Ŝlosist’, teruron lian ekkonis laŭ krio,
Returniĝis kaj ŝtalan akraĵon faligis, ¬440
Baptistkapon kaj moskvajn manojn fulmdisigis.
Rusoj, cedante voĉojn terurajn eldonis;
Sed unu man’ pli forte en hararo dronis:
Tiu restis pendanta, per sango ŝprucinte.
Tiel aglo leporon per ungo kroĉinte,
Per dua, por firmteni, ĉe arbo tenas;
Kaj lepor’, ekŝirinte, aglon duonfendas:
Dekstra ungo ĉe arbo restas en arbaro,
Maldekstran, sangan, portas lepor’ al kamparo.
Aspergisto, libera, rigardojn rondsendas, ¬450
Serĉas armilon, vokas kaj manojn etendas,
Dume tondras per pugnoj kaj paŝas sentime,
Ĉar flanke de Gervazo teniĝas proksime,
Ĝis en amas’, li vidas sian filon Sakon;
Sak’ dekstramane turnis al celo sturmakon,
Maldekstra man’ lignegon postetreni devis,
Armitan per silikoj, tuberoj, enhakoj[12];
(Neniu ĝin eklevus krom Baptisto-brakoj).
Baptisto aspergilon karan rericevis:
Kaptis ĝin, kore kisis kaj tuj ensangigis.
Kiel li plu batalis kaj venkon multigis,
Vane kanti: ĉar kredus al Muzo neniu,
Kiel Vilno ne kredis al virino, kiu,
Starante super Ostra-Brama, tion vidis,
Kiel general’ Dejov regimenton gvidis
Kaj malfermis pordegon jam kun bruo kraka,
Kiam unu urbano, nome Ĉarnobaka,
Mortigis lin kun tuta regiment’ kozaka[13].
Okazis, kiel diris antaŭe Rikovo: ¬470
Jegrojn venkis tumulte kontraŭuloj-povo;
Dudek tri mortigite, jam kuŝas sur tero,
Tridekkelkaj, per vundoj tutkovrite, ĝemas,
Multajn kaŝis ĝardeno, lupol’, ĉerivero,
Kelk’ sub virinoj-zorgon, en domon sin premas.
Kun ĝoja krio kuras venkantaj nobeloj,
Tiuj ŝiri akirojn, tiuj al bareloj;
Triumfon ne kunsentas sola Verm’; Kvestulo
Mem ĝis nun ne batalis (ĉar pastra regulo
Ĉi tion malpermesas), sed kiel spertulo ¬480
Konsilis, batalejon ĉirkaŭe revidis,
Batalantojn per mano kaj rigardo gvidis,
Nun vokas, ke kolektu sin oni prefere,
Por ataki Rikovon, fini venkon vere;
Dume lia sendito al Rikov ripetu,
Ke li, por savi vivon, armilon demetu;
Sed, se li senprokraste sabron ne fordonos,
Verm’ restintojn ĉirkaŭi, forhaki ordonos.
Kapitan’ Rikov tute ne petis «pardonon»[14],
Ĉirkaŭ si kolektinte duonbatalionon, ¬490
Kriis: «Armil’!» Tuj estis armiloj kaptitaj,
Ektintis karabenoj delonge ŝargitaj;
Kriis: «Cel’!» — ekbrilis tuboj-vic’ longstria;
Kriis: «Vic-pafu!» — tondras unu post alia;
Ĉi pafas, tiu ŝargas, aŭdiĝas armiloj:
Kugloj fajfas, seruroj tintas kaj ŝargiloj.
Tutvico ŝajnas kiel rampulego voje,
Kiu mil brilpiedojn svingas unufoje.
Vere, jegroj per forta trinkaĵo ebrie,
Malboncelas, maltrafas kaj apenaŭ ie ¬500
Iun mortigas, tamen estas du Mateoj
Vunditaj, falis unu el Bartolomeoj.
