Ŝi meze altleviĝas super kort-birdaro:
Mem blanka kaj en longa blanka vesto sia,
Turniĝas kiel inter floroj ŝpruc-fontano,
Ŝutante sur flugilojn, kapojn, per blan-kmano,
El kribril’ densan hajlon da perlaro gria, ¬80
Hordea: La indanta princ-tablojn grajnaro
Por litvaj viandsupoj estas alpreparo;
Zonjo el ŝrank’ ĝin prenas sen mastrina scio,
Farante al mastraĵo domaĝon per tio.
Ŝi aŭdis vokon. «Zosja!» onklinjo ripetis.
Do ŝi al birdoj reston da frandaĵoj ĵetis
Kaj kribrilon tenante, kiel dancistino
Tamburon, takt-batante, petola virgino
Trans kokinoj, kolomboj, pavoj kuris salte.
Konfuzita birdaro ekflugis al-alte. ¬90
Zonjo apenaŭ teron piede tuŝanta,
Inter ili plej alte ŝajnis flug-pendanta.
Antaŭ ŝi timigita flugis kolombaro,
Kiel antaŭ volupto-diina la ĉaro.
Tra fenestro, kun krio Zonjo enkurante,
Sur onklino-genuojn penspire eksidis;
Telimeno kisante ŝin kaj karesante,
Ĝoje ŝian viglecon kaj belecon vidis,
Ĉar la edukatinon ŝi amis sincere.
Sed ree ŝi agordis vizaĝon severe, ¬100
Stariĝis — larĝen, longen alkovon trairis
Kaj, tenante ĉe buŝo fingron, tiel diris:
«Vi tute jam forgesas, mia Zonjo kara,
Devenon, aĝon: via jaro deka-kvara
Hodiaŭ komenciĝas. Do lasu en fino
Kortbirdaron; fi! ludo de dignul’-filino!
Malpurajn kampulidojn sufiĉe ĝis horo
Vi karesis! — vidante vin, doloras koro:
Vi sunbrunigis haŭton, vera ciganino,
Kaj vi paŝas, moviĝas, kiel kampulino. ¬110
Kontraŭ tio mi trovis jam rimedon bonan:
Mi hodiaŭ vin gvidos en mondon salonan;
Ni havas multajn gastojn, do bone atentu,
Ke pro via konduto, mi honton ne sentu».
Zonjo saltis, manplaŭdis, poste ĉe onklino
Ekpendinte per ambaŭ brakoj sur la sino,
Pro ĝojo ŝi laŭvice jen ploris, jen ridis.
«Aĥ, onjo! tiel longe mi gastojn ne vidis!
Ekde mi vivas tie ĉi, kun birdoj — gaste
Nur sovaĝan kolombon mi ekvidis laste. ¬120
Enue tiel sidi en ĉambro trankvile,
Sinjor’ Juĝisto diras: eĉ sanmalutile».
«Juĝist’! diris onklino, tedas min terure,
Por vin konduki mondon; sub-naze murmure
Babilas, ke vi estas jam plene-kreskinta;
Jen avo, en grand-mondo neniam estinta!
Mi scias, kiel longe devas sin prepari
Fraŭlinet’, por en mondo bon-impreson fari.
Sciu, ke kiu kreskas inter homoj-rondo,
Eĉ bela, saĝa restos sen efekt’ en mondo ¬130
Kutiminta lin vidi ekde infaneto;
Sed edukita, plene-kreska fraŭlineto,
Se antaŭ mond’ ekbrilas el ie momente,
Tiam ĉiu alkuras, observas atente
Ŝiajn movojn, kaj kiel ŝi rigardojn ĵetas;
Ŝiajn vortojn aŭskultas ĉiu kaj ripetas;
Kaj kiam ŝi modiĝas jam foje, aplaŭdi
Ĉiu ŝin devas tiam, eĉ neplaĉan laŭdi.
Vi kreskis en ĉefurbo, do kondutos saĝe;
Eĉ kvankam vi du jarojn jam loĝas vilaĝe, ¬140
Vi ne forgesis tute pri Petro-urbeto.
Nu, faru tualeton, prenu el tableto,
Vi ĉion pretigitan trovos por vestado.
La gastoj jam revenos baldaŭ el ĉasado».
Vokitaj: ĉambristino, knabin’ por akcelo,
En arĝentvazon verŝis akvon el sitelo,
Zonjo, — kiel pasero flirtas sablobane,
Lavas vizaĝon, kolon, brakojn ambaŭmane,
Kun helpantin’. Eligas vazojn Telimeno
Kun parfumoj, pomadoj, el la magazeno ¬150
Sia ĉefurba, Zonjon aspergas parfume,
(Arom’-plenigas ĉambron), harojn unktas gume.
Zonjo surmetas blankajn, aĵurajn ŝtrumpetojn
Kaj la varŝavajn, blankajn, atlasajn ŝuetojn.
Dume al ŝi korsaĵon laĉis ĉambristino,
Poste sur korson ĵetis mantelon el lino;
Oni la papilotojn frizitajn kolektis,
Buklojn, kiel tro longajn, en du volvojn plektis,
Lasante sur tempioj kaj frunto glat-harojn.
