«Major’-vorton: ne ruso mi estas, Fraŭlino.
Se mi mensogas, estu mi tuj sukinsin-o [7] ¬290
Mensogante: demandu ĉiun oficiron,
Ĉiuj, tuta armeo atestos verdiron,
Ke en naŭa korpuso de armeo dua,
En regiment’ kvindeka, divizi’ unua
De Jegroj, Plut majoro — ĉef mazuristo!
Venu do fraŭlineto, ĉar mi, por rezisto,
Obstinan fraŭlineton punos oficire…»
Li saltis, Telimeno-manon tion dire
Kaptis, kaj larĝakise blankan brakon klakis;
Tadeo lin alkuris: survango ekkrakis. ¬300
Ŝmac’, survango aŭdiĝis en vicordo tia,
Kiel vorto post vorto, unu post alia.
Plut konsternite, pala kolere, okulojn
Ekfrotis, poste kriis: «Ribel’! ribelulojn!»
Kaj kuris, eliginte spadon por trapiko.
Ĵus pastro tercerolon prenis el maniko,
Kriante: «Taĉjo! pafu kiel helkandelon!»
Tadeo kaptis, celis, pafis, sed li celon
Maltrafis, nur surdigis, nigrigis orelon
Al Major’. — Kun gitaro, vokante: «Ribelo!»
Al Tade’ saltis Rikov; sed Vojski al celo ¬310
Trans tablo svingis manon: ekfajfis tranĉilo
Inter kapoj; plifruis bato ol ekbrilo,
Trafis gitaron funde kaj trae ĝin splitis;
Rikov flanken kliniĝis kaj morton evitis,
Sed ektimis, kaj: «Jegroj! ribelo!» kriante,
Prenis defende spadon, al sojlo cedante.
Ĵus aliflanke ĉambron nobeloj konkiras
Tra fenestro kun sabroj; Vergo fronte iras.
Plut, Rikov, en vestiblo, vokas je soldatoj.
Jam helpe plej proksimaj kuras tri vokatoj: ¬320
Jam tra pordo eniĝas brilaj bajonetoj,
Kaj post ili tri nigraj klinitaj kasketoj.
Mate’, levinte «vergon», apud pordo staras,
Ĉe mur’; laŭ kat’ je ratoj, insidon li faras;
Terura bat’ faligus tri kapojn; sed vidis
Eble aĝul’ malbone, aŭ fervorrapidis:
Antaŭ koloj-apero li hakis kasketojn
Kaj deŝiris; tintfalis vergo bajonetojn.
Rusoj reniras, antaŭ Mate’ forkuregas
En korton.
Tie granda konfuziĝo regas. ¬330
Tie Soplico-anoj por liberigo luktas.
Disforĝas Dobĵinanojn kaj trabojn disŝiras.
Jegroj tien alkuras, ekvidinte tion;
Per bajonet’ trapikis serĝent’ Podhajskion,
Du nobelojn li vundis kaj pafis al tria:
Ili forkuras — Tie jam ĉe trabo sia
Baptist’ liberajn manojn havis; do por bato
Li stariĝis, long-fingrojn volvis ĉe manplato,
Kaj el supre sur dorson de rus’ faris frapon,
Ke en pafil’-seruron batis lian kapon; ¬340
Seruro krakis, sed pro sango ne ekbrulis;
Serĝento al Baptistaj piedoj sin rulis.
Baptist’ kliniĝis, tubon de pafil’ kaptinte,
Turnas ĝin aspergile kaj supren levinte,
Muelturnas, soldatojn du igas al falo;
Ŝultre, kape trafita estas kaporalo.
Reston, de trabo pelas for teruro-sento:
Baptist’ nobelojn ŝirmis laŭ mova tegmento.
Oni disbatis trabon, distranĉis ligilojn;
Nobelaro libere kuras veturilojn ¬350
De Kvestul’: prenas sabrojn, rapirojn, tasakojn[8]
Falĉilojn kaj paftubojn; Verŝil’ — du sturmakojn,
Sakon da kugloj; ŝutis ilin en sturmakon
Per dua samŝargita li ekipis Sakon.
Da jegroj pli alvenas. Tumult’ ĉiuparte;
Nobeloj jam ne povas sabri kruca-arte[9];
Jegroj ne povas pafi; en mana batalo,
Dent’ por dento, fendiĝas jam ŝtalo je ŝtalo,
Bajoneto je sabro, falĉil’ klingon falas,
Pugno pugnon renkontas, brak’ kun brak’ batalas. ¬360
Rikov, kun jegroj-parto, kuris palisaron
Ĉe garbej’, tie haltas, vokas soldataron,
Ke ili ne batalu en tia konfuzo,
Kie sub pugnoj falos sen armiloj-uzo;
Li koleras, ĉar mem li pafcelon ne trovas,
Diferencigi rusojn de poloj ne povas,
Krias: «Stroj!» («vicon formu» signifas ĉi tio),
Sed komando ne estas aŭdata en krio.
