"Aĉa, fia Darzi!" diris Nag, celante kiel eble plej alte al la nesto en la dornarbusto; sed Darzi konstruis ĝin preter la atingo de serpentoj, kaj ĝi nur balanciĝis.
Rikki-tikki sentis ruĝiĝon kaj varmiĝon de la okuloj (kiam la okuloj de mungo ruĝiĝas, tiu estas kolera), kaj li residis sur la vosto kaj postaj kruroj kiel kangurueto, kaj ĉirkaŭrigardis kaj babiladis pro kolerego. Sed Nag kaj Nagaina jam malaperis en la herbaron. Kiam serpento misfrapas, ĝi neniam diras ion ajn, aŭ iel ajn indikas, kion ĝi intencas poste fari. Rikki-tikki ne volis sekvi ilin, ĉar li ne certis, ke li povas samtempe trakti du serpentojn. Do li fortrotis al la gruza promenejo apud la domo, kaj eksidis por pensadi. Jen serioza afero por li.
Se vi legos la antikvajn librojn pri la natura scienco, vi trovos en ili, ke mungo mordita dum batalo kontraŭ serpento forkuras kaj manĝas ian plantaĵon kiu resanigas ĝin. Tio ne estas vera. La venko estas nur afero de okula kaj pieda lertecoj -- frapo de serpento kontraŭ salto de mungo -- kaj, ĉar neniu okulo povas sekvi la movon de la serpenta kapo dum la frapo, la afero estas des pli mirinda ol ia ajn magia plantaĵo. Rikki-tikki sciis, ke li estas juna mungo, kaj pro tio li estis des pli feliĉa, ke li sukcesis eskapi de malantaŭa frapo. Tio donis al li memfidon, kaj kiam Tecjo venis kurante laŭ la promenejo, Rikki-tikki estis preta por kareso.
Sed ĝuste kiam Teddy klinis sin, io movetigix en la polvo, kaj voĉeto diris: "Gardu vin. Mi estas morto!" Tiu estis Karait la bungaro, la polve bruna serpenteto kiu preferas kuŝi sur la polva grundo; kaj lia mordo estas same danĝera kiel tiu de kobro. Sed li estas tiel eta, ke neniu atentas lin, kaj tial li des pli damaĝas la homojn.
Denove ruĝiĝis la okuloj de Rikki-tikki, kaj li dancis al Karait per tiu stranga balanca movado, kiun li heredis de sia familio. Ĝi estas tre amuza movado, sed estas tiel perfekte ekvilibra paŝmaniero, ke oni povas desalti de ĝi en iu ajn direkto; kaj, traktante serpentojn, tio estas avantaĝa. Rikki-tikki ne sciis tion, ke li kondutas pli danĝeriĝe ol batali kontraŭ Nag, ĉar Karait estas tiel eta, kaj povas turni sin tiel rapide, ke se Rikki ne mordus lin apud la malantaŭo de la kapo, li povus redoni frapon je la okulo aŭ lipo. Sed tion Rikki ne sciis: liaj okuloj estis tute ruĝaj, kaj li balanciĝadis, sercante bonan tenlokon. Karait ekfrapis. Rikki saltis flanken kaj provis alkuri, sed la fia, polve griza kapeto refrapis ĝis tute apud la ŝultro, kaj li devis transsalti la korpon, kaj la kapo proksime sekvis liaj kalkanojn.
Teĉjo kriis al la domo: "Ho, rigardu! Nia mungo mortigas serpenton"; kaj Rikki-tikki aŭdis ekkrion de la patrino de Teĉjo. La patro elkuris kun bastono, sed kiam li atingis la lokon, Karait estis jam frapinta unu fojon tro ambicie, kaj Rikki-tikki estis saltinta sur la dorson de la serpento, faliginta la kapon inter la antaŭkruroj, mordinta kiel eble plej alte ĉe la dorso, kaj forruliĝinta. Tiu mordo paralizis Karaiton, kaj Rikki-tikki estis tuj manĝonta lin de la vosto, laŭ la vespermanĝa kutimo de lia familio, kiam li rememoris, ke plena manĝo malrapidigas mungon, kaj se li volos teni pretaj siajn fortecon kaj rapidecon, li devos resti maldika.
Li foriris por polvbani sin sub la ricinacoj, dum la patro de Teĉjo batadis la jam mortintan Karait. "Kiel tio utilas?" pensis Rikki-tikki. "Mi jam metis punkton al la afero"; kaj tiam la patrino de Teĉjo levis lin de la polvo kaj karesis lin, kriante, ke li savis Teĉjon de la morto, kaj la patro de Teĉjo diris, ke li estas didonaco, kaj Teĉjo rigardis la tuton el larĝaj, timantaj okuloj. Al Rikki-tikki iom amuzis la bruon, kiun li kompreneble ne komprenis. La patrino de Teĉjo egale juste povus karesi Teĉjon pro ludi en la polvo. Rikki entute ĝuis ĉion.
Tiun vesperon, ĉe la vespermanĝo, promenante inter la vinglasoj sur la taglo, li povus trioble ŝtopi sin per bonaĵoj; sed li rememoris Nagon kaj Nagainan, kaj kvankam estis tre kontentigi esti karesata kaj dorlotata de la patrino de Teĉjo, kaj sidi sur la ŝultro de Teĉjo, tamen liaj okuloj fojfoje ruĝiĝis kaj li sonigis sian longan batalkrion "Rikk-tikk-tikki-tikki-tĉk!"
