Выбрать главу

Sed la kritiko estis tre favora. La recenzoj akcentis la introspektivajn belaĵojn de la poemo, la delikatpatinan vivnegacion, per kio la laca animo skeptike retrospektas kaj dolore serĉas la sencon de la tuta, foriĝinta vivorbito.

– La poeto travivas la pasinton tra la vualo de la melankolia dubo, – li skribis. – Kiel muzikanta horloĝo en lavend-odora, malvarmeta ĉambro en antikva kastelo, tiel sonoras obtuze la pastelaj vortoj: “flugantaj vortoj, ĉio kio vekiĝas”. La laŭta vivo nur “sunatikas la frunton”, la “buntan svarmon” kovras “nigra likvaĵo, kiu makuliĝas”. Kaj ĉio vanas, ĉar la “punto kostas multe kaj ne estas via”. El la altaĵo de la troŝarĝita supereco li transdonas al ni tiun revelacie sonantan amaran mondvidon: “tordas la gurdon ĉifona malriĉo en arbar’ grandioza. Vegrinco furiozas, patrin’ supervenenon trinkas”. Kia majstra kontrasto! La furiozo de la vivo estas nur vegrinco (kiom majstra estas mem tiu ĉi vorto), mortodanco, al kiu la malriĉo tordas la gurdon, kaj la grandioza arbaro estas nur ĉifona kuliso. Do, nenio havas sencon! “Jam mi enuas pagi la nigraĵon. Mi transdonas!” Pluportu aliuloj, kiuj ankoraŭ esperas! Fine la poeto demandas: “Kiu mi estas?” Jes, li estas la sama, kiel ni ĉiuj, ĉar li tenas antaŭ mi la sangan spegulon: jen, tiu vi estas, tiaj kompleksoj kaj traŭmoj mordadas vian internon, aŭ laŭvorte: “sunatikas la frunton”. Kaj ni devas konfesi, ke vere, tiuj laŭtaj sentoj sunatikas nin malantaŭ la frunto, sub la peze ŝvebantaj volboj de la kolonoj.

Al li tre plaĉis la vorto “sunatiki”, kiel sprita ĝemel-vorto de “lunatiki”, esprimante la kapricon de la sun-luma, reala “laŭta vivo”.

*

Poste mi renkontis la kunlaboranton de provinca gazeto. Li petis poemon de mi. Li pretendis nur, ke ĝi estu juneca, plena de espero, radianta optimismo.

Bedaŭrinde li bezonis ĝin tre urĝe, mi donis do la saman manuskripton, nur la titolon mi ŝanĝis je “Juneco”. (Eble province oni ne konas mian poemon).

Post ĝia aperigo en provinca gazeto mi povis legi la kritikon:

– Kiom da viglo, kiom impeta vivemo! La glora majesto de la kreema juneco esperplene brilas el tiuj vortoj: “Vekiĝas el mia animo la pompo, kolonoj, volboj, ŝvebas nebula bunta svarmo”. La danĝerspitaj kuraĝaj paŝoj de la junularo frapsonas en tiu frazo: “sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo, kirlu kaj ĝi supreniĝas.“ Kelkaj similaj pentrilmovoj sentigas al ni la esperplenon de la vivo, se ni per plena koro ĵetas nin en la karuselon. Ni devas nur atenti, ke ni “ĝuu lante, singardeme”, ĉar “la punto kostas multe kaj ne estas via”. Nin ne ĉagrenigu la malĝojo, ĉar “supervenenon trinkas ebria hejtisto, malsana koro”. Ni nur “rapidu, ne malfruiĝu” Fine la poeto demandas: “Kiu mi estas?” Bela oratora demando, kiu jam enhavas la respondon: “Tiu mi estas, jes, ĝuste, kiel vi ĉiuj, karaj junuloj, plenkreda, vivdezira, karne-sange vera homo”.

*

Mi do ankaŭ nun sukcesis, kaj mi konvinkiĝis, ke mi absolute ne bezonis kaprompi por alia poemo.

Baldaŭ poste okazis, ke la kulturgvidanto de granda fabriko petis de mi deklam-taŭgan poemon, kiu devas konformiĝi al la partimovadaj deziroj. Do, mi donis al la poemo la titolon: “Partizanaj herooj”.

