Выбрать главу

Adam Mickiewicz, la plej granda poeto de Polujo, naskigis, la 24-an de Decembro 1798, en Litvo, en urbo Nowogródek (Mińska gubernio), kie lia patro, posedanto de ĉirkauaĵa bieneto Zaosie, estis juĝeja advokato.

La poeto pasigis sian infanecon inter la natur-belecoj de sia patro-urbo kaj kreskis sub la influo de sia amata religia patrino. En j.1807 la okjara knabo estis donita en la urban klasikan lernejon, administritan de pastroj Dominikanoj, kie oni uzis multe da libera tempo por ludoj, fizikaj amuzoj, eĉ por soldataj ekzercoj.

En la j.1812-a du okazaĵoj el hejma kaj nacia vivo potence skuis la animon de l’ junulo: en monato Majo mortis lia patro kaj en Julio tramarŝis Napoleonaj kaj polaj armeoj tra Nowogródek, irante kontraŭ Moskvo. Pri la impreso de ĉi tiu militiro, kiun esperplene benis la tuta Polujo, la poeto en posteaj jaroj skribis al sia amiko Januszkiewicz: «Mi memoras bone la j.1812… Mi estis tiam en funebra vesto post la morto de mia patro. Mi staris sur la strato kaj rigardis la enirantan polan armeon kaj pro gojo mi ploris…» Nome tiun «printempon de l’espero» koncernas la grandioza komenco de l’ XI-a Libro de «Sinjoro Tadeo» finiĝanta per la vortoj:

Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝvidaĵo bela! Mi, naskita sub jugo, vindita en fero, Havis nur unu tian printempon sur tero.

Post tiu goja printempo venis longa, terura vintro, kun sangaj fantomoj de pereuloj el la granda armeo, treniĝantaj tra malvivaj, neĝekovritaj kampoj.

Fininte la gimnazion en j.1815, M. iris por pluaj studoj en la ĉefurbon Wilno, kies pola universitato estis tiam floranta kaj posedis tutan serion da eminentaj fortoj sciencaj kaj pedagogiaj, kiuj donis al M. firmajn fundamentojn pri natursciencoj, lingvoj, literaturo, kaj vigligis lin al memstara laboro.

Inter la studentaro regis tiam plej noblaj tendencoj de virta vivo, diligenta laboro, amo al patrujo, kiuj koncentriĝis en la sekretaj unuiĝoj de t.n. Filomatoj kaj Filaretoj, en kies organizoj vive partoprenis la poeto. La idealaj amikaj interrilatoj estis tiel fortaj, ke ilian fadenon eĉ la posteaj registaraj persekutoj neniam kapablis disŝiri.

Post fino de la studoj en j.1819 la juna M. fariĝis gimnazia instruisto en Kowno kaj tie li komencis verki siajn poeziaĵojn, kiuj, eldonite en du volumoj en Wilno (1822), enhavis «Baladojn kaj Romancojn», belegan poezian rakonton «Grażyna» pri litva dukedzino, kiu, defendante la patrujon, heroe pereis, kaj krom tio ili enhavis du partojn de dramaj bildoj s.t. «Dziady» (Avoj), en kiuj la poeto pentris la antikvan litvan moron de festo de mortintoj kaj la historion de sia malfeliĉa amo al Maryla Wereszczaka. Ĝi estas prezentita tra ĉiuj plej subtilaj stadioj de melankolia medito, tra eksplodoj de korsento, maldolĉo, malbeno, minaco kaj indiferenteco ĝis perdo de konscio kaj frenezo. Tiuj du volumoj estis akceptitaj kun admiro de tuta Polujo kaj ili estis la anoncantoj de la nova granda romantika epoko en la pola literaturo, brilanta per la nomoj de Mickiewicz, Słowacki kaj Krasiński.

En la j.1823 la poeto, liberiĝinte de sia instruista okupo, reaperis en Wilno inter siaj amikoj kaj kolegoj. Sed la feliĉo ne daŭris longe. La rusa kuratoro de l’ universitato, Novosilcov, malkovris la sekretajn unuiĝojn de l’ junularo. Sekvis amasaj revizioj kaj arestoj. Ankaŭ M. estis arestita kaj komenciĝis lia sesmonata mallibereco, dum kiu okazis lia nova spirita aliformiĝo: mortis en li la malfeliĉa amanto Gustav kaj naskiĝis Konrad, spirita ĉefo de l’ nacio, heroo de la postea III-a parto de «Avoj». En Aprilo de l’j.1824 M. estis liberigita, sed li restis ankoraŭ duonjaron en Wilno, atendante pluajn disponojn de l’ registaro, kiu fine transloĝigis la liberigitojn en malproksimajn lokojn de Rusujo. Ankaŭ M. devis forlasi sian amatan hejman Litvon, por ĝin neniam plu revidi. Por la poeto komenciĝis longaj jaroj de devigita migrado, dum kiu fortiĝis lia spirito kaj leviĝis al ĉiam pli altaj flugoj.

