Ĉasistaj planoj de Telimeno • La ĝardenistino ironte en grandan mondon aŭskultas instruojn de la zorgantino • La pafistoj revenas • Granda miro de Tadeo • Refoja renkontiĝo en la Sanktejo de meditado kaj paciĝo faciligita pere de formikoj • Ĉe la tablo komenciĝas diskuto pri la ĉasado • Rakonto de Vojski pri Rejtan kaj la duko de Nassau estas interrompita • Komenco de pacaj traktatoj inter la partioj estas ankaŭ interrompita • Aperaĵo kun ŝlosilo • Kverelo • Grafo kun Gervazo faras militan interkonsiliĝon.
Vojski, laŭde fininte ĉason, hejmrevenas;
Telimen’, en soleca domo, entreprenas
Ĉason. Vere ŝi sidas senmove, kvietas,
Kaj la brakojn sur brusto krucforme kunmetas,
Sed pense ŝi postkuras du bestojn, rimedon
Serĉante, kiel ambaŭ kapti en posedon:
Grafon kaj Tadeuŝon. Grafo estas vere
Grand-Sinjor’, heredanto riĉa, juna, bela,
Jam ekaminta! Tamen ĉu restos fidela?
Ĉu li edziĝi volos? Ĉu amas sincere? ¬10
Ŝi pliaĝas kelk jarojn! neriĉa virino!
Kion diros parencoj? la mondo en fino?
Telimen’ tiapense el sofo leviĝis,
Stariĝis piedfingre: ŝajne plikreskinte,
Malkovris iom bruston; flankenfleksiĝnte
Ŝi mem sin ekrigardis per atentokulo
Kaj pri konsil’ demandis ree en spegulo,
Poste mallevis frunton, sopire sidiĝis.
Grafo — sinjoro riĉa! ŝanĝojn amas tiaj!
Blonda, blonduloj estas ne troe pasiaj! ¬20
Tadeo? — simplanima, honesta knabeto!
Unue li ekamas, preskaŭ infaneto!
Gardate, li ne rompos ligilojn sen peno;
Krome, li havas devojn jam por Telimeno…
Junuloj estas kvankam pense ŝanĝiĝantaj,
Sente, ol aĝulaĉoj, multe pli konstantaj,
Ĉar konsciencaj. Longe de l’ koro virgeco
Restas danka por ama unua dolĉeco!
Ĝi kun ĝojo volupton renkontas salute
Kaj adiaŭas kiel amikan festenon. ¬30
Nur maljuna drinkulo, kiu brogis tute
Intestojn, por drinkaĵo sentas abomenon.
Pri tio Telimeno estis tute certa,
Ĉar ŝi havis prudenton kaj estis tre sperta.
Sed kion diros homoj?… Ni povas foriri
El okuloj, kaj ien al flank’ nin retiri;
Pli bone ĉirkaŭaĵon forlasi, forkuri:
Ekzemple por loĝado ĉefurbon veturi,
La junulon en grandan mondon enkonduki,
Direkti paŝojn, helpi, konsili, eduki ¬40
Koron; kiel amikon aŭ fraton disponi,
Kaj — ĝui mondon, kiam juna estas oni!
En alkov’ tia pense, kuraĝe, gajete,
promeninte — ŝi frunton mallevis ripete.
Ankaŭ de l’ Grafo sorto indas konsideron.
Ĉu svatado kun Zosja ne havus prosperon?
Neriĉa, sed laŭ nasko ŝi estas egala,
El digna, senatora domo familia.
Telimen’, se edzigo fariĝus reala,
Havus estont’-azilon en hejmo ilia; ¬50
Parencino de Zosja, Grafa svatulino,
Por jungeedzoj estus ŝi kvazaŭ patrino.
Post tia memkonsilo vokas Telimeno,
Tra fenestro, ludantan Zosjon en ĝardeno.
Zosja, en matenvesto, kun kap’ ne kovrita,
Stare tenis kribrilon en mano levita;
Al ŝi kuris birdaro: Tie kokinetoj
Hirtaj volveruliĝas; jen tufaj koketoj
Skuas kapojn, ke kaskoj ruĝkoloraj tremas:
Ili tra sulkoj, herboj, per flugiloj remas, ¬60
Larĝetenante spronajn kalkanojn; jen ŝovas
Sin poste meleagro, grave sin enblovas,
Je ventanima sia edzino grumblante;
Sur herbo pavoj, kiel flosoj, direktante
Sin per longvostoj, naĝas; ien diversloke,
Arĝentpluma kolombo falas neĝo-floke.
En mez’ de verda, herba rond’ ariĝas preme
La rondo de birdaro, krie, moviĝeme,
Zonite per kolomboj-rubando blank-hela,
Meze diverskolora, punkta, stria, stela. ¬70
Tie bekoj sukcenaj, koralaj tufetoj,
Leviĝas el plumaro, kiel ond-fiŝetoj.
Jen koloj sin elŝovas kaj movas, trankvile,
Ŝanceliĝe, al akvaj tulipoj simile;
Al Zonjo mil okuloj fulmas, laŭ stelaro.
вернутьсяAŭdiloj — oreloj de leporo; saltiloj — piedoj de leporo, laŭ pola lingvo ĉasista.
вернутьсяDido, filino de la reĝo de Tiro, devigite forlasi la patrujon venis sur la bordon de Afriko, kie ŝi elpetis ĉe la reĝo tiom da tero por fondo de loksidejo, kiom kovros bova felo. La reĝo konsentis; tiam Didio tranĉis la felon en maldikajn strietojn kaj ĉirkaŭzonis per ili grandan spacon, sur kiu ŝi konstruis la urbon Kartago. — Vojski eraris parolante, ke li legis tion en verkoj de Vergilio, ĉar ĉi tiu priskribo, kvankam Vergilio multe parolas pri Didono, ne troviĝas en lia Eneido. La maljunulo verŝajne sciiĝis pri tio el iaj klarigoj al la Eneido.