Выбрать главу
Major’ aŭdante tion kolere kraĉ-spiris Kaj: «Vi frenezas, Rikov? Cara servo — diris — Ne estas amikeco, stultulo maljuna! Vi frenezas? Ellasu mi en tempo nuna, Milita, ribelulojn? Ha, poloj ribelaj, Mi vin instruos! Ha, vi friponoj nobelaj, Dobĵinski-j! malsekiĝu kanajloj, tremante! (Li rigardis fenestren, tut-gorĝe ridante.) Jen ĉi Dobĵinski, kiu sidas en surtuto,       ¬140 — For surtuton! — pasinta-jare, dum reduto, Kun mi kverelis… Estis ne mi komencinto: Dum mi dancas, li krias: „Post pordon, ŝtelinto!“ Ke tiam, por priŝtelo de regiment-kaso, Mi estis sub esploro, en grand-embaraso, Ĉu tio lin koncernis? Estas danc’ mazura, Li krias: jen ŝtelisto! kaj nobeloj: hura! Maljust’? Falinte miajn ungojn, li prudentos. Mi diris: He, Dobĵinski, vi tion ekpentos! Kaj nun, Dobĵinski, kion? la vergojn vi sentos!»       ¬150
Kliniĝinte li flustris en Juĝist’-orelon: «Se vi volas, ke ili savu sian felon, Por ĉiu kap’ mil rublojn, en kontanta mono; Mil rubletojn, Juĝisto, jen lasta propono».
Juĝisto ekmarĉandis; Major’ ne atentis, Kuris en ĉambro, lasis densfumon: prezentis Sin kiel turnfajraĵo ia, aŭ raketo; Postiris lin virinoj kun ploro kaj peto. «Major’, diris Juĝisto, antaŭ tribunalo, Kion vi gajnos? Estis nek sanga batalo,       ¬160 Nek vundoj; por manĝitaj anseroj, kokinoj, Oni sole repagos laŭ Statutdifinoj. Kontraŭ Graf’ mi ne plendos, ne sekvos verdikto; Tio estis kutima najbara konflikto».
«Kaj ĉu Juĝisto legis Flavan Libron?» [2] diris Majoro — «Kian libron?» Juĝisto ekmiris. «Libro — pli bona, diris Plut, ol la Statutoj, Ĉiupaĝe: pendigo, Siberio, knutoj; Libro militoleĝa, nun en Litvo tuta, Deviga; jam sub tablo kuŝas leĝ’ statuta!       ¬170 Militleĝe vi marŝos, por petolo tia, Jam almenaŭ al puna labor’ siberia». «Sed mi apelacios al guberniestro», Diris Juĝist’ — «Eĉ iru al imperiestro! Respondis Plut — verdiktojn car’ konfirmas noble, Punon pligrandigante, eĉ ofte duoble. Apelaciu, trovos mi eble, bezone Kontraŭ Juĝisto hokon, por ektiri bone. Jankjel, spiono, kiun registar’ insidas, Via doman’, en via drinkejo loksidas.       ¬180 Vin ĉiujn mi areste povas nun reteni!». «Sen ordon’, vi kuraĝus min areste preni?» Diris Juĝist’. Disputo tre vive ekkuris, Kiam al biendomo nova gast’ veturis.
Vetur’ amasa, stranga: Antaŭe kuranta, Nigra vira ŝafego, kun kap’ hirtiĝanta Per kvar kornoj, el kiuj du, laŭ arkkurbaĵoj, Ĉe oreloj volviĝas kun sonoriletoj: Kaj du, el frunt’ al flanko ŝovante finaĵojn, Per latunaj, tintantaj skuas rond-globetoj.       ¬190 Post virŝafo — ŝafinoj, bovoj, kaprinaro, Post brutoj — pez-ŝarĝite, veturiloj-kvaro.
Ĉiuj divenis venon de pastr’ Almozisto; Do devon de la mastro konante, Juĝisto Staris sojle, saluti gaston. Veturante, Pastro kaŝis vizaĝon, kapuĉ’-vualante; Sed oni lin rekonis: vidante areston, Li alturnis vizaĝon kaj faris man-geston. Dua veturigisto estas rekonita: Maljuna Macjek Vergo, kampule vestita.       ¬200 Nobelaro ekkriis, kiam lin rekonis; Li diris: «Stultaj!…» mane silenton ordonis. Sur tria veturilo — Prus’ en vest’ flik-ara, Fine Zan kun Mickjeviĉ veturis sur kvara.
Kaj dume Podhajskioj kaj Isajeviĉoj, Barbaŝoj kaj Vilbikoj, Bjergeloj, Kotviĉoj, Vidante de Dobĵinski-j tian malliberon, Komencis kvietigi malnovan koleron; Ĉar pola nobelaro, kvankam kolerema Kaj batalema, tamen ne estas venĝema.       ¬210 Oni Maljun-Mateon petas pri konsiloj: Li starigas amason ĉirkaŭ veturiloj, Atentigas.
