Li spronis, la ĉevalo al bieno kuris;
Duaflanke ĉasistoj el arbar’ veturis.
Graf’, ĉasamant’, apenaŭ pafistojn ekvidis,
Ĉion forgesis, rekte al ili rapidis; ¬400
Ĉe pordego, ĝardeno, barilo, pasante,
Li, ĉe baril’, vojturne, haltis rigardante.
Fruktĝardeno:
En vicoj staris fruktarbaro,
Ombrante vastan kampon; malsupre bedaro.
Tie griza brasiko, kun kalvaĵoklino,
Sidas, ŝajne meditas pri legom’-destino,
Silikvojn, en verdaĵon de karot’ plektante,
Staras fabo, okulojn mil al ĝi turnante.
Aliloke maiza ortufo leviĝas;
Ie akvomelono dikventra vidiĝas, ¬410
Kiu for, malproksime de siaj trunketoj,
Ruliĝis, kiel gasto, al la ruĝaj betoj.
Bedojn tranĉas limetoj. Sur fosaĵoj ĉie
Staras, kvazaŭ sur gardo, kanabo serie —
Ĉi cipres’ de legomoj, rekta kaj verdanta;
Bedojn gardas kanaba odor’ penetranta:
Tra folioj ŝoviĝas vipero nenia,
Raŭpoj, insektoj mortas de odor’ ilia.
Plu de papav’ leviĝas blanka trunketaro;
Vi pensus, ke sidanta papilioj-aro ¬420
Flirtas sur ĝi flugile, ĉielarke-brile,
Diverskolore, hele, juvelar’-simile:
Pupilon logas tiom papavokoloroj.
Kiel plenlumo inter steloj, meze floroj
Ronda sunflor’, kun granda vizaĝo orflama,
Sekvas sunoiradon per alturn’ ĉiama.
Ĉe barilo, mallarĝaj levoj de tereno,
Sen arboj, sen arbustoj: kukumoj-ĝardeno.
Ili belkreskis; granda, vasta foliaro
Kovris la bedojn, kvazaŭ tapiŝa faldaro. ¬430
Meze iris knabino, en vesta blankaĵo,
Kaj dronis, ĝis genuoj, en maja verdaĵo;
Klinante sin, el bedoj ĝis sulketoj fore,
Ŝi kvazaŭ sur folioj naĝis, verdkolore.
Pajlĉapel’ ŝirmis kapon de suna radio,
Du rozaj rubandetoj flirtis de tempio,
Kaj kelk bukloj de blondaj, malplektitaj ruloj;
Sur brak’ ŝi havis korbon, mallevis okulojn;
Kvazaŭ por kapt’ leviĝis ŝia dekstra mano.
Kiel knabino pelas fiŝetojn en bano, ¬440
Kun ŝia piedeto ludantajn simile
Ŝi kun korbo, al frukto, sin klinas facile,
Laŭ puŝo de piedo, aŭ okul’-elekto.
Graf’, ravite de tiel mirinda aspekto,
Aŭdante for hufbatojn, al anoj li faris
Manosignon por halto; do ili ekstaris.
Li, eltirinte kolon, fiksis la rigardon;
Kiel gruo, de l’ aro for, farante gardon,
Staras unupiede, viglatenti penas,
Por ne ekdormi, ŝtonon en la dua tenas. ¬450
Grafon vekis sur ŝultroj kaj tempi’ susuro:
Jen estis Pastro Vermo; en lia manplato
Balanciĝis, levita supren, nodoj-ŝnuro.
Li kriis: «Vi kukumojn volas? jen salato!
For, sinjor’, de l’ domaĝo! sur ĉi tiu bedo,
Ne por vi estas frukto; ne helpos rimedo».
Minacinte per fingro, kapuĉon alie
Li ŝovis kaj foriris. Grafo restis tie.
Pro subita obstaklo, ride kaj malbene,
Ĝardenon rerigardis li, sed jam ĝardene ¬460
Ŝi forestis; lumetis nur, en fenestreto,
Ŝia roza rubando kaj blanka robeto.
Kian vojon ŝi kuris, tion montras bedo:
Verda foli’, puŝita kure, de piedo,
Leviĝis, tremis, fine restis en trankvilo,
Kiel akvo, fendite de birda flugilo.
En loko, kie staris ŝi, ĵus forĵetite,
Korbet’ pigmesalika, funde renversite,
Perdinte siajn fruktojn, sur foli’ pendiĝis
Kaj ankoraŭ, sur verda ondo balanciĝis. ¬470
Post moment’, ĉie estis solece, silente.
