Sed, kvankam malplej krie, buĉo plej teruris
Inter kokoj. Kokejon juna Sak enkuris;
El ŝtupetoj per laĉo kaptante koketojn,
Detirante hirtplumajn, tufajn kokinetojn,
Ĉiujn vice sufokas: amase metita
Kuŝas bela birdaro, per grioj nutrita.
Sak senpripensa! kia vin kaptis furio!
Tion al vi neniam pardonos Zofio.
Gervaz’ antikvomore farante disponojn, ¬790
Al si ordonas doni de kontuŝoj zonojn,
Kaj per ili eligas, el Soplica kelo,
Barelojn da grizbrando, biero, mielo,
Kelkajn tuj senŝtopigas; aliajn nobela
Densa aro forrulas al sojlo kastela,
Tie ĉiuj kolektas sin por noktkuŝejo,
Tie estas fondita Grafa ĉefloĝejo.
Cent fajroj brulas, rostas, bakas kaj kuiras;
Viandoj fleksas tablojn, drinkaĵoj fluiras.
Nokto estis pasonta trinke, manĝe, kante; ¬800
Sed vice ekdormetas oni, oscedante,
La okulojn estinge nebulo vualas,
Kapojn balancas ĉiuj, kie sidis, falas:
Kun plado, glaso, kruĉo, aŭ rostaĵa pato.
Tiel venkintojn venkis dormo, mortofrato.
Libro IX. — Batalo
Pri danĝeroj rezultantaj el senorda tendarejo • Helpo neatendita • Malgaja situacio de l’ nobelaro • Kvestula vizito estas antaŭdiro de savo • Majoro Plut per troa koketeco turnas sur sin la tempeston • Pafo el terceloro signalas batalon • Faroj de l’ Aspergisto; faroj kaj danĝeroj de Macjek • Verŝilo per insido savas Soplicovon • Sukurso rajdistara; atako kontraŭ piedirularo • Faroj de Tadeo • Duelo de ĉefoj, interrompita per perfido • Vojski per decida manovro superpezigas la pesteleron de l’ batalo • Sangaj faroj de Gervazo • Ĉambelano, grandanima venkinto.
Ili ronkis, dormege tiel, ke sen veko,
Kun lanternoj eniris da homoj kelkdeko,
Atakis nobelaron sen ies rezisto,
Kiel dormantajn muŝojn arane’ «falĉisto»:
Apenaŭ iu zumas, jam ĝin longakrure
Ĉirkaŭprenas rabisto, sufokas terure.
Sed pli firme, ol muŝoj, dormas ar’ nobela:
Ne zumas, kvazaŭ kuŝas sen vivo iela,
Kvankam per fortaj brakoj estas ekkaptata
Kaj kiel sur ligiloj pajlo, renversata. ¬10
Nur Verŝilo, al kiu en distrikt’ ne trovas
Vi same fortan kapon ĉe festen’: li povas
Trinki du bareletojn da julimielo
Antaŭ lango-konfuzo kaj kapo-ŝancelo:
Li, kvankam longefestenis kaj ekdormis ŝtone,
Donis signon de vivo: okulon duone
Malfermis, vidas… veraj inkub’-inferanoj!
Du teruraj vizaĝoj, kun lipharoj-paroj,
Spiregas, buŝon lian tuŝas per lipharoj,
Kiel flugile volvas ronde per kvar manoj. ¬20
Time, li krucosigni sin volas: sed vane,
Kvazaŭ flanke-najlita estas dekstra-mane,
Movas maldekkstran, sentas: ve! de man’ spirita,
Kiel ido en vindojn, li estas vindita;
Li timas pli terure, kun fermit-okulo
Kuŝas sen spir’, malvarma iĝas, laŭ mortulo.
Sed Aspergist’ sin volas defendi: malfrue,
En propra zon’ li estis ligita unue;
Tamen li kunvolviĝis, elaste eksaltis,
Falis, sur brustoj, kapoj de dormantoj haltis. ¬30
Ĵetiĝis, laŭ ezoko sable, baraktante,
Muĝis laŭ urs’, el pulmoj fortikaj kriante:
«Perfido…» Tuj vekita nobelaro ronde,
Ĥore: «Perfid’, perforto!» ekkriis responde.
Spegulan ĉambron eĥoj atingas laŭtkrie;
Kun Gervazo, ĵokeoj, Grafo dormis tie.
Gervaz’ vekite, vane ŝiriĝas, kun miro
Sin vidas alligita ĉe propra rapiro;
Ĉe fenestro li vidas: jen homoj armitaj,
En nigraj kaskedetoj, verduniformitaj. ¬40
Unu, skarpezonita, la spadon tenante,
Kaj akraĵon al siaj altuloj turnante,
Flustradis: «Ligu!» Ĉirkaŭ-kuŝas, kiel ŝafoj,
Ĵokeoj en katenoj; malarmita Grafo
Sidas; kun bajonetoj nudaj, du longuloj
Staras ĉe li. Rekonis Gervazo: Moskvuloj!!!
Ve!