            Kvestulo iris ĉambron pene Rekonebla; ne ŝanĝis li vestaĵon sian, Sed figuron alprenis li tute alian: Kutime malserena, nun li gajmiene Levis kapon, laŭ kruda kvestulo petola, Antaŭ ol ekbabili, ridis:                 «Ha, ha, hola! Mi gratulas! Ha, ha, ha! bonege, image! Sinjoroj oficiroj! iuj ĉasas tage,       ¬220 Vi nokte! Bonĉasaĵo: mi vidis nobelojn; Hej! pinĉi, senplumigi, hej! deŝiri ŝelojn! Nobelaro petolas, vi surmetu bridon! Mi gratulas, Majoro, vi kaptis Grafidon: Grasul’, riĉul’, sinjoro li el antenatoj[3]; Ne lasu lin el kaĝo sen tricent dukatoj! Prenu! por monaĥejo donu groŝoj-trion, Kaj por mi; mi pri via savo petas Dion; Jes, vere, mi tre zorgas por vi pri ĉielo! Mort’ eĉ staboficirojn kaptas je orelo:       ¬230 Baka[4] pravis, ke morto trapikas brokatojn[5] Kaj skarlatojn; sur drapon bone faras frapon; Kaj tra tolo ĉe kolo ĝi tranĉas laŭ volo, Sama normo: frizformo, kiel uniformo. Morto panjeto, diras Baka, laŭ bulbeto, Larmpremas, dum alpremas; same karesemas Dum lulo de mamulo aŭ diboĉbravulo! Aĥ! Majoro! ni vivas, morgaŭ morto venos, Kion ni manĝas, trinkas, al ni apartenos. Juĝisto, matenmanĝi estas tempo nune?       ¬240 Mi sidiĝas ĉe tablo, petas ĉiujn kune. Majoro, eble zrazojn? Moŝto Leŭtenanta, Kion vi pensas? vazon da punĉ’ varmiganta?»
Oficiroj rediris: «Jes Patr’ Almozisto, Tempas manĝi kaj trinki sanon de Juĝisto!»
La domanoj ekmiris kaj diveni penas: Kial Vermo la gajan mienon alprenas? Juĝist’ al kuiristo ordonon raportis: Zrazojn, botelojn, vazojn, sukeron li portis. Plut kaj Rikov komencis glutadi rapide,       ¬250 Tiom ofte posttrinki, manĝante avide, Ke duonhore manĝis for dudek tri zrazojn Kaj eltrinkis da punĉo du mezgrandajn vazojn.
Majoro sata, gaja, larĝe sur sofeto Sidiĝis, prenis pipon, per banka bileto Ekbruligis, deviŝis buŝon per tukfinoj, La ridantantajn okulojn turnis al virinoj, Kaj diris: «Belfraŭlinojn mi deserte ŝatas, Je majorbantoj! kiam matene mi satas, Post zrazoj, mi deserte, volonte babilas       ¬260 Kun belfraŭlinoj, kiuj ĉarme vin similas! Mi proponus kartludon? elf-cvelfe? [6] je visto? Aŭ ni dancu mazurkon? je diabloj-centoj! En jegroj-regimento mi — ĉefmazuristo!» Kaj pli proksimiĝante al damoj-asisto, Li alternigis fumon kun la komplimentoj.
«Danci! elvokis Vermo: trinkinte ĝis resto Botelon, eĉ mi, pastro kun levita vesto, Dancas mazurkon. Tamen majoro, je vere. Ni trinkas, kaj la jegroj frostiĝas ekstere?       ¬270 Diboĉu! Mastro donos la brandon favore, Major’ permesos: trinku bravuloj ĝojkore!» Plut rediris: «Mi petus, lasante laŭvolon». Vermo flustris: «Juĝisto, donu alkoholon». Kaj tiel, dum en domo stabo glutis ĝoje, Post dom’ armeo drinki komencis samfoje.
Kapitan’ senparole kalikojn plenumis; Major’ trinkis, samtempe damojn amindumis, Kaj ĉiam pligrandiĝis lia dancinklino; Manon de Telimeno li kaptis en fino,       ¬280 Por danci; ŝi forkuris; li al Zonjo iris, Ŝanceliĝe-kapkline, dancinviton diris: «Hej! Rikov, ĉesu fine blovi fumpipeton: For la pipon! vi bone ludas gitareton; Jen kuŝas gitareto, do prenu gitaron, Mazurkon! Mi, majoro, dancas gvidoparon». Kapitan’ sur gitaro kordojn streĉe-tiris, Plut ree Telimenon emigi deziris:
вернуться

[2]

Flava Libro, tiel nomata laŭ kovrilo, estis barbara libro da rusaj militaj leĝoj. Ofte dum paca tempo la registaro anoncis tutajn provincojn kiel estantajn en milita stato kaj laŭ la Flava Libro donis al armea komandanto plenan povon pri la havaĵo kaj vivo de loĝantoj. Sciate estas, ke ekde j.1812 ĝis la revolucio (1831) tuta Litvo dependis de la Flava Libro, kies plenumanto estis la Grand-duko tron-sekvanto.

вернуться

[3]

Antaŭuloj, prapatroj.

вернуться

[4]

Pastro Józef Baka, jezuito, vivinta en XVIII-a cj, verkis poemon «Rimarkoj pri morto neevitebla, al ĉiuj komuna», el kiu Mickiewicz citas ĉi tie kelkajn versojn.

вернуться

[5]

Brokato, orteksaĵo — Skarlato, skarlatkolora teksaĵo, metafore en senco de reĝa digno aŭ kardinala.

вернуться

[6]

«Dek unu — dek du» (germane), kartludo.