1:
Tute ne! La plej Zamenhofa tendenco. Zamenhof estis pura itisto.
Z:
(ŝultrolevante) Mi ne sciis.
1:
Ni ne flankiĝu. Diru al mi: kion havas la verboj?
Z:
Ili havas radikon kaj finaĵon.
1:
Kaj krome? (Zamenhof silentas) La verboj havas dek du tempojn, tri modalojn, tri modojn, kvar voĉojn kaj kvin aspektojn. Ĉu ne?
Z:
Nepre.
1:
Bonvolu mencii kelkajn voĉojn!
Z:
(iom pensante) Tenoro, baritono...
1:
(frapante per la krajono) Ekzistas aktiva, pasiva, faktitiva kaj mediala voĉoj.
Z:
Terure!
1:
Kial?
Z:
Ĉu tiom malfacila lingvo estas Esperanto? Zamenhof intencis krei facilan lingvon.
1:
Ni pritraktas la lingvon je scienca nivelo. La Budapeŝta Skolo postulas altan scion. Ni estas rigoraj. Do, ni reiru al la voĉoj. Ekzemple: kion signifas la pasiva voĉo?
Z:
Pasivon. Ĉu ne?
1:
Ne sufiĉas. Pli precize! (Zamenhof silentas) Do, la pasiva voĉo signifas agon, kiun la subjekto suferas. Menciu ekzemplon pri suferata ago!
Z:
Ekzemple: Vi ekzamenas min.
1:
Ĉi tiu estas aktiva voĉo.
Z:
Sed suferplena.
1:
Diru la saman pasive.
Z:
Mi estas ekzamenata.
1:
Nu fine! Kio estas ĉi tie la ago?
Z:
Ekzameni.
1:
Kaj kiu suferas?
Z:
Mi.
1:
Kaj kiu suferigas?
Z:
(dolore) La Budapeŝta Skolo!
1:
Do, mi nun transdonas la rolon al mia kolego. Li faros kelkajn demandojn el la sintakso.
2:
Nu, diru sinjoro kandidato, kiel oni povas dividi la verbojn en la frazo?
Z:
Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.
2:
Al predikataj kaj ne predikataj verboj. Kiel nomiĝas la nepredikata verbo? (Zamenhof silentas) Predikativo! Kia povas esti la predikativo? (Zamenhof silentas) Ĝi povas esti adjektiva kaj substantiva. Ekzemple: “Budapeŝto estas nia kara urbo”. Ĉu ne?
Z:
Vere kara. Mi konstatis.
2:
Do, diru al mi: en vortkunmetoj la ĉefelemento kiel efikas al la flankelemento? Unue per adverbigo. Kaj due? (Zamenhof silentas) Per adjektivigo. Ĉu vi povas diri ekzemplon? (Zamenhof silentas) Nu, ekzemple: “satmanĝi”.
Z:
“Satmanĝi”? Ĉu en Budapeŝto?
2:
Nu, bedaŭrinde, vi eĉ unusolan demandon ne povis respondi. Mi jam ne scias, kion demandi... Bonvolu diri, kion vi entute scias?
Z:
Mi povas paroli.
2:
Nu, ni ekzamenu. Bonvolu al mi respondi, sed per kompleta frazo; kion mi faras? (per krajono imitas skribadon) Nu... La profesoro..
Z:
La profesoro...
1:
NU? La profesoro... sss...
Z:
(subite) Siblas!
1:
Nu ne! Kion mi nun faras? (imitas la skribadon) Per mia mano! La profesoro s-s-s...
Z:
Svingadas la krajonon!
1:
Damne! Kion mi faras? S-s-s...
Z:
Streĉas!
1:
(surprize) Kion mi streĉas?
Z:
Miajn nervojn.
1:
Do, ni finis la ekzamenon. (al 2) Sinjoro kolego, kiel vi opinias pri la kapablo de sinjoro Semkorto?
2:
Li scias nenion.
1:
Vere nenion. Do, ni donu al li diplomon, ĉu ne?
2:
Memkompreneble.
1:
(ekstaras, kune kun 2) Nu, kara sinjoro Semkorto, vi ekzameniĝis sukcese kaj nun akceptu nian diplomon. (prenas la grandan paperfolion kaj transdonas)
Z:
Ĉu ĝi jam estas preta?
1:
Antaŭ dek minutoj mi skribis viajn personajn indikojn sur la diplomon. Vi mem vidis.
Z:
Ĉu jam antaŭ la ekzameno?
1:
Jes. Ni ne kutimas perdadi la tempon.
Z:
Sed mi ne povis respondi al unusola demando kaj vi diris, ke la ekzameno estas rigora.
2:
Ĉu por vi ĝi ne estis sufiĉe rigora?
Z:
Kaj tamen mi ricevas diplomon?
1:
Vi taŭgis por niaj pretendoj. Vi sciis tiom, kiom la ceteraj. Kaj ni devas plenumi nian ĉijaran edukplanon. Ne forgesu, ke ni, hungaroj, havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn.
Z:
Kaj kio okazus, se mi estus bone respondinta al viaj demandoj?
1:
(demandeme rigardas al 2, kiu levas la ŝultron, poste iom meditante al Zamenhof) Nu, tiaspeca okazo ankoraŭ ne troviĝis, sed ni verŝajne eĉ tiam donus diplomon.