Aperaĵo en papilotoj vekas Tadeon • Tro malfrua rimarko de l’ eraro • Drinkejo • Emisario • Lerta uzo de tabakujo turnas la diskuton sur ĝustan vojon • Pranestejo • Urso • Danĝero de Tadeo kaj de l’ Grafo • Tri pafoj • Disputo pri pafiloj Sagalasa kaj Sanguŝka, decidita aprobe por la Horeŝka unutubo • Bigoso • De Vojski rakonto pri duelo inter Dovejko kaj Domejko, interrompita per instigo de hundoj kontraŭ leporo • Fino de l’ rakonto pri Dovejko kaj Domejko
Samaĝuloj de litvaj grand-dukoj, arbaroj
De Bjalovjeĵa, Svitezj’, Kuŝelev’, Ponaroj[1]
Kiuj ombris kronitajn kapojn de Vitino,
De la Granda Mendogo kaj de Gedimino[2],
Kiam ĉe fajr’ ĉasista, sur monto Ponara,
Li kuŝis sur la ursa felo vilohara
Kaj aŭskultante kantojn de saĝa Lizdejko
Kaj per Viljo aspekto kaj bru’ de Vilejko
Dormlulite, li sonĝis pri la lupo fera,
Kaj vekite, laŭ dioj-ordono supera ¬10
Fondis Viln’-urbon[3] kiu sidas en arbaro,
Kiel lup’ inter uroj, aproj kaj ursaro.
El ĝi, kiel el roma lupino reĝidoj[4],
Eliris Kejstut, Olgerd kaj la Olgerdidoj
Grandaj ĉasistoj, same gloraj kavaliroj,
En postkuro de bestoj kaj en militiroj,
Al ni ĉasista sono malkovris misteron,
Ke Litvo bezonados arbarojn kaj feron.
Arbaroj! vin rigardis al ĉaso veninta
Lasta reĝ’ en Vitolda kolpako la pinta, ¬20
Feliĉa Jagellona lasta militisto[5],
Kaj en Litvo la lasta monarĥo ĉasisto.
Hejmlandaj arboj miaj! se dispono Dia
Permesos hejmrevenon, amikaro mia!
Ĉu vin mi trovos ree? ĉu vivas en sano
Vi, ĉirkaŭ kiuj rampis mi, kiel infano…
Ĉu vivas grandegulo, Baŭblis ĝia nomo[6]
Kies jarcent’-kavaĵo, kiel bona domo,
Por dekdu homoj estis vespera manĝejo?
Ĉu floras bosk’ Mendoga, ĉe paroĥpreĝejo?[7] ¬30
Tie en Ukraino, ĉu ankoraŭ bruas
Ĉe dom’ de Holovinski, kie Rosj-o fluas,
Tilio diskreskinta, ke sub ombro ĝia
Centpare iris dancon junular’ gracia?
Monumentoj vi niaj! Vin, kiom en jaro
Forhakas komercistoj, moskva registaro!
Ne lasante azilon al la birdoj kantaj
Nek al bardoj, la ombron kiel bird’ ŝatantaj.
Ja tili’ Ĉarnolesja al Jano sentema[8]
Inspiris multajn rimojn kverko babilema ¬40
Al bard’ kozaka tiom da mirakloj kantas[9]
Arboj miaj, kiome mi al vi ŝuldantas!
Pafisto forkuranta mokojn de kolegoj
Pro maltrafita besto, sub viaj branĉegoj
Mi ĉasis revojn; kaj en sovaĝregiono,
Forgesinte la ĉason, mi sidis sur ŝtono;
Ĉirkaŭe brilis griza musko surverŝita
Malhelblue per nigra bero dispremita,
Kaj tie flagris ruĝe erik’-altaĵetoj
Kun ornam’ el koralaj vakcini’-perletoj. ¬50
Malhel’ ĉirkaŭe; supre branĉoj sin etendis
Kaj kiel verdaj, densaj nuboj suben pendis;
Vent’ furiozis super arkaĵ’ nemovata,
Per ĝemo, hurlo, krako, frakas’ tondrobata.
Stranga, surdiga bruo! super kapo mia,
Kvazaŭ estus pendanta la maro furia.
