En vestiblo li diris: «Ĉi vestiblo, nune
Ne havas, en pavimo, tiom ŝtonojn kune,
Kiom, bontempe, krevis ĉi tie bareloj;
Nobelar’, tiris tinojn sur zonoj el keloj,
Invitite al sejmo[5] distrikta, aŭ landa,
Al nomfesto sinjora, aŭ ĉasado granda.
Sur ĉi ĥorejo staris kapel’ dum festeno
Kaj sur instrumentaro ludis kaj orgeno[6];
Trumpetoj tondris, kiel en juĝ-tago lasta,
Dum vivukrioj sekvis laŭ ordo toasta: ¬230
Je l’ san’ de reĝa moŝto toaston unue,
Kaj poste de primaso[7], de moŝto reĝina,
De nobelar’, de tuta Respubliko plue;
Fine, post eltrinkita vinpokalo kvina,
Oni levis: Ni amu nin! Vivu’ senfina,
Ĝi tage ekkriita, sonis ĝis mateno:
Kaleŝoj, veturiloj staris sur posteno,
Por hejmen veturigi ĉiun post festeno».
Ili trairis ĉambrojn; Gervaz’, silentante,
Jen sur muro, arkaĵo, rigarde haltante, ¬240
Alvokis rememorojn, agrable, malĝoje;
Kvazaŭ: «Ĉio finiĝis!» li dirus kelkfoje,
Li balancis la kapon, manon svinge movis;
Ŝajne li, en memoro mem, turmenton trovis,
Kaj volis ĝin forpeli. Ili halton faris
Supre, en granda, iam spegula salono.
Post spegularo, kadroj nur, malplenaj staris,
Sen vitr’ fenestroj; kontraŭ pordego, balkono.
Maljunul’ tie kapon klinis plenmedite,
Kovris per man’ vizaĝon: ĝi, remalkovrite, ¬250
Esprimis malesperon kun melankolio.
Grafo, kvankam ne sciis signifon de ĉio,
Rigardante lin, havis emocian senton,
Kaj premis lian manon; maljunul’ silenton
Interrompis, skuante per levita mano:
«Ne estos pac’, Moŝteto, inter Soplicano
Kaj sango de Horeŝkoj, fluanta ĝis horo
En vi, parenc’, Tablestra, post patrino via,
Ĉasestrino[8] filino de la Kastelano[9]
Kiel sciate, onklo de mia sinjoro. ¬260
Aŭskultu: historio, via familia,
Okazis en ĉi ĉambro, ne alia.
«Mia sinjor’, Tablestro, altfamiliano,
Riĉulo, estis patro de unu infano,
Filin’ anĝele bela; al fraŭlin’ tiela
Svatiĝis sinjoregoj kaj aro nobela.
Inter nobeloj estis brulkapulo granda,
Jacek Soplica, ŝerce Vojevodo landa
Nomata; li graviĝis en vojevodlando,
Havante Soplicanojn kvazaŭ sub komando: ¬270
Tricent familivoĉojn li regis laŭvole,
Kvankam li mem posedis terpeceton sole.
Kaj sabron, kaj lipharon grandan, ĝis orelo.
Tablestro kuraĝulon, dum sejm’, al kastelo
Alvokis kaj regalis ofte, malavare,
Parencojn, partianojn, traktis populare.
Lipharul’ fieriĝis, pro akcept’ favora,
Ke li imagis iĝi bofilo sinjora.
Al kastel’, nepetite, tre ofte li venis,
Kaj fine, kiel hejme, kvazaŭ loĝon prenis. ¬280
Li volis jam deklari: ĝin rimarkis oni,
Kaj igis nigran supon[10] ĉe la tablo doni.
Laŭ dir’, Tablestridino Soplicon korsentis,
Sed al gepatroj, tion profunde silentis.
«Tio estis Koscjuŝka temp’; sinjor’ protektis
Leĝon de Tria Majo[11], nobelojn kolektis,
Por elmarŝi al helpo de konfederuloj,
Kiam, nokte, kastelon ĉirkaŭis moskvuloj[12].
Nur estis temp’, alarme elpafi pistujon,
Fermi malsupre pordojn, kaj ŝtopi riglujon. ¬290
Dome estis: Tablestro, mi, Estrino nia,
Kuirist’, du helpantoj, ĉi trio ebria,
Prepost’, lake’, hajdukoj kvar, kuraĝeguloj:
Do pafiloj fenestren! Ĵus moskva amaso
Kun „hura!“ de l’ pordego kuras sur teraso;
Kaj ni el dek pafiloj tondras: „For, kriuloj!“
Oni vidis nenion; servistoj senhalte
Pafis malsupre, Estro, mi balkone-alte.