Graf’, rigardante domon, aŭskultis atente;
Li meditis; pafistoj senmove, senbrue,
Staris post li. La domo, mallaŭta unue,
Ekmurmuris, ekbruis, kiele malplena
Abeluj’, dum enflugo de svarmo revena.
Jen signo, ke el ĉaso gastoj reveturis
Kaj servistoj, ĉe tabloj, laboreme kuris.
Efektive movado ekregis ĉambraron:
Oni portis botelojn, manĝojn, manĝilaron. ¬480
Viroj, kiel eniris, en vestoj de ĉaso,
Iradis tra la ĉambroj, kun teler’ aŭ glaso,
Manĝis, trinkis, aŭ, apud fenestr’-apogiloj,
Diskutis pri vertragoj, leporoj, pafiloj.
Juĝist’, Geĉambelanoj — ĉe tabl’; en angulo
Flustris fraŭlinoj; mankis ordo, laŭ regulo,
Observata ĉe taga kaj vespera manĝo;
Tio estis, en pola domo, novaranĝo:
Ĝin sinjoro Juĝisto toleras matene,
Kvankam li la senordon ne aprobas plene. ¬490
Diversa ankaŭ estis de manĝaĵoj vico;
Por sinjorinoj, pletoj kun kafoservico.
Sur pletoj, ornamitaj per floroj-pentrado:
Arome vaporantaj kafkruĉoj el lado;
Tasoj, oritaj el la porcelan’ sakslanda,
Kaj por ĉiu, kun kremo, poteto malgranda.
Kafon, kiel la pola, ne konas translimo;
En pola dom’ bonstata, laŭ malnovkutimo,
Estas, por kafpreparo, aparta virino,
Kafistin’; ŝi, el urbo aŭ el ŝip’ vicino[17], ¬500
Prenas plej bonan specon de kafa grajnaro,
Kaj konas la sekretojn de trinkaĵ’-preparo;
Karbenigra, ĝi havas de sukcen’ klarecon.
Aromon de la mokko kaj miel’-densecon.
Bonan kremon bezonas kafo, memkomprene;
Ĝi ne mankas vilaĝe; kafistin’, matene,
Kruĉojn alfajriginte, en laktejon iras,
Kaj delikate, freŝan lakt-floron detiras,
En apartan, por ĉiu taso, belpoteton
Ke ĝi ricevu propran sian krem-ŝeleton. ¬510
Maljunulinoj trinkis kafon jam pli fruan;
Ili por si preparis nun manĝaĵon duan:
El varmega biero, kreme blankigita,
En kiu naĝis, floke, kaze’ pecigita.
Por viroj, fumaĵitaj kuŝas viandaĵoj:
Anseraj brustoj, ŝinkoj, de lango tranĉaĵoj;
Ĉio bonega, ĉio domomaniera,
Kamenefumaĵita en fum’ junipera.
Oni enportis zrazojn[18] por lasta donaĵo:
Ĉe Juĝisto, jen estis matena manĝaĵo. ¬520
En du ĉambroj, diversaj rondoj sin kolektis:
Ĉe tablet’, maljunuloj sidejon elektis,
Parolis pri mastraĵoj progres’-manieraj,
Kaj pri caraj ukazoj[19], ĉiam pli severaj.
El la novaĵoj, kiuj pri milit’ rondiris,
Ĉambelan’ politikajn konkludojn eltiris.
Preninte okulvitrojn, de Vojski filino
Amuze kartaŭguris al Ĉambelanino.
De junuloj diskuto pri ĉaso, en dua
Ĉambro, ĝi estis malpli, ol kutime, brua; ¬530
Ĉar Asesor’, Rejento, grandaj parolistoj,
Konuloj de ĉasarto, plej bonaj pafistoj,
Ambaŭ sidis kontraŭe, kaj grumble koleris:
Instiginte vertragojn, ili cert-esperis
Venkon de siaj hundoj, kiam sur ebeno,
Troviĝis ia bedo de kampula greno.
Tien kuris leporo; Stumpul’, Falk’ ĝin tenas,
Kiam Juĝist’ rajdanton ĉe limo retenas,
Ili devis obei, kvankam grand-kolere;
Hundoj revenis solaj; kiu scias vere: ¬540
Ĉu la besto forkuris? kiu ĝin akiris?
Ĉu Stumpulo ĝin manĝis, ĉu Falko disŝiris?
Ambaŭ kune? Diversa estis punkt’ de vido,
Kaj la disputo daŭris plue, sen decido.
вернуться
[17]
Vicinoj (wiciny), grandaj riverŝipoj sur Njemeno, per kiuj la litvanoj faris komercon kun Prusujo flosigante grenon kaj prenante interŝanĝe koloniajn komercaĵojn.