Ŝi deĵetis, sur herbokovron ĉe torento,
De ŝultroj ruĝan ŝalon, flirteman laŭ vento;
Kaj kiel naĝantino, ankaŭ ol kuraĝas
Sin mergi en malvarman banon kaj eknaĝas,
Ŝi ekgenuis, klinis sin flanke al ŝalo;
Fine, kvazaŭ kaptite de torent’-koralo,
Ŝi falante, laŭlonge etendis korp-tuton,
Tempiojn man-apogis, sur herbo kubuton,
Kun malsupren klinita kapo; ĉe kuseno, ¬320
Brilis, de franca libro, papero-veleno,
Kaj, super alabastraj, libro-paĝaj randoj,
Plektiĝis nigraj bukloj kaj rozaj rubandoj.
En smaragda herbar’, sur karneola[4] ŝalo,
En longa robo, kvazaŭ tego de koralo,
De kiu refleksiĝis har’ el unu fino,
El dua — nigraj ŝuoj, dum ĉe flankoj brilis
Neĝblankaj ŝtrumpoj, tuko, manoj, blankvizaĝo.
Ŝi, malproksime, raŭpon makulan similis,
Rampintan sur acerofolion.
Domaĝo! ¬330
Ĉiuj de tiu bildo ĉarmoj en kombino,
Vanatendis konulojn; rigardis neniu,
Per fungokolektado sin okupis ĉiu.
Tamen Tade’ atentis flanke per okulo;
Ne kuraĝante rekte, flankiris junulo;
Kiel pafist’, en sia budo, sur durado,
Branĉ-kovrite, veturas al otis’-ĉasado[5]
Aŭ ĥaradrioj-ĉase[6] sur selo pafilon
Kaŝas, aŭ sub ĉevala kolo; la erpilon
Ŝajne sur kamplimeto irante, li trenas ¬340
Kaj ĉiam pli proksime al birdaro venas.
Tiel Tade’ ŝteliris.
Juĝist’ konfuzante
Embuskon, tranĉis lian vojon, rapidante
Al fonto. Venteflirtis la blanka mantelo
Kaj granda tuk’, ligita ĉe zono; ĉapelo
El pajlo, subligite, moviĝis sur kapo,
Ŝanceliĝante, kiel folio de lapo;
Jen ĝi falis sur ŝultrojn, jen okulojn kaŝas;
En mano — grendbastono: Juĝist’ tiel paŝas.
Li kliniĝis, kaj, manojn en fonto lavinte, ¬350
Ĉe Telimen’ eksidis sur ŝton’, apoginte
Sin per manoj sur globo, el ost’ elefanta,
De baston’; kaj aŭdiĝis alparol’ sekvanta:
«Aŭdu, moŝtin’, de tempo, kiam Tadeeton
Ni gastigas, mi havas grandan malkvieton.
Mi — senida, maljuna; ĉi bubet’ petola
Estas mia en mondo konsolaĵo sola
Kaj mia heredonto. Laŭ favor’ ĉiela
Li havos belan pecon da pano nobela:
Pripensi lian sorton, venas jam momento, ¬360
Sed konsideru kaŭzon de mia turmento!
Vi scias, de Tadeo patro, frato mia,
Jacek, strangul’ silentas pri intenco sia,
Ne volas hejmreveni kaj sin kaŝas ie;
Pri sia vivo, filon lasante senscie,
Ĉiam lin administras, pensis en komenco
Pri legion’, afliktis min per la intenco,
Poste konsentis: restu li hejme trankvile
Kaj edziĝu. Edzinon li trovus facile.
Partion mi elektis. Kiu civitano, ¬370
Laŭ nomo, parenceco, al la Ĉambelano
Egaliĝas? Jen lia pli aĝa filino,
Anno, bela, dothava, estas jam fraŭlino.
Mi volis svati…» Tiam Telimen’ paliĝis,
Fermis libron, leviĝis iom kaj sidiĝis.
«Kiel mi panjon amas, ŝi diris, ĉu frato,
Via koro sen Dio estas, sen kompato?
Vi pensas de Tadeo iĝi bonfaranto,
Se vi la knabon faros poligon’-semanto![7]
Vi baros al li mondon! Li iam malbenos, ¬380
Se vi tian talenton en arbaroj tenos!
Mi ekkonis: la ido havas kapablecon
Kaj indas, en grand-mondo, pluan polurecon.
Frato, vi bone knabon en ĉefurbon sendus,
Varŝavon? Aŭ mi, frato, kion rekomendus?…
Petr-urbeton? Verŝajne, pro afer’ aŭtune
Tie mi estos; tial ni pripensos kune
Kion fari. Mi tie mult-personojn konas,
Havas influojn, tio karieron donas.
Kun mia help’ en gravajn domojn li eniros ¬390
Kaj kiam li, kun altaj dignuloj akiros
Konatecon, li havos oficon, ordenon;
Tiam li lasu servon, faru hejmrevenon,
Post akir’ de signifo kaj de mondo-kono.
Do kion frato pensas?» — «Vere, ne malbono,
Diris Juĝist’, se iom junulo veturas,
Rigardas mondon, inter homoj sin poluras;
Ne malmulte en mondo mi veturis june:
Al Pjotrkov’[8] Dubno, kiel palestrano kune
Kun tribunal’; aferojn proprajn akcelante, ¬400
Mi estis en Varŝavo, multe profitante!
