Kiam ĉi vortojn diris junulo korsente,
Kiel du perloberoj, ekbrilis arĝente ¬310
Du larmoj sur pupiloj grandaj, el lazuro,
Sur liajn roz-vangojn ruliĝis en kuro.
Sed, el alkov’-profundo, Zonjeto scivola,
Tra l’ fend’ aŭskultis, aŭdis pri interparola
Sekret’: kiel Tadeo, sen tim’, simplavorte,
Konfesis amon — ŝia kor’ ektremis forte —
Kaj ŝi vidis du grandajn larmojn en pupiloj:
Do, kvankam ŝi ne sciis pri sekret’-ligiloj:
Kial li ŝin ekamis? kaj kial forkuras?
Ŝi malĝojis pro tio, ke li forveturas. ¬320
Unue de junulo ŝin aliris flata,
Stranga, granda novaĵo: ŝi estas amata.
Do ŝi kuris al sia doma altareto,
Prenis el ĝi bildeton kun relikvujeto[8]:
Sur ĉi bildeto estis Sankta Genovefo,
Kaj en relikvo, vesto de Sankta Jozefo,
Fianĉo kaj de junaj fianĉoj patrono;
Kaj ŝi iris en ĉambron kun sanktaĵoj-dono.
«Sinjor’ jam forveturas? Por vojo mi donos
Al vi donacon, ankaŭ averte proponos, ¬330
Ke ĉi relikvojn ĉiam kunportu sinjoro,
Kaj bildeton, kaj havu Zonjon en memoro.
Di-Sinjoro vin sane kaj feliĉe gvidu,
Ke vi al ni feliĉe baldaŭ rerapidu».
Ŝi mallevis la kapon; el bluokuletoj
Fermitaj, malavare ruliĝis larmetoj;
Kaj Zonjo, kun fermitaj palpebroj starante,
Silentis, brilantan larmaron ŝutante.
Tadeo prenis donojn, kisante maneton,
Kaj diris: «Mi adiaŭdiras fraŭlineton! ¬340
Adiaŭ, min memoru, iam preĝu pie
Por mi Zofi’!…» Paroli li ne povis plie.
Sed Graf’ kun Telimeno subite eniris
Kaj vidis, kiel juna par’ adiaŭdiris;
Kortuŝite, rigardis Graf’ al Telimeno,
Kaj diris: «Bela estas tia simpla sceno!
Dum paŝtistin’-animon lasas de soldato
Animo, kiel ŝipon, tempeste, boato.
Vere, nenio tiel kor-sentojn ardigas,
Kiel, kiam de koro sin koro forigas. ¬350
Tempo — vento: malgrandan kandelon estingos;
Granda brulo en vento eksplodon atingos.
Mia amo fortiĝos pli dum foresteco.
Soplico! mi suspektis vin pri rivaleco;
Ĉi eraro kunkaŭzis nian kvereladon,
Min devigis eligi kontraŭ vi la spadon.
Mi rimarkas eraron: vin, al paŝtistino,
Kaj min, al bela Nimfo, donis korinklino.
En malamikoj-sango nun dronu rankoroj!
Ne per mortiga fero militos la koroj; ¬360
Nian aman disputon decidu batalo:
Kiun el ni kor-sente superas rivalo!
Ni foriros de niaj plej karaj rigardoj,
Ambaŭ rapidos kontraŭ glavoj, ĵetponardoj;
Ni luktu per konstanto, sufero anima,
Malamikojn postkuru kun brako sentima».
Telimenon rigardis Graf’ post tiu diro;
Ŝi nenion respondis, en grandega miro.
«Grafo! diris Juĝisto, pro kio vi vere
Forveturas? Vi povas resti sendanĝere. ¬370
Nobelojn registaro vipus kaj arestus;
Vi, Grafo, en bienoj sendifekta restus;
Vi konas registaron: de vi, homo riĉa,
Duonenspezo estos elaĉet’ sufiĉa».
«Ĝin baras, diris Grafo, karaktero mia,
Se ne amato, estos mi hero’ nacia;
Amozorge mi vokos konsolon de gloro,
Mi estos granda brake, mizerul’ en koro».
Telimeno demandis: «Kio estas bara
Ami, esti feliĉa?» — «De destinoj povo, ¬380
Diris Graf’, antaŭsentoj, per mistera movo,
Puŝas al fremdaj limoj, verk’ neordinara.
Mi intencis, honore al vi Telimeno,
Bruligi flamojn apud altar’ de Himeno[9]
Sed ĉi junulo donis al mi bel-admonon,
Ŝirante mem, bonvole, sian edzo-kronon.
