sed bariton’, aŭ bas’, laŭ la menuo,
mi onomatopee baptos ĝin
facile, lude kaj petole: puo.
XXXIII
Malbela estas la obscena vorto,
kaj ne plezuras mi pri ĝia ĉas’,
kaj vere, min eĉ kaptas embaras’,
se iu uzas ĝin el aĉa sporto.
En ili tamen estas praa forto,
kaj ofte de mi glitis tia fraz’
el buŝo por dorloti en ekstaz’
vin per la pleja streĉo de risorto.
Kaj tiam ĝi ne estis vorto kraĉa,
en sankta fajro de la erotik’
fandiĝas oro eĉ el koto aĉa.
Kaj same iĝos kanto kaj muzik’
en via buŝo kaj kun ĉarmo plaĉa
ektrilos al mi eĉ la vorto «fik’».
XXXIV
Petrarca kun sopiro senkonsola,
Dante admire, kaj Camões kun ĝem’,
Spenser fesonĝe, Ronsard kun logem’
sonoris per soneto dolĉparola.
Kaj multaj, multaj, kun flutsono mola
kunplektis dekkvar versojn je poem’,
sed nur flankumis ĉirkaŭ l’ vera tem’,
kiel la kato ĉirkaŭ kaĉo bola.
La versoj kantis pri la am’ spirita.
Sed se l’ virinanim’ per rava ŝel’
de varma korp’ ne estus envolvita,
se ĉe la zon’ finiĝus la anĝel’,
ĉu kantoj sonus? Ne! La sekva, spita
sonet’ parolos pri la vera cel’.
XXXV
Por la unua, dolĉa foj’: deflori,
kaj poste: nupti, karnon miksi, trui,
seksumi, kaj koiti, kaj geĝui,
kopuli, kohabiti kaj amori.
Enpafi, ŝtopi, vosti, grotesplori,
palisi, kaj bambui, kaj geglui,
kunkuŝi, kaj interne intervjui,
bombardi sube, mini, lanci, bori.
Kaj broson brosi, glavon karnan ingi,
buteron kirli, sondi, piŝti, piki,
kamenbalai, inan ingon klingi,
surpingli, karnon planti, truon fliki,
la brulon per la akvotub’ estingi,
tranajli, spili, ŝargi, farĉi, fiki.
XXXVI
Oni ĝin faras, sed ne priparolas»
la franco diras pri la malsekret’.
Alie, ne deklaru per trumpet’,
kiel vi en la lito karambolas.
Jes certe, jes ja, ankaŭ mi ne volas
edife diri en la societ’,
kiel artlerte via am-ringet’
aperte-ferme kun la Bub’ petolas.
Sed amlangvore, nokte, en mallumo,
kiam vi kaŝas vangojn por apog’
al mia brust’ honteme kun brakumo,
ja estas rara ravo kaj allog’
en tio, se memore, por resumo,
eksonas nia dolĉa dialog’:
XXXVII
Mi amas vin dum rapidspira tremo,
kiam la Lanc’ kun arda artifik’
vin boras en rapidripeta pik’,
nur per la pint’, el ruza ekscitemo.
Mi amas vin dum la profunda ĝemo,
kiam la Lanc’ subite ĝis radik’
mergiĝas, preskaŭ ĝis la umbilik’
penetras vin kun murdisstreĉa premo.
Sed pleje, kiam kun volupta krevo
ekŝprucas en vin mia arda font’,
kaj ĉe l’ kulmino de l’ plezurricevo
senspire pro l’ animtrabora sond’,
vi kun subita spasma pugolevo
ekrigidiĝas en ekstaza pont’».
XXXVIII
Mi amas vin dum dolĉa amdorloto,
kiam, ho kiel diri?.. la palis’
glitadas longe kun karesa kis’
en la humida pord’ de mia Groto.
Mi amas vin sub sorĉo de hipnoto,
kiam ĝi fine, fine kun surpriz’,
kaj flugigante ĝis la Paradiz’,
penetras min, dronante ĝis la skroto.
