Выбрать главу

Taine, kaj poste ankaŭ pluraj aliaj, inter kiuj F. Garlanda, konkludis, ke la unuaj «vortoj», kiujn eldiras la infanoj, havas tre kompleksan signifon: mn amn povas esti «manĝaĵo», «manĝi», «mi volas manĝi», «mi deziras manĝi»…[38]

En la lastaj jardekoj la esplorado de la infana lingvo faris grandan progreson. Ne estas ĉi tie la loko por prezenti la multflankajn, ofte tre interesajn rezultojn de la infana psikologio. Sed estas menciinde, ke ĝenerale estas konstatitaj du gravaj faktoj: 1) ne nur la unuaj krioj, sed ankaŭ la unuaj artikigitaj sonoj estas ligitaj sole al sentoj de kontento aŭ malkontento, kaj tiuj krioj aŭ sonoj estas eligataj nekonscie, tute instinkte; 2) la eldirado de la artikigitaj vortoj estas en la komenco sensignifa kaj poste ĝi havas pluroblan signifon. C.W. Valentine diras, ke li povis distingi ĉe sia infano je la fino de la unua monato tri specojn de spontanaj krioj: por la malsato, por la doloro kaj por la kontento, sed li akcentas, ke ili ne povas esti konsiderataj kiel lingvo. En la tria monato komenciĝis la «praktikado» de artikigitaj sonoj, ĉefe en stato de feliĉo kaj kontento. Tiu akirado per praktiko de artikigitaj sonoj fariĝis ĉiam pli kaj pli ofta ĝis, fine, la infano komencis imiti la aŭditajn vortojn. Sed ankaŭ en tiu ĉi stadio la uzado de iu vorto estis ligita al sentoj:

Tiamaniere ŝajnas, ke la unua reale senco, eĉ de «Dada» (kiun lia patrino daŭre provis igi lin uzi por indiki lian patron), estis ĝenerale iu sento, eble larĝiĝanta de la patro al ludiloj tra iu komuna sento-aspekto … «Nan-nan», ŝajnas, ĝeneraliĝis kiel krio kaj simbolo por la aĵoj, kiujn havigas lia patrino, same kiel «Dada» estas krio por patro-ĝojo-ludo.[39]

Alia specialisto pri tiu demando, Leopold Stein, diras, ke la esprimo mam-am, kiun knabineto uzis la unuan fojon en la 206-a tago de sia vivo kiel signo de karesemo, aplikis tiun vorton, inter la 354-a kaj 602-a tagoj, por ĉiu persono, por ĉiu nutraĵo, alia objekto aŭ okazaĵo, kiu kontentigis ŝiajn dezirojn. Kaj li konkludas:

Estas, do, evidente, ke en tiu ĉi stadio la «vorto» defias ĉiun provon esti inkluzivata en kiun ajn aktualan gramatikan (logikan) kategorion[40].

Unu el la lingvistoj, kiuj opiniis la infanparolon de la unua jaro tre grava por kompreno de la ekesto de la lingvo, estis Otto Jespersen. Laŭ lia opinio, oni devas sin turni al la bebo-lingvo kiel ĝi estas parolata en la unua jaro de la vivo, se oni volas fari paralelon kun la unua akiro de la lingvo en la historio de la homo.[41]

Komparante la infanan lingvon, tute speciale la formiĝon de la lingvo ĉe la infanoj en la unua jaro, kun la lingvoj de primitivaj triboj, pluraj lingvistoj trovis kelkajn komunajn trajtojn, kio igis ilin pensi, ke la ekeston de la lingvo entute komprenigas precize la formiĝo de la lingvo ĉe la infanoj. Oni interalie konkludis, ke la pralingvaj komenciĝoj prezentis sonojn kun kompleksaj, pluroblaj signifoj, sen ia ajn diferenciĝo inter substantivoj, adjektivoj, verboj, aŭ inter subjekto, predikato k.t.p. Tiuj ĉi diferenciĝoj ekestis multe pli poste dank’ al la plua progresado de la homaro kaj al la paralela evoluado de la lingvo.

