XXI
Dum inter viajn du femurojn, Kara,
premiĝas mia kap’ kun arda bor’,
kaj mia lango vibras kun fervor’
en via servo plej familiara,
min ravas dolĉa, milde fiŝ-ovara
parfumo, kaj el via am-amfor’
nektaro varma verŝas sin jam for
kun freŝa gusto de la salo mara.
Ho, praodor’, pragusto! Ho, nebula
memoro senkonscia, kiam nin
balancis mole la pra-maro lula
de l’ fet-fluid’ en korpo de l’ patrin’!
Ho, min transpremi tra la vojo brula,
sub via koro luli min sen fin’!
XXII
Ho, ne koleru, ke mi vin priversas
en la baraktoj de l’ volupta sven’!
Ĝi estas sankta don’ kaj sankta pren’,
la vera am’ neniam ja perversas.
Kaj ĝiaj vojoj kiel ajn diversas,
ĝi estas la plej alta tera ben’;
se ĝi nin portas en torenta trem’,
ja ĉiujn homrezonojn ĝi renversas.
Ni amas nin kun amo arde pia,
do per nenia ago misas ni,
kaj por mi sanktas ĉiu parto via,
kaj ĉiujn kun adoro kisas mi,
kaj por mi estas vazo ambrozia
la lok’, per kiu, kara, pisas vi.
XXIII
Dum kisoluda, nuda, kuna kuŝo,
jen mia Bub’ la kapon el kapuĉ’
elŝovis kaj per pentekosta ruĝ’
vin longe tentis por karesa tuŝo.
Kaj treme, kvazaŭ pro mistera puŝo
el kies pov’ ne estas plu rifuĝ’,
vi kaptis ĝin, kaj per soifa suĉ’
avidis ĝin la konvulsia buŝo.
Sed tamen, de la sopiranta sorbo
retenis vin la honto pri l’ profan’,
vi sole tenis ĝin, kaj en absorbo
rigardis al la rubenruĝa glan’,
kaj tronis vi, reĝin’ de mia korpo,
kaj vi la sceptron tenis en la man’.
XXIV
Amata! Venu al la pastro!
Ni iĝu jam laŭleĝa par’!
Tro longa estis la prokrasto.
Amata! Venu al altar’!
Pri tiu ĉi morala plastro
vi min ne petis, mia kar’,
sed tamen, venu al la pastro,
ni iĝu jam laŭleĝa par’.
Ne volas resti nura gasto
la Bub’ en via buduar’,
ĝi volas pri l’ repertuar’
plezuri hejme, kiel mastro…
Amata! Venu al la pastro!
XXV
Nin pastro benis ĉe l’ altaro ĉefa.
Jam niajn manojn ligis sankta maŝ’.
Ni iris hejmen, kaj post nia paŝ’
flugile ŝvebis la feliĉo reva.
Kaj ni de nun el dolĉa pom’ de Eva
ne devas manĝi peke kaj en kaŝ’,
kaj kio ĝis nun estis malpiaĵ’
de nun jam estos sankta tasko deva.
Ho, hejmen, hejmen, kuŝi kune, nude,
manĝegi el la permesita pom’!
Ho, kiel sin balancis jam prelude
ĝojante, mia obeema Gnom’;
de nun ĝi sin ne devos vesti prude,
ĝi povos fine fiki sen kondom’!
XXVI
Benata nokto! Arda nokto nupta!
Komforta kuŝo en duobla sol’!
Senĝena, longa, longa am-petol’,
ĝis spino-vibro, ĝemo, kri’ abrupta!
Tordiĝo arda en barakt’ volupta,
fandiĝo en ekstaza karambol’!
En vin, en vin, kaj el vi al la tol’
inunde fluis mia sem’ erupta!
Niaj animoj ardis, korpoj brulis,
kaj vane ŝprucis la estinga flu’,
ĉar niaj korpoj ĉiam pli postulis,
pelante nin al ĉiam nova glu’.
Kiom da fojoj? Kiu ja kalkulis?
