Выбрать главу

Mi esperas, ke dank’ al nia penado ni baldaŭ ne bezonos honti antaŭ la eksterlando kaj nia afero staros en nia regno tiel same bone kaj fortike, kiel en aliaj landoj. En bona horo ni komencu nian laboron!

IV.

Inaŭgura parolado de profesoro Edmond Privat

(Eldirita en la Solena Malferma Kunsido de la 39-a Universala Kongreso de Esperanto, Haarlem 1954)[145]

Karaj Kongresanoj,

Ni danke salutas la noblan nacion, kiu nin bonvenigas hodiaŭ en nia propra mondlingvo. En Nederlando loĝas popolo nacie modesta, sed ege kuraĝa. De centjaroj ĝi brave batalas kontraŭ la furiozaj ondoj de la Oceano por vivi libere sur sia malvasta tero. Antaŭ centjaroj ĝia parlamento jam proklamis ke «Dio ne kreis la popolojn kiel sklavojn de princoj» kaj ĝia fama gvidanto Vilhelmo la Silenta diris brave ke «ne necesas esperi por entrepreni.» Al Nederlando nian saluton kaj dankemon!

Ĉiujare la esperantistoj renkontiĝas en grandaj kongresoj, eĉ foje la plej grandaj kiuj kunvenas en la nuna mondo. Malgraŭ tiuj imponaj pruvoj de vigla vivo kaj uzo ni tamen konscias, ke nia movado ankoraŭ reprezentas nur etan parton de la homaro, eĉ se la plej internacia homarana pro la senbara lingva unueco. Ni ja scias bone ke ni devas ofte barakti pene por ricevi, kvazaŭ hundoj sub la tablo, kelkajn paneretojn de oficiala subteno en multaj lokoj de la mondo.

Eĉ eble kontraŭstaras iom da ĵaluzo kontraŭ niaj kongresoj sen tradukistoj. Ni tro entuziasme ĝojas pro la sperto de interpopola harmonio kaj de facila interkompreno rekta, de homo al homo, kia ajn estas la diverseco patrolingva, nacia, rasa aŭ kolora. Certe la kontraŭstaro ĉiam atendas nin, kiam ni postulas oficialan instruadon de nia lingvo en lernejoj, kie ĝi tiom plezurigas infanojn ĉiufoje kiam oni bonvolas provi.

Senlace ni devas semi kaj semi konstante. «Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas», sed kelkaj enradikiĝas kaj ili floras mirinde. «En unu sola glano kuŝas laŭ potenco tuta arbaro», skribis Emerson, la usona pensulo, kaj certe la Esperanto-kongresoj estas edukejoj de la estonta homaro unuiĝonta. Estas ja bone kaj taŭge, ke la semo ĵetita de Zamenhof havis la tempon kreski malrapide kiel juna kverko, ĉar la lingvo povis tiel fariĝi vere vivanta. Ĝi nun enkorpigas la homaran senton kiu mankas al oficialaj tutmondaj institucioj de la nuna epoko, serĉanta sian propran animon super la malnovaj antaŭjuĝoj.

En la stratoj de Haarlem, ĉe fenestroj aŭ balkonoj, flirtas hodiaŭ la verda standardo. Ĝi estas ne teoria simbolo, sed jam signo de viva spirito kaj de juna tradicio.

Ĉien, kie lerniĝas la helpa lingvo, ankaŭ enpenetras ĝuste tiu sento kaj tiu spirito, kiun bezonas la mondo por realigi sian unuecon en diverseco kaj sian kunvivadon en respekto de la malsamaj gepatraj lingvoj kaj kutimoj. Ju pli riĉiĝos la enhavo de Esperanto (tio estas nia literaturo kaj la temoj de niaj kunvenoj), des pli ĝi allogos la dezirantojn al homara kulturo. Iom post iom, unu post alia, venos al ni la homoj kiuj rigardas antaŭen kaj sopiras al la sama harmonio.

Tiu bela verda koloro de nia flago signas ne nur la esperon de la homaro, minacata je mem-detruo, sed ĝi signas ankaŭ la malfermon de peza barilo, la vojon liberan por iri antaŭen, manon en mano.

Multaj fervojistoj sidas inter vi kune kun edukistoj, oficistoj aŭ aliaj profesiuloj. Amikoj fervojistoj, vi ja scias la gravecon de la verda lumo. Se ĝi brilas antaŭ lokomotivoj, ĝi signifas: iru, vi povas pasi! Al ni la verda koloro diras la samon: iru, ne haltu, antaŭen kun kuraĝo!

IV.

Parolado de la aŭtoro (*)

(Pri la Internacia Lingvo kiel esprimo kaj antaŭeniganto de universalismaj tendencoj)[146]

Sinjoro prezidanto! Sinjoro reprezentanto de la Ministro pri edukado! Geamikoj!

Denove ni kolektiĝis! En tiu ĉi admirinda lando de helo kaj libereco; en tiu ĉi belega urbo de grandaj spiritaj valoroj kaj brilaj kulturaj tradicioj; en tiu ĉi mondfama Sorbono — fajrujo de universala scienco kaj forĝejo de plej noblaj pensoj, kiuj dum jarcentoj nutris la progreson — en tiu medio ni ankoraŭfoje kunvenis el ĉiuj partoj de la terglobo: el okcidento kaj oriento, el nordo kaj sudo, el urboj kaj vilaĝoj, el palacoj kaj kabanoj, el lernejoj, el uzinoj kaj kamparo!

