Выбрать главу
Do Mateo Dobĵinski, kiu en frontloko Staris ĉe l’ gent’, nomiĝis surpreĝeja Koko. Sed kiam jaro sepcent naŭdek kvara venis, Li, ŝanĝinte, alnomon Ĉe-flanko alprenis; Ankaŭ Kuniklo[22] nomas lin Dobĵino-anoj Kaj Mate’ de Mateoj titolis litvanoj.
Kiel li genton, lia dom’ al nobelejo Regis, starante inter drinkej’ kaj preĝejo. Ŝajne malriĉo loĝas en lia bieno: Pordego — sen flugiloj, sen baril’ — ĝardeno       ¬430 Nesemita; sur bedoj — betular’ malaĝa. Tamen mastraĵo ŝajnas rezidej’ vilaĝa, Ĉar estas plej bonforma kaj plej etendita; Dekstra, loĝeja flanko el brik’ masonita; Flanke tenej’, grenejo, staloj, tutproksime, Amase, kiel estas ĉe nobel’ kutime.
Ĉio malnova, putra. De l’ domotegmento Brilis kvazaŭ ladaĵo per verda pigmento, Per musko, herbo, vente altbalanciĝanta. Sur garbej’-pajltegmento — ĝardeno pendanta;       ¬440 Diversa herb’, urtiko, kokos’ ruĝkorala, Flava vebask’, kolora kvast’ merkuriala, Nestoj de divers-birdoj; en mansardoj estas Kolombejoj; hirundoj en fenestroj nestas. Blankaj kunikloj saltas ĉe sojl’, sur herbejo; Mallonge, domo: kvazaŭ kaĝ’ aŭ kuniklejo.
Antaŭe fortikaĵo! Da postsignoj plene, Ke ĝi atakegojn spertis kelk-revene: Ĉe pordego, en herbo, ĝis nun kuŝas granda, Kiel kapo, kuglego el kanon’ svedlanda.       ¬450 Antaŭtempe, pordega flugil’, malfermata, Estis ĉe l’ kuglo, kiel ĉe ŝton’, apogata. Sur korto, el herbaĉo kaj foli’ absinta, De kelkdek krucoj resto leviĝas putrinta, Sur nebenita tero: do, enterigite Ĉi tie kuŝas, kiuj pereis subite. De dom’, tenej’, grenejo muroj rigarditaj Proksime, estis funde ĝis supro punktitaj, Kvazaŭ de nigr-insektoj: en makulo ĉia Sidiĝis kuglo, kiel burd’ en kavo sia.       ¬460
Ĉe l’ pordoj: ansoj, najloj, hokoj — detranĉitaj Estas ĉiuj, aŭ dense per sabro signitaj. De Zigmunt-sabroj[23] hardon oni tiel provis Kaj per ili detranĉi najlkapetojn povis, Aŭ tranĉi hokon, kiu klingon ne ekfendis. Super Dobĵinaj pordoj gentblazonoj pendis; Sed armaturon[24] kovris — fromaĝoj-bretaro Kaj dense superkrustis hirundoj-nestaro. En interno de domo, veturilej’, stalo, Ĉie armaĵoj, kvazaŭ malnovarsenalo.       ¬470 Sub tegmento da grandaj kaskoj pendas kvaro. Ornamoj de Marsfruntoj; nun Venusbirdaro[25] Kolomboj, idojn nutras en ili. En stalo, Super krib’, etendiĝas kiras’; por ĉevalo Kiel en ŝtupetaro, en kiras’-ringaro Kuŝas, de knab’ metate, herbo trifolia. En kuirej’, rapirojn virino malpia Malhardis, uzis ilin anstataŭ rostilon; Per bunĉuk’[26] el Vieno, la ekspedicia Akir’, ŝi senpolvigas manomuelilon. Ĉie elpelis Marson Ceres, la mastrino,       ¬480 Kun Pomon’, Flor’, Vertumno[27] regas en Dobĵino, Super domo, garbejo kaj tenej’ de greno. Sed hodiaŭ diinoj cedu: jen reveno De Mars’.
          Sendit’ en Dobĵin’ tagiĝe aperis, De kaban’ al kabano rajde kurieris Kaj kiel por servuto vekis. Nobelfratoj Sin levas; hompleniĝas nobelejostratoj; En drinkej’ oni krias, prepostejo helas; Ĉiuj kuras, demandas: kion oni celas? Maljunaj konsiliĝas, junaj ĉevalojn selas;       ¬490 Virinoj baras, knaboj baraktas kaj krias, Volas kuri, batiĝi, kun kiu? ne scias, Do restas. En loĝejo de pastro Dobĵina Daŭras konsil’, terure konfuza, senfina, Ĝi decidis, ĉar oni ne povas konsenti, Tutaferon al patro Mateo prezenti.
Mate’, aĝulo vigla, jam sepdekdujara, Maltakreska, antaŭe konfederat’ Bara[28]. Anoj kaj malamikoj memoras tre bone Lian damaskan[29] sabron, kurbiĝan duone,       ¬500 Per kiu lancojn tranĉis li, kiel pajleton, Kaj kiun ŝercmodeste li nomis vergeton. Li fariĝis reĝano el konfederato, Tenis kun Tizenhaŭzo[30] trezorist’ de l’ ŝtato: Sed kiam reĝon gajnis Targovic’-partio, Ree Mate’ forlasis reĝon; kaj pro tio, Ke li ofte partion ŝanĝis, li per moko Nomita iam estis surpreĝeja Koko; Ĉar li turnis flageton, kiel Kok’, laŭvente Kaŭzon de ŝanĝoj vane vi serĉus atente: Eble, Mate’ militon tro amis; venkite, El unu flank’, al dua batali rapidis? Eble li politikon penetris spirite Kaj iris, kie bonon de l’ Patrujo vidis? Kiu scias! Sed certe li neniam sentis Laŭddeziron, malnobla gajno lin ne tentis, Kaj neniam li sekvis moskveman partion; Eĉ vidi ruson, sentis li antipation, Do, post landpartigo, hejme sidis konstante, Kiel urs’ en arbaro, ungegon suĉante.       ¬520
Lastfoje li militi iris kun Oginski, En Vilnon, kie servis ambaŭ sub Jasinski; Kun verget’ li kuraĝomiraklojn atingis, El Prag-remparoj sola malsupren sin svingis Al defend’ de lasita sinjoro Pocjejo[31] Kun siaj vundoj, dudek tri, sur batalejo. Litvo pensis, ke ambaŭ falis mortigite: Revenis ambaŭ, kiel kribrilo pikite. Sinjoro Pocjej havis honestan intencon, Doni al defendinto riĉan rekompencon:       ¬530 Por dumviva uzado kvinkaban’-bienojn Kaj kiel jaran renton, oran milflorenon. Sed Dobĵinski reskribis: «Pan Pocjej Macjejon, Bonofarinton havu, ne Maciej Pocjejon». Li rifuzis bienon, pagon de sinjoro Kaj reveninte, vivis de propra laboro, Farante abelulojn, brutokuracilojn, Por foiro perdrikojn logis en kaptilojn Kaj ĉasis bestojn.
                        Tute ne mankis Dobĵine Kleraj aĝuloj, kiuj sciis eĉ latine       ¬540 Kaj june en palestro lertiĝis krom tio: Estis pli riĉaj, sed en tuta familio, Macjek, simplul’ malriĉa, ’is plej estimata, Ne nur sabrul’, per sia verget’, famigata, Sed kiel homo saĝa, kun certopinio, Kun kono de hejmlanda kaj genthistorio; Li same konis leĝon, kiel mastrumadon, Sciis pafist’-sekretojn kaj best-kuracadon. Oni al li aljuĝis (pastro neas tion) Strangan, de superhomaj aferoj, konscion.       ¬550 Certe, ke veterŝanĝojn li bone komprenas Kaj pli ofte, ol mastra kalendar’, divenas. Tial, ĉu por komenci semadon sur bedo, Ĉu grenon ekrikolti, ĉu dum ŝipekspedo[32] Antaŭ proces’, aŭ iel interkonsentante, Nenion oni faris sen konsilo lia. Maljunulo ne celis al influo tia; Kontraŭe, por seniĝi, gastojn mallaŭdante, Plej ofte sen respondo puŝis for el domo. Li konsilis malofte, ne al ĉiu homo;       ¬560 Nur en aferoj gravaj eksterordinare, Li diris opinion sian, vortavare. Supoze li hodiaŭ part-prenos volonte Kaj persone stariĝos ekspedici’-fronte, Ĉar li interbatiĝon amis en juneco Kaj estis malamiko de la moskva speco.
вернуться

