Выбрать главу

La tradukon mi faris kun granda pietismo por la pola originalo kaj la lingvo Esperanto, penante eble plej fidele transdoni la enhavon kaj ĝian formon. Kvankam esperantaj vortoj estas ĝenerale pli longaj ol polaj, la fleksebleco kaj elasteco de Esperanto permesis al mi koncizigi la lingvon kaj konservi la formon de la originalo preskaŭ sen pliigo de versoj; nur en kelkaj lokoj oni trovos verson aldonitan, kiu tiakaŭze ne estas nombrita en la dekversa kalkulado.

En lingvo Esperanto, kiu havas konstantan akcenton, verso ĉiam egalritma, en la granda eposa verko kiel «Sinjoro Tadeo» estus unutona kaj ĝi ne transdonus la muzikon de la originalo. La skemon de la uzata verso dektrisilaba kun konstanta akcento sur la sesa kaj dekdua silabo, mi donis jam en «El Parnaso». La leganto baldaŭ alkutimiĝos kaj sentos kiel moviĝeme la ritmo sekvas la penson kaj kiel bele ĝi ilustras la enhavon. Ekzemple, kiam en libro XII, v. 855 la suno kun osceda hiatuso

«Ekdormante, per varma aero ekspiras»,

la ritmo kvazaŭ «balancante, kantante ĝin lulas al dormo»; sed jen formiĝis legionoj (Libro XII, v. 720)

«Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj».

Dum la traduko mi ofte devis admiri, kiel sonopentraj estas la vortoj de Esperanto. Tute fidela, preskaŭ laŭvorta traduko permesis konservi ankaŭ la poezian onomatopeon de la originalo, kiel la atenta leganto rimarkos tion en la Koncerto de Jankjel, en la Tempesto, en la Ĉaso ktp.

Mi intencas doni la verkon kun portreto de la poeto kaj kun ilustraĵoj de Andriolli. La nuna tempo, kiu multoble pligrandigis ĉe ni la eldonkostojn, tion jam ne permesis. Eble iam mi prosperos aperigi apartan albumon.

Al la Esperantista Rondeto, kiu dum la malfacila milita tempo per sia helpo ebligis la eldonon de l’ verko, mi esprimas mian plej koran dankon.

La tradukinto
Varsovio, en februaro 1918

Libro I. — Mastrumado

Reveno de l’ sinjorido • Unua renkonto en ĉambreto, dua ĉe la tablo • De l’ Juĝisto grava instruo pri ĝentileco • De l’ Ĉambelano politikaj rimarkoj pri modoj • Komenco de disputo pri Stumpulo kaj Falko • Plendoj de Vojski • La lasta Vokisto de l’ tribunalo • Ekrigardo je la tiama politika stato en Litvo kaj Eŭropo

