La Juĝisto rediris: «Sinjor’ Kapitano,
Ke vi honestas, scias ĉiu civitano,
Ĉe kiu, ekde jaroj vi loĝis en paco;
Sed ne koleru, bona amik’, pro l’ donaco:
Ni ne volis ofendi vin, kuraĝis oron
Dediĉi, vin konante neriĉan sinjoron».
«Aĥ, jegroj! vokis Rikov: mia roto tuta
Mortpikita! kaj ĉio estas kulpo Pluta!
Li, komandant’, respondos pri tio ĉe caro; ¬150
Kaj tiun monon prenu al vi sinjoraro;
Kapitana salajro ne estas ja riĉa,
Sed por punĉo kaj pipo da tabak’, sufiĉa.
Mi vin ŝatas, ĉar kune manĝas, trinkas dome,
Babilas, diboĉetas kaj vivas tuthome.
Mi vin defendos, kiam juĝ-esploro estos;
Honestvorton mi donas, ke mi bon-atestos.
Ni diros, ke ni venis ĉi tien vizite,
Trinkis, dancis, eĉ iom ebrietigite;
Plut okaze komandis fajron doni cele, ¬160
Batal’! bataliono pereis iele.
Se sinjoroj esploron per oro bonŝmiros,
Vi elturniĝos. Nune mi nur tion diros,
Kion de mi jam aŭdis long-rapir’-havanto,
Ke mi estas nur dua, Plut — ĉefkomandanto:
Plut restis viva, povas do fleksi hoketojn,
Ke vi pereos; estas li ruz-intriganto;
Oni ŝtopu en lian buŝon bank-biletojn.
Nu, kun longa rapiro, Sinjoro Nobelo,
Ĉu kun Plut konsentiĝo jam venis al celo?» ¬170
Gervaz’ ĉirkaŭrigardis, kalvaĵon glatigis,
Senzorge manbalancis kaj kvazaŭ sciigis:
Jam farite. Sed Rikov insisti ne ĉesis:
«Ĉu Plut, per vort’ certiga, silenti promesis?»
Ŝlosisto, kiun tedis demandoj, kolere,
Klinis grava-miene grand-fingron altere,
Svingis manon, por tranĉi parolojn cetere,
Kaj diris: «Ne perfidos Plut, mi je fendilo
Ĵuras, ke ĉesis lia kun iu babilo» —
Gervaz’ mallevis manojn, per fingroj klak-bruis, ¬180
Kvazaŭ tutan misteron el manoj forskuis.
Tiun malklaran geston aŭdantoj komprenis,
Staris kaj sin kun miro okul’-ekzamenis
En silent’ malserena. Rikov post minuto
Diris: «Lup’ rabis bruton, pereis ĉe bruto!»
«Requiescat in pace»[6], diris Ĉambelano;
Kaj ĵuĝisto: «Videbla estas Dia mano!
Mi ne sciis, pri sango mi senkulpas plene».
Verm’ el kusen’ leviĝis, sidis malserene
Kaj diris al Ŝlosisto kun rigard’ severa: ¬190
«Granda peko — mortigo de hom’ senlibera!
Eĉ malamikon venĝi malpermesas Kristo!
Vi peze, antaŭ Dio, respondos Ŝlosisto!
Unu estas escepto: se faris persono
Ne stultvenĝe, sed sole pro publico bono! [7]
Ŝlosist’ balancis kapon kaj manon ĉe zono,
Kaj diris palpebrume: Pro publico bono!
Pri Plut Majoro plie oni ne parolis,
Sekvatage lin dome vane trovi volis,
Vane oni difinis por kadavro pagon: ¬200
Majoro malaperis, kvazaŭ falus lagon.
Pri malaper’, diversa estis opinio;
Neniu sciis certe tiam, nek post tio.
Vane oni demande tedis sen bezono
Ŝlosiston; li nur diris: Pro publico bono.
Vojski konis sekreton; sed per vort’ ligite,
Maljunulo silentis, kvazaŭ ensorĉite.
Rikov ĉambron forlasis ost traktat’ finita;
Verm’ ordonis, ke venu nobelar’ milita,
Al kiu dignoplene diris Ĉambelano: ¬210
«Fratoj! nian armilon benis Dia mano;
Sed al Moŝtoj konfesu mi sen ĉirkaŭfrazoj,
Ke el batal’ rezultos malbonaj okazoj.
Kulpaj ĉi tie estas ĉiuj, ni eraris;
Verm’, ke famoj-vastigon tro ageme faris;
Ŝlosist’, nobeloj, ĝuste ne komprenis sencon;
Milit’ kun rusoj havos ne baldaŭ komencon;
Dume, kiuj part-prenis ĉefe en afero,
Ne povas en Litvujo resti sen danĝero;
Do vi devas forkuri Landon Varsovian: ¬220
Kun sinjoro, Baptisro nomata, Mateo
Savu kapojn Verŝilo, Razilo, Tadeo
Trans Njemen, por alliĝi taĉmenton nacian.
