«Pola sango! — tuŝite vokis Bernardino
Kaj etendinte brakojn, premis lin al sino — ¬260
Vera Soplic’! Vi lavos laŭ destino Dia
Pekojn de senhejmulo, vaga frato via.
Mi ĉiam vin estimis; sed mi amas nune
Vin tiel, kvazaŭ estus ni du fratoj kune.
Tro frue por kampiro: ni ĉion preparos;
Mi mem difinos lokon, tempanoncon faros.
Car’ kurierojn sendis al Napoleono,
Peti pacon; sed oni militon deklaros,
Ĉar princo Juzef’ aŭdis de sinjor’ Binjono[13]
Franc’, el imperiestraj konsil’-konfidantoj, ¬270
Ke tute vanaj estas ĉi tiuj traktatoj;
Estos milito. Sendis min princ’ por sekretaj
Sciiĝoj, kun ordono, ke Litvanoj pretaj
Estu pruvi, ĉe veno de Napoleono,
Ke ili volas ree kuniĝi kun Krono,
Kaj postulas starigon de Poluja trono.
Dume, dum Graf’ paciĝu. Li estas strangulo,
Iom fantaziema, sed bona junulo,
Honesta polo; estas necesa ĉi tia;
Strangulojn tre bezonas temp’ revolucia. ¬280
Mi scias ĝin laŭ sperto; taŭgas eĉ stultulo,
Sed honesta, kaj kiam regas lin saĝulo.
Graf’ sinjor’, ĉe nobeloj ĝuas grand-respekton,
Tuta distrikt’ leviĝos kun li al ribelo;
Ĉar konante lin, diros ja ĉiu nobelo:
Certa afer’, ĝi havas sinjoroj-protekton.
Mi iros tuj…» — «Unue li al mi turniĝu,
Diris Juĝist’, ĉi tien venu, senkulpiĝu;
Mi pliaĝas kaj estas ĉe ofico mia!
Kaj pri proceso estos juĝ’ arbitracia…» ¬290
Pastro krakfermis pordon. «Bonvojaĝon!» diris
Juĝist’.
En kalamaŝkon[14] salte Verm’ eniris,
Vipas ĉevalojn, tiklas flanke per gvidilo;
En nebul’ malaperas flirte veturilo;
Nur monaĥa brungriza kapuĉ’, dum veturo,
Iam leviĝas, kiel super nub’ vulturo.
Vokist’ pli frue iris jam al Grafa domo.
Kiel vulp’ sperta, kiun logas lardaromo,
Kuras, sed konas ruzan pafistoj-sekreton,
Iam haltas, sidiĝas, levas vosttufeton, ¬300
Per ĝi ventume venton en naztruojn prenis,
Demandas ĝin, ĉu manĝon pafist’ ne venenis:
Protaz’ el voj’ deiris, ĉe fojno irante,
Ĉirkaŭ domo, en mano bastonon tenante,
Ŝajne vidas, ke ie brut’ domaĝon faras.
Li tiel laŭirante, ĉe ĝardeno haltis,
Kliniĝis, kuras, ŝajne krekon li postflaras:
Ĝis trans baril’ subite en kanabon saltis.
En ĉi verda, odora, densa arbustaro,
Ĉirkaŭ dom’ estas certa rifuĝ’ al bestaro ¬310
Kaj homoj. Renkontite, ĉe brasik’ leporo
Saltas en kanabejon kaŝiĝi sekure;
Pro densaĵo, ne sekvos ĝin vertrago kure,
Nek ĉashundo postflaros pro forta, odoro.
En kanabon servisto forkuras de bato
Kaj sidas, ĝis sinjoro koleros ĝis sato.
Forkurinta rekruto ofte tie sidas,
Kiam lin registaro en arbar’ insidas.
Kaj tial dum batalo, invado kaj trado[15]
Ambaŭ partioj celas, kun granda penado, ¬320
Okupi pozicion en kanab’-tereno,
Kiu tiriĝas fronte ĝis dom’ de bieno
Kaj ŝirmas tuŝigante poste kun lupolo
Atakon, cedon antaŭ malamik’-patrolo.