Nobeloj el malmultaj tuboj nur celtiras,
Malamikon per sabroj ataki ekiras,
Sed aĝuloj retenas; kugloj celakiras,
Trafas, forpelas, korton preskaŭ malplenigas,
Kaj jam de biendomo fenestrojn tintigas.
Tade’ virinojn ŝiirmis en dom’, onklordone,
Sed aŭdante: batalo turniĝas malbone,
Elkuris; Ĉambelano sekvis kun palaŝo, ¬510
Kiun fine alportis laŭ ordon’ Tomaŝo;
Li rapide kuniĝis kun nobeloj, fronte
Kuras kun sabro; sekvas nobelar’ volonte;
La jegroj allasinte ilin, per subita
Kugloj-hajlo ekŝutis: Razilo — vundita,
Pereis Isajeviĉ, Vilbik; do Kvestulo
Kaj Mateo nobelojn duflanke retiras:
Nobeloj malvarmiĝas el fervor’, reiras,
Rerigardas; ekvidis ĉi tion moskvuloj:
Kapitan’ Rikov pensas laste ekbategi,
El kort’ nobelojn peli kaj domon ekregi. ¬520
«Formu atakon! kriis li, per bajonetoj!
Antaŭen!» Vic’ elmetas tubojn laŭ stangetoj,
Klinas kapojn, ekiras, paŝon rapidigas.
Vane el flank’ pafante, nobeloj haltigas:
Vico jam duonkorton pasis sen rezisto;
Rikov, montrante domon per spad», al Juĝisto
Krias: «Subiĝu, ĉar mi domon forbruligos!»
«Mi vin, vokas Juĝisto, en brulo rostigos».
Biendomo Soplica! se ne detruitaj,
Brilas sub poploj, viaj muroj blankigitaj; ¬530
Se najbar’-nobelaron Juĝisto ĝisnune
Apud gastamaj tabloj sidigas komune:
Certe li tie trinkas je Verŝilo-sano,
Sen kiu Soplicovon serĉi estus vano!
Verŝilon ne distingis kuraĝo supera
Ĝis nun: kvankam el trabo unue libera,
Li tuj en veturilo retrovis sturmakon,
Sian karan verŝilon, same kugloj-sakon,
Li ne batalis, tial, ke al si ne fidis
Tutsobre; do li iris, kie tinon vidis, ¬540
Per man’ al buŝo klinis de brando torenton,
Kaj kiam varmiĝinte sentis korkontenton,
Li ĝustemetis ĉapon kaj prenis verŝilon,
Enŝutis pulvon, supre palpigis ŝargilon,
Rigardis batalkampon: vidas, ke brilante,
Bajonet’-ondo batas nobelojn, puŝante:
Li naĝas kontraŭ ondo, al tero kliniĝas,
Kaj en densa herbaro, tra l’ korto mergiĝas
Meze; ĝis, kie kreskas urtikoj, li lokas
Sin embuske, kaj Sakon per gestoj alvokas. ¬550
Sak’ ĉe domsojlo staris kun sturmako sia,
Ŝirmante: tie loĝis kara Zonjo lia;
Kvankam ŝian rifuzon li konsciis plende,
Ŝin amis ĉiam, volus perei defende.
Jam jegroj-vico marŝe urtikojn eniris;
Verŝilo movis ĉanon, tubfaŭko elspiris
Al moskvuloj dekduon da kugloj hakitaj;
Sak’ ellasas dekduon: Jegroj konfuzitaj,
Per embusk’ konsternite, vicon volvaĵigas,
Cedas, lasas vunditojn; Baptist’ finmortigas. ¬560
Grenej’ — jam for; timante pri longa posteno,
Rikov al palisaro saltas de ĝardeno,
Haltigas rotforkuron, ordigas kaj faras
El vico triangulon: akra kojn’ elstaras
Antaŭen, kaj du flankoj apud palisaro
De l’ ĝarden’ apogiĝas. Prava estis faro,
Ĉar el kastel’ galopas sur lin rajdistaro.
