — li diris — kiuj fakte estis formitaj surbaze de sonimitado, maldikiĝas ĝis treege malgranda proporcio … kaj fine restas al ni la konvinko, ke la lingvoj … — havas alian originon»[31].
(4) Plua hipotezo estas tiu, kiu asertas, ke la primitiva homo, evidente, ne havis artikigitan lingvon, sed ke li ĉiam povis eligi iujn ĝemoin, sopirojn, kriojn, k.s. Tiuj ĉi sonoj fariĝis iom post iom la nomoj de objektoj, fenomenoj, agoj.
[29]
John Locke, An Essay Concerning Human Understanding (Eseo pri la Homa Kompreno), libro III ĉap. 2, publikigita en The Philosophical Works of John Locke (La Filozofiaj Verkoj de John Locke) de J. A. St. John, London, 1843, p. 313.