Tiel mi ankaŭ volus, la nevon junaĝe
Elsendi inter homojn, jen simple vojaĝe,
Kiel metihelpiston, kiu migri iras
El hejm’ kaj mondokonon per tio akiras;
Ne pro rangoj, titoloj! Pardon’, Telimeno,
Kian signifon havas moskva rang’, ordeno?
Antaŭe, nun eĉ, kiu sinjoro pli grava
Aŭ en distrikt’ nobelo, iome bonhava
Zorgas pri similaĵoj? Tamen ĉiu homo ¬410
Lin estimas, respektas, pro deveno, nomo
Aŭ ofico, sed ia civitan’-elekta,
Kaj ne danka al ies favoro protekta».
Telimen’ interrompis: «Sekve bone, frato:
Tra la mondo vojaĝi, iru la zorgato».
Juĝist’ skrapante kapon diris: «Jes fratino.
Mi volus, sed mi havas novan malfacilon!
Ĉar Jacek ne ellasas el zorgado filon;
Kaj ĵus al mi, sur kolon, venis Bernanrdino
Vermo el transvistule, kiu konfidato ¬420
Estas, konanta ĉiujn intencojn de l’ frato;
Do ili, pro Tadeo, jam decidis ĉion
Kaj volas, ke edziĝe li prenu Zofion,
Edukatan de via moŝt’. Ambaŭ havaĵon
Ricevos mian, krome de Jacek dotaĵon,
En kapitaloj; ilin havas ja sinjoro
Jacek, kaj mi plejparton el lia favoro:
Do li rajtas disponi. — Pensu pri metodo
Ke ĉio kun malgranda fariĝu klopodo.
Ili interkoniĝu; vere junaj aĝe, ¬430
Precipe ŝi, sed tio estas nedomaĝe.
Estas tempo eiligi ŝin el fermiteco,
Ĉar Zosja jam elkreskas ja el infaneco».
Telimeno ekmiris kaj preskaŭ timiĝis,
Leviĝante, sur ŝalo ree genuiĝis.
Komence ŝi aŭskultis, poste ĉe orelo
Neante, skuis manon, kvazaŭ por forpelo
De malagrablaj vortoj, returne en buŝon
De parolanto, kiel trudiĝantan muŝon.
«Ha! novaĵo, sinjoro! ŝi diris kolere, ¬440
Ĉu bona por Tadeo, juĝu mem prefere!
Min Tade’ ne koncernas; mem pri li decidu,
Faru lin ekonomo, en drinkej’ li sidu,
Vendu brandon, Ĉasbestojn en arbar ’ insidu;
Kun li laŭvole agu. Sed Zonjon — mi flegas!
Ĉu Zosja vin koncernas? Ŝian manon regas
Nur mi mem! Se sinjoro Jacek donis monon
Por eduko de Zonjo, promesis aldonon
Al malgranda tutjara pensieto ŝia:
Li Zonjon ne aĉetis. Cetere konscia ¬450
Vi estas kaj memoras homoj ĝis momento,
Ke ne senkaŭza estas malavaro via…
Ŝuldas ion Soplicoj al Horeŝkoj-gento».
(Tiujn vortojn aŭskultis Juĝist’ kun ĉagreno,
Konfuzo kaj videbla ia abonemo;
Kvazaŭ li timus reston de parol’, klinante
La kapon, li per mano jesis ruĝiĝante.)
Telimen’ finis: «Estis mi la vartistino
Kaj nun sola, de Zonjo parenc’-zorgantino.
Krom mi, neniu pensos pri feliĉo ŝia». ¬460
— «Se ŝi feliĉon trovos en edziĝo tia?
Okullevante diris li; se Tadeeto
Plaĉos al ŝi?» — Ĉu plaĉos? Restu en kvieto!
Plaĉos, ne plaĉos: tute afero malgrava!
Vere, Zosja ne estos partio dothava;
Sed ankaŭ ne vilaĝa ia nobelino,
Sed ekscelenca moŝto, vojevodidino!
Edzon trovos nepino Horeŝko-devena!
Ŝia eduko estis tiom zorgoplena!
Ŝi eble sovaĝiĝis ĉi tie!» — Atente ¬470
Rigardis ŝin Juĝisto, ŝajne jam kontente,
Ĉar li diris gajete: «Nu, do kion fari!
Dio vidas, mi iris al negoc’ sincere;
Nur sen koler’. Se volas fratin’ kontraŭstari,
Ŝi rajtas; nu, domaĝe, tamen senkolere.
Mi konsilis, ĉar frato ordonis; ne uzas
Iu devigon: se vi Tadeon rifuzas,
Mi reskribos al Jacek, ke pro kulp’ ne mia,
Ne povas fianĉiĝi Tade’ kun Zofia.
Nun mi zorgos mem. Ŝajnas ke kun Ĉambelano ¬480
Ni svatos kaj konsentos pri cetera plano!»
вернуться
[8]
Piotrków, urbo en Pola Reĝolando estis en malnovaj tempoj loko de kunvenoj kaj kronlandaj sejmoj; poste sidejo de plej supera aŭ Kronlanda tribunalo. — Dubno, urbo en Volinio, antaŭe fama per foiroj kaj kontraktoj (negocaj interkonsentoj)