Выбрать главу
Maljunul’ sur soleca korto ĵus promene Kantetis: «Kiam suno leviĝas matene»[33] Kaj estis tre kontenta, ke iĝis serene; Ĉar la densa nebulo alsupre ne iris, Kiel kutime, kiam nuboj sin kuntiris,       ¬570 Sed falis. Al nebulo manojn vent’ etendis, Glatige tuŝis, sterne sur kamparon sendis; Dume suno elsupre brilas milradie, Teksas fonon arĝente, ore, ruĝostrie, Kiel paro da majstroj en Sluck faras zonon[1:36]: Virgino, ĉe teksilo, trasilkigas fonon, Malglatigas: elsupre teksisto, dum tio, Ĵetas al ŝi fadenojn el oro, arĝento, Purpur’, kreante florojn: tiel teron vento Per nebul’ ĉirkaŭŝpinis, teksis sunradio.       ¬580 Mateo finis preĝojn kaj varmiĝis sune; Jam sian mastrumadon li komencas nune, Portis herbon, foliojn, ĉe domo sidiĝis Kaj fajfis: tuj kunikloj svarm’ el ter’ ŝpruciĝis. Kiel narcisoj, super herbon ekflorante, Blankas longaj aŭdiloj; sub ili, brilante, Tralumas okuletoj, kiel sangrubenoj, Broditaj en veluron de herbokusenoj. Kunikloj staras rekte kaj ĉiu atente Rigardas; blanklanuga ar’, fine momente,       ¬590 Brasik’-logite, saltas al aĝulo kure Sur piedojn, genuojn, ŝultrojn; li plezure, Mem blanka laŭ kuniklo, bestetojn arigas Kaj per mano la varman lanugon glatigas; Per dua man’ li ĵetas el ĉapo milion; Paseroj el tegmentoj falas, faras krion.
Subite, dum aĝulon amuzis festeno, Kunikloj malaperis en herba tereno; Paseroj, senhavuloj, flugis al tegmentoj, Ĉar al bien’ rapide paŝis novklientoj.       ¬600 De nobelar’-amaso, el la prepostejo, Senditoj, pro konsilo, venis al Macjejo, Kaj de fore salutis malalte-kapkline: «Laŭdatu Jezu-Kristo» — «Eterne, senfine», Respondis maljunulo; poste informite Pri gravec’ de l’ sendaĵo, li gvidas invite En kabanon, sur benko sidiĝi proponas. Meze, stare, raporton ĉefsendito donas. Dume ĉiam pli dense venis nobelaroj, Dobĵinski-j preskaŭ ĉiuj, krom multaj najbaroj       ¬610 El ĉirkaŭnobelejoj, kun kaj sen armiloj, En kalamaŝkoj, briĉkoj[35], rajde kaj starigas Veturilojn, ĉevalojn al betuloj ligas, Rondiras, volus aŭdi iron de konsiloj; Jam pleniginte ĉambron, en vestibl’ ariĝas, Aŭskultas, en fenestrojn per kapoj premiĝas.

Libro VII. — Interkonsilo

Savaj konsiloj de Bartek, nomata Pruso • Soldata voĉo de Macjek Baptisto • Publika voĉo de sinjoro Buĥman • Jankjel konsilas al konkordo, kiun Fendilo tratranĉas • De Gervazo parolado, el kiu montriĝas grandaj efikoj de sejma elokventeco • Protesto de maljuna Macjek • Subita alveno de milita sukurso rompas la interkonsilon • Hejse, kontraŭ Soplicoj!