Ĉio iris belorde, kvankam en teruro:
Dudek pafiloj kuŝis ĉi tie, ĉe muro; ¬300
Post elpafo de unu ni havis alian.
La preposto helpante faris servon tian,
Estrin’, Fraŭlin’, kortega fraŭlinaro, same:
Do estis tri pafistoj, pafantaj ĉiame
De malsupre, moskvuloj kuglojn hajle pafis,
Ni, el supre, malofte, sed pli bone trafis.
Trifoje rusoj pordon jam tuŝis alsalte,
Sed ĉiufoje trio levis krurojn alte.
«Do ili en tenejon rifuĝis matene.
Tablestro sur balkonon eliris serene: ¬310
Se el tenejo kapon eligis soldato,
Estro pafis, neniam maltrafis la bato;
Ĉiufoje kaskedo nigra falis teron»
Do jam malofte iu montris vizieron.
Estro volis, vidante timegon ilian,
Fari ekskurson, kaptis karabelon[13] sian,
Kriante el balkono, servistojn ordonis,
Kaj, al mi turniĝante: „Sekvu min!“ proponis.
Ĵus pafo el pordego … Tablestr’ ekbalbutis,
Li ruĝiĝis, paliĝis, sangokraĉe sputis; ¬320
Mi vidas: jen trafita brust’! Ŝanceliĝante,
Falis Sinjor’, per fingro pordegon montrante;
Mi rekonis ĉi tiun friponon! Soplica!
Laŭ kresko kaj lipharoj! Lia paf’ malica
Mortigis Estron, vidis mi! Li ne fortiris
Levitan tubon, fumo ankoraŭ eliris!
Mortigint’, kiel ŝtono staris! Mi elpafis,
Lin celante, dufoje, sed pafoj maltrafis
Dufoje, pro kolero aŭ malĝoj’ en koro…
Mi aŭdas virin’-krion — malvivis Sinjoro». ¬330
Eksilentis Gervazo, kun larmaj okuloj,
Poste li finis: «Pordon jam rompis moskvuloj;
Ĉar mi, post mort’ de l’ Estro, staris senkonscie,
Jam ne sciante, kio okazis ĉi tie.
Feliĉe, helpe venis Pan Parafjanoviĉ
Kun ducent Mickjeviĉoj, ĉi el Horbatoviĉ,
Kiuj estas multnombra, brava nobelaro,
Kaj malamas Soplicojn, pli ol de centjaro.
«Tiel mortis potenca estro, justa, pia;
Havis seĝojn[14], rubandojn, bastonegojn lia ¬340
Dom’; li kampuloj-patro, frato nobelara,
Ne lasis, kiu venĝon tombeĵurus, filon!
Sed fidelajn servistojn. Mi en sango kara,
Trempis mian rapiron, mian plumfendilon,
(Verŝajne, ke vi aŭdis pri mia rapiro,
Fama en ĉiu sejmo, sejmeto, foiro);
Mi ĵuris, ke ĝin fendos nuk’ de Soplicano,
Serĉis ĝin dum invadoj[15], sejm’, foir’; kverele
Mi morthakis per sabro du, kaj du duele»
Unun mi ekbruligis en ligna kabano, ¬350
Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis,
Li rostiĝis misgurne[16], mi ne kalkuladis,
De kiuj mi fortranĉis orelojn. Ĉi hore
De mi ricevis unu nenion memore!
Naska fratet’ de tiu lipharul’ fripona
Vivas ĝis nun, pro sia riĉec’, fanfarona;
De Horeŝkoj kastelon li tuŝas limstrie,
Respektata distrikte, Juĝisto ĉi tie!
Al li kastelon cedos vi? piedo lia,
Malinda, viŝos planke la sangon de mia ¬360
Estro? Ne! kiel longe animon sentatan
Havas Gervaz’, kaj forton, ke li mane levos
Sian fendilon, nune ĉe muro pendantan,
Tiel longe kastelon Soplic’ ne ricevos!»
— «Ho! — kriis Grafo, manojn alsupre levante,
Mi antaŭsentis bone, ĉi murojn ŝatante!
Kvankam mi ne suspektis ilin pri tiela
Trezor’ da dramaj scenoj por rakonto bela!
