Tadeuŝ’, kiun trafis tondrobat’ subite,
Momenton senparole staris konfuzite,
Sed rigardis rivalon terure severe…
Ĉambelan’ tiam ternis, ĝustatempe vere:
«Vivu!» ekkriis ĉiuj; li dankis kapkline,
Kaj, per fingroj, sonigis tabakujon fine;
La tabakuj’ el oro, briliant’-kadreto,
Kaj, en mezo, de reĝo Stanislav’[31] portreto.
Reĝo, al lia patro, ĝin donis favore, ¬760
Ĉambelano, post patro, ĝin vartis honore;
Per ĝi donante signon, li paroli volis:
Do ĉiuj eksilentis, neniu parolis.
Li diris; «Moŝtaj fratoj, moŝta nobelaro!
Ĉasist’-juĝejo estas herbej’ kaj arbaro;
Mi, pri l’ afer’, en domo ne donas decidon,
Tial ĝis morgaŭ solvas mi nian kunsidon,
Kaj partiaj refutoj ne trovos toleron.
Vokisto! vi en kampon revoku aferon;
Morgaŭ ĉi tien venos Graf’ kun ĉasistaro, ¬770
Vi ankaŭ tien iros, Juĝisto, najbaro!
Kun estrinoj, fraŭlinoj ĉiuj, bel-eskorte;
Ni apartan grand-ĉason faros, unuvorte;
Ankaŭ Vojski honoros nin per akompano».
Tabakujon transdonis al li Ĉambelano.
Vojski, inter ĉasistoj, ĉe tabla angulo,
Aŭskultis, senparole, kun fermit-okulo.
Ofte oni demandis lian opinion,
Ĉar neniu pli bonan havis ĉaso-scion.
El tabakuj’ pinĉprenon li pesis silente ¬780
En fingroj, kaj ĝin fine enflaris atente;
Li ternis, ke resonis ĉambrego eĥante,
Kaj diris, kun maldolĉa rido, kap-skuante:
«Ho, kiel min ĉagrenas, mirigas ĉi tio!
Kion dirus maljunaj ĉasistoj pri ĉio,
Ke, en nombra nobeloj-, sinjoroj-ĉeesto,
Oni juĝos disputojn pri hunda vost-resto?
Kion reviviĝinte, Rejtan al ni dirus?
En sian Laĥovican tombon li reirus!
Kaj kion Njesjolovski[32] vojevodo landa, ¬790
Posedant’ de plej fama ĉashundejo granda?
Ducent pafistojn tenas tiu grand-nobelo,
Cent retveturigilojn havas ĉe kastelo;
Monaĥe, jarojn sidas li en domo sia,
Ne akceptas invitojn al ĉasado ia;
Al Bjalopjotroviĉa[33] li rifuzis peto!
Kion li povus kapti dum via ĉaseto?
Bela estus la famo, se tia moŝtulo,
Laŭ nuna modo kurus post lepor’-grizulo!
En mia temp’, nomataj estis, ĉasparole, ¬800
Nobelaj bestoj: apro, urs’, alk’, lupo, sole.
Sen kojndentoj, ungegoj, sen kornoj bestaro
Restis por la servistoj kaj la dungataro.
En manon preni volus neniu sinjoro
Pafilon, kiun ŝroto igis sen honoro!
Oni tenis vertragojn, ĉar post ĉaso, vere
Okazas, ke elkuras, sub ĉeval’ senpere,
Lepor’. Amuze, oni solvis hundoj-ŝnuron,
Sinjoridetoj faris ĉevale postkuron,
Ĉe okul’ de gepatroj, kiuj vidi pelojn ¬810
Bonvolis, sed ne farus pro ili kverelojn!
Do, Ĉambelana moŝto, revoku ordonon,
Kaj al mi ne rifuzu favoran pardonon,
Ke mi ne partoprenos en ĉasado tia;
Neniam paŝon faros tien pied’ mia!
Mi nomiĝas Hreĉeĥa: ekde reĝo Leĥo[34]
Post la leporoj kuris neniu Hreĉeĥo».
Junularo ekridis tiam superbrue;
De tabl’ oni leviĝis, Ĉambelan’ unue:
Laŭ aĝ’, ofico, lia estis digno tiu; ¬820
Irante, klinsaluton faris li al ĉiu;
Pastro post li, Juĝisto apud Bernardino.
Ĉe pord’ Juĝist’ brakdonis al Ĉambelanino,
Tade’ al Telimeno, al Tranĉist’-filino[35]
Asesor’ kaj Rejento al Hreĉeĥidino.
Tadeuŝ kelkajn gastojn al garbej’ gvidante,
Sin konfuza, kolera, malgaja sentante,
Iris, kaj okazaĵojn pripensis sen fino:
Renkonton, vespermanĝon apud najbarino;
Ĉirkaŭ lia orelo precipe vorteto ¬830
«Onklinjo» zumis, kiel trudiĝa muŝeto.