Kvankam la klopodo malkovri la lingvajn komenciĝojn ĉe la prahomoj per esploroj de la hodiaŭa infana lingvo, ŝajnas al ni metodo tute nekonforma al la sciencaj postuloj, tamen ankaŭ tiu koncepto iom kontribuis al pli bona kompreno de la karaktero de la lingvo. La infanoj hodiaŭ heredas la parolkapablon, nome la fiziologian instrumenton por eligi artikigitajn sonojn, de siaj gepatroj, kaj tiuj heredis ĝin de la siaj, de generacioj da prapatroj en la longega historio de la homo. En tiu evoluprocezo ĉiam pli formiĝis ankaŭ la parolorganoj. Tial la infana parolmaniero ne povas ekspliki la formiĝon de la lingvo ĉe tiuj estuloj, kiuj ne posedis tian parolaparaton. La komparado de la infana lingvo al la lingvoj de la nuntempaj triboj, troviĝantaj ankoraŭ sur malalta evoluŝtupo, ankaŭ ne povas doni kontentigajn rezultojn, ĉar, kiel prave atentigas O. Jespersen, eĉ la plej postrestinta el ili havas «multajn jarcentojn da lingva evoluo malantaŭ si» kaj tial ĝiaj kondiĉoj estas tre malsamaj de tiuj, en kiuj vivis la prahomo. Fine, oni devas ne forgesi, ke ĉiu infano vivas en difinita socia ĉirkaŭaĵo kaj akiras la lingvon de ĝi. Ekde la unua momento de la naskiĝo la patrino, la patro, la familianoj kaj aliaj personoj daŭre alparolas la infanojn, eĉ se ili nenion komprenas. Oni parolas al ili per intenca simpligado de sia propra lingvo, por ke la infanoj povu pli facile elparoli. Ĉio ĉi faras, ke ankaŭ tiu koncepto ne estas akceptebla. Sed tre certe tiu teorio pravas, kiam ĝi konkludas, ke la unuaj sonoj aŭ, pli precize, sonkompleksoj en la komenciĝoj de la homa lingvo havis pluroblan, faskan signifon.

(7) Estas dirite, ke pluraj scienculoj rilatigis la ekeston de la lingvo al interjekcioj, dum aliaj, pli multnombraj, tiurilate kunligis la interjekciojn al la gestoj. Ankaŭ la ideo pri la gestoj kiel fonto de la lingvo estas provebla jam ĉe la antikvuloj. La konata latina poeto Lukrecio (Lucretitus, proks. 98–55) mencias ĝin en sia fama verko De Rerum Natura (Pri la Naturo). Li diras, ke la naturo mem igis la homojn produkti iujn sonojn proksimume same tiel, kiel la malkapablo paroli «puŝas la infanojn uzi gestojn, kiam ĝi devigas ilin montri per fingro la objektojn troviĝantajn antaŭ ili».

Valentine rimarkis, ke la plej fruaj gestoj de la infanoj estas nenio pli ol spontanaj esprimoj de sentoj aŭ deziroj. En tiu stadio la gestoj ne povas esti interpretataj kiel intencaj simboloj kun difinita idea senco, kio estas esenca por la lingvo. «Sed — li daŭrigas — ne estas malfacile kompreni kiel liaj naturaj esprimaj movoj povis evolui en geston kun signifo»[42]. Ankaŭ L. Stein plurfoje mencias la gestojn kiel la praformon de kompreniĝo[43]. Siavice F. Garlanda rekonas la fakton, ke ankaŭ hodiaŭ la gestoj estas multe uzataj kiel helpilo al la parolata lingvo:

La parolata lingvo estas nur parto de la tuta lingvaĵo. Ni parolas per la manoj, per la okuloj, per nia tuta korpo.[44]

Iom poste, parolante pri la menciita plurobleco de la signifo de la unuaj vortoj, Garlanda demandas kiamaniere la homoj povis kompreniĝi en tiom da konfuzo. Kaj li respondas: «Nur helpante la sonon per gestoj, per la mano, per la kapo kaj per la tuta korpo»[45].

