Выбрать главу
Vermo, tabl-apogite diskutis, nobeloj Ĉirkaŭ, aŭskultis lin per atentoreloj       ¬290 Kaj nazojn al monaĥa klinis tabakujo; Flarante, ili ternis kvazaŭ el pistujo.
«Ho! Reverendissime»[18], Skoluba terninte Diris, tabako iras la kapon ĝispinte! Ekde mi nazon portas (li glatis long-nazon, Ternis), mi tian flari ne havis okazon; Vere monaĥa, certe kun Kovna sigelo, Urbo, fama en mondo, pro tabak’, mielo[19]. Mi estis tie…» Vermo enmiksis: «Por sanoj De ĉiuj viaj moŝtoj, sinjoroj litvanoj!       ¬300 Koncerne la tabakon, ĉi tiu devenas El pli fore, ol moŝto Skoluba divenas: Paŭlinoj de Hel-Monta monaĥej’ malnova Tian tabakon faras en urb’ Ĉenstoĥova[20] Kie estas la bildo per mirakloj fama, De Virga Dipatrino, Reĝino ĉiama Pola, nomata ankaŭ de Litvo Dukino, — Jes, Ŝi portas ankoraŭ kronon de reĝino, Sed en Litva Duklando la skismo[21] eknestis!» «El Ĉenstoĥovo? diris Vilbik, tie estis       ¬310 Mi dum la indulgenco antaŭ tridekjaro. Ĉu vere, ke en urbo nun gastas francaro, Rabi trezoron, templon ruinigi volas? Ĉar Litva Kuriero[22] pri tio parolas». «Ne vere, diris Vermo, ĉar franca majesta Moŝt’, katoliko estas, modele honesta. Papo lin unktis, ili vivas en konkordo Kaj konvertas la francojn, ĉe kiuj la ordo Iome difektiĝis. Ĉenstoĥovo, vere Donis multan arĝenton el trezor’ ofere       ¬320 Al patrujo, Polujo; laŭ ordono Dia: Liaj altaroj estas trezorej’ nacia. Ja en Duklando, pola armeo laŭscie Kalkulas jam cent miloj, baldaŭ estos plie. Kiu pagos armeon? ĉu ne litvanaro? Sed vi nur monon donas por la moskva caro». «Ne donas, kriis Vilbik, oni prenas forte». «Bonfaranto — aŭdiĝis kampul’ humilvorte, Kliniĝinte al pastro, skrapis kapoŝelon: Mizero nur duone premas la nobelon;       ¬330 Nin ili senhaŭtigas» — «Kampul’, kriis laŭte Skoluba, vi kutimis tion kaj senhaŭte Vivas plu, laŭ angilo; sed bone-naskitaj, Al oraj liberecoj ni kutimigitaj!» Egalis ja nobelo, sur kampet’ malgranda … („Jes — kriis ĉiuj — al la vojevodo landa!“) Nun, ili nobelecon neante, ordonas Serĉi paperojn, ilin esplori proponas». «Pri vi, kriis Juraha, afer’ malpli grava: Kampul’ nobeligita vi estas praava,       ¬340 Sed mi el princoj! Ili demandas pri tio, Kiam mi nobeliĝis? memoras nur Dio! Moskvul’ demandi kverkon iru en arbaron Kiarajte ĝi kreskas super arbustaron». «Princ’, diris Ĵagjel, vi nin imponi ne pravas. Ĉi tie pli ol unu domo mitrojn[23] havas». «Vi havas en blazono krucon, jen kaŝita Alud’, kriis Podhajski, al gent’ neofita»[24] «Fals’! interrompis Birbaŝ, mia grafa krono Tatara, havas krucojn super ŝip-blazono».       ¬350 Poraj[25], mitro or-kampa, princ-blazono, laste Kriis Mickjeviĉ, skribas ĝin Strijkovski[26] vaste»
Drinkejo ekbruegis; do pastro Robako Ree vice regalis per sia tabako Parolantojn. Post krioj fariĝis kviete, Ĉiu flaris ĝentile kaj ternis ripete. Profitante silenton, la Pastro daŭrigis: «Ho, grandajn virojn mia tabako ternigis! Jen kvarfoje el tiu tabakujo same Generalo Dombrovski flarumis iame!»       ¬360 — «Dombrovski?» ili kriis. — «Jes, jes li, litvanoj; Mi estis en tendaro, kiam de germanoj Li prenis Gdanskon[27] skribis li ion; timante Ekdormi, li flarumis, ternis; min frapante Sur la ŝultron, li diris: pastro Bernardino, Ni vidos nin en Litvo, antaŭ jarofino; Diru, ke min atendu litvanoj kun tia Tabako ĉenstoĥova, neniel alia!»
Parolado de Pastro elvokis magie Tian miron kaj ĝojon, ke ekregis ĉie       ¬370 Silento; poste sekvis duonlaŭte nova Demandado: «Tabako pola? Ĉenstoĥova? Dombrovski? Italujo?…» Ĝis fine kuniĝis Penso kun pens’, kaj vorto kun vort’ kaj aŭdiĝis Unuvoĉe, kaj kvazaŭ laŭ ies komando, La krio: «Marŝ’ Dombrovski, el itala lando!» Korpremis sin: kampulo kun grafotataro, Kruc’ kun Mitro, Porajoj kun Grif’ kaj Ŝiparo; Kaj forgesinte ĉion, eĉ la Bernardinon, Kantis, kriante: «Brandon, mielon kaj vinon!»       ¬380
Longe kanteton Vermo aŭskultis inkline; Por interrompi, prenis li en manojn fine Tabakujon, per terno melodion skue Miksis kaj diris, antaŭ reagordo, plue: «Laŭdante la tabakon, sinjoroj, vi pravas; Vidu, kion interne tabakuj’ enhavas!» Li, frotinte per tuko la malpurigitan Kovrilon, montris etan armeon pentritan, Kiel muŝsvarmo! meze, rajdesidis viro, Granda kiel skarabo, ĉef’ de militiro       ¬390 Spronis, kvazaŭ por salti ĉielon okaze, Manon tenis sur brido kaj duan ĉenaze: «Rigardu, diris Vermo, tiel minaceme Kiu teniĝas?» — Ĉiuj rigardis scieme. — «Granda imperiestro, ne de moskvularo, Ĉar neniam tabakon flaris moskva caro». «Granda vir’, vokis Cidzik, kaj kapot’-vestite? Mi pensis, tia iras per oro kovrite: Ĉar ĉe moskvuloj iu general’, sinjoro, Brilas kiel ezoko en safran’, en oro»       ¬400 «Nu, mi vidis Koscjuŝkon, en juneco mia, Diris Rimŝa, li estis ĉefestro nacia, Granda vir’, tamen iris en sukmano[28] sia Krakova, aŭ ĉamarko!» — «en ĉamarko kia? Diris Vilbik, ĝin oni nomis taratata.» «Sed tiu havis franĝojn, kaj ĉi tiu glata», Kriis Mickjeviĉ. — Sekvis disputokomenco Pri ĉamar’, taratatko kaj formdiferenco.
Vermo, ĉar diskutado disvojiĝis tree, Komencis al fajrujo ĝin kolekti ree,       ¬410 Per tabak’ regalante; oni ternis brue, Al si deziris sanon; li parolis plue: «Se franc-imperiestro dum batalo flaras Tabakon, ĝi signifas, ke li venke staras. Ekzemple kun kanonoj apud Aŭsterlico[29] Staris francoj, al ili kuris moskva vico. Li rigardis: Se francoj elpafis, momente Kiel herbo sterniĝis rusoj regimente; Kiam galope nova regimento falis, Napoleon, flarante tabakon signalis,       ¬420 Ĝis fine Aleksandr’ kun Konstanto, sia Frat’, kaj imperiestro Francisko aŭstria El kamp’ forkuris: tion Napoleon vidis, Do post batalo, fingrojn skuante, li ridis. Se, en lia armeo ĉeesta sinjoro Iu servos, li tion havu en memoro».
«Aĥ, ekvokis Skoluba, Almozisto mia, Kiam tio okazos? Ja por ĉiu dia Festo dum jaro homoj la francojn profetas! Ni rigardas, ĝis lace okul’ sin fermetas;       ¬430 Kaj moskvulo je kolo nin tenas per forto: Antaŭ ol venos helpo, nin forprenos morto».
«Moŝto, diris la Pastro, virino veplendu, Kaj kunmetinte manojn, la judo atendu, Ĝis venos gast’ aŭ pordon ekfrapos amiko; Venki kun Napoleon — eta artifiko. Li tri foje al ŝvaboj draŝis felon, tredis Prusaĉojn, kaj trans maron anglojn forekspedis; Sekve moskvulojn certe li simile benos; Kio rezultos? moŝtoj, kio poste venos?       ¬440 Jen litva nobelaro saltos sur ĉevalojn, Prenos sabrojn, post kiam li finos batalojn; Tiam, venkinte ĉiujn, moŝt’ Napoleona Diros: kiu vi estas? helpo — malbezona. Ne sufiĉas atendi, gastinviton fari, Oni devas domanojn kolekti, prepari Tablojn, kaj antaŭ festo purigi en domoj, Mi ripetas: balau kaj purigu, homoj!»
вернуться