Li dezirus Vokiston demandi esplore
Pri Telimen’, lin kapti ne povis ĉi hore;
Vojski ankaŭ forestis, ĉar post vespermanĝo,
Ĉiuj iris post gastoj, zorgi pri aranĝo
En domo, kiel ĉambrojn por ripoz’ reformi.
Virinoj, maljunuloj, en dom’ povis dormi;
Junularon Tadeuŝ’ gvidis en garbejon,
Mastron anstataŭante, sur fojnokuŝejon.
En domo mallaŭtiĝis post duona horo, ¬840
Kiel en monaĥejo, post preĝa sonoro;
Silenton interrompis nur voĉ’ de gardisto.
Ĉiuj dormas. Ne fermis okulojn Juĝisto:
Li, kiel mastr’, ekskurson en kampojn preparis
Kaj en domo aranĝojn por amuzo faris;
Kaj li, al ekonomoj, voktoj, garbejestroj,
Skribistoj, domestrino, pafistoj, stalestroj,
Donis ordonojn, tagokalkulojn kontrolis,
Nun, kun help’ de Vokisto, senvestiĝi volis.
Vokist’ malligis Sluckan[36] zonon, orteksitan, ¬850
Per densaj kvastoj, kiel faskoj lumigitan:
Unuflanke orŝtofo kun purpur’-floraro,
Inverse silko nigra, arĝentkarearo;
Ambaŭflanke metebla estas zono tia,
Ora — solene, nigra — ĉe funebro ia.
Nur Vokist’ sciis zonon malligi, kunmeti;
Li ĉe l’ okupo, finis tiel babileti:
«Ĉu malbone, ke tabloj en kastelo staris?
Neniu perdis; eble, ke vi gajnon faris.
La kastelon koncernas ja procesaj aktoj. ¬860
Por kastel’, de hodiaŭ, nin rajtigas faktoj;
Kaj malgraŭ obstineco, la kontraŭpartia,
Mi pruvos, ke okazis posedpreno nia.
Se iu en kastelon gastojn peti pravas,
Li pruvas, ke posedon li prenas aŭ havas;
Mi eĉ kontraŭpartion ateste proponas;
Similajn okazaĵojn miaj tempoj konas».
Juĝist’ dormis. Vokisto en vestiblon iris
Kaj, ĉe kandel’, el poŝo libreton eltiris,
Kiu kvazaŭ preĝaro al li servas ĉiam; ¬870
Li forĵetas ĝin hejme, vojaĝe, neniam.
Ĝi estis tribunala vokando:[37] laŭ vico
Tie sekvis procesoj, kiujn ĉe l’ ofico,
Vokisto propravoĉe, antaŭ jaroj vokis,
Aŭ kiujn li ekkonis kaj en libron lokis.
Al simpluloj vokando ŝajnas nur nomaro,
Al Vokist’, grandioza de bildoj skizaro.
Li legis kaj meditis: Oginski — Vizgrid-o,
Dominikanoj — Rimŝa, Rimŝa — Visogrid-o,
Radzivil — Vereŝĉaka, Gedrojc — Rodultovski, ¬880
Obuĥoviĉ — Kaĥalo,[38] Juraha — Pjotrovski,
Maleski kun Mickjeviĉ, fine Graf’ sinjoro
Kun Soplico; legante en sia memoro
Li vidis la procesojn, okazaĵ’-seriojn,
Juĝejon, atestantojn kaj kontraŭpartiojn;
Kaj li sin mem rigardis en blanka ĵupano[39]
Kontuŝ’ blunigra, antaŭ tribunal’, kun mano
Unu sur sabro, dua al partioj donas
Alvok’-signon, kaj lia: «Silentu!» eksonas.
Revante, fine de la vesperpreĝo sia ¬890
Ekdormis lasta litva Juĝ-Vokisto nia.
вернутьсяStanisław August, la lasta reĝo de Polujo (1764–1795).
вернутьсяNiesiołowski Józef, grafo, lasta vojevodo de Novogrodek, prezidanto de revolucia juĝejo, dum insurekcio, kiun kontraŭ Rusujo organizis en Litvo Jasiński en j.1794.
вернутьсяBiałopiotrowicz Jerzy (Georgo), ŝtatviro ĉe reĝo Stanisław August, lasta «Skribisto» de Litva Grand-Duklando, partoprenis ankaŭ en la litva leviĝo kontraŭ rusoj en j.1794.
вернутьсяLech, fabela protoplasto de leĥidoj (poloj), fondinto de urboj Gniezno kaj Poznań.
вернутьсяReĝa tranĉisto (krajczy), antaŭe en Polujo kortega oficisto, plenumanta servon ĉe la reĝa tablo. Tiu ĉi ofico fariĝis poste nur titola.
вернутьсяEn Słuck estis fabriko, fondita de princo H. Radziwiłł en j.1750, kie oni faris famajn orteksajn zonojn.
вернутьсяMallarĝa longforma libreto, en kiun oni enskribis la nomojn de la procesantaj partioj laŭ difinita ordo. Ĉiu advokato kaj ĉiu juĝa vokisto devis havi tian vokandon.
вернутьсяMalsupra vestaĵo, sur kiun oni metis la kontuŝon (vidu antaŭe).