Surbaze de konsiderindaj esploroj, la soveta lingvisto, historiisto kaj etnologo Nikolaj Jakovljeviĉ Marr prezentis teorion, laŭ kiu la unua, la plej primitiva formo de komunikado estis ekskluzive gesta. Laŭ lia opinio, el tiu gesta lingvo evoluis, iom post iom, la parolata, sona lingvo.

5. De multlingveco al unulingveco

Koncerne la tutan prilingvan problemon Marr starigis esence novan, materialisman teorion, sed eluzis, kompreneble, tiujn pozitivajn rezultojn, kiujn atingis la lingvistiko ĝis lia krea epoko. Sian teorion N.J. Marr nomis «jafetida» aŭ «nova» kaj ankaŭ sub tiuj nomoj ĝi estas konata[46].

Post multjara esplorado, ekzamenado kaj analizado Marr donis respondon al pluraj demandoj, kiuj interesis kaj la simplan homon kaj la sciencon dum jarcentoj. La gravajn problemojn pri la monogeneza aŭ poligeneza deveno, pri la maniero de la lingvoformiĝo, pri la grado de konscieco («artefariteco») en la lingvokreado Marr eksplikis en pluraj verkoj studoj kaj artikoloj. Jen tre konciza resumo pri liaj ĉefaj konkludoj koncerne la traktatajn demandojn:

La unua lingvo tute ne estis sona, sed mana, signa aŭ «kinematika», kiel Marr ĝin nomas. En la transira epoko, dum kiu iom post iom formiĝadis la homo el antropoida (homsimila) simispeco, tiu ĉi nia praulo uzis la manon kiel la plej naturan komunikilon. La mano, ja, estis la ĉefa laborilo kaj tial ĝi ankaŭ estis pli senpere ligita al la centroj de la primitiva, konkreta pensmaniero ol kiu ajn alia organo. Marr diras:

вернуться

[38]

F. Garlanda, verko cit. sub [6], p. 158.

вернуться

[39]

C. W. Valentine, The Psycholopy of Early Childhood (La Psikologio de Frua Infanaĝo), London, 1942, pp. 405, 400.

вернуться

[40]

Leopold Stein, The Infancy of Speech and the Speech of Infancy (La Infanaĝo de la Lingvo kaj la Lingvo de la Infanaĝo), London, 1949, p. 161. — Konciza, sed tre bona kaj klara prezento pri la evoluo de la lingvo ĉe la infanoj troviĝas en Esperanto en la verko de W.E. Collinson La Homa Lingvo, citita sub [24], pp. 49 kaj sekv.

вернуться

[41]

Otto Jespersen, verko cit. sub [4], p. 417.

вернуться

[42]

C. W. Valentine, verko cit. sub [39], p. 401.

вернуться

[43]

L. Stein, verko cit. sub [40], ekzemple sur le pp. 11, 83, 9S, 104, 154, 157 k.a.

вернуться

[44]

F. Garlanda, verko clt. sub [6], p. 159.

вернуться

[45]

F. Garlanda, verko cit. sub [6], p. 182.

вернуться

[46]

Kiel dirite aliloke, en la lingvaj genealogiaj arboj la lingvoj estis klasigitaj, laŭ la parenceco, en diversaj grupoj kaj familioj, kiuj ricevis siajn nomojn laŭ la «nobleco» (arjaj lingvoj), aŭ laŭ la du bibliaj filoj de Noa: Sem kaj Ĥam (semidaj kaj ĥamidaj lingvoj). La nomo de la tria filo, Jafet, restis neeluzita. Marr donis tiun nomon al la kaŭkazaj lingvoj, kiujn li malkovris kaj studis, kaj kiuj ne povis eniri en la sistemon de la ĝis tiam ellaboritaj genealogiaj lingvaj tabeloj. La nomo, kompremeble estas pure kondiĉa. Vidu pri tio A. P. Andreev, Revolucio en la Lingvoscienco, esperantlingva, Leipzig, 1929, p. 15. — La ĉefaj verkoj de Marr rilate la jafetidan teorion estas Evoluelapoj de la Jafetida Teorio, kolekto de artikoloj, Moskva—Leningrad, 1926 kaj Jafetida Temrio, Haku, 1927.