Ŝlosisto ne foje estis en teruroj,
Multfoje havis ŝnurojn sur manoj kaj kruroj:
Tamen saviĝis; sciis fortul’ manieron
Ŝiri katenojn, tial ne perdis esperon; ¬50
Li pripensis, okulojn fermis, ŝajndormante,
Kaj malrapide brakojn, krurojn longigante,
Enspiris — ventron, bruston kunpremis laŭpove:
Subite kuntiriĝas, sin streĉas plenblove;
Laŭ serpent’, kapon, voston, kaŝanta artike,
Longa Gervaz’ aspektis nun mallonge dike,
Subite distiriĝis: eĉ ekknaris ŝnuro,
Sed ne krevis! Ŝlosisto, kun honto, teruro,
Renversiĝis, kaŝinte vizaĝon kolere,
Fermis okulojn, kuŝis kiel ligno tere. ¬60
Ĵus aŭdiĝis tamburoj: malofte unue,
Poste ĉiam pli dense, pli frakase-brue.
Oficir’ de moskvuloj, je tiu apelo[1]
Ĵokeojn, Grafon, lasis sub gard’ en kastelo,
Nobelaron en korton gvidis; staris tie
Dua rot’. Vanbaraktas Aspergist’ furie.
Stabo — en korto, kune armitaj nobeloj:
Podhajskioj, Birbaŝoj, Hreĉeĥoj, Bjergeloj,
Ĉiuj Juĝist’-parencoj, amikoj, kun spado
Helpe kuris, aŭdante pri atak’, invado ¬70
Ĉar kun Dobĵinski-j estis longe en kvereloj.
Kiu moskvan taĉmenton el vilaĝoj gvidis?
Kiu najbarojn helpe kolekti rapidis?
Asesor’? Jankjel? Estis diversopinio,
Certe neniu sciis tiam, nek post tio.
Jam leviĝas la suno, sange ruĝiĝite,
Malakra rande kvazaŭ radi’-deŝirite,
Duonvideble kaŝas ĝin nigra nubsfero,
Kiel ardas en karboj forĝistaj, huffero.
Nubojn, ŝiritajn kiel glacibuloj, vento, ¬80
Plifortiĝante, pelis el la oriento;
Nubaĵoj flugas, pluvon malvarman ŝutante.
Post ili kuras vento, pluvon sekigante.
Post vento ree nubo malseka alkuras:
Tag’ alterne malvarmas, aŭ pluve murmuras.
Dume Majoro trabojn el apud barilo,
Igas treni, en ĉiu tranĉi per hakilo
Duonrondtruojn, meti al aperto trua
Kaptitoj-krurojn, fermi per lignaĵo dua.
Du traboj, akrarande najlekunbatitaj
Kunpremis krurojn, kiel hundfaŭkoj fermitaj: ¬90
Ŝnuroj, forte streĉitaj, dorse manojn ligis;
Sed Major’ al nobeloj turmenton pliigis:
De kapoj deŝirigis la konfederatkojn,
De ŝultroj la mantelojn kaj la taratatkojn,
Eĉ kontuŝojn, ĵupanojn. Tiel trabforĝite,
Dentklakante, al pluvo, malvarm’, elmetite,
Nobeloj vice sidis dum malbonvetero;
Aspergisto baraktas vane en kolero.
Vane sin pro nobeloj Juĝist’ intermetas, ¬100
Kaj vane Zonjo ploras, Telimeno petas,
Agi pri katenitoj ne tiel severe.
Nikita Rikov, rota oficiro vere
Paciĝus, mem moskvulo, sed bona sinjoro:
Tamen obei devis li al Plut, majoro.
Majoro, polo, naske el urbo Dzjeroviĉ,
Nomita pole (kiel aŭdiĝas) Plutoviĉ,
Alibaptiĝis; granda fripon’, laŭ regulo,
Se polo, en carservo, fariĝas moskvulo.
Plut, kun pipo frontstaris, koksapogiĝante, ¬110
Responde al kapklinoj nazon altlevante;
Por signo de kolero li brovojn kuntiris,
Fumovolvon ellasis kaj en domon iris.
Dume Juĝist’ Rikovon pacemigi penas,
Kaj ankaŭ Asesoron al flanko forprenas:
Ili pripensas fini sen juĝo aferon,
Kaj, pli grave, eviti registaran peron.
Do diris al majoro Plut, Rikov sinjoro:
«Kion el ĉi kaptitoj havos ni, Majoro?
Doni sub juĝon? estos nobeloj-mizero. ¬120
Kaj vi, Major’, nenion gajnos el afero.
Aŭdu, Major’, pli bone paciĝi: Sinjoro
Juĝisto rekompencu vin por ĉi laboro;
Ni diros, ke li estis de ni vizitata:
Tiel vivos kaprinoj, lupo estos sata.
Rusoj diras: singarde eblas ĉiu faro,
Kaj ankaŭ: por vi rostu sur rostil’ de caro:
Kaj ankaŭ: ol malpace, pli bone konsente;
Nodu bone kaj kaŝu finaĵojn prudente.
Ne raportu, do scios neniu pri tio. ¬130
Rusoj diras: por preno donis manojn Dio».