[18]

Latine: plej respektinda.

вернуться

[19]

Kovno, urbo komerca en Litvo, ĉe riveroj Vilja kaj Njemen. Ĉi tie en j.1819 la 21-jara Mickiewicz estis instruisto gimnazia.

вернуться

[20]

Częstochowa apartenis tiam (1811) al Varsovia duklando (komparu noton [43] en Lib. I). Pro la rusa-franca milito la litvanoj esperis, ke Napoleono kiel venkanto reunuigos Litvon kun Polujo kaj restarigos la polan regnon en la antaŭaj limoj.

вернуться

[21]

La rusa eklezio; tio signifas: Litvo estas sub rusa regado.

вернуться

[22]

Registara gazeto eldonata tiam en Vilno.

вернуться

[23]

Mitro, princa krono super princa blazono.

вернуться

[24]

Por dokumenti sian sidonecon al la nova religio la konvertitoj kutimis meti krucon en la familian blazonon.

вернуться

[25]

Poraj, la blazono de Mickiewicz, havis blankan rozon sur la ruĝa ŝildo.

вернуться

[26]

Stryjkowski Maciej, pola historiisto, vivinta en la XVI-a cj.

вернуться

[27]

Gdańsk, germane Danzig, urbo apud Vistulo, ĉe Balta Maro, ekokupita de prusoj post la dua dispartigo de Polujo en j.1793. En j.1807 la urbo kapitulaciis al franca marŝalo Lefebvre.

вернуться

[28]

Sukmano, vilaĝana drapsurtuto; ĉamaro,ĉamarko, pola laĉvesto; taratato,taratatko, mallonga pola kapoto kun laĉoj kaj franĝoj.

вернуться

[29]

En batalo ĉe Austrlitz (ĉeĥe Slavkov) en j.1805, en kiu Napoleono venkis aliancan armeon aŭstro-rusan sub komando de Kutuzov, ĉeestis persone la imperiestroj Franco II kaj Aleksandro I kun sia frato Grand-duko Konstanteno.