Tio pruvas — ke estas vi maljunulaĉoj,
Tut-netaŭgaj! He, fratoj! ĉashundo — postflaru,
La Bernardino — kvestu! mi — aspergon faru! ¬100
Aspergi!» — Bastonegon sian li svingetis,
Kaj kriantar’: «Aspergi! aspergi!» ripetis.
Baptist’-partion prenis Bartek, la Razilo,
Laŭ tre maldika sabro, kaj Mate’, Verŝilo,
Laŭ apogtub’, el kies vastgorĝo facile
Dekdu kuglojn ŝprucigis li, kvazaŭ verŝile.
«Vivu Baptisto!» kriis ambaŭ. Prus’ dum tio
Ekparolis, sed ĉesis pro rido kaj krio.
Oni kriis: «For! prusoj, timuloj, for paŝu!
En Bernandan kapuĉon timulo sin kaŝu!» ¬110
Tiam Mate’ maljuna ree kapon levis,
Do bruparoloj ree mallaŭtiĝi devis:
«Ne moku Vermon; konas mi pastraĉ’-ruzulon;
Ol vi, pli grangan nukson ĉi vermet’ mordetis.
Nur foje mi lin vidis: mi rigardon ĵetis
Kaj rekonis birdeton; li turnis okulon,
Time, ke mi konfesprenos lin pro io;
Sed — afero ne mia, longa historio!
Li ne venos, do vane voki kapuĉulon
Se de tiu ĉi venis tuta novaĵeto, ¬120
Kion ĝi celas? estas diablo pastreto!
Se, krom tiu novaĵo, vi scias nenion,
Do kial vi alvenis kaj volante kion?»
«Militon!» kriis oni — «Kian?» — «Kun la caro,
Militon kun moskvuloj! Kontraŭ moskvularo!»
Pruso vokis kaj voĉon pli alte levis,
Kapoklinis, ĝis fine aŭskulton ricevis,
Parte per voĉo alta, kriema akiris.
«Mi volas bapti! bruston frapante li diris;
Kvankam sen aspergilo, per ŝipstango mia, ¬130
De mi ricevis bapton prusoj-kvar’ ebria,
Volinta min dronigi, ĵeti en Pregelon».[8]
«Bravul’! diris Baptist’, bone aspergis felon!»
«Sed dolĉa Jezu! oni havu la konscion,
Kie batali? kial? homoj sciu tion,
— Vokis Prus’ — ĉu popolo volos kune iri?
Kien iri? ni tion eĉ ne scias diri.
Fratoj, nobelaj moŝtoj! ni agu prudente!
Ni faru ĉion plane, bonorde, konsente!
Por militi: ni ligu konfederacion[9], ¬140
Sub ies estrbastono; kie fari tion?
En Grand-Polujo vidis ni la retiriĝon
Prusan, do ni sekrete faris konsiliĝon,
Armis nin kaj preparis kampular’-leviĝon;
Prete, ni de Dombrovski ordonon ricevis:
„Sur ĉevalon!“ kaj ĉiuj samtempe sin levis!»
«Mi petas voĉon! vokis Klecka Rajtigito,
En germana[10] vestaĵo, homo juna, bela,
Nome Buĥman, sed polo, Poluja naskito;
Ne certe, ĉu devene li estis nobela; ¬150
Oni lin ne demandis, en ĉiu rilato
Estimante: li servis ĉe litva magnato,
Estis bonpatrioto kaj plena de scio;
El fremdlibroj lerninte pri ekonomio,
Bienojn administris li orde, kun plano;
Pri politik’ prudente konkludis Buĥmano,
Belskribis, fluparolis, lerte argumentis,
Do kiam li komencis, ĉiuj eksilentis.
«Mi petas voĉon!» diris li, kraĉotusinte,
Kliniĝis kaj eksonis per vortoj beltinte: ¬160
Preopinantoj[11] miaj tuŝis elokvente
Ĉiujn decidajn punktojn, kaj, ĉefamomente,
Diskuton sur pli altan levis pozicion;
Do en unu fajrujon mi kunprenu ĉion:
Trafe ĵetitajn pensojn, gravajn argumente,
Ke kontraŭopinioj kuniĝu konsente.
Du partojn en diskuto tuta mi ekvidis
Kaj mi sekvos partigon, kiel vi dividis.
Unue: kial devas leviĝi la lando?
Kiasence? jen viva unua demando; ¬170
Dua koncernas regon kaj revolucion.
Divido — trafa; prenus mi inverse tion.
Ni esencon de rego komprenu unue,
El ĝi leviĝocelon mi deduktos plue.
Pri rego, se okule homar’-historion
Mi trakuras, do tiam mi perceptas kion?
En arbaroj sovaĝe vagas homgenero.
Kaj ĝin kolektas, ligas komuna danĝero,
Pripenso de defendo; jen konsilapero.