Protaz’ ektimis, kvankam tre kuraĝa homo,
Ĉar al li memorigis kanaba aromo,
Kion diversokaze li spertis ofice
Kaj kion kanabejo atestis laŭvice:
Lin foje invokita nobel’ Dzindoleto
Devigis per metita al brust’ pistoleto, ¬330
Rampi sub tablon, boji hunde, revokante,
Ĝis Vokist’ en kanabon saltis, pen-spirante.
Kaj poste Volodkoviĉ [16], fiera brutalo,
Perfortant’ de sejmetoj kaj de tribunalo,
Akceptinte invokon, akton dispecigis,
Hajdukojn kun bastonoj ĉe pordo starigis,
Nudan rapiron levis super lian kolon,
Kun kri’: por savi kapon, manĝu protokolon!
Ŝajne Vokisto manĝi komencis prudente,
Ĝis tra fenestro saltis kanabon momente. ¬340
Jam ne estis kutimo en litva bieno,
Ŝirmi sin de invokoj per sabro, rimeno;
Apenaŭ iam aŭdis Vokisto insulton:
Sed Protazo pri tio sciis nur malmulton,
Delonge ne estinte invokoj-portisto,
Kvankam li ĉiam preta, petis kun insisto;
Sed respekte al aĝo, Juĝisto rifuzis
Liajn petojn, hodiaŭ akceptinte, uzis
Lin pro urĝa bezono.
Atentas Vokisto —
Mallaŭto — En kanabon manojn enŝovante, ¬350
Li disklinas trunketoj-densaĵon, naĝante
En legom’, kiel akve mergiĝas fiŝisto.
Li eliĝis — mallaŭto. — Ĉe dom’ li insidas —
Mallaŭto — tra fenestroj internon li vidas —
Malplene — time paŝas li al enirejo,
Levas anson — malplene, kiel en sorĉejo.
Li prenas akton, legas laŭte sian temon;
Ĵus li aŭdis radbruon kaj sentis kortremon,
Volis forkuri; trafis lin iu subite:
Feliĉe, ke konato! Verm’! Ambaŭ ekmiris. ¬360
Grafo kun sekvantaro videble foriris
Rapide, ĉar li pordon lasis malfermite;
Li armis sin: sur planko jen apogpafiloj,
Kuŝas dutuboj, plue ĉanoj kaj ŝargiloj,
Serurist’-iloj; oni riparis armaĵojn;
Pulvo, papero: oni faris pafŝargaĵojn.
Graf’ ĉasiris kun tuta anar’ de bieno…?
Sed kial manarmiloj? Rusta sabro tie
Kuŝas sen klingo, tie spado sen rimeno:
El difektaĵo, oni elektis ĉi tie, ¬370
Eĉ serĉis en malnova armil’-magazeno.
Vermo paftubojn, spadojn rigardis atente,
Poste al bienkorto foriris silente,
Por demandi servistojn pri Grafo — malplene.
Du maljunajn virinojn li eltrovis pene
Kaj aŭdis, ke sinjoro anaron kolektis
Kaj armite al Dobĵin sur voj’ sin direktis.
* * *
Fama estas en Litvo Nobelej’ Dobĵina,
Pro nobeloj-kuraĝo, belec’ nobelina.
Iam riĉa, multhoma, ĉar kiam Jan Tria [17] ¬380
Armeigon anoncis per vergoj [18] kun sia
Standard’, el Dobĵin sole, aperis sescento
Da nobelar’ armita. Hodiaŭ la gento
Malpli nombra kaj riĉa. Kiel korteganoj,
En arme’, ĉe invadoj, sejmetoj — gentanoj
Kutimis vivi iam facilemerite;
Hodiaŭ, mem labori por si, devigite,
Kiel kampuloj! sole kitelon ilian
Ne portas, sed kapoton blankan, nigrestrian,
Kaj dimanĉe kontuŝon. Vesto nobelina, ¬390
Plej malriĉa, alias ol jup’ kampulina:
Irante en drelikaj, aŭ perkal’-robetoj,
Brutaron paŝtas ne en bast-, sed led-ŝuetoj,
Tranĉas grenon, eĉ ili ŝpinas en gantetoj.