Sed pleje, kiam via sorĉa semo
inundas min per sia sankta suk’,
kaj vi en la ekstaza penetremo,
por kiel eble plej profunda plug’,
ekstaze kaj kun konvulsia premo
min kaptas mane ĉe la spasma pug’.»
XXXIX
Numero dolĉa 69. Genuas
mi super vi, la kapo ĉe l’ ingven’,
kisinte longe ĝin, per langpromen’
tiklante, brulajn striojn mi tatuas
interne de l’ femuroj. Nun mi gluas
la langon al la dig’, per vibra tren’
mi ĝin kondukas supren, sur marĝen’
Edena, kaj dum vin volupto skuas,
en mezan mezon mi ĝin mergas drone,
por leke ludi kun la eta ĉan’,
kiu nun — mia lango sentas bone —
ekŝvelas, kiel la Ezopa ran’
kaj dum la pligrandiĝo, fanfarone
imagas sin kompleta virorgan’.
XL
Kapuĉon mian dume mano lula
apertas, fermas kun karesa tuŝ’,
kaj nun, nun glitas la humida pluŝ’
de via lango, kun vibrado brula,
dolĉtikle tra la haŭto retikula,
ke l’ ĝu-globetoj prancas en la kuŝ’
kaj nun ascendas la langanta buŝ’
ĝis glan’ kaj lekas ĝin kun glit’ cirkula.
Kaj nun ĝi kaptas ĝin kun milda mordo,
kaj suĉas jam la arda liporing’.
Ho, morti de plezur’! Kun korpotordo
mi levas, ĵetas min en salta sving’.
Kaj — ĉio estas jam en bona ordo:
la buŝ’ sur buŝo, kaj la glav’ en ing’.
XLI
Vi ludas viran rolon kun plezuro,
rajdante min kun arta kokso-lul’;
ho, rara ravo estas por okul’
la tigre svelta korpo el eburo!
La dolĉaj mamoj ŝvelas de maturo,
mi suĉas ilin kun soifa brul’
sed — kiam mi vin vidas tra nebul’
ekrigidiĝi, kaptas min teruro.
La ĝemo ŝajnas nun martir’-ĝemad’,
la suk’ volupta kvazaŭ sango pura;
ho jes, fantomas min markiz’ de Sade.
Mi fantazias en volupt’ obskura,
ke kuŝas vi sur eŝafod-estrad’,
mortante pro la palisum’ tortura …
XLII
En lit’ vi bubviziton ne permesis,
rezigne flustris: «La monata sang’».
Sed malkvietis spite mia stang’,
vi ĝin karesis mole. Sed ne ĉesis
la ŝvelo, kompreneble, eĉ impresis
jam obeliske. Nun kun brula vang’,
vi proksimiĝis al ĝi kaj per lang’
kaj lipoj vi ĝin ekkaresis.
Kaj nun eksuĉis vi entuziasme.
Ho, dolĉturmenta vibro en la nuk’!
Volupto torda, morda! Dum orgasmo
en vian buŝon ŝprucis arda suk’,
barakte, ĝeme, senkonscie, spasme
mi mordis vin je l’ alabastra pug’!
XLIII
Mallerte la volupton en avido
ne rapidigu kun perforta hast’,
ellogu longe, longe kun prokrast’!»
instruas en la «Ama Art’» Ovido.
Li pravas. Faru ni laŭ lia gvido.
Ne estu do senpacienca gast’
la Bub’, ne agu kun impeta drast’,
sed kun ripozoj kaj kun malrapido.
Ligite per Himena karnrubando,
ni trinku longe kun po-guta sorb’,
la sorĉan sukon de l’ ĉiela frando.
Ke l’ propraj korpoj dronu en absorb’,
senfine daŭru ĉi intima fando,
senfine vivu ĉi dutorsa korp’!
XLIV