Pafistoj staris, ĉiu pafisto jam pretis.
Ili fleksiĝis, kapojn antaŭen elmetis,
Ne povas plu atendi! laŭ vic’ el posteno
Forkuras, en arbaron premiĝas kun peno,
Por renkonti la beston, kvankam avertante,
Pan Vojski ĉirkaŭ rajdis postenojn, kriante,
Ke ĉiu, ĉu kampulo, ĉu sinjorofilo,
Lasinte lokon, sentos baton de gvidilo!
Tutvane! Ĉiuj kuris malgraŭ la konsiloj, ¬610
En arbaron. Ekkrakis kune tri pafiloj;
Poste ĉiam pafado, sed ĝin superbruis
Muĝo de urso, eĥe tutarbaron skuis.
Terura muĝ’! doloro, malesper’, furio!
Poste bojo, trumpetoj, de pafistoj krio
Tondris el arbarmezo. Tien la ĉasanoj
Kuras ĝoje, aŭ tenas la fingrojn sur ĉanoj,
Nur Vojski plendas: oni maltrafe celtiris.
Unuflanke pafistoj, pelantoj ekiris
Trae, inter arbaro kaj retoj de ĉaso, ¬620
Kaj urso, antaŭ hundoj kaj homoj-amaso,
Returniĝis al lokoj malbone garditaj,
Al kampoj de pafistoj plejparte lasitaj,
Kie restis el tuta vico da ĉasantoj:
Vojski, Tadeo, Grafo, kun kelkaj pelantoj.
Tie arbaro estis maldensa rilate.
Aŭdiĝas muĝo, krakas rompaĵ’ frakasate,
Kvazaŭ el nub’, ruliĝas urso tondrobate;
Hundoj lin pelas, ŝiras. Urso stariĝante
Postpiede, timigas muĝe malamikojn,
Kaj frontpiede ŝiras el tero radikojn, ¬630
Trunkojn, stumpojn de arboj, ŝtonojn, bategante
En hundojn, homojn. Fine li arbon elŝiris;
Svingante bastonegon, li furie iris
Al lasta ĉasposteno kaj atakon faras
Kontraŭ Graf’ kaj Tadeo. Ili firme staras
Sen tim’; al besto ĉiu turnis la paftubon,
Kvazaŭ fulmforigiloj du celas en nubon;
Ĝis ambaŭ unufoje ektiris per ĉanoj
Kaj kune (senspertuloj!) ambaŭ ili pafis
La urs’ antaŭen saltis, ambaŭ lin maltrafis. ¬640
Fiksitan lancon ili kaptas per kvar manoj,
Intertire; subite, ili vidas flanke:
El ruĝbuŝego brilas du dentvicoj blanke;
Ungopied’ sur fruntojn jam baton mezuris.
Ili paliĝis, saltis posten kaj ekkuris
En maldensejon. Urso postkuras, leviĝas,
Ungekroĉas, maltrafas, alkuras, stariĝas,
Jam al Grafa blondharo celas; cerboŝelon
Li certe ŝirus, kiel de kapo ĉapelon;
Sed Asesor’, Rejento, alrapidis nune, ¬650
Gervazo antaŭ ili, ĉirkaŭ paŝoj-cente,
Kun Vermo, sen pafilo, kaj unumomente
Kaj, kvazaŭ laŭ komando: tri elpafis kune.
Best’ supren saltis, kiel lepor’ ĉe hundaro,
Krakfalis kape-suben, kaj, per piedkvaro
Pezaĵon de la sanga korpo renversante,
Rulis ĝuste al Grafo, teren lin ĵetante.
Urso ankoraŭ muĝas kaj leviĝi penas,
Sed lin furiaj Spravnik, Strapĉina jam tenas.
Tiam Vojski ekkaptis sian pasamente ¬660
Ligitan bubal-kornon, boao-serpente
Torĝitan, longan, strian; al buŝo ĝin metis,
Plenblovis vangojn, sange en okul’ briletis,
Duonfermis palpebrojn, la ventron entiris,
En pulmojn tutprovizon de l’ aero spiris
Kaj ekludis. La korno, kiel vent’ senhalta,
Portis muzikon eĥe tra l’ arbaro alta.
Eksilentis pafistoj kaj bestopelantoj,
Mirante harmonion kaj forton de kantoj.
Maljunul’ sian arton, faman en la mondo, ¬670
Nun refoje prezentis al ĉasista rondo.
Li plenigis, vivigis ĉasejon, kverkaron,
Kvazaŭ li por komenco enlasus hundaron.
Ĉar muzik’ historion de la ĉaso donis:
Vigla alvok’ unue: jen signal’ eksonis;
Ĝem’ post ĝemo hurletas: jen hundoj-ludado;
Iam tono pli akre tondras: jen pafado!
Li ĉesis, korntenante; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.
Li blovis ree. Korno kvazaŭ formŝanĝante, ¬680
En buŝ’ de Vojski malpli, aŭ pli dikiĝante,
Imitis bestajn voĉojn: jen lupo malsata
Hurlas per ĝemo longa, terure trenata.
