Dume ŝi malvarmiĝis el fervor’ laŭvide:
«Mi nenion rifuzas, fratet’, malrapide!
Vi mem diris: tro frue, kaj tro juna paro —
Ni pripensu, atendu, ne estos ja baro;
Interkoniĝi povas gejunuloj niaj,
Sed ni laŭ traf’ ne risku sorton de aliaj
Nur mi frue avertas: ke frat’ ne emigu
Tadeon kaj lin ami Zonjon ne devigu;
Kor’ ne estas servisto, ne konas sinjoron, ¬490
Neniam superforto katenos la koron».
Juĝisto, leviĝinte, foriris medite.
Tade’, el kontraŭflanko, alvenis subite,
Ŝajnigante, ke fungoj-serĉo lin altiris.
Samdirekte la Grafo malrapide iris.
Grafo, kiam disputis Juĝist’, Telimeno,
Staris post arboj, ege mirante pri sceno.
Paperon kaj krajonon el poŝ’ eliginte,
Kiujn li ĉiam havas — sur trunk’ fleksiginte,
Li fiksis etenditan desegnokarteton ¬500
Kaj diris: «Kvazaŭ mem vi pozigus grupeton.
Li sur rok’, ŝi en herbo, pentrindaj en vero,
Laŭ vizaĝoj-kontrasto, kapoj-karaktero!»
Li aliris, haltadis, frotis la lorneton,
Rigardis, ĉe okuloj svingante tuketon:
«Ĉu belega vidaĵo, inda je admiro,
Malaperos, sin ŝanĝos ĉe proksim-aliro?
Ĉu herbvelur’ — papavo, verdaĵ’ betfolia?
En nimfo ĉu vidiĝos kortestrino ia?»
Kvankam Graf’ Telimenon antaŭe vidadis ¬510
En domo de Juĝisto, kie li estadis,
Li malmulte atentis ŝin; do kun surprizo
Li rekonis modelon sian de la skizo.
Loko, ĉarma staturo, gusta vestfasono,
Ŝanĝis ŝin, faris pene ebla al rekono.
En okuloj kolero ne tutestingiĝis;
La vizaĝo, sub freŝa ekblovo, viviĝis,
Kiam subite venis junuloj proksime,
Per ruĝeco pli forta, viva, ol kutime.
«Estrino, diris Grafo, kuraĝon pardonu, ¬520
Permesu senkulpiĝi, dankemon rekonu:
Ekskuzas sin de viaj paŝoj esplorinto,
Kaj dankas, de medito via, atestinto.
Tiom mi vin ofendis! tiom ŝuldas sento!
Mi ĝenis meditadon, ŝuldas por momento
De l’ inspiro, momento feliĉa! personon
Kondamnu, sed artisto atendas pardonon!
Mi tre multe kuraĝis, jen pli da kurago:
Juĝu!» — Li genuiĝis kun sia pejzaĝo.
Do Telimeno juĝis la skizojn per tono ¬530
Ĝentila, kiel arton konanta persono;
Ŝi, avarante laŭdojn, vigligon ne ŝparis:
«Mi gratulas, ŝi diris, vi ĝin brave faris,
Sed vi flegu talenton, serĉu por modelo
Belan naturon! Ho! vi feliĉa ĉielo
Itala! de Cezaroj vi ĝardenoj rozaj!
Kaskadoj de klasika Tibur’, [9] grandiozaj!
Terura Paŭzilipa[10] roka voj’! Jen tio
Pentristoj-lando, Grafo! Nin, kompatu Dio!
Muz-id’ ĉe Soplicovaj nutristinoj, certe ¬540
Mortos. Mi tion, Grafo, enkadrigos lerte,
Aŭ lokos en albumon, al desegnareto,
El ĉie kolektita de mi, en tableto».
Ili interparolis pri ĉiel’-bluaĵoj,
Marbruoj, ventaromoj, pri rokaj supraĵoj
Kaj intermiksis, laŭ la vojaĝul’-kutimo,
Ridon, mokon pri aĵoj en patruja limo.
Tamen ilin ĉirkaŭis la litvaj, malhelaj
Arbaroj seriozaj kaj mirinde belaj! —
En krono de lupoloj, la padoprunujoj; ¬550
Kun freŝa, paŝtistina ruĝiĝo, sorpujoj;
Aveluj’, laŭ menado[11], kun verdaj sceptretoj,
Kvazaŭ uv’ ornamita de nuksaj perletoj;
Arbaridoj: kratagon viburn’ ĉirkaŭprenas;
Rubuso, nigran buŝon al framboj premanta,
Per folioj sin arboj, arbustoj mantenas,
Kiel por danc’ fraŭlinoj, junular’ staranta
Ĉirkaŭ geedzoj. Meze de l’ rond’ staras paro,
Levite, super tuta amas’ de l’ arbaro,
Per ĉarmo de koloro, graciec’ talia: ¬560
Betulo, amatino — karpen’, edzo ŝia.
