Выбрать главу
Kaj sidis vi por dolĉa ama danco en plena pomp’ de l’ alabastra nud’ en sino brustĉebruste. Sorĉa trud’ devigis nin por lula korpbalanco.
Kaj ĉe l’ reklin’ penetris vin la Lanco, ĉe l’ antaŭklin’ elglitis. Rava lud’! Kaj ni ekzercis en fervora stud’ arton, donitan de hazarda ŝanco.
Sed nun, ĉe l’ pug’ mi kaptis vin kaj salte leviĝis, kaj kun via dolĉa pez’, kiun penetris mia Najlo alte,
ekiris mi, ĝin portis en frenez’, ĝis falis ni, kaj sur tapiŝ’ ekzalte ni ekbaraktis en la ĉambromez’.

XLV

Deposte eĉ, dum kaŭro surgenua, penetris mi al via varma nest’, kiel la koko kun rigida krest’ kokinon kokas en mateno frua.
Kaj havas la kopulo ĉi-situa malbelan nomon: manier’ de best’, Ĝi tamen estis por mi rava fest’, mistika, sorĉa, alta, animskua.
Dum ni fandiĝas — arda amalgam’ — ebrie pro l’ plezur’ superlativa mi fantaziis pri transtera am’,
ke vi nun, kiel la hindin’ naiva vizaĝaltere preĝas al Lingam’, kaj nevideble vin penetras Ŝiva.

XLVI

Se la sopiro niajn korpojn spronis, nenio povis esti por ni bar’. Sur pluva kamp’, en subombrela star’ la Bubon mi per via ringo zonis.
Kaj kio eble ĉion kroman kronis, kiel plezurvojaĝa nupta par’, ni gluis nin eĉ naĝe, en la mar’, dum la ekstaz’ apenaŭ ni ne dronis.
Sidante trajnon kaj aŭtomobilon, banante nin en kuvo kaj river’, ni de l’ volupto faris sorĉan spilon,
ni faris ĝin sur akvo kaj sur ter’ — domaĝe, ke ne havis ni flugilon por fari ĝin libele, en aer’!

XLVII

Hejmenirante pordon mi malfermis. Jen sidis kaj en pensoj dronis vi, distritan, revan kison donis vi, en la mieno plor’ kaj rid’ alternis.
Vin mildperforte sur kanap’ mi sternis, la trajtojn longe prispionis mi. Vi diris «Paĉjo!». Nun rekonis mi, ke mia sem’ sub via kor’ ekĝermis.
Ho, mi vin kisis, kisis sur kanap’, mi vin alpremis en brakumo muta, kaj jen — la Bub’ englitis! Ĝia kap’
baraktis en vi kun ekbat’ saluta. La ĝerma id’, pro l’ dura dorsofrap’, tre certe grumblis pri la patro bruta.

XLVIII

Sed ne koleru, se mi al vi diros: mi same grumblas pri la ĝerma id’. La vojon, kiun ĝis nun sen divid’ mi havis, ĝi per plumpa kap’ trairos.
La sorĉajn faltojn glatajn ĝi distiros, la striktajn murojn streĉos ĝi sen brid’, kaj — kiu min ensorbis kun avid’ — la karan ringon eble eĉ disŝiros.
Kaj estos via ĝojo kaj ornamo, vin ŝanĝos per prizorgo kaj okup’, posedas dolĉan frukton de la mamo
ĉi viva, plora-pisa-kaka pup’. Al ĝi jam apartenas via amo, ni restos orfaj: mi kaj mia Bub’.

XLIX

Eble milfoje sentis ni sangbolon, dum en ardglua kuŝ’ apudis ni, milfoje al la korpoj trudis ni adori per ofer’ la am-Idolon.
Kaj ĉiun ardan, artan am-petolon senlace, amdonace ludis ni, fervore provis kaj elstudis ni en ĉiu poz’ la tutan aman skolon.
Sed ĉiam kun la sama intensiv’ min la momento de l’ Ekstaz’ perfortas, kaj kiam per nerezistebla driv’
nin Flamrivero de Volupto portas, dum tiu ĉi centobliĝinta viv’ stertore ni ekĝemas: «Ve, mi mortas!».