Lia unua vojaĝa etapo estis Petersburgo, kie la poeto konatigis kun la pola pentristo kaj religia mistikulo Oleszkiewicz, kiu ne restis sen influo sur lian postean animan staton. En Januaro de l’ jaro 1825 M. forlasis Petersburgon, vojaĝante en Odeson, kie li estis ricevonta okupon ĉe l’ liceo Richelieu; sed la loka registaro tion ne permesis. Do la poeto partoprenis en la Odesa societa vivo, studis lingvon italan kaj verkis siajn erotikajn «Sonetojn», kies arta valoro estas tre granda, dank’ al la koncizeco de l’ lingvo, delikate pentritaj anim-agordiĝoj kaj la majstreco de l’ formo. — Frukto de lia marvojaĝo al la Krimeo estis la «Krimeaj sonetoj», en kiuj potence regas la grandioza, minaca kaj sovaĝa naturo. La bildoj estas penetritaj de admiro kaj de seriozaj, profundaj pensoj.

Baldaŭ post la Krimea ekskurso la poeto vojaĝis Moskvon, por alpreni malagrablan por si devon de oficisto. Tie li eniras en rilatojn kun rondo da poetoj kaj scienculoj, interkoniĝas kun la granda rusa poeto Puŝkin, vizitas salonojn, ĉie agrable vidate kaj adorate pro sia simpla konduto, profunda menso kaj brila talento improviza.

En Moskvo (1827) la poeto finis kiel produkton de siaj zorgoj pri la nacia ekzisto, de personaj travivaĵoj, koraj doloroj, maltrankviloj kaj meditoj, la grandiozan poemon «Konrad Wallenrod», pri la bataloj de la antikvaj litvanoj kun la ordeno de Kruckavaliroj. Duafoje la poeto, ne povanta paroli tute malkaŝe, reniris al la historio de Litvolando, por prezenti sur ĝia fono la potencon de l’ amo al patrujo, koncentritan en la animo de l’ heroo, konanta neniajn leĝojn, krom sia volo de potenco kaj savo de l’ patrujo. La poemo vekis grandan entuziasmon, ne sole pro la politika tendenco patriota, sed ankaŭ pro eminentaj artaj belecoj: riĉa fantazio, potenco de l’ sento, plastikeco de ĉefaj figuroj kaj majstra formo de l’ lingvo.

«Konrad Wallenrod» ricevis la permeson de la iom pli liberala cenzuro en Petersburgo, kie la poemo aperis en j.1828, sed baldaŭ turnis sur ĝin sian atenton la konulo de simboloj, persekutanto de la junularo en Wilno, Novosilcov. Li rimarkis la danĝerajn tendencojn kaj al la poeto minacis almenaŭ deviga ekzilo en pli malproksimajn guberniojn de Rusujo. — Dank’ al helpo de influaj amikoj M. ricevis la permeson, forvojaĝi en eksterlandon aŭ pli guste vagi for de la patrujo ĝis fino de l’ vivo.

Forlasinte en Majo de l’ j.1829 Rusujon el Kronstadt, la poeto vojaĝas Berlinon kaj aŭskultas prelegojn de l’ filozofo Hegel, ne alprenante tamen liajn abstraktaĵojn. Poste M. vizitas Drezdenon; en Praha li konatiĝas kun la bohema poeto Hanka, kaj en akompano de sia amiko Odyniec li rapidas al Wejmar, por saluti respektplene la maljunan grandan kreinton de «Faust». Poste M. veturas tra Svisujo kaj la ĉefurboj de Italujo en Romon, kies potenca impreso superis ĉiujn ĝisnunajn impresojn de vojaĝo.

La j.1830 la poeto pasigas en Svisujo, revenas en Romon, kie lin atingas la sciigo pri Ia revolucio en Polujo. En j.1831 li serĉas en Parizo vane la eblecon por veturi Varsovion, do li vojaĝas almenaŭ en la prusan Polujon, kaj ne povante transiri la limon, gastas tie kelkajn monatojn kaj vidas arojn da polaj elmigrantoj, kiuj post la malfeliĉa fino de l’ pola milito, iris en Francujon.

En j.1832 M. vojaĝas Drezdenon, kie li komponas sian plej alteflugan ĉefverkon, la III-an parton de «Dziady», estantan eksplodo de elementa inspiro, kiu atingas Prometean altecon en la ribelo kontraŭ Dio, kiu rigardas indiferente la turmentojn de milionoj, La poeto Konrad sentas sian potencon super la naturo, koncentriĝas en sia koro ĉiujn suferojn de l’ nacio kaj fiere postulas la regadon de animoj, por savi sian popolon. Dio anoncas sub mistera signo al Polujo la savonton, sed ne al li, nur al sia humila servisto, la pastro Petro, kiu havas vizion de l’ estonteco. — Baldaŭ poste sekvas «Libroj de l’ nacio» kaj «Libroj de pola pilgrimeco», kiuj montras al la popolo la vojon de interna renaskiĝo, kaj apogas sin sur la kredo pri reviviĝo de Polujo, post ĝia martireco, en la estonta homaro renaskita, fratigita kaj repacigita kun Dio.