Diferencis Dobĵinaj de litva frataro,
Laŭ lingvo, kresko, kiel laŭ formo aspekta.
Pura sango leĥida[19]; laŭ la nigra haro,
Alta frunt’, nigrokuloj, agla naz’ malrekta;
El ter’ Dobĵina[20] venis la antikva gento;
Kaj kvankam Litve sidis de jaroj-kvarcento, ¬400
Flegis mazurajn morojn kun lingva akcento.
Se al sia infano iu nomon donas,
Kutime al baptato Kronano [21] patronas:
Sankta Bartolomeo, aŭ Sankta Mateo;
Mate’ nomiĝas filo de Bartolomeo
Kaj Bartolo la filo de Mate’. Virinoj
Ĉiuj baptitaj estas Kaĥnoj kaj Marinoj.
Do por orientiĝo en miksaĵo tia,
Oni donis alnomojn, laŭ merito ia
Aŭ difekto, al viroj kiel al virinoj. ¬410
Nobelo estis ofte kelknome konata,
Por signo de estimo, aŭ eco malŝata;
Okazis, ke samulo en Dobĵin alie,
Kaj alinome famis ĉe najbaroj ie.
Per imito, aliaj najbar’-nobeletoj
Ornamis sin alnome per ĉi «sobriketoj».
Nun ilin preskaŭ ĉiu famili’ alprenis;
Malofte iu scias, ke ili devenis
El Dobĵin, laŭ neceso, dum lando cetera
Stultimitis kutimon, sen bezono vera. ¬420
вернутьсяBarono Louis Bignon, diplomato, publicisto kaj historiisto franca: li estis ĉe flanko de Napoleono I-a kaj loĝis en Varsovio 1811–1813. Pri princo Józef v. [6].
вернутьсяKalamaŝko, veturileto kun tili-ŝela plektaĵo. Dum la litero «l» havas en lingvo pola, kiel en Esperanto molan sonon, «ł» sonas kiel «l» kataluna, aŭ bulgara. La transskribo anstataŭas «ł» per simpla «l», kvankam oni povus ankaŭ skribi «ŭ» (ekz. «kaŭamaŝko»), ĉar multaj poloj strekitan «ł» tiel nekorekte elparolas.
вернутьсяTradi, ofice forpreni havaĵon de ŝuldanto kaj doni ĝin al kreditoro en posedon.
вернутьсяWołodkowicz, aventuristo, post multaj malpacaj skandaloj estis kaptita en urbo Mińsk kaj mortpafita laŭ tribunala verdikto.
вернутьсяJan III Sobieski, reĝo de Polujo, liberiginto de Vieno kontraŭ turkoj, regis 1647–1696.
вернутьсяOriginale: Ĝeneralan moviĝon per vergoj (branĉetaĵo, wici). Por kunvoki ĝeneralan enarmeigon la reĝo ordonis en ĉiu paroĥejo starigi altan stangon, ĉe kies pinto estis fiksita balailo, aŭ branĉetaĵo. Tio estis nomata: disdoni branĉetaĵon. Ĉiu plenkreskinta nobelo havis la devon aperi senprokraste, por ne perdi sian nobelecon, ĉe la vojevoda standardo.
вернутьсяTero Dobĵina, distrikto (hodiaŭ Lipna) en Mazovio, prapola lando kun centro Varsovio. La mazovianoj estas nomataj mazuroj. La Dobĵinanoj enmigrintaj el Mazovio en Litvon donis la nomon Dobĵin (Dobrzyn) al sia nobelareta kolonio; la nomo Dobrzyński signifas «Dobĵina».
вернутьсяSanktulo adorata en la Kronlando (t.e. Polujo)