Kurante, sian koron provi kontraŭ baroj
De ŝanĝa sorto kaj en sangaj milit’-faroj.
Hodiaŭ komenciĝas mia nov-epoko.
Mia armilo sonis ĉe Birbante-roko; ¬390
En Polujo ĝi trovu vastan resonadon!»
Li finis kaj fiere ekbatis la spadon.
«Laŭdinda, diris Vermo, estas ĉi fervoro:
Iru kun mono, roton vi formu, sinjoro,
Laŭ Vladimir’ Potocki[10]: li francojn mirigis
Per milion’-ofero; garantiaĵigis
Princ’ Dominik Radzivil[11] el bienoj rentojn
Kaj plenarmis du novajn ĉeval’-regimentojn.
Veturu, prenu monon: da brakoj — sufiĉe
En Dukland’, mankas mono; vojaĝu feliĉe!» ¬400
Telimen’, rigardinte la Grafon malĝoje,
Diris: «Vee, nenio vin haltigos voje!
Kavaliro! paŝante milita-arene,
Al amatin’-koloro turnadu rigardon!
(Rubandon deŝirinte, ŝi faris kokardon
Kaj sur bruston de Grafo alpingis gustplene.)
Ĉi koloro vin gvidu al fajr’ pafegila,
Kontraŭ pluvo sulfura kaj lancaro brila;
Kaj kiam vin glorigos jam heroaj faroj,
Kaj kiam tutvualos senmortaj laŭraroj ¬410
Sangan kaskon, pro venkoj fieran: rigardon
Ankoraŭ tiam turnu sur tiun kokardon,
Memoru manon, kiu ĝin fiksis unue!»
Ŝi donis manon — Graf’ ĝin kisis ekgenue;
Telimen’ metis tukon al okulo sia,
Kaj de supre rigardis Grafon per alia.
Grafo ŝin adiaŭis kun fortemocio;
Ŝi sopiris, sed ŝultrojn ekmovis ĉe tio.
«Graf’, rapidu, malfrue jam!» Juĝist’ proponis.
Kaj Verm’, minacmiene: «Ĉesu jam! aldonis, ¬420
Rapidu!» — Pastr’ ordonon de Juĝist’ akcelas,
Disigas aman paron kaj el ĉambro pelas.
Dume Tadeo onklon larme ĉirkaŭprenis
Kaj kisante la manon de Kvestulo tenis.
Verm’, al brusto tempiojn de knabo preminte,
Sur lian kapon manojn krucforme metinte,
Ĉielrigardis: «Filo! kun Dio!» li diris
Kaj ekploris… Tadeo jam post sojlon iris.
Juĝist’ demandis: «Frato, vi diros nenion
Al li eĉ nun? Ankoraŭ ne havos ekscion ¬430
Knabo — antaŭ vojaĝo?» — «Ne! diris Kvestulo,
(Plorante, kun kovrita per manoj okulo),
Ĉu li, mizera, sciu pri patroekzisto,
Kiu sin kaŝis kiel fripon’, mortigisto?
Dio vidas konsolodeziron: el tio
Por la pekoj oferon mi faros al Dio».
«Tempo, diris Juĝisto, pensi pri vi, frato:
Homo, en via aĝo kaj malsana stato,
Kun aliuloj kune elmigri ne povos;
Vi diris, ke vi certan rifuĝejon trovos; ¬440
Diru kie? Rapidu ni, briĉko — jungita.
Ĉe l’ arbarist’ plej bone vi estus kaŝita».
Verm’, kapbalance, diris: «Ĝis maten’ atendi
Mi povas; kaj nun volu al preposto sendi,
Ke plej rapide venu li kun viatiko[12].
Forigu ĉiujn, lasu Ŝlosiston, amiko!
Ŝlosu pordon!». —
Juĝisto laŭ ordonoj faris,
Ĉe Verm’ sur lit’ sidiĝis, kaj Gervazo staris,
La kubuton sur klingo de rapir’ fiksante
Kaj sur manoj klinitan frunton apogante. ¬450
Verm’, antaŭ ekparolo, Ŝlosiston severe
Rigardante, konservis silenton mistere.
Kiel ĥirurg’ antaŭe molamane tuŝas
Korpon malsanan, antaŭ ol ĝin tranĉe puŝas:
Tiel Vermo okuloj-esprimon mildigis
Kaj ilin sur okuloj de Gervaz’ irigis,
Fine, kvazaŭ blindfrape ekbati deziris,
Kovris per man’ okulojn kaj fortvoĉe diris:
вернуться
[10]