Antaŭ komenc’, Gervazo pacigis momente
Disputon: ĉirkaŭiris li urson atente,
Per hakilo buŝegon disduoniginte,
En kapoposto, cerbotavolojn tranĉinte, ¬770
Trovis kuglon, eligis, per vest’ purigetis,
Almezuris ŝargaĵon, al pafilo metis,
Poste diris, levante la kuglon sur mano:
«Sinjoroj, vi ne havis ĉi kuglon sub ĉano;
Jen Horeŝka pafilo solvas ĉian dubon!
(Li malnovan, laĉitan levis unutubon)
Pafis ne mi; ho, mankis kuraĝo por pafo;
En okuloj malhele fariĝis! terure
Rememori: Jen ambaŭ sinjoroj forkure ¬780
Sin savas; urs’ tuj-tuŝe sur kapo de Grafo,
La lasta el Horeŝkoj! laŭ patrino sia.
„Jezu-Mari’!“ mi kriis; anĝelaro dia
Sendis helpon en pastro Bernardino sava.
Li hontigis nin ĉiujn, ho, pastreto brava!
Kiam mi tremis, tuŝi eĉ timis je l’ ĉano,
La pafilon elŝiris li el mia mano,
Ekcelis, pafis: inter du kapojn! paŝ-centon!
Trafis ĝust-meze faŭkon! elbatis la dentojn!
Moŝtoj! longe mi vivas, sed dum vivo mia, ¬790
Nur unu vir’ kapablis al celpafo tia:
Iam fama pro tiom da duelaj bruoj,
Kalkanumojn pafanta for de virin-ŝuoj.
Fripon’ super friponoj, eterna-memore,
Lipharul’ Jacek — patra nomo restu fore;
Sed li nun certe ursojn ĉase ne insidas
Ĝis lipharoj kanajlo en infero sidas,
Glor’ al Pastro! du homojn li savis plej lerte —
Eble tri; sin Gervazo ne laŭdos, sed certe,
Se el Horeŝkoj-sango la lasta infano ¬800
Falus en ursan faŭkon, mondon mi forlasus,
Ankaŭ mian ostaron la besto frakasus;
Venu Pastro, ni trinkos je via bon-sano!».
Vane serĉi la Pastron; oni scias nure,
Ke, post bestmortigo, li aliris kure
Al Grafo kaj Tadeo, rigardis atente,
Kaj vidante, ke ambaŭ sanas, li silente
Ĉiellevis okulojn, sian preĝon diris,
Kaj tuj poste en kampon rapide foriris.
Dume ordonis Vojski erikofaskaron, ¬810
Sekbranĉetojn kaj trunkojn ĵeti en ŝtiparon.
Flamegas fajro, kreskas grizpino fulmplena
Kaj supreetendiĝas en form’ baldakena.
Sur flam’ oni kunmetis lancojn en ĉevronojn,
Sur ĵetilojn pendigis dikventrajn kaldronojn;
El veturiloj venas legomoj, panetoj,
Farun’, viand’.
Juĝisto keston kun faketoj
Malŝlosis: de boteloj blankkapoj elstaris;
De kristalo plej granda elekton li faris
(Ĝin Vermo al ĵuĝisto donacis afable); ¬820
Jen Gdanska brando, polo ĝin trinkas agrable:
«Vivu — krias Juĝisto kaj botelon levas,
Urbo Gdansk’! iam nia, ni ĝin rericevas!»[38]
Li kalikojn plenverŝis per arĝent’-likvoro,
Ĝis en suno ekbrilis kaj ekgutis oro[39].
Bigos’ kaldron’-varmiĝis. — Vana estus nomo
De mireginda gusto, kolor’, bel-aromo;
Orelo nur rim-ordon, vortoj-tinton sentus,
Sed enhavo urbanan stomakon ne tentus.
Litvajn kantojn kaj manĝojn ĝuste nur komprenas ¬830
Vilaĝul’ sana, kiam li el ĉaso venas.
Sed eĉ sen tiaj spicoj bonegas aparte
Bigoso, ĉar el bonaj legomoj ĝi arte
Kunmetiĝas: Hakita brasiko acida,
Kiu laŭ la proverbo, mem en buŝon iras;
Fermite en kaldrono, per sino humida,
Ĝi kovras elektitajn pecojn de viandoj,
Kaj varmiĝas, ĝis fajro el ĝi plen-eltiras
Nutrajn sukojn kaj ŝprucas brogaĵo el randoj,
Kaj aero ĉirkaŭe per aromo spiras. ¬840
Bigos’ preta. Pafistoj vivuas trifoje,
Kuler-armite kuras, vazon frapas ĝoje;
Tondras kupro, bigoso kiele kamforo
Malaperas; el fundoj de kaldronoj iras,
Kvazaŭ el estingiĝaj krateroj, vaporo.