Ĉiu parton de propra liberec’ demetas ¬180
Por bon’ komuna: tiel statuto jam pretas;
El ĝi elfluas, kiel el fonto torento,
Ĉiuj leĝoj: formiĝas rego per konsento,
Neniel devenante el la volo Dia;
Do regecon apogas kontrakto socia,
Rego-divido estas nur sekva momento…»
«Kaj jen estas kontrakto! [12] Minska aŭ Kijova?
Diris Mate’ maljuna — Babin-rego nova! [13]
Sinjor’ Buĥman, ĉu caron al ni trudis Dio
Aŭ diablo, neniu kverelos pro tio; ¬190
Vi diru, kiel caron forigu nacio».
«Jen, kriis Aspergisto, malfacil’ en kio!
Se mi ekzemple povus salti pli facile
Al tron’, kaj plaŭd! surŝpruci caron aspergile,
Tiam li ne revenus sur Kijova trakto[14],
Nek sur Minska, nek ia Buĥmana kontrakto;
Nek lin pop’ diapove, nek mem Belzebubo
Revivigus… Aspergas ĉiu brava bubo!
Sinjor’ Buĥman, vi moŝto, elokventon havas,
Sed elokvento — ŝum, drum[15]: kaj aspergo gravas».
«Jes, jes!» manojn frotante, Bartek la Razilo, ¬200
De Baptisto al Macjek kuris laŭ teksilo-
Boben’, el unu flank’ al dua: «Nur kun vergo
Vi Macjek’, kaj vi Macjek’, kun il’ de aspergo,
Konsentu, kaj je Dio, vere, moskvan bandon
Ni splitigos; mi iros sub Vergo-komandon».
«Komand’, diris Baptisto, bona por parado;
Ĉe ni estis komando en Kovna brigado,
Tre konciza: Timigu, ne timu; atingu
Per bato, mem evitu baton; dense svingu
Ŝaĥ, maĥ!» [16] — Razilo pepis: «Bona regularo! ¬210
Kial skribi, difekti inkon? — En ĉi loko
Nun ligi konfederon volas nobelaro?
Marŝalo — nia Macjek’, estrbastono — vergo!»
«Vivu, kriis Baptisto, surpreĝeja Koko!»
Oni respondis: «Vivu majstroj de aspergo!»
Meze mallaŭtigate, flanke bruis krioj:
Konsilo dispartiĝis, estis du partioj.
Buĥman kriis: «Konsenton ne laŭdi, jen mia
Sistemo!» — «Ne permesas mi!» kriis alia.
En angul’ oni jesas. Fine voĉo tuba ¬220
Aŭdiĝis de veninta nobelo Skoluba:
«He sinjoroj Dobĵinaj! kion vi komencas?
Nin senigi de nia rajto vi intencas?
Invitante el nia nobelar’-ejeto,
(Invitis nin Ŝlosisto Fendulo Moŝteto)
Oni diris, aferoj estos okazontaj,
Ne Dobĵinon, sed tutan distrikton tuŝontaj,
Tutnobelaron; ankaŭ Vermo murmuretis,
Kvankam neniam finis, ĉiam balbutetis,
Malklare parolante — Fine de aferoj. ¬230
Ni kunvenis, najbarojn vokis kurieroj:
Ĉeestas jen ĉi tie, krom Dobĵinaj viaj,
Ĉirkaŭ ducent diversaj nobeloj aliaj;
Do ĉiuj ni konsilu! Se baston’ marŝala
Necesas, ĉiuj voĉu, ĉiu voĉ’ — egala.
Vivu egalo!»
Tiam du Terajeviĉoj,
Same kvar Stipulkovski-j kaj tri Mickjeviĉoj
Krias: «Vivu egalo!» kiel li proponas.
Buĥman vokis: «Konsento estos finpereo!»
La Aspergisto kriis: «Ni vin ne bezonas: ¬240
Vivu nia marŝalo, Mateoj-Mateo!
Prezidu!» — «Ni invitas!» krias Dobĵinanoj:
«Ni ne permesas!» vokas aliaj litvanoj.
Amas’ disiĝas, en du grupojn sin kolektas
Kaj kapojn al du flankoj kriante direktas,
Tiuj: «Ni ne permesas!» — ĉi tiuj: «Ni petas!»
вернуться
[12]
Famaj estis siatempe la kontraktoj aŭ kunvenoj en Kijovo kaj Minsko; en certaj templimoj ili okazis por farado de diversaj ĉiuspecaj interkonsentiĝoj precipe pri komerca foiro.
вернуться
[13]
Babina Respubliko. En j.1568 fondis pola nobelo, nome Pŝonka, en sia bieno Babin ĉe Lublin satiran societon, kiu ricevis la nomon de Babina Respubliko. Ĝi vipis la morojn de samtempanoj kaj sendis al ĉiu, kiu distingiĝis per difekto aŭ malsaĝeco, diplomon, per kiu li estis akceptita en la respublikon kaj ricevis en ĝi oficon: Kurac-fuŝulo fariĝis kuracisto, timulaĉo — armeestro, disipulo — ekonomo.