La Pastro malrapide korton paŝmezuris,
Finante matenpreĝojn; li rigardojn ĵetis ¬70
Al Tade’, jen sulkigis frunton, jen ridetis,
Fine li svingis fingron; Tade’ alveturis.
Fingron al nazo metis Verm’, por minaceto;
Sed malgraŭ de Tadeo demando kaj peto,
Ke li eldiru klare, kion li ekvolis,
Monaĥo nek rigardis lin, nek alparolis,
Nur surtiris kapuĉon kaj preĝon murmuris;
Do Tade’ al ceteraj gastoj forveturis.
Ĉasistoj tiam hundojn ĵus haltigis tute,
Kaj staris sur la lokoj senmove kaj mute; ¬80
Ĉiuj ripetis signon de silent’-ordono,
Kaj ĉiuj turnis siajn okulojn al ŝtono,
Kie staris Juĝisto. Li ekvidis beston
Kaj por ordon’, klarigan faris manogeston.
Ĉiuj komprenis, staras; Asesor’, Rejento,
En kampo malrapide trotas en silento.
Tadeo, pli proksima, alvenis antaŭe,
Ekstaris ĉe Juĝisto, rigardis ĉirkaŭe.
Jam longe li ne ĉasis; sur grizaj spac-fonoj
Malfacile grizulon vidi inter ŝtonoj. ¬90
Montris al li Juĝisto: Sidis mizerulo,
Sub ŝtono platiĝante, orel’-pintigante,
Kaj renkontis rigardojn per ruĝa okulo;
Kvazaŭ sorĉite, sian destinon sentante,
Time, ĝi eĉ ne turnis okulojn en loko,
Kaj sub roko, senvive sidis kiel roko.
En kampo proksimiĝas dume polvotrenoj,
Kuras Stumpul’, rapida Falko, ĉe rimenoj;
Rejent’ kun Asesoro, ambaŭ krias nune:
«Pel! pel!» kaj en polvaĵo malaperas kune. ¬100
Nun, kiam post grizulo komenciĝis pelo,
Grafo aperis, apud arbar’ de kastelo.
Oni sciis ĉirkaŭe, ke tiu sinjoro
Nenie venas en la difinita horo.
Hodiaŭ, malfruante, li grumblis servistojn,
Kaj en kampon galopis, vidinte ĉasistojn,
En surtut’ angla, blanka, longa, ventflirtanta
Per baskoj; post li trotis servistar’ rajdanta
En nigraj, brilaj, fungo-formaj ĉapeletoj,
Blankpantalon’, laĉitaj botoj, en jaketoj. ¬110
Servistojn, kiujn vestis Graf’ per formo tia,
Oni nomis ĵokeoj en palaco lia.
Galopantaro kuris en eriko-valon;
Graf’ ekvidis kastelon, haltigis ĉevalon.
Li, vidante kastelon, matene unue,
Apenaŭ ĝin rekonis: tiel matenfrue,
Freŝiĝis kaj beliĝis konstruaĵ’-konturoj.
Grafon mirigis nova aspekto de muroj.
Tur’ altiĝis dufoje, sur nebul’ levite;
Lada tegmento brilis, de supre orite; ¬120
Sub ĝi, en kradoj flagris vitraĵoj rompitaj,
Per leviĝo-radioj ĉielarkigitaj;
Subajn etaĝojn kovris tego de nebulo,
Kiu breĉojn, fendegojn kovris por okulo.
Sonis ĉasistoj-krio, per vent’ alpelite,
Kelkfoje de kastelaj muroj rebatite,
Kvazaŭ kastelo krius; sub nebul’-vualoj
Rekonstruiĝis muroj, hom-pleniĝis haloj.
Grafo amis vidaĵon, nekutiman ian;
Li nomis ĝin romana, same kapon sian ¬130
Romana; vere estis li granda strangulo.
Tre ofte li, pelante post vulp’ aŭ grizulo
Subite haltis, ĉiel-rigardis sopire,
Kiel kat’, observanta paserojn ŝtelire,
Sur pino. Sen pafilo, rekrut’-forkurule,
Li vagis en arbaro; aŭ sidis silente,
Senmove, kun klinita kapo, ĉe-torente,
Kiel arde’ manĝanta fiŝaron okule.
Tia estis sinjora Grafa stranga moro;
Ĉiuj diris, ke mankas io al sinjoro. ¬140
Tamen estis ŝatata prapraav-moŝtulo,
Riĉega, tre humana por najbar’, kampulo,
Eĉ por judoj.
Ĉevalon Grafo turnis bride,
Kaj altrotis, tra kampo, ĝis kastel’ rapide.
La Grafo, sopirante, rigardis la murojn,
Eltiris paperujon kaj skizis figurojn.
For ducent paŝojn, vidis li, flank-rigardinte,
Homon, kiu egale vidaĵoj-ŝatulo,
Kun kap’ levita, manojn en poŝojn metinte,
Ŝajnis, ke li kalkulas ŝtonojn per okulo. ¬150
Grafo tuj lin rekonis, sed kriis kaj plaŭdis
Kelkfoje, ĝis alvokon Gervazo ekaŭdis.