Malsupre, urbruinoj kvazaŭ: renversita
Kverko, kiel grandega trabaĵo rompita;
Kaj sur ĝia apogo leviĝas kolone
Branĉaraj trunkoj, traboj putrintaj duone, ¬60
En ĉirkaŭbar’ de herboj. Kun terur’ vi vidas:
Arbaro-mastroj meze de l’ teraso sidas:
Aproj, ursoj kaj lupoj; jen kuŝas ĉe fostoj
Post nesingardaj gastoj ekmorditaj ostoj;
Iam elŝprucas supren tra herbo verdanta,
Kiel fontan’ du kornoj de cervo kuranta,
Kiu brilas tra arboj per flaveta strio,
Kiel estingiĝanta en arbar’ radio.
Ree silent’ malsupre. Pego surabie
Frapetas, poste flugas, malaperas ie, ¬70
Sed ne ĉesas per beko frapi en kaŝloko,
Kiel infano serĉi invitas per voko.
Sciur’ tenanta nukson pli proksime sidas,
Mordas; vosteto pendas super la okuloj,
Kiel plumtufo super kask’ de kirasuloj:
Malgraŭ ŝirmil’ atentas ĝi, kaj se ekvidas
Gaston, saltas plej lerta el arbar’-saltuloj
De la arbo sur arbojn, fulmbrile; en fino
Ĝi nevideble kaŝas sin en trunkosino,
Kiel revenas hejman arbon driadino[10] ¬80
Ree mallaŭte.
Branĉo skuiĝis puŝita,
Kaj inter la sorpuja berar’ disŝovita
Ekbrilis, pli ol sorpoj, vizaĝo ruĝhela.
Berojn, nuksojn kolektas junulino bela.
En bastkorbeton metas ŝi la kolektatajn
Freŝvakciniojn, kiel ŝia buŝo skarlatajn.
Fkanke junul’ avelojn klinas; post deklino
Briletajn nuksojn kaptas fluge la virgino.
Ĵus ili aŭdis kornoj-sonon, hundbojadon,
Kaj divenis proksime venantan ĉasadon. ¬90
Do ambaŭ timoplene en densaj branĉetoj
For malaperis, kiel arbaraj dietoj.
Soplicovo moviĝas: sed, nek hundojbojo,
Ĉevalojheno, knaraj kaleŝoj sur vojo,
Nek de trumpetoj ĉasosignalo donita,
Povis tiri Tadeon el sternaĵo lita.
En vest’ falinte liton, dormegis junhomo,
Kaj neniu ekpensis serĉi lin tra l’ domo.
Ĉiuj mem okupite, laŭ ordon’ rapidis
Pri dormul’ forgesinte, foreston ne vidis. ¬100
Li ronkis. Tra l’ aperto fenestrokovrila
Eltranĉita korforme, enfalis sunbrila
Fajrokolono, rekte al frunto kaj buŝo
De volanta ankoraŭ dormi Tadeuŝo.
Li turniĝis, ŝirmante sin. Ĵus frapo ia
Lin vekis. Gaja estis revekiĝo lia.
Li estis birde vigla, facile respiris
Kaj sentis sin feliĉa, al si ridetante;
Pri ĉio okazinta hieraŭ, pensante.
Li sentis korbatadon, ruĝiĝe sopiris. ¬110
Li rigardis fenestron: miraĵoj! En klaro
De tiu koro, brilis hela okulparo,
Tre larĝe malfermita, al rigard’ simila,
Kiu penetras ombrojn el taglumo brila.
Kaj li vidis: maneto, kvazaŭ ventumilo
Al sun’ turniĝis, kiel okuloj-ŝirmilo;
Fingretoj, direktitaj al roza sunhelo,
Ruĝiĝis trae, kiel rubena juvelo;
Scieme disklinita buŝo kun dentetoj,
Kvazaŭ inter koraloj lumantaj perletoj; ¬120
Vangoj, kvankam ŝirmitaj per roza manplato
Flamas mem, kiel rozoj, per viva skarlato.
Tadeo, ĉe fenestro en ombro kuŝante
Kaj belegan aperon super si vidante
Preskaŭ sur la vizaĝo, ne sciis, ĉu tio
Estas vere maldormo, aŭ sonĝa vizio
Pri aminda, helbrila infana vizaĝo,
Kiun sonĝe ni vidis en senkulpa aĝo.