Vice, Bartek sendito sian vorton diris Ĉar li ofte per ŝipo en Prusujon iris, Tial de samgentanoj li Pruso nomatis, Laŭŝerce, ĉar li prusojn malamis, kaj ŝatis Nur priparoli. Homo, progresinta aĝe, Kiu multe da mondo vizitis vojaĝe, De gazetoj leganto, politik’-konscia, Povis multe klarigi per konsilo sia. Li tiel finis:
                «Tio estas help’ ne vanta, Sinjor’ Mateo, mia frato, bonfaranta       ¬10 Patro kvazaŭ de ĉiuj ni. Mi al francaro Fidus milite, kiel al atutoj-kvaro: Nacio militema; post Koscjuŝko nia Ne estis en la mondo militist’ genia, Kiel imperiestro, granda Bonaparto. Mi memoras de francoj transiron de Varto[1]; Mi estis eksterlande, pro komerco mia Kun urbo Gdansk[2], en mila-okcent-sesa jaro; En land’ Poznanja loĝas mia parencaro, Kiun mi vizitiris; do kun Pan Jozefo       ¬20 Grabovski[3], li nun estas regimenta ĉefo, Kaj tiam en vilaĝo vivis oportune Ĉe Objezjeĵe, ambaŭ ni ĉasadis kune. En Grand-Polujo estis paco; famo kura Venis, foje subite pri batal’ terura. Kuriere leteron alsendis Todven-o: Grabovski, ĝin leginte, kriis: „Jena! Jeno! [4] Prusoj — kape batitaj, gajnita batalo!“ Mi tuj, por danki Dion, saltis de ĉevalo Kaj genuiĝis… Urbon ambaŭ ni post tio       ¬30 Veturinte, ŝajnigas scii pri nenio; Kaj jen ni vidas: ĉiuj Landratoj, Hofratoj, [5] Komisarioj, ĉiuj similaj hundfratoj, Salutas nin malalte; ĉiu tremas, palas, Laŭ prusa blato, kiu sur brogaĵon falas. Ni ridas, frotas manojn kaj humile petas Novaĵojn: kion oni pri Jena ripetas? Ili ektimis, miras, ke ni jam eksciis Pri malvenko kaj aĥ-herr-gott-o-vee! [6] kriis, Mallevis nazojn, kuras domen, for el tie…       ¬40 Konfuzo, interpuŝo! polaj vojoj ĉie Pleniĝis; forkurantoj svarmas formikare, Tiras siajn vagenojn, ĉe ni populare Nomatajn veturiloj; geprusoj kun vestoj, Kun pipoj, kafokruĉoj, plumlitoj kaj kestoj Forkuras. Ni mallaŭte faras konsiliĝon: Sur ĉevalojn! konfuzi prusan retiriĝon! Hej! Landratojn nukbati, Hofratojn ripŝiri, Kaj Herrojn oficirojn je harcopfoj [7] tiri! Generalo Dombrovski venis Poznanion:       ¬50 Imperiestr’ ordonis la insurekcion! Dum semajno prusaĉojn leviĝo popola Balais, ke ne restis eĉ nur unu sola! Se tiel lerte, vigle, turniĝus litvanoj, Por regali moskvulojn per tiaj ŝvitbanoj! Nu, Mateo? Se Moskvo kverelas malsprite Kun Bonaparte: tiu ne ŝercas milite: Plej granda mondheroo! sennombra armeo! He, kion pensas patro, Reĝeto, Mateo?»
Li finis. Ĉiuj tiam verdikton atendis       ¬60 De Mate’. Li eĉ kapon ne movis, etendis Nur manon kaj ĉe-flankon ekbatis: laŭ vido Li serĉis sabron. (Ekde Pollando-divido Jam sabron li ne portis, sed ĉe rememoro de Moskvo, manon metis, laŭ malnova moro, Ĉe flanko: kvazaŭ «vergon» li kaptus batale; Do oni lin Ĉe-flanko nomis ĝenerale.) Li levis kapon: ĉie ekregis silento; Tamen Mateo, malgraŭ komuna atento, Ree mallevis kapon kaj brovojn kuntiris.       ¬70 Fine li aŭdiĝante, ĉiun vorton diris Malrapide kaj kapon balancis laŭ senco:
«Silentu! la novaĵo el kie devenas? Kiel proksime francoj? ĉefkomandon tenas…? Ĉu, kie, kial iĝis militokomenco? Kie tramarŝos francoj? Kun kia potenco? Arme’-specoj? scianto parolu pri jeno!»
Silente sin rigardis vice la kunveno. «Mi, diris Prus’, konsilus la pastron atendi, Vermon, de li devenas ĉi tiu novaĵo;       ¬80 Dume certajn spionojn al la limo sendi, Kaj mallaŭte armiĝi en la ĉirkaŭaĵo, Kaj dume tut-aferon singardeme gvidi, Por neniel al Moskvo intencojn perfidi…»
«Atendi? sendi? mendi?» dua Macjek krie Interrompis, baptita Aspergist’ alie, Laŭ bastonego, kiun li kunportis ĉie Kaj nomis aspergilo. Tiun li starigis Antaŭ si, ambaŭ manojn sur globo pendigis. Manapogis mentonon: «Prokrasti! veturi! Konsiliĝi! Hem, trem, brem kaj poste forkuri!       ¬90 En Prusuj’ mi ne estis; prudento tiela Bona por prusoj, mia prudento — nobela. Do mi scias: por bati — kaptu aspergilon, Kaj por morti — alvoku de pastro konsilon! Mi vivu, batu! Pastron? kvazaŭ ni — bubaro? Por kio Verm’? Antaŭen! ni estu vermaro, Mordu Moskvon! Spionoj? Hem, trem, brdem, por klaĉoj?
вернуться

[33]

Pia kanto matena, populara en tuta Polujo. Jen la unua strofo (laŭ Karpiński):

Ĉe matena sunradio: — Vi laŭdatu, granda Dio! Ĥore kantas elementoj, — Oceanoj, kontinentoj. Kaj de homo, por favora — Donacaro ĉiuhora. Al Kreinto kaj Savanto, — Ĉu ne sonus laŭda kanto?
вернуться

[35]

Bryczka, vojaĝveturilo; pri kałamaszka vidu la noton [14].

вернуться

[1]

Rivero, ĉe kiu estas situita la urbo Poznań de la same nomata grandpola duklando, kaj poste prusa provinco Posen (komparu la noton [26], Lib.II).

вернуться

[2]

Vidu la noton [27] en Lib. IV.

вернуться

[3]

Grafo Józef Grabowski, posedanto de bienoj Łuków en grandpola Poznanja Duklando; dum la Napoleonaj militoj li estis kolonelo de la generala stabo, poste li ludis grandan rolon en la publika vivo de la Duklando. En Łuków, proksime de la urbo Obiezierze, gastis Adam Mickiewicz kun sia frato Francisko.

вернуться

[4]

Jena, urbo apud rivero Saale, memorinda pro la decida batalo, en kiu (1806) Napoleon I venkis la prusojn.

вернуться

[5]

Titoloj de germanaj oficistoj.

вернуться

[6]

Ho sinjoro Dio, ho ve! (germane).

вернуться

[7]

Herr, sinjoro; Haarzopf, harplektaĵo, portata tiam de oficiroj.