Perversa estas tiu, kiu ĉasas
danĝerajn, drastajn, naŭzajn, abomenajn,
malsanajn kaj kruelajn amvoluptojn.
Sed kiu lerte-sperte serĉas novajn
kombinojn kaj sagacajn poziciojn,
faranta tiel arton el amludo
por doni, preni la plejeble multan
plezuron en la kuno korpfandanta
(nur la fuŝulo fikas, kiel taŭro),
tiu ja majstras ame, ne perversas.
La piĉo (bele ŝmaca vorto) signas
tute vulgare la virinan fendon,
kaŝitan en la ombra musk’ de haroj.
La vorto venas el la slavaj lingvoj,
ĉar latinidaj vortoj «kuno», «kono»
ne taŭgas, okupitaj alisence.
Sed ĉiuj slavaj lingvoj same havas
en tiu vorto la silabon «pi»
kaj ankaŭ sonon «zdo» aŭ «ĉo» aŭ «ĝo»,
ĉi vorton ni donacu do al ili:
ja nian lingvon slava tero naskis
kaj por la nask’ ĉi aĵo necesegas.
(Ni havus pare al la «kakaceto»
la ĉarman kaj ludeman «pipiĉeton»,
kaj krome ankaŭ la karesan «pinjon»,
kaj eĉ «pipinjon» tute pepetante.)
Nun pisi. Ĉu mi devas ĝin klarigi?
Nu, eble por leganto ekzotika.
Ĝi estas: lavi per elkorpa akvo
la lokojn, kiuj servas por plezuro.
Ĉu plumpa? Krudaspekta, senformega,
maldelikata kaj maleleganta,
kiel la pugo de virin’ grasega.
Kaj pranci: levi sin subite svinge
sur postpiedojn (pri ĉeval’ obstina).
Ekzistas ankaŭ «baŭmi» en ĉi senco,
sed ĉu domaĝe? Uzu ilin ambaŭ,
kaj ĝoju, ke ni estas tiel riĉaj!
Sed iom plivastigas mi la sencon
de «pranci», ĝin uzante ankaŭ jene:
stariĝi sur la piedfingrojn, kiel
la vir’ malalta, se li volas kisi
virinon altan, aŭ stariĝi alten,
kiel la servopreta virorgano.
Nun pruda estas viro aŭ virino,
kiu vidante nudan korpoparton
en bano, sur statuo, sur pentraĵo,
aŭ libron, kiu temas ne pri preĝo,
aŭ eĉ infanon (ĉar infano estas
malĉasta atestaĵ’ pri fia ago,
ĉar ĝi al tia ago dankas ja
ekziston sian, ho, terura mondo!)
tuj indigniĝas, grumblas, hejmen kuras,
sin kaŝas en angulo kaj masturbas.
Do «pruda» estas aĉe ĉastafekta.
Kaj puca estas troornamaĉita.
Nun pugo sekvas, mia propra ido,
belsona nom’ de bela korpoparto,
kiun ĝis nun ni nomis, fi, sidvangoj.
Ĝi estas grekdevena. Certe aŭdis
vi jam pri Aphrodite Kallipyge:
Belpuga Afrodita! Jen la grekoj
ne timis do esprimi sian plaĉon,
pri ĉi sekreta loko de l’ diino.
La vorto propre devus esti «pigo»,
sed kion fari, ĝi signifas birdon.
Kaj «pugo» eble eĉ pli verve sonas
kaj taŭgas ankaŭ onomatopee
(rigardu la soneton tridekduan).
La retikulo estas la saketo,
en kiu portas niaj damoj pudron,
poŝtukon, liporuĝon, cigaredon,
ĉar ili ja laŭ la nuntempa modo
portadas siajn poŝojn en la manoj.
Per sensoj kvin ni ĝuas amatinon,
belon per vida, voĉon per la aŭda,
odoron ŝian sorĉan per la flara,
aroman kison ŝian per la gusta,
kaj silkan haŭton, ame varman korpon
kaj ardan plejprofundon per la palpa.
Nun sino, milda golf’ de l’ sida korpo.
Sen ĝi ne povus luli la patrino
infanon, la amato amatinon,
ĝi, sekve, estas neoficiala.
La skroto estas retikul’ de viro
en kiu portas li la du globetojn
(aŭ pli familiare: la kojonojn),
kiujn kisigi estas ĉe la flandroj
insulto plej ofenda, kvankam ilin
memvole kisas la virin’ amanta
en la ebrio de la amdorloto.
La smirgo estas la pulvor’ malglata,
uzata por poluro (smirgpapero).
Kaj spili estas bori la barelon
batante kranon en la ŝtopo-truon
(agrabla sinonim’ de l’ ama ago).
Kaj strikta estas streĉmalvasta, kiel
la amgrotet’ de l’ ĵusa virgulino.
Svelta: gracitalia, belstatura.
Kaj ŝminki estas: plibeligi vangojn
el tiglo per artefaritaj rozoj.
Kaj ŝoki estas: malagrable tuŝi,
konsterni, indignigi, animskui.
Ekzemple fraŭlineto, ekvidinte
ornamon viran, tuj ŝokiĝas ĝene,
kaj kovras siajn vangojn per la manoj
kaj spionadas nur inter la fingroj.
Kaj ŝrumpi estas: kuntiriĝi aĉe,
kiel la figo, lerte komparita
en la sonet’ dektria (tre konvenas
al ĉi soneto la numer’ fatala).
Kaj tiglo estas vazo apoteka
por mikso, kirlo, fando de ŝmiraĵoj.