A

Multnombraj estas la naciaj kaj internaciaj, oficialaj kaj neoficialaj, kongresoj, konferencoj kaj aliaj renkontiĝoj, kiuj ĉiutage okazas en diversaj urboj. Jen tie sciencistoj interŝanĝas pensojn, jen aliloke diplomatoj pridiskutas kaj solvadas la sorton de la popoloj, jen diversaj fakuloj priparolas siajn problemojn. Kunvenadas personoj, havantaj la saman okupon, la saman religian koncepton, la saman politikan konvinkon. Ĉiam temas nur pri difinita kategorio de homoj.

Nia kongreso havas tute apartan karakteron. Ĝi konsistas el homoj, apartenantaj al ĉiuj eblaj rasoj, nacioj, lingvoj, religioj, politikaj kaj filozofiaj direktoj. En ĝi estas reprezentitaj ĉiuj socitavoloj, ĉiuj profesioj kaj okupoj. Tial nia kongreso — diference de ĉiuj aliaj — estas vere miniatura mondo, mondo en kiu ĝis ĉerta grado reflektiĝas la ekstera realaĵo.

Nur ĝis certa grado! Ĉar, malgraŭ la multflanka diverseco, malgraŭ ĉiuj diferencoj kaj naciaj kaj sociaj kaj ideaj, tiu ĉi nia eta mondo estas unuece kunligita ne nur per komuna lingvo, sed ankaŭ per la sama idealo!

Iam, antaŭ multaj jaroj, en mondo ŝajne paca kaj trankvila, la aŭtoro de la Internacia Lingvo, la genia doktoro Zamenhof, eldiris la ideon, ke tie, en Bulonjo sur Maro, en la historia jaro 1905, kiam la unuan fojon estis ebligita senpera interkompreniĝo dank’ al neŭtrala tuthoma lingvo, kunvenis ne Franco kun Ruso, nek Anglo kun Polo, sed homo kun homo.

Vortoj belaj — esprimo de penso profunda!

Hodiaŭ, post du teruraj mondmilitoj, en kiuj milionoj elsangis sur ĉiuj batalkampoj de la kvin kontinentoj, dum aliaj milionoj estis pendumitaj, pafmortigitaj, sufokitaj, vipataj, vundataj kaj turmentataj nur tial, ĉar ili havis alian haŭtkoloron, alian nacian devenon, nur tial, ĉar ili konfesis alian religion, aŭ parolis alian lingvon; hodiaŭ, post kiam sennombraj materiaj kaj spiritaj valoroj estis detruitaj, dum la plej elementaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj piedpremitaj, kiam la plej mallumaj, krimaj pasioj manifestiĝis en timige teruraj formoj; hodiaŭ, kiam ĉio ĉi revekis naciismojn kaj ŝovinismojn, kiam malamo blindigas racion, kiam super niaj kapoj ŝvebas fantomo de nova, ankoraŭ pli nehumana milito; hodiaŭ, geamikoj, esprimi la saman ideon povus ŝajni tro kuraĝe aŭ eĉ freneze! Ĉar freneza estas tiu, kiu en epoko de ĝenerala frenezeco, ne konformiĝas al ĝi! Tamen, eĉ riskante esti proklamitaj frenezaj, ni trankvile, sed des pli firme, energie kaj laŭte asertas: Jes, ni ĉi tie, ni — la reprezentantoj de la tutmonda Esperanto-movado — malgraŭ ĉio kaj spite al ĉio, estas kaj sentas nin unue kaj antaŭ ĉio homoj!

B

Ĉu vere estas tiel, aŭ, eble, tiu nia aserto estas naive-mensoga, senenhava frazo, kontraŭa al la plej evidenta realaĵo, kiun nur ni — blindigitaj de la flama ardo por granda celo, enlulitaj en sorĉan dormon pro la milde-dolĉaj sonoj de supernacia komunikilo — utopiisme volas nek vidi nek aŭdi?

Ĉu estas eble, ke areto da personoj pensu, sentu kaj agu universale home en mondo distranĉita kaj krucumita, en mondo disŝirata de sennombraj antagonismoj, en mondo sangon sanganta el miloj da vundoj?

Aŭ, eble, ĉi tie okazas ia miraklo?

Nek unu, nek la alia!

Ni ne estas iaj ekstersociaj estuloj, iaj revantaj fantaziuloj, kiuj naĝante ie en nuboj forgesas la teron, nek ni estas iaj strutoj, kiuj enŝovinte la kapon en la sablon, opinias ke ĉio estas en ordo! Ni bone vidas la realaĵon, sed ni ankaŭ komprenas, ke en la hodiaŭo ĉiuj ekonomiaj, sociaj, politikaj kaj ideaj kontraŭaĵoj havas du ĝeneralajn trajtojn kaj manifestas du esence kontraŭajn tendencojn sur ĉiuj kampoj: unuflanke troviĝas la tendenco al universalismo kaj aliflanke la tendenco al egoisma regionismo.

вернуться

[145]

Afable disponigita por tiu ĉi eldono.

вернуться

[146]

La parolado estis eldirita en la Malferma Kunsido de la 35-a Universala Kongreso de Esperanto, en Sorbono (Parizo), la 6-an de Aŭgusto 1950. Ĝi estis surbendigita per magnetofono, kiu ebligis fidelan reprodukton.