Maljun-Mate’, por manaj luktoj ne taŭgante,
Retiriĝas, la vojon antaŭ si farante, ¬370
Dekstre, maldekstre: Viŝas sabra pinto cela
Bajoneton el tubo, laŭ meĉo kandela;
Pikante kaj tranĉante, maldekstran li svingas,
Kaj tiel singardeme kampon ekatingas.
Sed Mateon atakas, kun granda fervoro,
Maljuna Gefrejtero, soldat’-instruktoro[10];
Bajoneta ĉef-majstro sin streĉis risorte,
Pafilon ambaŭmane ekkaptis tutforte:
Dekstra man’ ĉe seruro, maldekstra sur tubo:
Li turnas sin, eksaltas, kaŭriĝas al subo, ¬380
Maldekstran li mallevas, el dekstra armilon
Ŝovas kiel serpento el faŭko pikilon,
Kaj ree ĝin retiras, genu’-apogante,
Tiel turniĝas, saltas, Macjekon atakante.
Do Mateo, taksinte lerton kontraŭulan,
Per maldekstra surmetis nazvitron okulan,
Vergtenilon per dekstra man’ ĉe brusto tenas,
Cedas, Gefrejter-movojn okul’-ekzamenas,
Krurŝanceliĝas, kvazaŭ li estus ebria.
Gefrejter’ kuras, certa jam pri venko sia, ¬390
Por fari pli facile al cedant’ atakon,
Leviĝis, longetendis tutan dekstran brakon;
Puŝante karabenon, li tiel streĉiĝis
Per puŝ’, armilopezo, ke li eĉ kliniĝis:
Macjek, kie sur tubon bajonet’ metadas,
Submetis vergtenilon kaj supren ĝin batas,
Mallevas vergon, ruson je mano hakante,
Kaj tuj, maldekstramane, makzelon tranĉante.
Tiel falis Gefrejter’, majstr’ en skermturniro,
De kvar medaloj kaj tri krucoj kavaliro. ¬400
Ĉirkaŭ traboj, maldekstra nobeloj-flugilo
Jam venke staras. Tie batis Aspergilo,
Tie Razil’ al rusoj distribuis frapojn:
Ĉi tiu korpojn tranĉas, tiu hakas kapojn,
Jen kiel de germanaj majstroj la maŝino
Elpensita, nomata de ni draŝistino
Kun pajlhakilo: draŝ- kaj tranĉ-ilojn havante,
Pajlon tranĉas kaj grenon samtempe eldraŝas;
Aspergist’ kaj Razilo tiel kune paŝas,
De supre kaj malsupre moskvulojn buĉante. ¬410
Sed Aspergist’, jam certan venkon forlasante,
Kuras dekstran flugilon, kie novdanĝero
Macjekon minacas. Morton de brav-Gefrejtero
Venĝante, longspontone Praporŝĉik[11] atakas;
(Spontono lance pikas kaj hakile hakas,
Hodiaŭ neglektita kaj nur en ŝiparo
Uzata, tiam servis al piedularo).
Praporŝĉik, homo juna, sed batalis sperte:
Se kontraŭul’ armilon flankbatis, li lerte
Cedis: junulon Macjek ne kaptus postkure, ¬420
Kaj sekve, ne vundante, sin defendis nure.
Al li Praporŝĉik lance jam vundeton faris,
Jam levante spontonon hako-prete staris:
Baptisto alkuranta, mezvoje haltinte,
Sub malamikpiedojn armilon ĵetinte,
Rompis oston: Praporŝĉik, post sponton’-ellaso,
Ŝanceliĝas; alkuras Baptist’ kaj amaso
Nobela, poste rusoj el maldekstr-flugilo.
Komenciĝis batalo ĉirkaŭ Aspergilo.
Defendinte Mateon, li perdis armilon, ¬430
Preskaŭ per vivo pagis servemam ĝentilon;
Ĉar elposte du fortaj rusoj alsaltinte,
Kvar manojn en hararon lian implikinte,
Per piedoj firmiĝis, tiris laŭ elastaj,
Ligitaj, al rivera ŝip’, ŝnuregoj mastaj.
Vane Baptisto blinde batas posten time
Ŝanceliĝante: vidas Gervazon proksime,
Do li vokas: «Fendilo! Ho Jezu’! Mario!»