Teĉjo forportis lin al la lito, kaj insistis, ke Rikki-tikki dormu sub lia mentono. Rikki-tikki estis tro ĝentila por mordi aŭ skrapi, sed tuj post kiam Teĉjo ekdormis, li forkuris al sia ĉiunokta promeno ĉirkaŭ la domon, kaj en la mallumo li renkontis Ĉuĉundran, la miogalon, kiu rampis apud la muro. Ĉuĉundra estas bedaŭrema besteto. Li krietas kaj ĉirpas la tutan nokton, provante decidi kuri al la ĉambromezo, sed tion li neniam atingas.
"Ne mortigu min," diris la preskaŭ ploranta Ĉuĉundra. "Rikki-tikki, ne mortigu min."
"Ĉu vi supozas, ke serpentomortigisto mortigas la miogalojn?" malestime diris Rikki-tikki.
"Kiuj mortigas serpentojn, tiujn mortigas serpentoj," diris Ĉuĉundra, pli bedaŭreme ol iam ajn. "Kaj kiel mi povas certi, ke Nag neniam en iu senluma nokto missupozos min vi?"
"Tute ne estas danĝero," diris Rikki-tikki; "sed Nag estas en la ĝardeno, kaj mi scias, ke vi ne iras tien."
"Mia kuzo Ĉua, la rato, diris al mi --" diris Ĉuĉundra, kaj tuj ĉesis.
"Diris kion?"
"Ts! Nag estas ĉie, Rikki-tikki. Vi devis interparoli kun Ĉua en la ĝardeno."
"Tion mi ne faris -- do vi diru al mi. Tuj, Ĉuĉundra, alie mi mordos vin!"
Ĉuĉundra eksidis kaj ploris ĝis la larmoj forruliĝis de la lipharoj. "Mi estas povrulo," li ploregis. "Neniam mi kuraĝis alkuri la ĉambromezon. Ts! Mi diru nenion al vi. Ĉu vi ne povas aŭdi, Rikki- tikki?"
Ekaŭskultis Rikki-tikki. La domo estas kiel eble plej silenta, sed li pensis povi rimarketi plej mallaŭtan skrap-skrapadon de la tuta mondo -- bruon ne pli laŭtan ol tiun de vespo promenanta sur fenestro -- la sekan skrapadon de serpentaj skvamoj sur brikaro.
"Jen Nag aŭ Nagaina," li diris al si; "kaj tiu rampas en la kloakon de la banejo. Vi pravas, Ĉuĉundra; mi ja devis inerparoli kun Ĉua."
Li ŝteliris al la banejo de Teĉjo, sed nenio troviĝis tie, kaj poste al la banejo de la patrino de Teĉjo. Funde de la glata stikita muro videblis briko eltirita por fari kloakon por la banakvo, kaj kiam Rikki- tikki enŝteliĝis apud la masonaĵa ŝirmaĵo kie estas la kuvo, li aŭdis Nagon kaj Nagainon kunflustrantajn ekstere sub la luno.
"Kiam la domo estas senhoma," diris Nagaina al la edzo, "li devos foriri, kaj tiam la ĝardeno denove estos nia. Silente eniru, kaj ne forgesu, ke la unua mordas la granda homo, kiu mortigis Karaiton. Poste elvenu kaj informi min, kaj ni kune serĉos por Rikki-tikki."
"Sed ĉu vi certas, ke ni povas gajni ion per mortigado de la homoj?" diris Nag.
"Ĉion. Kiam ne estis homoj en la bangalo, ĉu troviĝis mungo en la ĝardeno? Dum la bangalo malplenas, ni estas gereĝoj de la ĝardeno; kaj memoru, ke kiam niaj ovoj en la melonejo naskos (eble eĉ morgaŭ), niaj gefiloj bezonos spacon kaj trankvilecon."
"Tion mi ne pripensis," diris Nag. "Mi iros, sed ne necesas, ke ni poste ĉasu je Rikki-tikki. Mi mortigos la grandan homon kaj ties edzinon, kaj ankaŭ la infanon se eble, kaj silente forvenos. Tiam la banngalo malplenos, kaj Rikki-tikki foriros."
Rikki-tikki tuj jukis pro kolerego kaj malamo pri tio, kaj tiam la kapo de Nag aperis tra la kloako, kaj sekvis du metrojn da malvarma korpo. Kvankam kolerega, Rikki-tikki tamen timegis, vidante la grandecon de la kobrego. Nag volvis sin, levis la kapon, kaj trarigardis la banejon en la mallumo, kaj Rikki povis vidi la glimadon de liaj okuloj.
"Nu, se mi mortigos lin ĉi tie, Nagaina scios; kaj se mi batalos kontraŭ li sur la vasta planko, li estos la favorato. Kion mi faru?" diris Rikki-tikki-tavi.
Nag ondumis tien-reen, kaj tiam Rikki-tikki aŭdis lin trinki el la plej granda akvujo, kiun oni uzis por plenigi la kuvon. "Tio estas bona," diris la serpento. "Nu, kiam oni mortigis Karaiton, la granda homo havis bastonon. Eble li ankoraŭ havas tiun bastonon, sed kiam li venos por matene bani sin, li ne havos bastonon. Mi atendos ĉi tie ĝis li venos. Nagaina -- ĉu vi aŭdas min? -- mi atendos ĉi tie en la malvarmeco ĝis la tago."