Grafo, kiu gardate en kastelo sidis,
Kiam rusoj forkuris, saltis sur ĉevalon
Kaj aŭdinte pafadon, rajdantojn li gvidis, ¬570
Mem fronte, super kapon levante la ŝtalon.
Rikov ĵus kriis: «Fajron, duonbataliono!»
Sur seruroj trakuris longen fajra zono,
El tricent tuboj kugla ekfajfis zumsono:
Rajdant’ pereis, falis tri vunditaj grave;
Graf’, de ĉeval’ falinta, falis; kuras save
Al li Ŝlosisto krie: de jegroj celpreno
Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrin’-deveno.
Verm’, pli proksima, Grafon korpŝirmas post falo,
Ricevas por li pafon, lin el sub ĉevalo ¬580
Eligas, ne permesas iri tiel are,
Oni pli bone celu, maltrafu avare,
Kaŝu sin post bariloj, putoj, muroj, staloj;
Graf’ kun anar’ atendu tempon por ĉevaloj.
Planojn de Verm’ komprenis kaj plenumis plene
Tadeo. Ligna puto lin kaŝas postene;
Kaj ĉar li sobras, bone el dutubo pafas,
(En aeron ĵetitan florenon li trafas),
Batas terure, ĉefojn elektas por celo:
De lia paf’ unua falis feldvebelo[15], ¬590
El du tuboj serĝentojn du trafas bravulo;
Laŭ galonoj li celas, aŭ al triangulo
Ŝirmanta stabon. Tial Rikov koleretas,
Piedfrapas, de spado tenilon mordetas:
«Majoro Plut, li vokas, kio fine estos?
Baldaŭ el ni neniu ĉe l’ komando restos!»
Do Plut grandakolere al Tadeo vokas:
«Moŝto Pol’, vi hontinde post arbo vin lokas,
Ne timaĉu, eliru mezon, kun honoro
Batali». Kaj Tadeo respondis: «Majoro, ¬600
Se vi tiel kuraĝa estas kavaliro,
Do kial vi vin kaŝas post jegroj-spaliro?
Mi ne timaĉas: iru nur el post barilo;
Mi, doninte survangon, pretas al duelo!
Kial sangverŝi? Inter ni estis kverelo:
Do malpacon decidu spado aŭ pafilo.
Vi elektu armilon, pinglon ĝis kanono,
Aŭ mi vin pafos kiel lupojn, sen pardono».
Dirinte, li elpafis per celtrafa mano
Kaj leŭtenanton frapis apud kapitano. ¬610
вернутьсяLa litva «maczuga» estas farata laŭ sekvanta maniero: oni elektas junan kverkon kaj ektranĉas ĝin de supre ĝis malsupre per hakilo, por vundi supraĵe la arbon, distranĉante la mukŝelon. En tiujn entranĉaĵojn oni enmetas akrajn silikojn, kiuj post iom da tempo enkreskas en la arbon kaj formas malmolajn tuberojn. La maĉugoj prezentis dum idolanaj tempoj la ĉefan armilon de la litova pied-ira armeo. Oni uzas ilin iam ĝis nun kaj nomas nasieki (tuber-bastonegoj).
вернутьсяPost la leviĝo de Jasiński (v. la noton [8], Lib. I), kiam la litvaj armeoj cedis en la direkton de Varsovio, la rusoj proksimiĝis al la forlasita urbo Vilno. Generalo Dejov, fronte de la stabo, enrajdis tra la Pinta Pordego (v. la noton [2], Lib. I) en la urbon. La stratoj estis malplenaj, la loĝantaro fermis sin en la domoj. Tiam iu urbano, rimarkinte kanonon forlasitan en strata angulo, ŝarĝitan per kartoĉoj, celturnis ĝin al la pordego kaj elpafis. Ĉi tiu unu pafo savis tiam Vilnon. Generalo Dejov pereis, kun li kelkaj oficiroj; la restintoj, timante embuskon forcedis de la urbo. La nomo de tiu urbano ne estas certe konata.