Ĉambristin ’ kolektitan freŝe cejanaron ¬160
Kunligis en girlandon, kiun Telimeno
Al kap’ de Zonjo pinglas, laŭ art’ speciala,
De l’ dekstra flank’ maldekstren: flor’ de haro pala,
Kontrastis bele, kvazaŭ de spikoj da greno!
Post mantelo-depreno, preta estis ĉio.
Zonjo, trans kapon, blankan surĵetis robeton,
En mano volvas blankan, batistan tuketon,
Ŝi tiel aspektas, kiel blank-lilio.
Harojn kaj veston oni al ŝi lastfasonis
Kaj iri longen, larĝen tra ĉambro ordonis, ¬170
Onklin’ atentas, kiel konulino sperta,
Ekzercas la nevinon kaj grumblas kolere;
Fine, ĉe riverencoj, krias malespere:
«Mi malfeliĉa! Zonjo, jen influo certa
De anseroj, paŝtistoj! vi larĝe dismetas
Piedojn kiel knabo, rigardojn vi ĵetas
Kiel separatino{1}! ĉio sengracia!»
Zonjo diris malĝoje: «Jen kulpo ne mia!
Fermite, mi ne povis flegi danco-arton,
Do ŝatis mi kort-birdojn kaj infanoj-varton; ¬180
Sed kiam inter homoj mi iom distriĝos,
Vi vidos onjo, kiel mi tiam lertiĝos»
«Cetere, diris onjo, mi eĉ kort-birdaron
Preferus, ol ĝisnunan, nian fi-gastaron;
Diru, kiu kutimis gaste alveturi:
Preposto, damojn ludi, aŭ preĝojn murmuri,
Kaj palestro[1:16] kun pipoj! Jen fraŭlaro nia,
Imitinda modelo de kondut’ gracia!
Nun almenaŭ sin montri povas fraŭlineto,
Ĉar ĉe ni kolektiĝas deca societo. ¬190
Atentu, juna Grafo nun estos en domo,
Vojevoda parenco, instruita homo;
Estu por li ĝentila».
Ĉe pordego henas
Ĉevaloj kaj ĉasistoj bruas. «Ili venas!»
Gvidante al salono nevinon, ŝi diris.
Sed la ĉasistoj tien ankoraŭ ne iris,
Sed en ĉambrojn, kaj ŝanĝis tie ĉaso-veston,
Por ne iri en jakoj sinjorin’-ĉeeston,
Tadeo, Graf’, unuaj, vestite alie,
Enkuris:
Telimeno mastrinas ĉi tie, ¬200
Salutas kaj sidigas gastojn, komplimentas,
Kaj nevinon al ĉiuj laŭvice prezentas;
Unue al Tadeo, kiel al parenco.
Li kliniĝis malalte, ŝi kun riverenco.
Li volis ekparoli, jam apertis buŝon,
Sed vidante okulojn de Zonjo timeme,
Li mutiĝis kaj staris pale, flame, treme,
Kaj li mem ne komprenis sian koro-tuŝon.
Li estis malfeliĉa tree — post rekono
De Zonjo, laŭ lumharoj, kresko, voĉa sono; ¬210
Ĉi talion, kapeton, li vidis ĝardene,
Ĉi voĉeto lin vokis al ĉaso matene.
Sed Vojski lin eligis el konfuz’ vidante,
Ke li paliĝis, staras krur-ŝanceligante,
Foriri al ripozo donis la konsilon;
Tadeo sin apogi iris al kameno,
Poste silente larĝan, frenezan pupilon
Turnadis jen al Zonjo, jen al Telimeno.
Telimeno rimarkis kaj ŝi ne eraris,
Ke Zonjo sur Tadeon grand-impreson faris; ¬220
Ŝi ne divenis ĉion, tamen ŝin konfuzas
Lia aspekto, kiam ŝi gastojn amuzas.
Elektinte momenton, ŝi alkuras fine:
Ĉu li sanas? kaj kial malĝojas? obstine
Ŝi demandas, aludas Zonjon, ŝerci provas.
Sur kubut apogite ade’ sin ne movas,
Mute sulkigas brovojn kaj buŝon kurbigas,
Kaj des pli Telimenon konfuzas, mirigas.
Do ŝanĝinte vizaĝon, parol’-manieron,
Ŝi komencis per akraj vortoj la koleron ¬230
Eligi, pik-aludi, riproĉi. — Subite
Tade’ leviĝis, kvazaŭ de vespo pikite,
Ekrigardis kolere, kraĉis, ne eldiris
Eĉ vorton, piedŝovis seĝon kaj eliris,
Krake-fermante pordon. Feliĉe pri l’ sceno
Neniu gast’ atentis, ekster Telimeno.
Li kuris en kamparon. — Kiele ezoko,
Kiam trapikis ĝian bruston dentoj-hoko,
Baraktas, subakviĝas kaj forkuri penas,
Sed ĉie la feraĵon kaj ŝnuron kuntrenas: ¬240
Tiel Tadeon sekvis mordanta malĝojo;
Li saltis trans fosaĵoj, bariloj, sen vojo
Kaj sen celo, ĝis kiam tre longe vagante,
Li eniris arbaran profundon, trafante,
Intence, aŭ okaze, altaĵeton saman,
Kiu vidis feliĉon lian, kie aman
Bileton li ricevis, amo-garantie,
Lokon, Sanktej’ medita nomatan laŭscie.