Выбрать главу
Tiaj estis amuzoj, disputoj en rondo De kvieta vilaĝo litva, dum la mondo Resta dronis en sango; kaj vir’, di’ milita[40] En regimentoj-nuboj, milkanon’-armita, Aglojn orajn, arĝentajn, al batala ĉaro Junginte, de Libia dezert’ ĝis Alparo, Flugis kaj tondreĵetis li fulmon post fulmo, Ĉe Piramidoj, Tabor, Marengo, ĉe Ulmo, Aŭsterlic. Post kaj antaŭ li, Konkiroj       ¬900 Kaj venko. Glor’ de faroj, kaj de kavaliroj Heroaj nomoj, bruis de Nilo al Nordo, Sed kiel rokoj ilin, ĉe Njemena bordo, Rebatis vic’, gardanta Litvon, feromura, Kontraŭ famo, por Moskvo[41], kiel pest’, terura.
Tamen, kiel ĉiela ŝton’, iam novaĵo Falis sur Litvon: Venas, peti pri manĝaĵo, Senkrura, aŭ senbraka iu almozulo; Nutrite, li rigardas per atentokulo; Se li en domo vidas nek judan ĉapeton,       ¬910 Nek soldaton, nek rusan ruĝan kolumeton, Tiam, legionisto, li konfesas veron, Ke li portis maljunajn ostojn sur hejmteron, Ne povante defendi ĝin plu… — Tiam tuta Famili’, servistaro, kun alprem’ saluta Lin akceptis plorege! Kaj ĉe tabl’, al rondo, Li, kvazaŭ mirfabelojn, rakontis el mondo: Ke general’ Dombrovski[42], ĉefo de komando, Al Poluj’ penas marŝi el itala lando; Ĉe li sur kamp’ lombarda, ariĝas la poloj;       ¬920 Ke Knjazjeviĉ ordonas el la Kapitolo, Ke li ĵetis, venkinte Cezar’-posteulojn, Cent sangantajn standardojn al franc’ en okulojn: Ke Jablonovski kuris, kun legi’, ĝis tero, Kie kreskas la pipro, la kan’ de sukero, Kaj arboj, en eterna printempo elspiras Aromojn; li, venkante negrojn, hejmsopiras. Ĉi rakont’ en vilaĝo ĉirkaŭis kaŝite; Junulo ĝin aŭdinte, el domo subite Malaperis; tra marĉoj, arbar’, ŝteliĝante,       ¬930 Antaŭ rusa postkuro en Njemen saltante, Naĝis, sub akvo, ĝis la bordo de Varŝava Dukland’[43], por aŭdi voĉon: «Ho, kolego brava!» Sed li saltis sur rokon, antaŭ ol foriris, Kaj al rusoj trans Njemen: «Ĝis revido!» diris. Tiel iris Gorecki, Pac kaj Obuĥoviĉ, Pjotrovski, Obolevski, Ruĵicki, Janoviĉ, Mjeĵejevski-j, Broĥocki, Kupść kaj Gedimin-o, Bernatoviĉ-oj, multaj aliaj sen fino: Ili lasis gepatrojn en hejmlando kara,       ¬940 Kaj bienojn forprenis trezorejo cara.
Okazis, ke al Litvo venis de translime, Almozist’; ekkoninte domon pli proksime, Li malkudris gazeton el skapulario; Tie estis soldatoj-nombro, kaj krom tio, De ĉiu legiestro la nomo kaj sorto, Kun priskribo de ĉies venko aŭ de morto. Post jaroj tiel venis al la familio, Pri vivo, glor’, pri morto de filo ekscio: Pro timo silentante, dom’ funebron prenis,       ¬950 Sed kiun ĝi funebris oni nur divenis Ĉirkaŭe; kaj de mastroj mallaŭta ĉagreno, Aŭ ĝoj’ mallaŭta estis gazet’ de bieno.
Vermo estis, laŭdire, tia almozisto Li aparte parolis ofte kun Juĝisto; Post ĉi interparoloj disvastiĝis kure Ia famo ĉirkaŭe Monaĥ’, laŭ figure, Perfidis, ke ne ĉiam en kapuĉo sia Li iris, nek en servo maljuniĝis dia. Super dekstra orelo, en tempi’-alteco,       ¬960 Li havis haŭtcikatron de manolarĝeco, Kaj en barbo, postsignon de paf’, ponardego; Ĉi vundojn ne ricevis li ĉe mesolego … Ne nur en vid’ minaca, en cikatroj-speco, Sed en voĉ’, movo, estis ia soldateco.
Ĉe meso, kun levitaj manoj, turniĝante Al popol’, kaj «Sinjoro kun vi!» eldirante, Li ofte, post lertega turniĝo, ekstaris, Kvazaŭ li «dekstren-posten» laŭ komando faris: Kaj liturgiovortojn li diris per tono       ¬970 De oficir’, staranta antaŭ eskadrono: Servoknaboj rimarkis ĝin, ĉe meso lia. Pri politiko estis Vermo pli konscia, Ol pri Sanktuloj-vivo; pro kolekto sia Veturante, ofte havis mult-aferojn En urb’ distrikta: jen li ricevis leterojn, Kiujn li ne malfermis ĉe fremdulo ia; Li sendis kurierojn, sed kien, ne diris. Tre ofte li sekrete, dum nokto eliris Al biendomoj, kun la nobelar’ murmuris,       ¬980 Ĉirkaŭe kampovojojn piede-mezuris, En drinkej’ kun kampuloj diskutis intime, Kaj ĉiam tion, kio okazis translime. Nun Juĝiston, jam ekde unu hor’ en dormo, Li vekas; ŝajne venis li kun novinformo.

