«Majoro, flustris Rikov, eliru unua
Kaj revenĝu por lia faro matenfrua.
Se ĉi nobel’ pereos de iu alia,
Major’ ne lavos honton el honoro sia.
Ni devas la nobelon en kampon eligi,
Se karaben’ ne taŭgas, per sabro mortigi.
Paf’ laŭ traf’, do mi estas amiko de piko:
Diris Suvorov; iru Major’ al duelo,
Ĉar li ĉiujn forpafos; jen prenas por celo».
Major’ rediris: «Rikov! vi kara amiko, ¬620
Estas bravul’ pri spadoj: iru Rikov frato.
Aŭ? leŭtenanton sendos ni por interbato.
Al Major’ de soldatoj cedi ne konvenas,
Batalion’-komando al mi apartenas».
Rikov’, levinte spadon, kuraĝe eliris,
Ĉesigis pafojn, blankan tukon antaŭtiris,
Al Tadeo demandon pri armil’ direktis;
Post trektad’ ambaŭ spadojn konsente elektis.
Tadeo ĝin ne havis: oni serĉis spadon;
Armita Graf’ alsaltis kaj rompis traktadon. ¬630
«Sinjor’ Soplica! vokis li, pardon’, Sinjoro,
Vi provokis Majoron! plifruas rankoro
Mia al Kapitano: en kastelon mian…»
(Diru, rompis Protazo: en kastelon nian)
«Enkuris, finis Grafo, de rabistoj fronte,
Ĉi tiu Rikov, miajn ĵokeojn ligonte,
Kaj mi lin punos, kiel mi faris en loko,
Sicilianoj nomas ĝin Birbante-roko».
Do ekĉesis pafado, silentis scivolaj
Armeoj, pro renkonto de ĉefestroj solaj: ¬640
Graf’, Rikov’ iras, flanken turniĝas malpace,
Per dekstra man’ kaj dekstra okulo minace;
Ĵus per maldekstraj manoj malkovras estime
La kapojn kaj salutas. (Honorokutime
La mortigon komencas oni salutante)
Jam renkontiĝis spadoj kaj ekgrincis tinte:
Kavaliroj piedojn levas aŭ genue
Kaŭriĝas kaj antaŭen, posten, saltas plue.
Plut, Tadeon vidante antaŭ sia fronto,
Konsiliĝis mallaŭte kun gefrejter Gonto, ¬650
Kiu en roto estis plej bona pafulo.
«Gonto, diris Majoro, se al ribelulo
Kuglon sub kvinan ripon vi batos prudente,
Vi tuj de mi ricevos kvar rublojn arĝente».
Gont’ al serur’ kliniĝas, levas karabenon,
Kompanoj per manteloj kovras entreprenon;
Sed ne al rip’, al kapo li mezuris celon,
Pafis, trafis — proksime, traboris ĉapelon.
Tade’ ĉirkaŭturniĝis: Baptist’ alrapidis
Kaj atakis Rikovon, kriante: «Perfidis!» ¬660
Tade’ lin ŝirmas antaŭ nobelarobatoj.
Rikov pen-retiriĝis mezon de soldatoj.
Dobĵinanoj atakis vete kun litvanoj,
Malgraŭ antaŭkvereloj inter partianoj,
Batalas frate, unu alian incitas.
Dobĵinaj vidas kiel Podhajski militas,
Jegroj-vicon tranĉante per falĉil’, do gaja
Kri’ ilia eksonis: «Long-vivu Podhaja!
Antaŭen! frat-litvanoj havas superecon!»
Kaj Skoluboj, vidante de Razil’ bravecon, ¬670
Kiu, kvankam vundite, kuras, sabron svingas —
Krias: «Vivu! Mazuroj superon atingas!»
Kaj sin fervorigante, kontraŭ rusoj iras:
Vane ilin Mateo kaj Vermo retiras.
Dum tiel jegroj-roton fronte batas oni,
Vojski cedas el kampo, en ĝarden’ disponi.
Flanke ĉe li Protazo singardema iras;
Al li, mallaŭte, Vojski sian planon diras.
En ĝarden’ staris, tuŝe apud palisaro,
Ĉe kiu sin apogis Rikov kun jegraro, ¬680
Malnova fromaĵejo, krade konstruita
El traboj krucligitaj, simila al kaĝo.
