Adam Mickiewicz
Sinjoro Tadeo
aŭ
La lasta armita posedopreno en Litvo
Nobela historio de la jaroj 1811 kaj 1812 en 12 libroj verse
Esperanta traduko de Antoni Grabowski
Tabelo de enhavo
Antaŭparolo al la dua esperantlingva eldono
Antaŭparolo al la unua esperantlingva eldono
Reveno de l’ sinjorido. — Unua renkonto en ĉambreto, dua ĉe la tablo. — De l’ Juĝisto grava instruo pri ĝentileco. — De l’ Ĉambelano politikaj rimarkoj pri modoj. — Komenco de disputo pri Stumpulo kaj Falko. — Plendoj de Vojski. — La lasta Vokisto de l’ tribunalo. — Ekrigardo je la tiama politika stato en Litvo kaj Eŭropo.
Ĉaso kun vertragoj je observita leporo. — Gasto en kastelo. — Lasta el korteganoj rakontas historion de lasta el Horeŝkoj. — Ekrigardo en fruktoĝardenon. Knabino inter kukumoj. — Matenmanĝo. — Petersburga anekdoto de sinjorino Telimeno. — Nova eksplodo de disputoj pri Stumpulo kaj Falko. — Interveno de Vermo. — Parolado de Vojski. — Veto. — Iru kolekti fungojn.
Ekskurso de grafo en ĝardenon — La mistera nimfo paŝtas anserojn — Simileco de fungo-kolektado al promenado de elizeaj ombroj — Specoj de fungoj — Telimeno en la sanktejo de meditado — Interkonsiliĝo pri la estonteco de Tadeo — Grafo kiel pejzaĝisto — De Tadeo pentristaj rimarkoj pri arboj kaj nuboj — De Grafo opinioj pri arto — Sonorilo — Bileto — Urso, sinjoro!
LIBRO IV. — DIPLOMATIKO KAJ ĈASO
Aperaĵo en papilotoj vekas Tadeon — Tro malfrua rimarko de l’ eraro — Drinkejo — Emisario — Lerta uzo de tabakujo turnas la diskuton sur ĝustan vojon — Pranestejo — Urso — Danĝero de Tadeo kaj de l’ Grafo — Tri pafoj — Disputo pri pafiloj Sagalasa kaj Sanguŝka, decidita aprobe por la Horeŝka unutubo — Bigoso — De Vojski rakonto pri duelo inter Dovejko kaj Domejko, interrompita per instigo de hundoj kontraŭ leporo — Fino de l’ rakonto pri Dovejko kaj Domejko
Ĉasistaj planoj de Telimeno — La ĝardenistino ironte en grandan mondon aŭskultas instruojn de la zorgantino — Refoja renkontiĝo en la Sanktejo de meditado kaj paciĝo faciligita pere de formikoj — Ĉe la tablo komenciĝas diskuto pri la ĉasado — Rakonto de Vojski pri Rejtan kaj la duko de Nassau estas interrompita — Komenco de pacaj traktatoj inter la partioj estas ankaŭ interrompita. — Aperaĵo kun ŝlosilo — Kverelo — Grafo kun Gervazo faras militan interkonsiliĝon.
Unuaj militaj moroj de l’ invado — Ekspedicio de Protazo, Vermo kaj sinjoro Juĝisto interkonsiliĝas pri publika afero — Daŭrigo de la senefika ekspedicio de Protazo — Ĉapitro pri kanabo — Nobeletara sidejo Dobĵin — Priskribo de la domaĵo kaj persono de Macjek Dobĵiński
Savaj konsiloj de Bartek, nomata Pruso — Soldata voĉo de Macjek Baptisto — Publika voĉo de sinjoro Buĥman — Jankjel konsilas al konkordo, kiun Fendilo tratranĉas — De Gervazo parolado, el kiu montriĝas grandaj efikoj de sejma elokventeco — Protesto de maljuna Macjek — Subita alveno de milita sukurso rompas la interkonsilon — Hejse, kontraŭ Soplicoj!
Astronomio de Vojski — Rimarko de Ĉambelano pri kometoj — Mistera sceno en ĉambro de Juĝisto — Tadeo, volante lerte malimpliki sin, falas en grandajn embarasojn — Nova Dido — Invado — Lasta Vokista protestado — Grafo konkiras Soplicivon — Sturmo kaj buĉo — Gervazo kiel kelestro — Invada festeno.
