Inter la buŝoj fulmis subite ekbrilo:
Unue muŝ’, tuj poste, de Vojski klakilo.
En Litvo, muŝ-abunda, ekzistas tiela
Aparta muŝoj-speco, nomata nobela; ¬700
Laŭ kolor’, form’, simila al vulgara ia,
Sed dikventra; pli larĝa estas brusto ĝia.
Fluge netolereble ĝi zumas kaj bruas,
Kaj arane’-teksaĵon per forto traskuas;
Enfalinte, tri tagojn ĝi zume sin movas,
Ĉar ĝi, kun araneo, interlukti povas.
Tion Vojski observis; laŭ lia parolo,
El ĉi muŝo naskiĝas pli eta popolo:
Ĝi, inter muŝoj, kiel patrino abela;
Muŝoj pereos post la eksterm’ de l’ nobela. ¬710
Vere, ke domestrino kaj prepost’ vilaĝa
Ne kredis je ĉi tiu konkludo kuraĝa,
Havante, pri muŝgento, komprenon alian;
Tamen Vojski ne lasis for kutimon sian,
Vidante tian muŝon, postkuris nobelon.
Ĵus al li tia muŝo zumis en orelon;
Dufoje Vojski svingis, bat’ maltrafe pasis,
Triafoje li preskaŭ fenestron frakasis;
Ĝis muŝo, surdigite de krakoj-teruro,
Vidante sur la sojlo homojn, ĉe forkuro, ¬720
Sin, malespere, inter du vizaĝojn ĵetis,
Kaj, tuj poste, de Vojski mano ekbriletis.
Bat’ estis forta, kapoj disiĝis forsalte,
Kvazaŭ fulm’ duonigus arbotrunkon alte:
Ili forte batiĝis ambaŭ pordofoste,
Tiel, ke ambaŭ havis bluajn signojn poste.
Sed neniu rimarkis ĉi tion, feliĉe,
Ĉar ĝisnunan diskuton laŭtan, sed sufiĉe
Ordan, finis eksplodo de bruoj-amaso;
Simile en arbaro, dum la vulpoĉaso, ¬730
Aŭdiĝas arboj-krako, bojado, pafanto;
Kaj jen, subite apron movis postrajdanto
Kaj signalis: ekbruis pafistoj, hundaro,
Kvazaŭ brue aŭdiĝis la tuta arbaro.
Same interparolo: malrapida iro
Ĝia trafas objekton, kiel aproviro.
Ĉasistoj-apro estis nun disput’ furia
De Rejent’, Asesoro, pri hundar’ ilia;
Ĝi daŭris nur mallonge, sed faris tre multe;
Ili elĵetis tiom da vortoj insulte, ¬740
Ke, fine de kutimaj punktoj de l’ debato:
Pikvort’, koler’, provoko-sekvus pugnobato.
Do al ili ruliĝis, el la ĉambro dua,
Ĉiuj tra l’ pordo, kiel ondo rapidflua,
Forportis junan paron, sur sojlo starantan,
Al Janus[27], duvizaĝa dio, similantan.
Tadeuŝ, Telimeno, antaŭ ol sukcesis
Ordigi harojn, voĉoj minacaj jam ĉesis.
En ĉambroj sonis ridmiksita brueto;
Post kverel’, dank’ al Vermo, ekregis kvieto: ¬750
Li, maljunul’, sed ŝultrevasta, korpulenta,
Kiam, Asesor’ kuris al moŝto Rejenta,
Kiam ili minacis sin geste kaj vorte,
Li ambaŭ, je kolumoj, dorse kaptis forte,
Batis dufoje kapojn fortikajn iliajn,
Unu al la dua, kiel paskoovojn iajn,
Kiel vojomontrilo brakojn krucetendis,
Kaj en du ĉambrangulojn la partiojn sendis.
Momenton braketende li staris en loko,
Kaj «Pax, pax, pax vobiscum!»[28] tondris lia voko. ¬760
Ekmiris, eĉ ekridis ambaŭ kontraŭuloj,
Kaj, pro estim’, ŝuldata al pastroj-dignuloj,
Ne insultis monaĥon, kaj post tia provo
Ne inklinis komenci kverelon de-novo.
Almozisto, vidante, ke iĝis silente,
Li ne serĉis triumfon por si, evidente,
Ne mallaŭdis partiojn per riproĉa tono,
Nur ordigis kapuĉon, kaj manojn al zono
Metinte, tuj eliris el ĉambro silente.
Ĉambelano, Juĝisto, sidiĝis momente ¬770
Inter ambaŭ partioj; kaj Vojski, vekita
Kvazaŭ el ia revo, profundemedita,
Stariĝis en la mezo, kaj iom tordinte
Sian grizan lipharon, jakon ordiginte,
Al societo turnis la fajran pupilon.
Kie laŭtiĝis, kiel pastro aspergilon,
Li, kvietige, svingis la ledan klakilon,
Kaj fine, grave supren levinte tenilon,
Kvazaŭ marŝal’-bastone[29] ordonis silenton:
«Silentu! Li ripetis, kaj havu atenton, ¬780
Vi, plej bonaj ĉasistoj en distrikto nia!