Vizaĝeto kliniĝis, li time kaj ĝoje
Tremante, ha! ekvidis precize, refoje, ¬130
Rememoris, rekonis mallongan blondharon,
Volvitan en neĝblankan papilotoj-aron,
Kvazaŭ arĝentsilikvoj, ili sunobrile
Lumis al kron’ sanktula en bildet’ simile.
вернутьсяBjalovjeĵa praarbarego en Grodna gubernio kun vilaĝo Białowieża. — Świteź, pentrinda lago en Novogrodeka distrikto, fama pro la balado de Mickiewicz titolita «Svitezja nimfo». — Ponary, montoj. — Kuszelewo, vilaĝo malproksime de Novogrodek.
вернутьсяMendog aŭ Mindowe, Litwa reganto en XIII-a jarcento; li celis al unuigo de ĉiuj litvaj landoj sub unu reĝa sceptro. — Witenes, litva duko, mortinta en komenco de XIV-a jc.; li batalis dum la tuta vivo, precipe kun la germanaj Krucokavaliroj (krucistoj), por konservi sian landon en tuteco kaj sendependeco. — Gedymin, Granda Duko litva 1315–1341, patro de Kiejstut kaj Olgierd kaj avo de Witold kaj Władysław Jagiełło, kiu alpreninte la bapton kaj edziĝinte kun Jadwiga, nepino de la pola reĝo Kazimiro Granda, lasta vira posteulo el la Piasta dinastio, donis komencon al la Jagiellona dinastio, reganta en Polujo de 1386–1572 j. — Litvo, doninte al la Pola Krono sian dinastion kaj akceptinte kun la roma-katolika kristaneco la polan kulturon, post la libervola unuiĝo de ambaŭ ŝtatoj, nacie tute kunkreskis kun Polujo kaj dum la perfortaj dispartigoj de la komuna pola ŝtato kaj poste, Litvo refoje heroe kunbatalis por la restarigo de ĝia tuteco kaj sendependeco. Multaj el la plej eminentaj polaj viroj estis litvaj poloj.
вернутьсяLaŭ tradicio Gedymin havis sur la Ponara monto sonĝon pri fera lupo kaj laŭ konsilo de Lizdejko (ĉefpastro de la idolana Litvujo) li fondis la urbon Vilno, ĉe la enfluo de la rivero Wilejka en Wiljon.
вернутьсяUnuaj fondintoj de Romo: Romulo kaj Remo.
вернутьсяZygmunt August, la lasta pola reĝo el Jagellona dinastio; li regis de 1548–1572 j. kaj estis levita laŭ antikva kutimo sur la tronon de la Granda Litva Duklando; li ligis al zono glavon kaj kronis sin per kolpako (alta pinta ĉapo velura kun zibelpelta borderaĵo) Li estis fervora ĉasisto.
вернутьсяEn Rosień-distrikta vilaĝo Bordzie, bieno de la Litva Landskribisto Paszkiewicz, kreskis kverko konata laŭ nomo Baublis, kiu en idolanaj tempoj estis pie adorata kiel sanktaĵo. En la interno de tiu elpuntrinta grandegulo (forhakita en j.1812) la ŝtatviro Paszkiewicz aranĝis muzeon de Litvaj antikvaĵoj.
вернутьсяProksime de la Novogrodeka paroĥejo kreskis antikvaj tilioj; multaj el ili estis forhakitaj ĉirkaŭ la j.1812.
вернутьсяCzarnolesie, vilaĝo en kiu loĝis Jan Kochanowski, plej eminenta poeto pola en XVI cj. (nask.1530, mort.1584) Sub branĉegoj de tilio, kiu ĉirkaŭombris lian domon, li ofte meditis kaj verkis multajn el siaj belegaj poemoj, inter-alie la famajn korskuantajn elegiojn «Treny» post la morto de sia plej amata filineto Ursula.
вернутьсяKoncernas la ukrainan polan poeton Seweryn Goszczyński (1801–1876) kaj precipe lian poezian rakonton «Kanjova Kastelo» (Zamek Kaniowski), kiu laŭ enhavo kaj karaktero estas vera kozaka kanto plena de malserena, grandioza spirito de la stepoj.
вернутьсяDriado, antikva greka nimfo loĝanta en arbo.