Plue kvazaŭ infanojn, nepojn, maljunuloj
Rigardas en silento: jen fagoj, aĝuloj,
Tie poploj, matronoj; jen muske barbhara,
Kun sia ĝiba nuko, kverko kvincentjara,
Kiun apogas, kvazaŭ rompitaj kolonoj,
Kadavroj de kverkavoj, kiuj iĝis ŝtonoj.
Tadeuŝ’, enuante, turnis sin kaj movis
Pro diskuto, en kiu part-preni ne povis.
Kiam laŭdon de fremdaj boskoj kaj belecoj ¬570
Sekvis vice-nomate, ĉiuj arbospecoj:
La cipresa, oranĝa, oliva, migdala,
Citrona, mahagona, juglanda, santala,
Aloa, kakta, figa, ec fine hedera
Kaj sonis glor’ de ĉies formo, trunko, floro,
Tiam Tade’ fariĝis ĉiam pli kolera
Kaj ne povis reteni indignon de l’ koro.
Li simplul’, sed kapabla por natur’-admiro
Rigardante arbaron, diris kun inspiro:
«En Vilna botanika ĝarden’, mi atente ¬580
Observis famajn arbojn, kiuj oriente
Kreskas, kaj en la suda bela ter’ itala;
Kiu el ili estas al niaj egala?
Ĉu fulmoforigiloj — aloaj bastonoj?
Ĉu pigmeo, kun oraj globetoj, citronoj,
Mallonga, dikotrunka, kun laka folio
Kiel virin’ malbela, sed riĉa por tio?
Ĉu maldika, malgrasa kaj longa cipreso?
Enua, ne malĝoja arbo, laŭ impreso;
Ĝi aspektas malĝoje sur tomb’? Jen lakeo, ¬590
Germano, en funerbra kortega livreo,
Ne kuraĝante levi manojn, nek moveton
De l’ kapo, por neniel rompi etiketon.
«Ĉu ne pli bela nia honesta betulo,
Ploranta kampulino, pro filo, mortulo,
Aŭ pro edzo vidvino, kiu manplektante,
Ĝis al tero etendas harligon torente:
Muta malĝoj’, stature ploras elokvente!
Kial sinjoro Grafo, pentradon ŝatante,
Ne pentras arbojn, inter kiuj li mem sidas? ¬600
Vere, pri vi najbaroj eble ŝerce ridas,
Ke loĝante fekundan litvan ebenaĵon,
Vi pentras rokoplenan ian dezertaĵon».
«Amiko, diris Grafo, estas bel-naturo:
Formo, fon’, materio, sed anim’ — inspiro,
Kiun levas alsupre fantazi’-flugiro
Kaj apogas reguloj; gusto ’as poluro.
Ne sufiĉas naturo, nek ia fervoro:
Ideal’-sferon flugi devas nia koro!
Ne ĉio bela estas pentrebla, ne ĉio! ¬610
Vi sciiĝos pli vaste el libroj pri tio.
Koncerne pentroarton: pejzaĝoj bezonas
Vidpunktojn, grupojn, kunon, ĉielon, ĝin donas
Italuj’! Do en pentra arto, Italujo
Estis, estas kaj estos: pentristoj patrujo!
Tial ekster Breughel-o[12], sed ne Van der Hell-o,
Nur pejzagisto, (nome estas du Breŭghelo),
Kaj krom Rujsdal-o[13], kie en tuta nordlando
Ekzistis pejzaĝisto de unua grando?
Do ĉielon!» — «Orlovski[14] nia, estis ĝuste, ¬620
Telimen’ interrompis, Soplican’ laŭguste,
(Tio estas Soplicoj-malsano, laŭ scio,
Ke krom patrujo, plaĉas al ili nenio.)
Orlovski ĉiam vivis en Petro-urbeto;
Fama pentrist’, (mi havas skizojn en tableto):
Li loĝis apud caro, kiel en edeno:
Graf’ vi kredas? li revis pri hejmoreveno!
Li ĉiam pri juneco sia rememoris,
Polajn: teron, ĉielon kaj arbarojn gloris…»
вернуться
[11]
Menadoj, virinoj el sekvantaro de greka dio Bakĥo, portis en mamoj bastonojn ĉirkaŭvolvitajn per hedero kaj vinberaj branĉetoj.
вернуться
[12]
вернуться
[14]
Orłowski Aleksander, fama pentristo kaj desegnisto pola; nask. 1777 en Varsovio, mort. 1832 en Petersburgo.