Ĉu vi pensis pri sekvoj de skandalo tia?
Jen esper’ de Patrujo, nia junularo,
De kiu novan gloron havu ĉasarbaro,
Domaĝe, jam preferas la ĉason neglekti,
Eble, trovos motivon, por ĝin malrespekti,
Se tiuj, kiuj ŝuldas por imit’ modelojn,
El ĉaso nur alportas malpacon, kverelojn!
Ankaŭ volu respekti mian grizan haron;
Ĉar mi konis pli bonan ol vi ĉasistaron, ¬790
Kaj juĝis ilin, kiel arbitraciano.
Kiu ĉasist’ egalis tiam al Rejtan-o?
Por aranĝi pelĉason, renkonti bestaron,
Ĉu por Bjalopjotroviĉ vi trovus komparon?
Kie pafisto, kiel Ĵegota, nobelo,
Pistol’-kugle trafanta leporon dum pelo?
Terajeviĉon konis mi; li aproviron
Iris renkonti, sole prenante rapiron;
Budreviĉon; kun urso lukti, li maltimis;
Tiajn virojn rigardi, arbaroj kutimis!
Kiel pacigis oni tiam disputantojn? ¬800
Prenis vetgarantion, elektis juĝantojn.
Oginski arbar-hubojn cent, pro lupkverelo,
Njesiolovski, vilaĝojn kelk’ perdis pro melo!
Do vi, sinjoroj, sekvu malnovan modelon,
Per malpli granda veto decidu kverelon.
Vorto — vento, neniam finiĝas diskuto;
Domaĝe eĉ sekigi buŝon per disputo.
Do arbitracianojn elektu komence;
Kion ili verdiktos, fidu konscience.
Ke Juĝisto permesu, kuri eĉ tritikon, ¬810
Al postrajdant’, mi petos Juĝiston amikon.
Mi esperas ricevi la grandan favoron».
Dirante, je genuoj li premis sinjoron.
— «Ĉevalon mi, Rejento, metas kun jungaĵo,
Kaj promesas ankoraŭ, kun ofic’-skribaĵo,
Al Juĝisto ĉi tiun ringon garantian».
— «Mi, Asesor’, demetas orkolaĵon mian,
Lacertlede-kovritan, kun ringoj el oro,
Kun silkteksa gvidilo, de arta laboro;
Sur ĝi juvelo lumas per mirinda brilo. ¬820
Mi volis tion doni herede al filo,
Se mi edziĝus; tiun memoraĵon lasis
Al mi princo Dominik[30], kiam ni pelĉasis
Kun princ’ marŝal’ Sanguŝko, Mejen generalo[31],
Kaj mi ĉiujn provokis al hundvetbatalo
Ĉashistori’ ne aŭdis pri tia kombino:
Mi kaptis ses leporojn per unu hundino!
Ni ĉasis en Kupiska erikeja valo;
Princo Radzivil saltis de sia ĉevalo,
Emocie alpremis gloran Milvon mian, ¬830
Kaj, fervore, trifoje kisis kapon ŝian,
Kaj trifoje, sur buŝon, frapinte hundinon,
Li diris: Mi vin nomas de Kupisk’ princinon. —
Tiel Bonapart’ siajn ĉefestrojn princigas,
Laŭ lokoj, kiujn ili per venkoj glorigas».
Telimen’, por ne aŭdi pluan disputaron,
Volis iri en korton, sed ŝi serĉis paron;
De hok’ ŝi prenis korbon.«Sinjoroj deziras,
Ŝajne, resti en ĉambro; mi-al fungoj iras:
Kiu bonvolas, sekvu!» Ĉi tion dirante, ¬840
Ruĝan kaŝmiran ŝalon ĉirkaŭ kap’ volvante,
Ĉambelanan ŝi prenis je man’ filineton,
Ĝis maleol’, per dua, levante robeton.
Tade’, post ŝi, silente al fungoj rapidis.
Juĝist’ promen’-intencon ĝojigite vidis,
Kiel rimedon, rompi krian disputaron:
Do li vokis: «Sinjoroj, iru en arbaron!
Kun plej bela ruĝfungo, kiu table venos,
Ĉe plej bela fraŭlino sidlokon li prenos:
Kaj ŝin, li mem elektos. Se fraŭlino trovos, ¬850
Plej belan fraŭlon preni, ŝi mem al si povos».
вернуться
[30]
Dominik princo Radziwiłł, granda ŝatanto de ĉaso; li elmigris en la Varsovian Grand-Duklandon kaj proprakoste li formis kavalerian regimenton, kiun li mem komandis. Li mortis en Francujo en j.1813. Kun li estingiĝis la vira linio de princoj en Ołyka kaj Nieśwież, plej eminentaj grandsinjoroj en Polujo kaj eble en Eŭropo.
вернуться
[31]
Generalo Mejen distingiĝis en la nacia milito dum la tempo de Kościuszko. Ĝis nun oni montras en Vilno la remparojn de Mejen.