Litvo! Patrujo mia! simila al sano; Vian grandan valoron ekkonas litvano[1] Vin perdinte. Belecon vian mi admiras, Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.
Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan, En Ostra Brama lumas! Vi, kiu kastelan Novogrodek defendas kaj pian urbanon![2] Kiel Vi al infano redonis la sanon — (Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite, La malvivan palpebron eklevis subite       ¬10 Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri, Por redonita vivo Dion dankodiri) Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!…[3] Dume transportu mian sopiran animon Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, Larĝe apud lazura Njemen tirigantaj, Al la kampoj per greno diversa pentritaj, De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj, Kiujn la neĝeblanka poligon’ ornamas,       ¬20 Kie per virga ruĝo trifolio flamas Kaj ĉion zonas kvazaŭ per verda rubando, Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.
Inter ĉi kampoj antaŭ jaroj, sur monteto Staris apud rivero, en betulareto, Nobela domo ligna, sube masonita; De malproksime brilis murar’ blankigita, Pli blanka eĉ, kontraste al verdo maljuna De poploj gin ŝirmantaj kontraŭ vent’ aŭtuna. La ĉiuflanke pura, negranda loĝejo Havis tri garbaregojn ĉe granda garbejo,       ¬30 Kiu ne povis ilin ampleksi tegmente Ĉirkaŭaĵo abundas per gren’ evidente; Kaj montras fojnaretoj densaj sur herbaro. Brilanta kiel steloj, — montras plugilaro, Tranĉanta nigroterajn kampojn, kiuj trenas Sin vastege kaj certe al dom’ apartenas, Tre kultivataj, kiom bedaro ĝardena, Ke en domo bonhavo loĝas ordoplena. Malfermita pordego anoncas ĉiame, Ke ĝi invitas ĉiujn pasantojn gastame.       ¬40
Ĵus veturile tien venis juna homo, Ĉirkaŭveturis korton, haltis antaŭ domo Kaj desaltis. — Ĉevaloj ne tenataj bride, Al pordeg’ pinĉi herbon iris malrapide. Neniu estas dome: frontpordo — fermita Per paliseto, en la riglujon ŝtopita. La veninto servistojn demandi ne iris, Sed malfermis; li hejmon saluti deziris. Li ne vidis ĝin longe, ĉar en urbo, fore Li studis, ĝis li finon atingis ĝojkore.       ¬50 Enkurinte, li vidas malnovan muraron Kortuŝe, kiel sian bonan konataron. Samaj mebloj, drapiroj aperas renkonte Kun kiuj de naskiĝo li ludis volonte. Nur pli grandaj, pli belaj ili ŝajne estis; Kaj la samaj portretoj sur la muroj restis: Koscjuŝko[4] en laĉita vesto krakovane, Okullevante, tenas glavon ambaŭmane; Per ĉi glavo li ĵuris, sur stupo altara Tri potenculojn peli el Polujo kara,       ¬60 Aŭ mem sur glavon fali — Plu, en vesto pola Post perdo de libero, Rejtan[5] senkonsola, Turnas al sia brusto tranĉilon por bato; Apud li kuŝas Fedon[6] kaj vivo de Kato[7] Plu Jasinski, junulo malserena, bela, Apude Korsak, lia kunulo fidela, Defendante remparojn kontraŭ la moskvuloj, Sabras la malamikojn; jen Praga en bruloj[8] Li rekonis eĉ lignan ŝrankon kun malnova Ludhorloĝo, staranta ĉe l’ enir’ alkova       ¬70 Kaj kun infana ĝojo li ektiris ŝnuron Por aŭdi la malnovan Dombrovski-mazuron[9].
Li, trakurante domon, ĉambron serĉis vane, Kie antaŭ dek jaroj li loĝis infane. Li enkuras, reniras, vidas mirigita: La ĉambro por virino estas aranĝita! Kiu loĝas? La onklo ne havis edzinon, Petersburg’ antaŭ jaroj gastigis onklinon. Nek estas mastrinejo. Jen la klavikordo! Sur ĝi notoj kaj libroj, sed ĉio sen ordo,       ¬80 Senzorge disĵetita: agrabla senplano! Tiel ĉion disĵetis ne maljuna mano. Jen, el hoko prenita robet’ blanke brila! Por vestiĝo etendas ĝin seĝ’ apogila. Sur fenestroj en potoj aromas floretoj: Geranio, levkojo, astroj, violetoj.
El fenestro li novan miraĵon ekvidis: Ĉe l’ fruktarbaro, kie urtikoj insidis, Nun estas vojetara ĝardenet’ malgranda Kun florbukedoj, mento, herbo anglolanda.       ¬90 De l’ eta ciferforme ligita barilo Brilis da helkoloraj lekantetoj milo; Ĉe l’ freŝe surverŝita bedaro ĝardena Staris ankoraŭ lada vazo, akvoplena; Ĝardenistino tamen nenie vidiĝas; Ŝi eliris, ankoraŭ pordet’ balanciĝas, Ĵus puŝite: sur sablo jen de piedeto Postsigno: ŝi sen ŝuo estis, sen ŝtrumpeto. Sur sablo delikata, seka, blanka pure, Postsigneto preciza, vi divenos: kure       ¬100 Ĝin ĉi tie malgrandaj piedetoj lasis De iu, kiu teron tuŝetante pasis.
вернуться

[1]

La sendependa Polujo konsistis el du ĉefaj partoj: Pola Krono kaj Litvo. La pola poeto estis naskita «litvano», kion oni ne konfuzu kun «litovo», ano de litova gento en parto de Litvo.

вернуться

[2]

En tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la Sankta Virgulino, troviĝanta en la monaĥejo sur la Hela Monto (Jasna Góra) en Ĉenstoĥova (Częstochowa) en Litvo troviĝas la famaj miraklobildoj de la Dipatrino en la preĝejeto super la «Ostra Brama» (Pinta Pordego) en la ĉefurbo Vilno kaj en la antikva kastelo de Novogrodek.

вернуться

[3]

Sian epopeon verkis Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon.

вернуться

[4]

Kościuszko Tadeusz, nask. en j.1746 en Litvo, mort. en j.1817 en Svisujo; pola generalo kaj ĉefa armestro dum la nacia leviĝo en j.1794.

вернуться

[5]

Rejtan Tadeusz, unu el la plej noblaj viroj kaj patriotoj polaj. Post la unua dispartigo de Polujo (1773) li finis vivon per memmortigo en malespero kaj melankolio (1780)

вернуться

[6]

«Fedon», verko de la greka filozofo Platono pri la senmorteco de la animo.

вернуться

[7]

Kat[on]o el Utika, roma brava kaj virta civitano; ne volante postvivi la pereon de la roma respubliko, li mem mortigis sin en Utika en j.46 a. K.

вернуться

[8]

Jasiński Jakób, ĉefo de la pola leviĝo en Vilno kaj en Litvo, generalo en la nacia milito en j.1794 — Korsak Tadeusz, ĉefo de la ĝenerala leviĝo de la Vilna vojevodlando. Ambaŭ partoprenis en la nacia insurekcio de Kościuszko kaj pereis en la sanga batalo ĉe Praga (antaŭurbo de Varsovio) en j.1794, defendante ĝin kontraŭ la rusoj sub komando de Suvorov.

вернуться

[9]

Dombrovski-mazurko, kanto de la polaj legionoj, batalintaj sub la generalo Dąbrowski, por Napoleono en Italujo (1797), la fama «Ankoraŭ Polujo ne pereis»; jen ĝia unua strofo:

La Polujo ne pereis, dum ni vive spiros; Kion fremda forto prenis, ni per fort’ akiros. Marŝu, marŝ’ Dombrovski, el Itala lando Al patruj’ nin gvidos via ĉefkomando!