L

«Mi mortas!» Jes, ni mortas. Ho mistero! En frosta solo de la homa sort’ sopiras ni je tiu sava mort’ ĉi morton serĉas ni en malespero.
La homa korp’, la dissplitita ero, en ŝira treno de potenca Fort’ obeas al la ordonema vort’ de l’ frata paro: Morto kaj Genero.
El ofta solo de l’ individu’ ni serĉas nin, ke save ni komunu, ni kunfrapiĝas en ardanta glu’,
ke ni ekbrule kaj forbrule kunu, kaj el la cindroj de l’ mortema Du fenikse levu sin la sankta Unu!

LI

Sensenca estus de vi la ĵaluzo, vi vere min ofendus per la dub’, por mia sento estus ja inkub’ eĉ sonĝe la adulta am-amuzo.
Kaj kiel Goethe volis por misuzo devigi sian «Majstron», sed la Bub’ rifuzis servi, kaj li skribas sub la versoj rakontantaj pri l’ rifuzo:
«Potenca estas Dev’, se l’ mondo tentas, sed nur la Am’ triumfas super ŝlim’» — kion ĉi versoj ĝis nun prisilentas,
nun eksonoru, kiel sankta rim’: la korp’ en korpo sole naŭzon sentas, se mankas la anim’ en la anim’.

LII

Animon vian kisas mi en pia adoro, kaj en idilia ĉarm’, kaj en la milda kaj feliĉa larm’ pri la enkorpa animeto tria.
Sed pri ĉi tio kantu kant’ alia; ĉi tiu kantis pri la kroĉa karn’, anten’ mistera, kies sorĉa varm’ animon mian ligas al la via.
L’ animoj, kiuj sole kisojn sendas trans korpajn murojn, kiel la kaptit’, se tra l’ envia muro breĉon fendas
Martelo de la Am’ kun sankta spit’, sin trovas kaj sin fendas kaj flugpendas en sino de mistera Pra-spirit’!

Konkludo

Jen la sonetoj! Sovaĝruĝa ciklo por vi, por mi. Trinkaĵo de Sopir’, kirlita, kiel sorĉa eliksir’, en via arda kaj balzama Tiglo.
Ĝi estu por ni dum junaĝa viglo instiga, ĉiam freŝa am-inspir’, dum maljunaĝo — dolĉmemora mir’, kelkfoje eble eĉ resorĉa tiklo.
Kaj kiam sube kuŝos ni senkante, kaj sen la donoj de l’ diin’ de Cipro, ĝin legos juna paro, ektremante
de ĝia arda, eltranstomba vibro, kaj ekbrulinte laŭ la vers’ de Dante «Ĉi tage jam ne legos plu de l’ Libro»

Komplezaj klarigoj

Por ke neniu devu ion perdi el la edifo de ĉi tiu libro, nun mi klarigos ĉiujn vortojn novajn, kaj eĉ malnovajn, kiujn ĉiu uzas, Sed kiujn la Akademio Moŝta ĝis nun rifuzis oficialigi, kaj ankaŭ vortojn iom tro vulgarajn, kiuj neniam oficialiĝos, sed kiuj estas agrablege «sukaj», kaj ĝis nun nekonataj aŭ mankantaj. Ekzemple por paroli pri l’ virino laŭ Schwartz «cedanta virton po detalo», ni bone devis nin per spir’ provizi, ke trejni nian langon, eldirante «ĉiesulino», «prostituitino». Jen al vi: meretrico kaj putino. Elektu do, aŭ uzu ilin ambaŭ (nu, ne la inojn mem, sed nur la vortojn). Sed mi tro deflankiĝis, mi daŭrigas: do mi klarigos ĉiujn novajn vortojn, atentu, ili sekvos alfabete kun la klarigoj, kaj eĉ kun ekzemploj, laŭ manier’ de Kabe kaj de l’ Plena Vortar’ de SAT. Okulojn viajn streĉu!