Выбрать главу
Ĉambelan’ levas spadon, aŭdinte proponon, Per Vokist’ ĝeneralan anoncas pardonon, Bandaĝigas vunditojn, el kamp’ mortigitojn Forigas, militkaptas jegrojn malarmitojn, Plut, tre longe serĉita, en urtik’ sin kaŝis, Kuŝis kiel malviva; fine li elpaŝis,       ¬760 Vidante, ke finita estis batalado.
Tiel finiĝis lasta en Litvo invado[18].

Libro X. — Emigracio — Jacek

Interkonsilo pri sendanĝerigo de l’ sorto de venkintoj • Intertraktado kun Rikov • Adiaŭdiro • Grava malkaŝo • Espero.

Matenaj nuboj, dise komence kurante Kiele nigraj birdoj al zenit’ flugante, Ĉiam ariĝis. Suno apenaŭ al subo Ekiris el tagmezo, jam grandega nubo Ĉielduonon kovris. La vento akcelis Densiĝantan nubegon kaj suben ĝin pelis, Ĝis, unu flank’, duone de ĉiel’ ŝirite, Al tero kliniĝinte, larĝe etendite, En sin prenante ventojn, kiel granda velo, De l’ sudo okcidenten kuris sur ĉielo.       ¬10
Estis moment’ mallaŭta — kaj aero tute Silentis, surde, kvazaŭ de teruro mute. Grenoj, kiuj antaŭe kuŝiĝis kaj skuis Ree supren la oran spikaron, kaj bruis Kiel ondaro, staras nun tute senmove, Ĉielrigardas, pajlon hirtigas denove. Verdaj salikoj, poploj ĉe oje, starintaj Kiele ploristinoj ĉe tombo, klinintaj Fruntojn, kaj kiuj plektis longajn brakojn vente, Dislasinte harligojn siajn blank-arĝente,       ¬20 Staras malvivaj, mutaj, laŭ esprim’ similaj Al funebraj Niobo-statuoj Sipilaj[1]. Sole tremolo skuas per griz-foliaro.
Hejmrevenon kutime ne ŝatas brutaro, Paŝtistojn ne atendas nune; ariĝante, Ĝi forlasas nutraĵon, al domo kurante. Virbovo hufe fosas, korne plugas teron, Kaj per muĝo teruras de l’ brutar’ ceteron; Bovino ĉiellevas grand-okulon mire, Malfermas buŝon, ĝemas profunde sopire;       ¬30 Virporko malrapidas, grincas kaj koleras, Kaj grenofaskojn ŝteli provize, preferas. Birdojn kaŝis la herboj, tegmentoj, arbaroj; Nur lagetojn ĉirkaŭas da kornikoj aroj. Ili per gravaj paŝoj ĉirkaŭpromenante, Al nigraj nuboj nigrajn okulojn turnante, El seka gorĝ’ eligas la langon, etendas Larĝe siajn flugilojn kaj banon atendas. Sed tro fortan tempeston ili antaŭvidis, Kvazaŭ nub’ leviĝinte, al arbar’ rapidis.       ¬40 Lasta, neatingebla en flugo, birdeto, Nigran nubon memfide fendas, hirundeton Fine ĝi kugle falas.
                      Ĵus en ĉi momentoj Kun moskvuloj batalon fininte terure, Nobelar’ sub tegmentojn rifuĝas forkure, Lasante batalkampon, kie elementoj Batalos.
          Okcidento ankoraŭ orumas Teron: ĝi malserene, flavoruĝe lumas. Jam nubo ombrojn kvazaŭ retojn, etendante, Forkaptas lumorestojn, sunon postkurante,       ¬50 Kvazaŭ ĝin kapti, antaŭ suben iro, provas. Kelkaj ventegoj iam sube sin traŝovas, Unu postkuras duan, pluvogutojn ŝutas: Grandaj, helaj kaj rondaj, kvazaŭ hajlo gutas.
Ventegoj interbrake sin kaptis subite, Luktas en fajfegantajn rondojn kuntordite, Rondkuras sur lagetoj, akvon funde skuas, Ruliĝas sur herbaroj, en junkoj fajfbruas; Ŝprucas salik’-branĉetoj, flugas herb’, falĉate, En venton, kiel haroj, plenmane ŝirate,       ¬60 Mikse kun garbaj krispoj. Ventoj hurlas, falas Sur kampojn, renversiĝas, baraktas, batalas, Fosas, ŝiras terbulojn, al vent’ tria faris Aperton; vent’ ŝiriĝis el grundo, ekstaris Humkolone: ruliĝas piramidaj ruloj, Kapboras sablon, ŝutas ĝin al stelokuloj, Plenbloviĝas, malfermas supre tuboveston: Ĝis, kun tuta ĥaoso da akvo, polvaĵo, Pajlo, folioj, branĉoj, herbkovra ŝiraĵo,       ¬70 Ventegoj en arbaron ekbatis profunde, Muĝante kiel ursoj.
                    Plaŭdas pluv’ abunde, Dense, kvazaŭ kribrate. Tondr’ ekmuĝis nune: Gutoj kuniĝis, kiel kordoj, ligas kune Jen per longaj plektaĵoj teron kun ĉieloj, Jen fluas per tavoloj, kvazaŭ el siteloj. Jam tute kovris teron, kun kupol’ ĉiela, Nigra nokt’ kaj tempesto, ol nokt’ pli malhela. Horizont’ iam krevas derande-alrande: Tempestanĝelo, kiel suno, ega grande,       ¬80 Vizaĝe lumas, ree mortvual’-kovrante, Forkuras, nuboj-pordon krakfermis tondrabate. Ree tempest’ pli forta, pluveg’ pli intensa, Malhel’ preskaŭ palpebla, tiel dika, densa. Poste pluv’ mallaŭtiĝas, tondro pormomente Ekdormas, revekiĝas, verŝas pluvtorente, Ĝis ĉio kvietiĝis. Nur la arboj brue Moviĝas ĉirkaŭ domo — pluv’ murmuras plue.
Tre dezirinda estis nun tempest’-vetero. Ĉar, krepuske, pluvego en batal’-tereno       ¬90 Plenigis vojojn, ŝiris pontojn sur rivero, El bieno fermitan faris fortikaĵon. Do, pri okazintaĵoj en Soplic’-bieno Famo ne povis iri tuj en ĉirkaŭaĵon. Kaj dependis nobeloj-sorto de mistero.
Grava interkonsilo estas ĉe l’ Juĝisto. En lito kuŝas pala, sanga Almozisto, Lacigita, sed mense sana; li disponas, Kaj Juĝisto plenumas, kion li ordonas: Invitas Ĉambelanon, Rikovon venigas,       ¬100 Vokas Ŝlosiston, poste la pordon ŝlosigas. Interparol’ sekreta daŭris dum tuthoro, Ĝis tiel interrompis ĝin Rikov sinjoro, Ĵetante, sur la tablon, monujon orplenan: «Moŝtoj Laĥoj, jam uzas vi proverbon jenan, Ke ĉiu ruso ŝtelas; diru demandito, Ke li konis Moskvulon, jen Rikov, Nikito Nikitiĉ’, kapitano rota, kun medaloj Ok, kaj tri krucoj, havis ilin por bataloj: Jen medal por Oĉakov, jen por Izmailov[2],       ¬110 Jen por batal’ ĉe Novi, jen por Prejsiŝ-Ilov, Tiu por Korsakova fama renirado El apud Zuriĥ; ankaŭ por kuraĝo spado; Li havis de marŝalo mem, tri kontentigojn, Kaj de l’ caro du laŭdojn, kaj kvar memorigojn, Ĉion skribe».
              «Sed turnu, Kapitan’, atenton, Vokis Verm’, se ne volas vi interkonsenton, Kio kun vi fariĝos? Aranĝi aferon, Vi donis vorton».
                «Vere, mi faros ceteron, Diris Rikov, jen ree vorto! Kaj pro kio? Ĉar via pereigo taŭgus por nenio!       ¬120 Mi, honestulo, ŝatas vin, Laĥoj, por tio, Ke vi, gajuloj, bonaj por drinko, regalo, Kaj same, kuraĝuloj, taŭgas por batalo. Rusa proverbo diras, ke kiu veturas, Iam defalas; kiu nun antaŭe kuras, Morgaŭ poste; batanto sentos morgaŭ baton; Do ne koleri vivo instruas soldaton. El kie homo prenus tiom da kolero, Koleri pro malvenko! Oĉakov-afero Estis sanga; ĉe Zuriĥ ar’ infanteria       ¬130 Pereis; ĉe Aŭsterlic’ — tuta roto mia. Kaj antaŭe, Koscjuŝko, apud Raclavice[3] Mi serĝentis — taĉmenton mian forfalĉigis: Kio sekvis? Mi ree, ĉe Macjejovice[4], Propralance du bravajn nobelojn mortigis: Kun falĉil’, Mokronovski iris antaŭ fronto, Al kanonisto tranĉis for manon kun lonto[5]. Oj! vi Laĥoj! Patrujo! mi ĉion ĉi sentas, Mi Rikov! car’ ordonas, kaj ni tion pentas. Ĉu Laĥoj nin koncernas? Moskvon — Moskvularo,       ¬140 Polujon — Laĥoj havu! ne permesas caro».
вернуться