Kiam mi el kastelo forpelos Soplicon,
Vi ricevos, en muroj, kastelestr’-oficon. ¬370
Via rakont’, Gervazo, interesas vere;
Domaĝe, vi ne gvidis min malfruvespere;
Per mantel’ drapirite, mi sur ruinaĵoj
Sidus, kaj vi rakontus pri sangaj faraĵoj.
Domaĝe, vi rakontan talenton ne flegis!
Similajn tradiciojn mi aŭdis kaj legis;
En Anglujo, Skotujo, ĉiu lordsidejo,
En Gremanuj’, grafkorto — mortigoj-scenejo!
Ĉiu nobla, potenca ligo familia
Estas fama pro sanga perfidaĵo ia, ¬380
Post kiu, heredate, venĝo iras plue;
En Poluj’ ĉi okazon mi aŭdas unue.
Mi sentas, ke Horeŝka sang’, en mia koro,
Ion ŝuldas al gento kaj al propra gloro!
Jes! kun Soplica rompos mi ĉian traktadon,
Se eĉ pistolon preni mi devus aŭ spadon!
Honor’-ordon’…» Ekiris li per paŝ’ solena,
Kaj Gervazo lin sekvis, en silento plena.
Antaŭ pordego, Grafo rigardis kastelon;
Al si mem paroplante, li saltis sur selon, ¬390
Kaj, al parol’, distrite, tian donis finon:
«Domaĝe, ke Soplica ne havas edzinon,
Aŭ de filino ĉarmojn adori mi devus!
Kaj, amante, mi ŝian manon ne ricevus;
Estus nova konflikto de sentoj en dramo:
De koro kun la devo — de venĝo kun amo!»
вернутьсяLeĝdona kunveno de delegitoj (parlamento).
вернутьсяEn malnovaj kasteloj oni starigis sur ĥorejo orgenon.
вернутьсяPrimaso, titolo de Gniezna ĉefepiskopo en Polujo; li estis respektata kiel pola ekleziestro, unua princo en la ŝtato, kaj post la morto de reĝo, lia anstataŭanto.
вернутьсяĈasestrino, edzino de la Ĉasestro (Łowczy), kortega reĝa oficisto, kiu devis zorgi pri konservado de la ĉasbestaro kaj pri la aranĝado de ĉasoj por la reĝo. Ĉi tiu ofico fariĝis poste titola.
вернутьсяKastelano, antaŭe supera oficisto en Polujo; li havis sidon en senato kaj li estis, laŭ digno, malsupera al vojevodoj, kun escepto de la Krakova kastelano havanta rangon antaŭ vojevodo kaj de la Vilna kaj Trokia egalaj al la vojevodoj.
вернутьсяNigra t.e. sango-supo, donita ĉe tablo al fraŭlo, svatiĝanta al fraŭlino, signifis rifuzon.
вернутьсяLeĝo de Tria Majo, t.e. Konstitucio de la 3-a de Majo 1791 j., trovis kontraŭulojn en kelkaj grandsinjoroj polaj, kiuj samtempe kun Rusujo konspiris por nuligi ĉi tiun tre liberalan ŝtatan reformon povantan savi Polujon de minacanta fina pereo. Ili formis la kontraŭ-konfederacion (unuiĝon) en Targovica (1792) kun Feliks S. Potocki kiel ĉefo. Kontraŭ la rusa armeo, kiu invadis en Litvon kaj Ukrainon kaj estis subtenata de la Targovicanoj, marŝis princo J.Poniatowski, Kościuszko, Zajączek kaj princo Ludoviko Virtembergia. La Tablestro ne apartenis al la perfiduloj Targovicanoj.
вернутьсяMoskvulo (moskovito, moskal), malnova nomo por grandruso, same kiel Moskvo por Grand-Rusujo (komparu [41] Lib. I).
вернутьсяKarabelo, malpeza kurba sabro kun ornamita tenilo.
вернутьсяTiu ĉi verso signifas, ke la Tablestro havis en sia familio senatorojn (seĝojn senatorajn), virojn ornamitajn per ordenaj rubandoj kaj hetmanojn (kun komandestraj bastonegoj).
вернутьсяInvado (zajazd), posedpreno de juĝe-rajtigito per helpo de armita nobelaro, kiu plenumis la juĝan verdikton anstataŭante la nesufiĉan policon.
вернутьсяTiu ĉi grasa fiŝo rostiĝas laŭdire en propra graso.