Oni trinkis kaj manĝis, ĉiuj ĝis kontento,
Metis beston sur ĉaron kaj saltis sur selojn,
Gaje kaj paroleme ĉiuj; nur kverelojn
Siajn daŭrigis plue Asesor’, Rejento,
Disputante pri ecoj de pafilo ĉasa ¬850
Sanguŝka kaj de fama tubo Sagalasa.
Graf’, Tade’ ankaŭ rajdis malgaje kaj honte,
Ke maltrafinte urson, forkuris renkonte:
Ĉar, se dum ĉaso beston ellasas litvano,
Li antaŭ refamiĝo, longpenos je vano.
Graf’ diris, ke unua li, per lancopuŝo,
Volis renkonti beston, sed lin Tadeuŝo
malhelpis; kaj Tadeo refutis aserte,
Ke, pli forta, la lancon li svingas pli lerte,
Kaj volis anstataŭi Grafon: do kun tia ¬860
Disputo ili rajdis en amaso kria.
Vojski rajdis en mezo; maljuna sinjoro
Revenis parolema en bonhumoro.
Amuzi kaj pacigi havante volonton,
Pri Dovejko, Domejko li finis rakonton:
«Asesoro, se volis mi, ke kun Rejento
Vi duelu, ne pensu, ke ĝi estis tento
De homo sangavida; ne, ne, timu Dion!
Mi volis vin amuzi, kvazaŭ komedion
Aranĝi, renovigi ŝercaĵeton spritan, ¬870
De mi, jam antaŭ kvardek jaroj, elpensitan.
Vi junaj ĝin ne konas; sed en miaj jaroj
Ĝia famo laŭtiĝis tra litvaj arbaroj.
«De Domejko, Dovejko, ĉiu kontraŭeco
Devenis, strangafere, de nomsimileco
Neoportuna: Kiam oni sejm-elektis
Kaj voĉojn por Dovejko amikoj kolektis,
Al nobel’ iu flustris: voĉu por Dovejko,
Tiu, malbonaŭdinte, voĉis por Domejko.
Dum festeno toastis marŝalo Rupejko: ¬880
„Vivu Dovejko!“ — kriis aliaj „Domejko!“
Do kiu sidis meze, estis sen konsilo,
Precipe ĉe tagmanĝa malklara babilo.
«Eĉ pli malbone, foje en Vilno, nobelo
Ebria, kun Domejko sabris en duelo
Kaj ricevis du vundojn; dum li hejmrapidis,
Strangokaze ĉe pramo Dovejkon ekvidis,
Kaj, kune veturante per pram’ sur Vilejko,
Li demandis najbaron: kiu? — kaj „Dovejko“
Aŭdinte, li rapiron kaptis sub kirejko[40]: ¬890
Frap! Dovejkan lipharon tranĉis por Domejko.
Fine, kvazaŭ aldone, eĉ okazi devis,
Ke dum ĉaso, proksime postenojn ricevis
Kaj apude la ambaŭ samnomanoj staris,
Kaj al sama ursino kune pafon faris.
Vere, ŝi post la pafo tuj falinte mortis,
Sed antaŭe jam kuglojn dek en ventro portis;
Samkalibraj pafiloj multaj tiam estis:
Do, kiu ŝin mortigis? Ili ne atestis.
Ili kriis: „Sufiĉe! ni du nin disigu: ¬900
Di’, aŭ diablo ligis nin kaj ni malligu!
Nin du, kiel du sunojn, mondo ne bezonas“.
Tuj ili serpentinoj-duelon proponas.
La honestulojn volis nobelar pacigi,
Sed tio la koleron ŝajnis nur instigi;
Ili forĵetis sabrojn al pistoloj kuris,
Stariĝis. „Tro proksime“ ni krias; do ĵuris
Ili spite, pafceli sin tra ursa felo:
Mort’ senduba! ĉar preskaŭ tub’ en tubon — celo,
Kaj ambaŭ pafis brave. — „Estu sekundanto, ¬910
Hreĉeĥ’!“ Konsent’, mi diris, sed tombofosanto
Faru kavon; disputo finiĝos kruele;
Sed batalu, ne kiel buĉistoj, nobele;
Cel’ sufiĉe proksima, vi estas bravuloj:
Sed ĉu tubojn apogu ventroj, celtabuloj?
Mi ne permesas, tamen konsentas: cellime
Vi pafos, sed ne fore pli, nek pli proksime,
Ol tra ursfelo; ĉar mi sekundas duelon,
Sur tero mi etendos mem ĉi tiun felon,
Kaj vin starigos, moŝtoj; vi staros: unua ¬920
Sur fino de buŝego, kaj sur vosto dua. —
„Konsent’!“, „Temp’?“ — „Morgaŭ“. „Loko?“ — „Uŝ-Drinkej’.“ Post tio
Ili disiris. Tiam mi al Vergilio…»[41]