Li pensis: ne estante roman’-heroino,
Ŝi tamen estas juna, belega knabino.
Ofte granda animo, granda pens’, kaŝite,
En solec’ kiel rozo en arbar’, subite
Ekfloras; ĝin elportu en mondon, sunbrilon,
Kaj rigardantoj miros da koloroj milon!
Ĝardenistino dume stariĝis silente;
Idon, sur brak’ pendantan, ŝi levis atente; ¬160
Duan ŝi mane prenis kaj kelkajn postiris,
Kiel anseridaron, pele tra l’ ĝardeno.
Turniĝinte: «Ĉu povas sinjoro, ŝi diris,
Mian birdaron ree peli al la greno?»
— «Mi birdojn pelu?» kriis grafo mirigite…
Ŝi dume malaperis per arboj kovrite.
Momenton, el spaliro tra verdaĵo maja,
Tralumis io, kvazaŭ okulparo gaja.
La Grafo staris sole, antaŭ la spaliro.
Lia animo, kiel ter’ post sunsubiro ¬170
Malvarmiĝis prenante kolorojn malhelajn;
Li ekrevis, sed sonĝojn li havis nebelajn.
Vekite, li ne sciis, kiun li koleris.
Domaĝe, li malmulte trovis, tro esperis!
Kiam tra bedoj rampis li al paŝistino,
Brulis en lia kapo, saltis kor’ en sino.
Mil ĉarmojn por mistera nimfo li elektis,
Ŝin vestis en miraĵojn, tiom li konjektis!
Ĉion trovis alie. Jes, vizaĝo ŝia —
Bela, tali’ — gracia, sed senproporcia! ¬180
Kaj vizaĝa moleco, ruĝiĝa viveco,
Pruvas pri simplanima, troa feliĉeco!
Penso ankoraŭ dormas, kor’ — nenionfara;
Ĉiu respondo — tiel vilaĝa, vulgara!
«Kial iluziiĝi? li kriis, misterojn
De l’ nimfo mi divenas: ŝi paŝtas anserojn!».
Kun malesper’ de nimfo, tuta ŝorcvidaĵo
Aliiĝis: rubandoj, la ĉarma kradaĵo
El or’, arĝent’, domaĝe! estis pajl’ en vero?
Grafo, manojn plektante, rigardis al tero, ¬190
Al herbekunligita agrosta garbeto,
Kiun li opiniis plumofasko pava.
Li ne forgesis vazon: ora verŝileto,
Abundokorno — estis karot’ ruge flava!
Li vidis, kiel ido gin manĝis avide,
Do pasis for miraĵo!, ĉarmo! sorĉ’! rapide.
Tiel knabo ĉe vido de flor’ cikoria,
Logite de silkaĵo mola, blua ĝia,
Kareseme aliras, blovas: tuj forfluge
Tuta flor’ en aero disfalas lanuge; ¬200
Kaj en mano ekvidas esplorant’ scivola:
Nuda trunk’ de grizverda herb’ restis sola.
Graf’ surpremis ĉapelon, same revenante,
Kiel li venis, sed la vojon rektigante,
Li sur legomoj, floroj, grosarbustoj iris.
Transsaltinte barilon, fine li ekspiris!
Al knabin’ li parolis pri manĝo matena:
Eble ĉiuj jam scias pri lia ĝardena
Renkonto, antaŭ domo? eble serĉi iros?
Rimarkinte forkuron, kion ili diros? ¬210
Do revene, klinante sin apud barilo,
Ĉirkaŭ limetoj, herboj, post turniĝoj-milo,
Li troviĝis kontente sur vojo ebena,
Kiu rekte kondukis al domo biena.
Rigardi la ĝardenon li zorge evitis,
Kiel ŝtelist’ grenejon; ke ne pensu iu,
Ke li volas viziti ĝin, aŭ jam vizitis;
Sed singardeman Grafon observis neniu.
Li vidis flanke, dekstre estis situita
Betularo maldensa, herbkovre-sternita. ¬220
Sur la herba tapiŝo, tra blanka trunkaro,
Sub tendo de pendiĝa, majverda branĉaro,
Svarmis multo da formoj, strange moviĝantaj,
Kvazaŭ dancus, ĉe luno, fantomoj vagantaj;
En nigra kaj malvasta stranga vest’, kelk-iaj,
En longa, dislasita, neĝblanka, aliaj.
Tiu kap’ sub ĉapelo vasta barelringe,
Alia nuda; tiuj kvazaŭ nubon pasas
Kaj post kapo, laŭ vento vualojn dislasas,
Tiratajn, kiel vostoj de kometoj, svinge. ¬230
Ĉiu alia-poze: tiuj terfiksitaj
Turnas nur per okuloj siaj mallevitaj;
Tiu rigardas rekte, dormeme paŝante,
Kiel sur ŝnur’, neniel al flanko turniĝas:
Kaj ĉiuj al diversaj flankoj alkliniĝas,
Ĝis al ter’, kapoklinojn kvazaŭ dediĉante.
