Sekvis silento, poste voĉoj are sonas:
«Kiel domon purigi? Kiel vi proponas? ¬450
Ni pretiĝos por ĉio, por ĉio prepare;
Nur Pastro Bonfaranto parolu pli klare»
Verm’ rigardis fenestron, diskuti ĉesinte;
El fenestro li metis kapon ekvidinte
Ion interesantan, kaj diris: «Ĉar nune
Mankas temp’ ni pli vaste priparolos kune
Tion morgaŭ: En urbo pro afer’ mi estos;
Reveturante, voje mi ĉe moŝtoj kvestos»[30].
«Por nokto Njehrimovon bonvenu!, en domo
Standardestro[31] kontentos, diris Ekonomo. ¬460
En Litvo ja parolas proverbo malnova:
Feliĉa homo, kiel kvestant’ Njehrimova!»
«Kaj nin, diris Zubkovski, vizitu favore;
Estas tolpeco, buterbarelet’ ĉi hore,
Ŝaf’, bovinet’; memoru la vortojn por provo:
Feliĉul’ trafis kiel pastro al Zubkovo».
«Al ni» diris Skoluba. ’Al ni, Terajeviĉ.
Malsate ne eliris pastro el Puceviĉ».
Nobelaro promesis kaj invitis kore
Akompanante Vermon ekster pordon fore. ¬470
Antaŭe, tra fenestro li vidis kiele
Tadeo plengalopis sur voj’ senĉapele,
Kun kap’ klinita, pala vizaĝ’ malserena
Kaj spronis, vipis beston en galopo plena.
Tiu aspekto pastron konfuzis laŭvide,
Do li post la junulo ekpaŝis rapide
Al praarbaro, kien okulo ĝisiris,
Sur horizonta rando ĝi nigre sin tiris.
* * *
Kiu vin tutesploris, abisma profundo
De litvaj praarbaroj, ĝis mezo, ĝis fundo? ¬480
Fiŝisto borde sondas la fundon de l’ maro;
Ĉasist’ rondiras ĉirkaŭ litva praarbaro;
Li konas nur supraĵe la formon, eksteron,
Sed neniel internan de l’ koro misteron.
Kio en ĝi okazas? scias nur fabeloj;
Ĉar post arbaroj, densaj arbetaĵ’-manteloj,
Estas rempar’ da trunkoj, ŝtipoj kaj radikoj
Defendita de marĉoj kaj de mil torentoj,
De reto da herbaĉoj, ejoj de formikoj,
Vespoj-, krabroj-nestaro, volvoj de serpentoj. ¬490
Se ĉi obstaklojn venkus kuraĝ’ homsupera,
Ĝin renkontus ankoraŭ baro pli danĝera.
Ĉiupaŝe insidas lupkavaĵfasone
Lagetoj, putoj, herbekovritaj duone;
Homoj neniam sondos ilian profundon,
(Tre verŝajne diabloj okupas la fundon.)
Vitre brilas la akvo, sangorustoplena,
El intern’ iras fumo, odor’ abomena.
Arboj ĉirkaŭe perdas foliojn; senŝelaj,
Kalvaj, pigmeaj, vermaj kaj malsanŝvelaj, ¬500
Klininte branĉojn, kun la muska plik’ sur nukoj,
Ĝibigante la trunkojn, kun fungaĉ’-verukoj,
Kvazaŭ sorĉistinaro ĉe kaldrono staras,
Varmiĝas kaj kadavron kuire preparas.
Post ĉi lagetoj plue, ne nur paŝ’ ne povus,
Sed eĉ okulo vane enpenetri provus,
Ĉar tie kovras ĉion la nebula nubo,
Kiu leviĝas el la varma marĉa subo.
Sed post nebuloj (kiel fabelas popolo),
Etendiĝas fekunda, bela regiono, ¬510
La besta kaj kreskaĵa regnoj-metropolo:
En ĝi, de ĉiuj arboj, herboj, semdepono,
El kiu diversspecoj diskreskas sur tero
Kaj kiel en arkeo, de bestoj-genero,
Por multiĝo, almenaŭ konserviĝas paroj.
Ĝustemeze, en kortegoj loĝas fundamentaj:
Prabovo, uro, urso, praarbaraj caroj;
Sur arboj ĉirkaŭloĝas linkoj akrosentaj,
Kaj manĝegemaj guloj[32], ministroj atentaj.
Plue, kiel vasaloj, nobelaj subuloj, ¬520
Loĝas la aproj, lupoj kaj alkoj kornuloj;
Ensupre vivas falkoj kaj agloj sovaĝaj,
Ĉe la kortegaj tabloj, flatistoj kuraĝaj,
Ĉe tiuj patriarkaj, ĉefaj bestoparoj,
Kaŝitaj nevideble, meze de arbaroj,
Trans lim’, por kolonizo, infanaron sole
Sendante, mem trankvilon ĝuas metropole,
Ne pereas de tranĉa, aŭ pafa perforto,
Sed maljunuloj mortas de natura morto.