Ni sur vin kaj sur Pluton, dum via foresto,
Akuzos je kulp’; tiel saviĝos la resto.
Adiaŭ por nelonge; estas certespero,
Ke printempe ekbrilos aŭror’ de libero,
Ke Litvo adiaŭas vin kiel migrantojn,
Por baldaŭ vin revidi venkplenajn savantojn.
Juĝist’ por voj’ preparos ĉion laŭ bezono; ¬230
Kaj mi, laŭ kapableco, vin helpos per mono».
Pravecon de l’ konsilo sentis nobelaro:
Ĉar kiu unufoje malpacis kun caro,
Kun li ne repaciĝos sur tero sincere,
Kaj batali aŭ putri devas mallibere.
Do ili sin rigardis malgaje, silente,
Eksopiris kaj kapojn balancis konsente.
Polo, kiu pro tio ĉe popoloj famas,
Ke, pli ol vivon, sian hejmlandon li amas,
Ĉiam pretas forlasi ĝin, sur fremda tero ¬240
Travivi longajn jarojn en vaga mizero,
Batali homojn, sorton, dum en tondrvetero,
Lumas al li, pri servo al Patruj’, espero.
Oni volas vojaĝi tuj; nur tiu plano
Ne plaĉis tiaforme al sinjor’ Buĥmano:
Prudentulo batalon tute ne part-prenis,
Sed, pri konsil’ aŭdante, voĉdoni alvenis,
Trovis projekton — bona, volis aliigi,
Pli precize disvolvi, ekzakte klarigi:
Antaŭe kolektita estu komisio, ¬250
Por konsideri celojn de l’ Emigracio,
Rimedojn, manierojn, rilatojn krom tio.
Mallongeco de tempo malhelpis, domaĝe
Plenumi, kion Buĥman konsilis tre saĝe.
Nobelar’ adiaŭas, en vojon ekiras.
Sed Juĝisto Tadeon en ĉambron retiras,
Dirante: «Pastro! tempas diri al vi tion,
Pri kio mi hieraŭ ricevis la scion:
Ke Tadeo sincere amas Zofieton;
Antaŭ forir’, li turnu je ŝia man’ peton. ¬260
Kun onklin’ mi parolis: ŝi fine konsentas;
Zonjo ankaŭ pri volo zorganta kontentas.
Se ni ne povas paron tuj geedze ligi,
Estus bone, almenaŭ ilin fianĉigi,
Nun antaŭ forveturo: juna koro voje,
Kiel sciate, tentojn havas diversfoje;
Kaj ja, se edzoringon rigardas okulo,
Ke li jam estas edzo, memoras junulo,
En si al fremdaj tentoj estingas fervoron;
Ĉar grandan forton havas edzringo sur koron. ¬270
«Min, antaŭ tridek jaroj, venkis korinklino.
Kaj mi akiris koron de Marto fraŭlino.
Ni estis gefianĉoj; sed Dio ne benis
Ĉi ligon, kaj orfigis min, kaj ŝin forprenis
Al sia gloro, belan, de Vojski idinon,
De bonamiko mia, Hreĉeĥo, filinon.
Restis al mi de ŝia virto rememoro,
Kaj de ĉarmoj, kaj tiu ĉi ringo el oro.
Kiam mi ĝin rigardas, mortintino mia
Staras antaŭ okuloj: el favoro Dia ¬280
Ĝis nun, al fiamĉino, fidela mi restas,
Kaj mi, ne edziĝinte, maljunvidvo estas;
Kvankam dua, sufiĉe bela Vojskidino,
Similetas al mia Marto, amatino!»
Tiondire rigardis ringon maljunulo,
Turnis manon kaj viŝis larmojn el okulo:
«Frat’, li finis, ĉu iĝos fianĉa soleno?
Ili sin amas, vorton donis Telimeno».
Sed Tadeo alkuras kaj diras tre vive:
«Per kio mi redankos onklon efektive, ¬290
Kiu penas senĉese pri feliĉo mia!
Aĥ! bononklo, mi estus feliĉe radia!
Se Zonjeto nun iĝus mia fianĉino,
Se mi scius, ke estos ŝi mia edzino;
Sed mi diros malkaŝe: fianĉiĝo mia
Ne povas tuj okazi; estas kaŭzo… kia?
Ne demandu… Se Zonjo atendi volontos,
Eble pli bonan, indan, baldaŭ min renkontos:
Eble konstanto gajnos reciprokon ŝian,
Eble iom ornamos gloro nomon mian; ¬300
Kaj se baldaŭ-revenon ebligos sukceso,
Tiam mi memorigos onklon pri l’ promeso,
Surgenue salutos mi karan Zonjeton;
Se libera ŝi estos, mi petos maneton.
Nun mi eble por longe iĝas elmigrulo;
Dume povas al Zonjo plaĉi aliulo;
Ligi ŝin, mi ne volas; pri reciprokeco
Peti, ne meritinte, estus malindeco!»