Se ili renkontiĝas, ili preteriras,
Nek parolas, nek ian saluton eldiras,
En sin profundiĝinte. Grafo, por komparo,
Vidis en ili bildon: elize’-ombraro, ¬240
De doloroj kaj zorgoj jam libera plene,
Vagas trankvile, mute, tamen malserene.
Kiu divenus, ke la malmulte sin movaj,
Silentaj homoj estas konatoj malnovaj?
Ili iris post brua manĝado matena
Al fungokolektado, laŭ rito solena.
Kiel homoj prudentaj ili moderigas
Siajn parolojn, movojn, ilin konformigas,
En ĉiu cirkonstanco, al loko kaj horo.
Do, antaŭ ol ekiri post mastro sinjoro, ¬250
Ili prenis la pozojn kaj vestojn aliajn;
Servantajn al promeno, blankajn linmantelojn,
Kiuj ŝirmas desupre kontuŝojn iliajn;
Kaj sur la kapojn ili metis pajlĉapelojn,
Do similas animojn, la purgatoriajn.
Junular’ same vestita, ekster Telimeno
Kaj kelkaj sin vestantaj france.
Nova sceno
Por Graf’: li ĝin ne konis, la moron ne vidis,
Do li tre mirigite en boskon rapidis.
Fungoj estis abunde. De fraŭlar’ ŝatataj: ¬260
Ruĝovangaj vulpinoj[2] en kanto glorataj
Simboloj de virgeco, sen verma difekto;
Strange, neniam sidas sur li insekto.
Fraŭlinoj arbaranon ĉasas la gracian,
Kiun fungoj, en kanto, nomas ĉefon sian [3].
Ĉiuj serĉas ruĝulon; kreske ĝi modestas,
Malpli fama en kantoj, plej bongusta estas,
Ĉu aŭtune aŭ vintre, freŝa aŭ salita.
Vojski ĉasas je muŝomorto amanita.
Aliaj fungoj estas malŝatataj juste, ¬270
Kiel sanmalutilaj, aŭ malbonaj guste.
Sed ec ili utilas, ĉar nutrante bestojn,
Ornamas boskon, donas al insektoj nestojn.
Sur verda herbotuko, kvazaŭ da malgrandaj
Tablovazetoj vico, staras rondorandaj
Rusuletoj arĝentaj, flavaj kaj ruĝhelaj,
Kvazaŭ kun vin’ diversa, pokaletoj belaj;
Kaprido renversita funde belpoteto;
Funuleto gracia ĉampan’-kaliketo;
Plue blankuloj rondaj, blankaj, larĝaj, plataj. ¬280
Kiel laktplenaj tasoj en Saksuj’ farataj;
Globoforma, per nigra polvo plenigita
Polvul’ kiel piprujo; — de aliaj, nomoj
Konataj nur al lupoj, leporoj; de homoj,
Ilia granda nombro estas ne baptita.
Al lupaj kaj leporaj neniu rapidas;
Se iu kliniĝinte eraron ekvidas,
Kolere piedbatas: li fungon rompante,
Faras nesaĝe, belan herbkovron difektas.
Telimeno nek lupajn, nek homajn kolektas, ¬290
Distrite kaj enue ĉirkaŭrigardante,
Kun kapo altlevita. Do Rejent’, kolere,
Diris: ŝi fungojn serĉas sur arboj prefere;
Asesor’ pli malice ŝin igis kompari
Al in’ serĉanta lokon, kie neston fari.
Solecon kaj silenton serĉante laŭvide,
Ŝi, for de societo, iris malrapide
Tra l’ bosko sur monteton deklive levitan
Kaj per arboj pli densaj ĉirkaŭe ombritan.
En mezo grizis ŝtono; torent’ el sub roko ¬300
Bruis, ŝprucis kaj serĉe je ombrara loko,
En densaj, altaj herboj sin kaŝis subite,
Kiuj ĉirkaŭflugpendis, akvotrinkigite.
Tie la petolulo, en herba vindaĵo,
Sen movo kaj sen bruo, sur folisternaĵo,
Kaŝite, pen-aŭdeble flustris; laŭ similo,
Kiel ido kriema, kiun al lulilo
Metis patrino, ligis super ĝi kurtenon,
Kaj papavofoliojn ŝutis sub kusenon.
Loko kvieta; ofte ĉi tie kaŝita ¬310
Telimeno ĝin nomas Sanktejo medita.
вернуться
[2]
La traduko imitas la popolajn nomojn; La botanikaj latinaj estas: Vulpino —