Poste el ursa faŭko muĝo vaste bruas
Poste ura blekado aeron traskuas.
Li ĉesis, korntenante; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.
Aŭskultinte la arton de korna ĉefverko,
Ripetis ĝin la fagoj kaj kverko al kverko.
Li blovas; ĉu en korno estas kornoj-cento? ¬690
Aŭdiĝas mikse krioj, kolero, lamento,
De homoj, hundoj, bestoj, ĝis Vojski korntubon
Levis kaj per triumfa himno, batis nubon.
Li ĉesis, korntenante; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.
Kiom da arboj, tiom da kornoj sin trovis,
Kaj kiel ĥoroj eĥe la kanton reblovis.
Sonis muziko ĉiam pli vasta. pli hela,
Kaj ĉiam pli mallaŭta, pli pura, pli bela,
Ĝis ie, sur la sojlo ĉiela, ĝi svenis. ¬700
Vojski ambaŭ la manojn de l’ korno deprenis,
Krucetendis; korn’ falis sur rimen’ sia;
Kaj Vojski kun vizaĝo ŝveliĝa, radia,
Levis okulojn, staris kvazaŭ en inspiro,
Sekvante per orelo tonojn ĝis foriro.
Dume ektondris laŭte miloj da aplaŭdoj,
Miloj da vivukrioj, gratuloj kaj laŭdoj.
Post mallaŭtiĝo turnis sin ĉies okulo
Al la freŝa kadavro de l’ urso grandulo,
Kiu kuŝis sangante per kugloj borite, ¬710
Kun brust’ en herboplekton densan enbatite;
Li frontpiedojn larĝe krucforme distiris,
Tra naztruoj torenton da sango elspiris,
Malfermadis okulojn, sen kapo-ŝancelo;
Lin Ĉambelan’-hirudoj tenas sub orelo:
Strapĉin’ maldekstre, Spravnik dekstre pendiĝante
Suĉis la nigran sangon, gorĝon sufokante.
Vojski igis ferstangon enmeti atente,
Por malfermi al hundoj faŭkojn interdente,
Kaj per kolboj renversi beston, dors’ al subo; ¬720
Ree vivu’ trifoja ekbatis je l’ nubo.
Asesoro ekkriis, turnante per tubo;
«Nu? do diru! Ni venkis, mia pafileto!
Nu, diru, pafileto! Malgranda birdeto[35]
Kiel vi distingiĝis? Por mi ne novaĵo;
El ĝi laŭ vento iras nenia ŝargaĵo.
Mi ĝin de princ’ Sanguŝko donace ricevis».
De mirinda laboro pafileton levis
Li montrante, kaj nomis ĉiun bonkvaliton.
Rejento interrompis lin, viŝante ŝviton; ¬730
«Mi tuj post urso; Vojski krias: „Staru loke!“
Kiel stari? Urs’ kampon kuris kvazaŭ moke,
Kiel leporo salte, pli, pli malproksime;
Mi pen-spiris, atingi malesperis time …
Mi ekrigardis dekstren: li kuras; por celo
Lin prenante, mi pensis: haltu do Miĥelo[36]
Kaj paf’! nun kuŝas tie senviva amaso!
Jen Sagalasa, brava pafilo de ĉaso,
Signo: Balabanovka, London Sagalas-o»
(Serurist’ tie loĝis, polo, kies famo: ¬740
Polaj pafiloj, tamen kun angla ornamo.)
Asesor’ kraĉospiris: «Je ursoj-centmilo!
Do kvazaŭ vi mortigis? Amuza babilo!»
«Aŭdu, diris Rejento, juĝesplor’ ne estas
Ĉi tie, sed pelĉaso, do ĉiuj atestas».
Do obstinan kverelon komencis pro tio
Anoj de Asesoro kun Rejent’-partio,
Gervazon forgesinte; ĉar ĉiuj rapidis
El flanko, kaj en fronto faraĵon ne vidis.
Vojski diris: «Almenaŭ disput’ ne senkaŭza, ¬750
Ĉar tio jam ne estas la leporo naŭza,
Sed urso: ne domaĝe revenĝokonsolon
Serĉi per serpentino[37], aŭ preni pistolon.
Malfacile pacigi; laŭ malnovaj moroj
Ni permesas duelon al ambaŭ sinjoroj.
En miaj tempoj vivis du najbaroj, bravaj,
Honestaj viroj, ambaŭ nobeloj praavaj;
Ili loĝis duflanke ĉe river’ Vilejko,
Unu nome Domejko, la dua — Dovejko.
Al ursino pafante, ambaŭ kune celis; ¬760
Kiu mortigis? Ili terure kverelis
Kaj ĵuris tra ursfelo sin pafi duele,
Preskaŭ tubo en tubon: jen vere nobele!
La duelo bruegon faris kaj eĉ kantoj
Ĝin prikantis, mi estis inter sekundantoj;
Kiel ĉio okazis, mi konante ĉion,
De komenco rakontos tutan historion».
вернуться
[35]