Nobel’, de kastel-estroj servist’ iam estis,
Kaj lasta el Horeŝkaj korteganoj restis;
Maljunul’ alta, griza; vizaĝ’ malserena,
Severa, freŝa, sana, de sulketoj plena.
Iam, inter nobeloj, li fama gajulo,
Post batalo, en kiu kastel’-heredulo
Pereis antaŭ jaroj, li iĝis alia,
Iris al indulgenco-, edzofest’ nenia; ¬160
Neniun li gajigis per sprita ŝerceto,
Nek aperis, sur lia vizaĝo, rideto.
Li iris en malnova livreo sinjora:
Jako, kun baskoj, flava; kadro el galono,
Kiu nun flava, iam certe estis ora,
Ĉirkaŭe, silkbrodite, Horeŝkoj-blazono:
Duonkapro[3]; do, en la ĉirkaŭ’ de kastelo,
Duonkapro nomatis maljuna nobelo.
Iafoje, pro lia senĉesa ripeto
De l’ ĉevort’, oni ankaŭ lin nomis Moŝteto; ¬170
Aŭ pro la fendoj-plena kalvaĵo, Fendulo;
Gervazo mem sin nomis Rembajlo, Sabrulo.
Laŭ blazon’ ne konate, kun titol’ — Ŝlosisto,
Ĉar antaŭ jaroj tia kastel’-oficisto,
Li portis ŝlosil’-faskon, sur la pasamenta
Ligil’, ĉe sia zono, kun kvasto arĝenta;
Kvankam li ion ŝlosi en kastel’ ne povis,
Ĉar mankis pordoj; tamen li du-pordon trovis,
Kiun li mem ripari igis, propra-page,
Kaj sin, per ŝlos’-malŝloso, distris ĉiutage, ¬180
En unu el malplenaj ĉambroj ekloĝinte.
Manĝi favoran panon, ĉe l’ Grafo, povinte,
Li ne volis, kaj kvazaŭ malsana, sopiris,
Kiam li per kastela aero ne spiris.
Ekvidinte la Grafon, li deprenis ĉapon,
Antaŭ estroj-parenco li klinis la kapon
Kun grandega kalvaĵo, brilanta defore,
De multaj sabroj dense signita memore;
Li glatis ĝin per mano, kaj ankoraŭ foje,
Sin klininte: «Moŝteto!» li diris malĝoje. ¬190
«Pardonu, Grafa moŝto! alparolo tia,
Ne malrespekto estas, sed kutimo mia:
„Moŝteto“, diris ĉiuj Horeŝkoj; Tablestro[4]
Lasta, tiun ĉevorton uzis, mia estro.
Do ĉu vere, Moŝteto, ke vi mon-avaras
Por proces’? al Soplicoj kastel’-cedon faras?
Mi ne kredis, distrikte oni tion diris».
Rigardante kastelon, Gervazo sopiris.
«Ĉu strange?-diris Grafo-granda kost’, enue
Jam fariĝis; mi finos, ĉar nobelo plue ¬200
Obstinas, kaj min volas tute enuigi:
Do plu mi ne rezistos kaj volas pac-igi,
Akceptante de l’ juĝo kondiĉoj-donacon».
«Pacon? kriis Gervazo: kun Soplicoj pacon?
Kun Soplicoj, Moŝteto?» Ĉi tion dirante,
Li kurbigis la buŝon, mem vortojn mirante.
«Pac’, Soplicoj! Moŝteto, Estreto! laŭ vido
Vi ŝercas? La kastelo, de Horeŝkoj sido,
Transiros al Soplicoj? Deiru, bonvole,
El selo. Ni kastelon iros. Vidu sole. ¬210
Ne rifuzu! Diraĵon vi mem ne komprenis…»
Kaj li, por elseliĝo, piedingon tenis.
Sur kastel-sojlo, diris Gervazo: «Antaŭe,
Ĉi tie la Tablestro, domanoj ĉirkaŭe,
Ofte sidis en seĝoj, posttagmanĝa-hore.
Li pacigis kampulojn, aŭ bona-humore,
Al gastoj historiojn diris belrakonte,
Aŭ per iliaj ŝercoj distriĝis volonte;
Junularon, en korto, skermiloj amuzis,
Aŭ ĝi turkajn ĉevalojn dresante rajd-uzis». ¬220
вернуться
[3]
Duonkapro (Półkozic), blazono havanta en ruĝa kampo (ŝildo) azenan kapon kaj super kasko (hełmo) duonon de virkapro.
вернуться
[4]
Tablestro (stolnik) antaŭe en Polujo ofico, komence kortega, poste krona, al kiu estis ligita la devo servi al la reĝo ĉe tablo; plenumantaj ĝin fariĝis kelkfoje senatoroj, kaj Stanisław August Poniatowski, antaŭ kiam li fariĝis reĝo, estis litva tablestro.