En ĝi brilis sesdekoj da blanka fromaĝo;
Ĉirkaŭe ŝanceliĝis garbar’ sekigita:
Salvi’, benedikt-kardo[16], timian’ aroma,
Vojski-idina, herba apoteko doma.
Fromaĝej’, larĝa klaftojn ĝis tri kaj duono,
Malsupre apogiĝis sur unu kolono,
Kvazaŭ nest’ cikonia. Malnova kverkaĵo
De kolono kliniĝis; putre ĝis duono, ¬690
Ĝi falminacis. Tamen Juĝist’, je propono
Pri renvers’ de kaduka aĝe konstruaĵo,
Respondis, ke preferas li dume ripari,
Ol renversi kaj novan restarigon fari.
Li prokrastis konstruon kaj donis disponon
Dume du apogilojn ŝovi sub kolonon.
Iom plifortigite, konstruaĵ’ malnova
Ĉe baril’ pendis super triangul’ Rikova.
Al fromaĝejo Vojski kun Vokisto iras
Senparole, kaj ĉiu stangegon kuntiras; ¬700
Post ili kort-estrino kuras tra kanabo
Kun kuireja bubo, tre fortika knabo.
Ili en kolon’-supron stangojn batis pinte,
Puŝas tutforte, mem ĉe finoj pendiĝinte:
Kiel flosistoj ŝipon, sur sablaĵa fundo
Fiksiĝintan, el bordo pelas al profundo.
Krakis kolon’: konstruo ŝanceliĝe knaris,
Falegis triangulon moskvan; trabetaĵoj
Premas, vundas, mortigas; kie vicoj staris,
Kuŝas traboj, kadavroj kaj blankaj fromaĝoj, ¬710
Sange-, cerb-makulitaj. Tondras Aspergilo
En triangul’ splitita; jam fulmas Razilo,
Vipas Vergo; el domo kuras nobelaro;
Sur diskurintojn falas Grafa rajdistaro.
Jam nur ok jegroj, fronte serĝent’, sin defendas.
Kontraŭkuras Ŝlosisto; do ili etendas
Naŭ tubojn kaj Ŝlosistan kapon celmezuras;
Li, svingante fendilon, kontraŭ pafo kuras.
Pastro tion vidante, Ŝlosiston vojbaras,
Falas mem, al Gervazo krursurmeton faras: ¬720
Ili falis, tuj pafo pelotona knaris;
Apenaŭ plumbo fajfis, Gervazo jam staris,
Saltis en fumon, kapojn du tranĉas balae,
Postkuras forkurantojn, fendas ilin trae;
Ili kuras tra korto, de Gervaz’ pelate;
Grenejon, kies pordo staras malfermate;
Do Gervazo grenejon post jegroj enfalas,
En malhel’ malaperas, sed plue batalas:
Tra pord’ aŭdiĝas densaj batoj, ĝemo, krio.
Kun sanga glavo, kiam eksilentis ĉio, ¬730
Gervaz’ eliris.
Kampon nobeloj akiris,
Kaj dispelitajn jegrojn hakis, pikis, ŝiris.
Rikov batalas sola, armilon el mano
Ne demetos: alkuras al li Ĉambelano,
Levas sabron kaj diras per solena tono:
«Kapitan’! ne makulas honoron „pardono“.
Vi pruvis, malfeliĉa, brava militisto,
Kuraĝon: do forcedu de vana rezisto,
Demetu sabron, ŝparu al glavoj laboron,
Vin malarmi: vi savos vivon kaj honoron!» ¬740
Rikovon dignoplena venkis parolado;
Kliniĝe li fordonis sian nudan spadon,
Ĝis kaptil’ sangmakulan: «Laĥoj[17], fratoj! veo,
Li diris, ke kanonon ne havis armeo!
Suvorov diris: „Rikov, frat’, memoru bone,
Kontraŭ Laĥoj neniam iru senkanone!“
Jegroj estis ebriaj, Majoro permesis
Drinki! Ho, Plut majoro hodiaŭ ekscesis!
Li al caro respondos pri komando sia.
Ĉambelano! mi restos bonamiko via. ¬750
Kiuj sin forte amas — rusproverbo diras —
Tiuj sin ankaŭ forte je l’ hararo ŝiras.
Vi taŭgas por batalo, kiel por drinkado,
Sed pri jegroj, finĉesu via petolado».