Pri danĝeroj rezultantaj el senorda tendarejo — Helpo neatendita — Malgaja situacio de l’ nobelaro — Kvestula vizito estas signo de savo — Majoro Plut per troa koketeco turnas sur sin la tempeston — Pafo el terceloro signalas batalon — Faroj de Aspergisto; faroj kaj danĝeroj de Macjek’ — Verŝilo per insido savas Soplicovon — Sukurso rajdistara; atako kontraŭ piedirularo — Faroj de Tadeo — Duelo de ĉefoj, interrompita per perfido — Vojski per decida manovro superpezigas la pesteleron de l’ batalo — Sangaj faroj de Gervazo — Ĉambelano honora venkinto.
Interkonsilo pri sendanĝerigo de l’ sorto de venkintoj — Intertraktado kun Rikov — Adiaŭdiro — Grava malkaŝo — Espero.
Printempaj aŭguraĵoj — Enmarŝo de armeoj — Dioservo — Ofica rehonorigo de sanktmemora Jacek Soplica — El interparoloj de Gervazo kaj Protazo oni povas konkludi pri proksima fino de l’ proceso — Amindumoj de ulano kun knabino — La disputo pri Stumpulo kaj Falko decidiĝas — Poste gastoj kolektiĝas al festeno — Prezentado de gefianĉoj al armeaj ĉefoj
Lasta festeno malnove pola — Grandioza servico — Klarigo de ĝiaj figuroj — Ĝiaj movoj — Dombrovski ricevas donacon — Ankoraŭ pri Fendilo — Knjazjevic ricevas donacon — Unua ofica akto de Tadeo pri preno de l’ heredaĵo — Rimarkoj de Gervazo — Koncerto super koncertoj — Polonezo — Ni amu nin
Antaŭparolo
En la jaro 1907, d-ro Zamenhof vizitis Britujon. Li ĉeestis la trian Universalan Kongreson de Esperanto en Kembriĝo, kaj poste vizitis Londonon, kie la urbestraro lin akceptis en sia sidejo, The Guildhall. Tie Zamenhof faris faman paroladon, en kiu li priskribis la rilaton inter esperantismo, «kiu predikas amon», kaj patriotismo, «kiu ankaŭ predikas amon». Li emfazis, ke patriotismo kaj ŝovinismo havas nenion komunan, kaj ke ĉi-lasta estas bazita ne en amo sed en malamo.
Zamenhof radikis siajn rimarkojn en la propra sperto. Liaj pensoj turniĝis al la propra naskiĝloko, Bialistoko, urbo de la t.n. Litovia provinco Grodno: «Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo…» La vortoj de la kreinto de Esperanto kvazaŭ eĥis la grandan poeton de la pola patriotismo Adam Mickiewicz, kies granda epopeo, «Pan Tadeusz», komenciĝas per simila elvoko de Litovio. Zamenhof trovis en la pola epopeo, kaj en la propra sperto kiel naskiĝinto en la sama regiono kiel Mickiewicz, perfektan ilustron de la ligoj inter la amo al al patrujo kaj la granda humaneca amo al la homaro.
Lia amiko Grabowski dediĉis jarojn al sia brila traduko de tiu ĉi longa kaj komplika poemego. Ĝi fine aperis unu jaron post la morto de la kreinto de Esperanto, en 1918. Ĝia apero samtempe epitafis la majstron kaj, per sia poezia brilo kaj inventemo malfermis novan fazon en la evoluo de Esperanto kiel literatura lingvo. Grabowski brile manipulis la lingvon trovante en ĝi latentajn kapablojn, kiuj siavice montris la vojon al Miĥalski kaj, tute alimaniere, al Kalocsay. Oni povas eĉ diri, ke, ĝuste kiel la originala verko de Mickiewicz donis fokuson al la la pola sopiro al nacieco kaj al sendependiĝo, la traduko fare de Grabowski malfermis al Esperanto novan, romantikan vojon al ĝia estonteco.
Estas tre taŭge, ke ĝuste en 1987 la traduko de Grabowski trovu sian lokon en la Serio Oriento—Okcidento de UEA. Tiu ĉi serio de ĉefverkoj de la monda literaturo, lanĉita antaŭ trideko da jaroj sub inspiro de la klopodoj de Unesko ligi la kulturojn de la mondo en spirito de reciproka kompreno, estas riĉigita per verko grava ne nur en la monda literaturo sed ankaŭ en la historio de nia propra, Esperanta, literaturo kaj en la evoluo de nia lingvo. Ĝia apero donas al ni okazon omaĝi al cent jaroj de Esperanto, al la brila poezio de granda pola patrioto, kaj al Antoni Grabowski, kiu fajrigis la torĉon de Zamenhof tiel ke lia lingvo daŭru post lia morto, eĉ en sian duan jarcenton.