[22]

Povas formi en lingvo pola vortludon, ĉar la pola nomo de kuniklo (lat. cuniculus) «królik» signifas ĝuste «reĝeto», laŭ germana antikva künigel (Königlein).

вернуться

[23]

Sabroj el tempo de Zygmuntoj, reĝoj de Polujo.

вернуться

[24]

Armaturo, armaĵo kaj partoj al ĝi apartenantaj ĉirkaŭ la blazono.

вернуться

[25]

Mars, antikva dio de milito; Venus, diino de beleco kaj amo; al ŝi estis dediĉitaj la ame kverantaj kolomboj.

вернуться

[26]

Bunĉuk’, ĉevalvosto, pendigita sur lancotenilon, estis uzata en la turka armeo kiel hetmana (armeestra) insigno. La ĉi tie menciita devenis el la Viena ekspedicio de Sobieski kontraŭ la turkoj en j.1683.

вернуться

[27]

Antikvaj romaj diaĵoj: Ceres, diino de grenoj kaj bonrikoltoj; Pomona, zorgantino de fruktarboj kaj ĝardenaj arbustoj; Flora, diino de printempo kaj floroj; Vertumnus, dio de fruktoj.

вернуться

[28]

Ano de la Bara konfederacio, t.e. de la armita ligo, kiun la pola nobelaro formis en la Podola urbo Bar en j.1768 kontraŭ la malforta, ŝanceliĝema reĝo Stanisław Poniatowski kaj liaj rusaj aliancanoj, kiuj lastaj permesis al si indignigantajn perfortaĵojn en Polujo.

вернуться

[29]

Damaska karabelo, fama speco de sabroj el vejnstria ŝtalo, faritaj en la malgrand-azia urbo Damasko.

вернуться

[30]

Antoni Tyzenhaus, litva trezoristo, t.e.financa ministro de la Litva Grand-duklando, fama disvastiganto de industrio kaj fondinto de kelkaj instruaj institutoj en Litvo, mortis en j.1785 en Varsovio.

вернуться

[31]

Grafo Aleksander Pociej, subtenis malavare polajn elmigrintojn kaj la legionojn. Dobrzyński defendis lin, kiam Suvorov konkiradis Pragon (vidu la notojn [8] kaj [27] en Lib. I.

вернуться

[32]

Vidu la noton [17] pri «vicinoj» en Lib. II.