Du, tri, kvin, ses, ok, dek kaj tiel plu…
XXVII
Matenkrepuske, sur la lit’ komuna
vekiĝis vi el amlangvora sven’
kaj per singarde malrapida tren’
vin liberigis el la ĉen’ brakuma.
Sed mi vekiĝis, kaj en duonluma
ĉambro spionis ruze pri la scen’:
dum ramp’ albrilis min en plena plen’
la dolĉa pugo, kvazaŭ sfero luna.
Kaj nun, kuŝante ruze en embusko
pejzaĝon dolĉan vidis mi kun ĝu’
ĉe l’ pala lumo de l’ matenkrepusko
kie subite kun susura bru’
ekfontis kaj el silke mola musko
torente ŝprucis rivereta flu’.
XXVIII
Fieras vi, ke estas vi virino,
kaj estas vi fier’ de via seks’,
virin’ en ĉiu ago kaj refleks’,
en milda ĉarmo, fajra am-rutino.
Malplaĉas vin nur la virin-destino,
ke vin devigas la Natur-kodeks’
je humiliga, kaŭra korpo-fleks’,
anstataŭ danda staro, dum urino.
Ne plendu! Prenu mian tubon, jen ĝi!
Pisigu min, imagu pisi mem!
Kaj vin konsolu, se vi pisas sen ĝi;
ke, se ornamus sama vir-emblem’
korpeton vian, ja ne povus en ĝi
penetri mia edza Tantiem’!
XXIX
Sed ne, ĉi diro estas ja erara.
Mi povus ankaŭ tiel bori vin,
eĉ viro kun samseksa aminklin’
ja trovas ingon por la glavo stara.
Vi ankaŭ havas tian ingon, Kara,
kaj estas viroj, kies ĝojkulmin’
ne estas ĝusta bor’ de l’ amatin’,
sed vojeraro al la tru’ najbara.
Sed tiu truo, kvankam tru’ malvasta,
min ne tro tentas por plezura bor’,
kaj estus vere jam rimedo lasta
ĝin uzi en la servo de l’ Amor’,
ĉar ĝia ringo estas ja elasta,
sed tamen — la enhav’ kaj la odor’!
XXX
Kvankam, mi diras al vi en sekreto:
tabuo ne ekzistas por la am’.
Ĝi ĉirkaŭkisas vin ja per la flam’
de ardaj sentoj eĉ sur la klozeto.
Konfesas mi, ke tra l’ ŝlosiltrueto
mi ŝtele ofte vin rigardis jam,
plezuri pri la rara panoram’
kiam vi sidas sur intima breto.
Jen sidis vi dum kovo idilia,
la kapon apogante per la brak’,
martir-transcende vizaĝeto via
tordiĝis, ĝis eksonis mola krak’,
kaj kiel la odoro akacia
filtriĝis la odor’ de via kak’.
XXXI
Memoru! Iam kise kaj brakume
mi blovis mian spiron kun suspir’
en vian pulmon. Kaj la arda spir’
penetris vin kaj vi ekstazis dume.
Kaj poste spiris vi en min parfume,
kaj plu ni provis, provis. En delir’
plezuris ni pri l’ arda eliksir’
kaj puraere kaj cigaredfume.
Ho venu, Kara! Per ĉi kis’ aera
ni ludu, kiel fianĉin’, fianĉ’!
Sed ve, ne venas la plezur’ transtera
kaj la ekstazo. Bedaŭrinda ŝanĝ’!
Jam ĉi amnutro estas tro etera,
ni kutimiĝis al pli grasa manĝ’.
XXXII
Okazis foje al vi, mia Kara,
ke ĉe l’ kulmina punkto de l’ plezur’
eksplodo sonis kun murmur’,
aŭdebla ankaŭ per la sento flara.
Necesus por ĉi son’ familiara,
sonanta jen en molo, jen en dur’,
agrabla vorto, ĉar ekzistas nur
la «furzo», sed ĝi estas tro vulgara.
Eĉ se koleros la Akademi’,
mi kreos novan vorton por ĉi bruo,
kaj, ĉar ne estas ĝi soprana kri’,