Libro II. — Kastelo

Ĉaso kun vertragoj je observita leporo • Gasto en kastelo • Lasta el korteganoj rakontas historion de lasta el Horeŝkoj • Ekrigardo en fruktoĝardenon • Knabino inter kukumoj • Matenmanĝo • Petersburga anekdoto de sinjorino Telimeno • Nova eksplodo de disputoj pri Stumpulo kaj Falko • Interveno de Vermo • Parolado de Vojski • Veto • Iru kolekti fungojn.

Ĉiu el ni memoras, kiam juna bubo, Li fajfante, en kampon iris kun paftubo; Rempar’, baril’, neniu lacigis piedon, Lim-pasante, ne konis vi fremdan posedon! Ĉar en Litvo ĉasisto, kiel ŝip’ sur maro, Kien volas, libere vagas tra l’ vastaro: Profete li rigardas nubojn sur ĉielo; Multaj signoj vidiĝas al ĉasist’-okuloj; Sorĉiste li babilas kun ter’: por urbuloj Muta, ĝi voĉojn flustras al lia orelo.       ¬10
En herbej’ krias kreko, ne serĉu en loko, Ĝi naĝas, herbe, kvazaŭ en Njemen ezoko; Supre sonas printempa la sonorileto; Kaŝita, en ĉiela profund’, alaŭdeto. Aglo, larĝa-flugile batante eterojn, Kiel kometo carojn, timigas paserojn; Akcipitro, sub helaj bluaĵoj pendante, Kiel pingle-fiksita papilli’ flirtante, Ekvidis jen leporon aŭ birdon en valo; Falas sur ĝin rapide, kiel stelo-falo.       ¬20
Kiam Dio permesos al ni, hejmreveni Kaj ree, sur patruja kampo, loĝon preni? Servi rajdiste, kontraŭ leporoj-grizuloj, Kaj pafi birdojn, kiel piedo-iruloj; Krom falĉil’, rikoltilo, ne havi aliajn Armilojn; por gazetoj — dom-kalkulojn niajn![1]
Jam super Soplicovo la suno leviĝis, Falis sur pajltegmentojn, tra fendoj ŝteliĝis En garbejon; sur freŝa, aroma fojnaro, El kiu la sternaĵon faris junularo,       ¬30 El aperto tegmenta, per oritaj strioj, Kiel harlig’-rubandoj, fluis sun-radioj; Suno incitas buŝojn, per maten’ brilanta, Kiel knabin’, per spiko, amaton vekanta. Jam, saltante, ekĉirpis sub tegment’, paseroj, Jam trifoje ekkriis laŭte la anseroj, Kaj eĥis meleagroj-ĥor’ kaj anasaro, Kaj ekmuĝis iranta en kampon brutaro.
Leviĝis junularo. Tade’ dormas plue: Li ekdormis hieraŭ post festen’ malfrue,       ¬40 Veninte maltrankvila; ĝis krio de koko Li ne fermis okulojn kaj sur sia loko, Li turniĝis, ĝis tute en fojnon sin ŝovis. Li dormis, ĝis okulojn liajn vent’ alblovis, Kaj malfermiĝis pordo de garbej’, kun krako: Eniris, kun nodara zono, Verm-Robako, Al Tade’ «Surge puer!»[2] severe vokante Kaj ŝerce, super ŝultroj, la nodojn svingante.
Jam sur korto ĉasistoj krias; oni kuras, Elkondukas ĉevalojn, gastoj alveturas;       ¬50 Apenaŭ kort’ ampleksos tiel grandan aron. Sonas trumpetoj, oni ellasas hundaron: Elkurinte, hurletas vertragoj, ĝojplenaj, Ĉe vido de ĉasistoj, gvidiloj rimenaj. Hundoj, kiel frenezaj, svingiĝas sur korto, Poste, por meti kolojn sur kolumnojn kuras; Kaj ĉi tio bonegan ĉasadon aŭguras. Al vojir’, Ĉambelana sonas signovorto; Instigistoj ekiris unu post alia; Post pordego, diskuris longa vic’ ilia.       ¬60 Meze rajdis apude, Rejent’, Asesoro; Iam sin rigardinte kun malamo forta, Nun, parolis amike homoj de honoro, Irante al decido de disputo morta: Eĉ vorto ne perfidis obstinon de koro. Rejent’ Stumpulon gvidis, Falkon — Asesoro Sinjorinoj veturis poste, kaj ĉe ili Galopis junularo, por kune babili.
вернуться