Post la prezentado gratulis al mi la reportero de la partia fakgazeto:

“Ĝi estis belega. Belege estas, kiel vi pritraktas la konspiran laboron de iama subtera movado. Eble iu povus skribi pri ‘katakomba vivo’, sed tio ne estus sufiĉe poezia. Kiom pli kolorriĉaj estas viaj skizecaj vortoj, ilustrantaj la memorojn, vekitajn en vi: ‘Lampo, kolonoj, volboj, ŝvebas nebule’. Kiel majesta ilustrado de la sufoka atmosfero de la partizana vivo, premita subteren! Kaj tuj poste la pulsanta kontrasto de la ĉioriska batalo: ‘bunta svarmo sub nigra likvaĵo’. Kiel firme reliefiĝas la kredo pri la proletara venko, kiam vi diras: ‘sube la dolĉo, kirlu kaj ĝi supreniĝos’. Kelkaj fulmantaj vortoj ilustras la iaman mizeran laboristan sorton: ‘patrin’ supervenenon trinkas, ebria hejtisto, malsana koro’. Sed plej plena de revolucia tensio: ‘brila nebulo bruas, elektra pluvo tordas la gurdon, ĉifona malriĉo, en arbar’ grandioza vegrinco furiozas’. Kaj ĉu mi devas akcenti la entuziasman etoson de la alarmvortoj: ‘rapidu, ne malfruiĝu!’ ‘Mi enuas pagi la nigraĵon’. Jen socialista-realista poeto, do tute superflue demandi: ‘Kiu mi estas?’”

*

Pli poste la poemon oni deklamis en literatura vespero kun la titolo: “Mi sopiras vin!” Sub ties influo iu poetino petis min enskribi propramane la poemon en sian memorlibron, ĉar neniu esprimis pli bele la suferplenan kaj tamen belegan amon en tiuj kelkaj vortoj: “Sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo, kirlu, kaj ĝi supreniĝos”.

– Kaj tiu delikateco, – ŝi daŭrigis, – kiam vi elsonĝas la softan animan komponenton de la amo: “sed lante, singardeme, makuliĝas la punto, kostas multe kaj ne estas via”. Kaj kiam vi priskribas la nevenkeblan sopiron al malfidela, flirtema virino: “tra la pordo el-en, el-en, laŭta vivo sunatikas la frunton: brila nebulo”. Kaj poste: “ĉifona malriĉo en arbar’ grandioza: ve, grinco furiozas”. Kaj kiam vi fine nomas la neestingeblan, pelantan sopiron ebria hejtisto, kaj vi ekkrias, ke la senespera, malsana koro trinkas supervenenon, tio do estas ĉielmiraklo! Nu, enskribu, majstro, sed aldonu, ke vi dediĉas ĝin al mi.

*

Mia poemo aperis sub aliaj titoloj. Kiam ĝi havis la titolon “Printempo”, oni laŭdis ĉi-parton: “vekiĝas en mia animo lampo, kolonoj, volboj. Ŝvebas nebula bunta svarmo”.

Oni skribis pri vido “per vere kosmaj proporcioj: giganta katedralo volbanta la ekĝemantan, odorplenan printempan vivon”.

Post la apero sub la titolo: “Aŭtuno” oni citis la saman frazon kiel la esprimon de la bunta nebulo de la senĉese falanta foliaro dum la mortmarŝanta somero, kiu animskue projekcias al niaj okuloj la kriptoatmosferon de la haladzoplena aŭtuna ĉielvolbo.

*

Sed mia poemo aperis ankaŭ kun jenaj titoloj:

Sur montopinto – Mi ektrovis vin – Kial vi forlasis min? – Pacbatal’ – Krepuske – Narkoto – Spitemo – Rezigno – Buŝ’ al buŝe – Sur la vojo al la komunismo – Kvankam – Laŭ – Vertebro.

Ĝi rikoltis ĉiam grandan sukceson, kaj ĉiuj ĝiaj frazoj iĝis proverbe popularaj. Oni ekzemple ekkriis: “Vi devas vidi tiun filmon, amiko. Mi povas deklari, ke elektra pluvo tordas la gurdon!” Se iu alia vidis malbonan filmon, li mansvingis malestime: “Ĝi ne valoras la enirpagon. Aĉa. Elektra pluvo tordas la gurdon!”

Sed la plej grandan popularecon akiris tiu frazo: “sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo. Kirlu, kaj ĝi supreniĝos”. Oratoroj salutis la solenitojn per tiuj vortoj. Oni gratulis okaze de naskiĝo, geedziĝo k.c., kondolencis kaj konsolis en malbona sorto, skribis en memorlibrojn kaj ĉizis sur piedestalojn.

*

Aperis la literatura revuo “Sunatiko”, establiĝis la literatura rondo: “Junaj Sunatikuloj”, kies honorprezidanto estas mi mem. Postmorgaŭ estos solena festo, parte por bankedi mian okdekan naskiĝtagon, parte pro la dua datreveno, de la okazo, kiam mi kreis la novan literaturan furoron, la sunatikismon per mia mondkonata poemo.

Enciclopeditis

Mi ne scias, ĉu Vi jam aŭdis pri “enciclopeditis” ? Eble tiuj, kiuj nun aŭdas ĝin unuafoje, pensas, ke al niaj multaj malsanoj akompaniĝis nova epidemio por turmenti la homaron.

Ne. Enciklopedito estas jam tre malnova malsano. Ĝian esencon povas eble plej bone proksimi la vorto: “litertoksiĝo”, kiun kaŭzas precipe la enciklopedioj. La simptomaron de la malsano mi povas plej precize ilustri per mia propra kazo.