Ili havas tombejon, se mort’ proksimiĝas, ¬530
Birdoj demetas plumojn, suĉbest’ senhariĝas,
Kiam urso sendenta maĉi plu ne povas,
Cervo kaduka, kiam piedojn pen-ŝovas,
Leporo, kies sango jam iĝas rigida,
Korvo, iĝante griza kaj falko senvida,
Kiam aglon maljunan beko kurbigite
En arkon, ĉesas nutri, eterne fermite[33]
Ili iras tombejon; eĉ best malpli granda
Vundite, morti kuras al flanko hejmlanda.
Tial en loko, kie homo gasti povas, ¬540
De mortinta bestaro ostojn li ne trovas[34].
Laŭ dir’, en metropolo ĉiuj bestoj flegas
Bonajn morojn, ĉar tie ili mem sin regas,
De homa civilizo ne vidas modelojn,
Ne konas pri proprecorajto la kverelojn,
Ne konas la militan arton, nek duelojn.
Kiel edene avoj, vivas nepoj-gento,
Sovaĝaj, hejmaj kune, en amo, konsento;
Nek sin kornpuŝas ili, nek mordas per dento.
Eĉ se homo enfalus tien serarmile, ¬550
Li, meze inter bestoj, trairus trankvile;
Ili rigardus homon kun tia mirado,
Kun kia en la sesa tago de l’ kreado,
Iliaj pragepatroj, kiuj pace sidis
En paradiz’, unue Adamon ekvidis.
Feliĉe, homo tien el voj’ ne eraras,
Ĉar Pen’, Terur’ kaj Morto enirejon baras.
Nur iam en postkuro tro fervoraj hundoj,
Troviĝinte sengarde en kavaj profundoj,
Kies intern’-aspekto ilin ekteruras, ¬560
Hurlete, kun freneza rigardo, forkuras,
Longe poste per mano homa karesate,
Ĉe li piede tremas time-obsedate.
Mistera metropolo, bestoj-restadejo
Nomatas en ĉasista lingvo: Pranestejo!
Stulta urs’! se vi sidus en pranesto via,
Vojski pri vi neniam fariĝus konscia.
Sed, ĉu abelarbaro vin logis arome,
Aŭ matura aveno vin tentis tiome?
Vi eliris trans rando densarbara fore; ¬570
Arbaristo vin tie spionis esplore,
Tuj sin, per sieĝantoj ruzaj, pleninformis,
Kie vi tage-manĝis, kie nokte-dormis.
Ĉaspelantoj de Vojski, jam antaŭ pranestoj
Vice starante, baras reniron al bestoj.
Tade’ eksciis: multe da tempo jam pasis,
Kiam hundoj en densa arbaro ekĉasis.
Mallaŭt’. — Ĉasistoj vane streĉas aŭdosenton,
Vane scieme ĉiuj aŭskultas silenton,
Kaj en loko longtempe, senmove atendas: ¬580
Nur al ili muzikon praarbaro sendas;
Hundoj ĝin sondas, kiel mergisto sub maro;
Kaj pafistoj, turninte tubojn al arbaro,
Rigardas Vojski-n, kiu per orelo teron
Demandas. Kiel legas amikoj esperon
De viv’, aŭ mortverdikton, pri kara persono,
En kuracistvizaĝo, tiel al ĉaskono
Lia fide, pafistoj lin rigardas time.
Leviĝante, li diris: «Estas jam proksime!»
Li aŭdis — plu aŭskultis ili — jen unua ¬590
Hundo ekbojis, poste la dua, dekdua;
Diskuranta hundaro jam kune, amase
Pelas, trovinte tracon, bojludas pelĉase,
Ne tiel malrapide, kiel en ĉashoro
Dum postkuro de cervo, vulpo aŭ leporo,
Sed mallonge, tre ofte, akre kaj kolere;
Do ili proksimiĝas, jam beston senpere
Vidas, pelas, atingas — momenton atendas,
Ree bojas, hurletas: besto sin defendas
Kaj certe vundas; inter bojado kaj krio ¬600
Aŭdiĝas ofte ĝemo de hundagonio.
вернуться
[31]
Standardestro (chorąży), antaŭe en Polujo ofico krona, kortega, aŭ landa. Dum grandaj solenoj, militoj k.t.p. la standardestroj portis standardon ŝtatan aŭ landan. Poste ĉi tiu ofico fariĝis titola.
вернуться
[33]
Laŭ popola opinio la bekoj de grandaj rabobirdoj en maljuneco ĉiam pli kurbiĝas kaj fine la supra pinto fleksiĝante fermas la bekon kaj la birdo mortas de malsato.