[18]

Estis ankoraŭ poste invadoj, kvankam ne tiom famaj, tamen sufiĉe laŭtaj kaj sangaj. Ĉirkaŭ j.1817ª sinjoro U… en Novogrodeka Vojevodlando, venkis dum invado tutan novogrodekan garnizonon kaj malliberigis la ĉefojn.

вернуться

[1]

Niobe, laŭ antikvaj tradicioj estis edzino de Teba reĝo kaj patrino de sep filoj kaj de sep filinoj. Kolerigite pro ŝia fiereco, la dio Apollon kaj diino Diana mortigis ŝiajn infanojn. La malesperanta patrino, pro granda doloro, transformiĝis en ŝtonon sur la monto Sipilos.

вернуться

[2]

Oczaków, urbo apud dekstra bordo de Dnjepro; ĝi estis konkerita de princo Potemkin en j.1788. — Izmaił, fortikaĵo, kiun prenis sturme Suvorov en j.1790. — Novi, en Italujo, estas memorinda pro la venko de rusoj kaj aŭstroj super francoj en j.1799. — Preußisch-Eylau, en Prusujo; tie batalis sange Napoleono I kun prusoj kaj rusoj en j.1807. — Generalo rusa Korsakov estis helpe sendita al Suvorov en Svisujon kaj estis kape-batita apud Zürich en j.1799.

вернуться

[3]

Racławice, vilaĝo en nord-orienta flanko de Kraków; ĉi tie Kościuszko, fronte de malgranda armeo (ĉ. 5000 kaj inter ili 500 kampuloj armitaj per falĉiloj) venkis 7000 rusojn, la kvaran de Aprilo 1794.

вернуться

[4]

Maciejowice, urbeto apud rivero Okrzejka, estas memorinda pro la batalo (4 Oktobro 1794), en kiu Kościuszko estis venkita de la rusaj armeoj sub komando de Fersen kaj, grave vundite, kun multaj aliuloj fariĝis militkaptito. Ĉi tiu batalo decidis la sorton de la Koscjuŝka insurekcio.

вернуться

[5]

Meĉaĵo (pole lont, germane Lunte).