[40]

Napoleono I Bonaparte, granda imperiestro de francoj (1804–1815), kiu militis en Egipto (1798) kaj en Sirio, kie lia generalo Kleber venkis la turkojn sur la monto Tabor (1799); same li venkis la aŭstrojn ĉe Marengo en Italujo (1800) kaj ĉe Ulm en Virtembergio (1805), kaj aŭstrojn kaj rusojn ĉe Austerlitz en Moravio (1805), fine li marŝis kontraŭ Rusujon (1812).

вернуться

[41]

En senco de Rusujo; la nomo restis parte en la pola lingvo kiel mallongigo de la malnova nomo «Moskva Grand-Duklando».

вернуться

[42]

Post la tria dispartigo de Polujo en j.1795, polaj elmigintoj diskurinte en Eŭropo, pensis pri restarigo de la sendepedeco de sia patrujo per armita forto. Henryk Dąbrowski, generalo en la insurekcio de Kościuszko, organizis en j.1797, kun permeso kaj helpo de la franca registaro, en Italujo polan armeon (polaj legionoj) kaj preparis planon, por batale trapenetri kun ili en Polujon. Kiam tio ne prosperis, li restis plue en franca servo, partoprenis honore en la itala milito kaj enmarŝis (1798) en Romon. Lia subkomanda generalo Kniaziewicz, kreinto de t.n. Apud-Danuba legiono, ricevis (1799) rekompence de siaj meritoj la distingan komision, enmanigi al la franca registaro la standardojn konkiritajn de la tuta armeo ĉe la malamiko. Malgraŭ la brilaj faroj ne plenumiĝis la esperoj, kiujn oni alligis al la legionoj. Francujo disigis ilin en j.1801, kaj parton de ili, kontraŭ ilia volo, ĝi elsendis sub komando de princo Jabłonowski sur la insulon San Domingo, igante ilin viktimo de malsanoj kaj negraj bataliloj.

вернуться

[43]

Varsovia Duklando, tiam (1811) pola ŝtato sendependa kun saksa dinastio, estis formita de Napoleono en j.1807, post lia venko je Prusujo kaj Rusujo, el la partoj de Polujo, kiujn la prusoj forprenis post la lasta dispartigo en j.1795. Tiu ĉi Varsovia Duklando, nomita tiel laŭ sia ĉefurbo, ekzistis ĝis la j. 1812-a, kaj post la Viena kongreso, ĝi transiris, kiel Pola Reĝolando, sub la rusan sceptron.

вернуться

[1]

Oni ne forgesu, ke Mickiewicz skribante tiujn vortojn, estis ekzilito el patrujo.

вернуться

[2]

Leviĝu knabo! (latine)