«Mi ’as Jacek Soplica…»
Ĉe tiu vortsono
Ŝlosist’ paliĝis, klinis sin, per korpduono ¬460
Antaŭfleksite staris, pendis unukrure,
Kiel monta ŝtonego haltigita kure;
Li malfermis okulojn, buŝon dislarĝigis
Per blankdentoj minace, lipharojn hirtigis,
Rapiron ellasinte, ĉe plank’ ĝin retenis
Per genuoj, kaj klingon dekstramane prenis,
Premante ĝin; rapiro, post li etendita,
Per longa nigra pinto balancis Ŝlosisto
Estas tiam simila al linko vundita,
Kiu el arb’ okulojn saltos al ĉasisto: ¬470
Sangokule fajreras, volve sin blovplenas,
Voston svingas, murmuras kaj lipharojn movas.
«Sinjor’ Rembajlo, diris Pastro, ne teruras
Min homkoler’: min vokas Dio. Mi alĵuras
Vin en nomo de mondo-Savinto, de Kristo,
Kiu sur kruco benis al ekzekutisto,
Kaj peton de fripono akceptis: kvietu,
Aŭskultu, kion diros mi, kun pacienco,
Ke mi, por malpezigo de la konscienco,
Ricevu la pardonon, almenaŭ ĝin petu: ¬480
Aŭskultinte konfeson, vi faros laŭ volo».
Kaj li kunmetis ambaŭ manojn ĉe l’ parolo,
Kvazaŭ preĝe. Ŝlosisto, mire sin reŝovis,
Batis per mano frunton kaj la ŝultrojn movis.
Kaj Pastro ekrakontis sian intimecon
Kun Horeŝko, al lia filino amecon,
Kaj tial kun Tablestro siajn malkonsentojn.
Li parolis senorde, ofte miksis pentojn
Kaj plendojn en konfeson, ofte jam intencis
Kvazaŭ fini aferon kaj ĝin rekomencis. ¬490
Ŝlosisto de Horeŝkoj konis historion
Bone, do kvankam Pastro intermiksis ĉion,
Li memore ordigis ĉion kaj divenis;
Sed Juĝist’ mult-aferojn tute ne komprenis.
Kapokline aŭskultis ambaŭ diligente;
Jacek malrapidigis vortojn kaj momente
Interrompiĝis.
«Ja ofte, Gervazeto, Tablestro min gaste
Invitis al festenoj kaj trinkis toaste
Mian sanon, kaj kriis, levante kalikon, ¬500
Ke li Jacek-egalan ne havis amikon.
Kiel li min korpremis! Kiuj tion vidis,
Pensis, ke li animon por mi disdividis.
Li amiko? Li sciis, kio en animo
Mia tiam fariĝis! —
«Dume pri tio flustroj ĉirkaŭe jam kuras:
Iuj diras: „He, moŝto Jacek! vi konkuras
Vane svate; ĉar estas de dignulo sido
Tro alta, do ne grimpu ĝin Pokalestrido“.
Mi ridis kaj simule mokis la magnatojn ¬510
Kaj iliajn filinojn; se aristokratojn
Mi vizitas, mi faras ĝin pro amikeco,
Kaj edzinon mi prenos nur laŭ mia speco.
Sed min doloris tia ŝerco pikincita:
Al mi, junul’ kuraĝa, mond’ ’as malfermita,
En lando, kie ĉiu nobele naskato
Estas, kiel sinjoroj, kronokandidato!
Tenĉinski[13] al filino reĝofamilia
Svatiĝis: reĝo donis ŝin, sen honto ia.
Al Tenĉinski-j egalas Soplicoj-honoro, ¬520
Sango, blazon’, fidela al patruj’ fervoro.
«Kiel facile homon malfeliĉa fari!
Momenton — longa vivo ne povas ripari,
Nur vorton de Tablestro: feliĉaj ni estus! —
Kiu scias? ni eble ĝis nun vivaj restus;
Eble ke li, ĉe sia infano sentema,
Ĉe sia bela Evo, ĉe bofil’ dankema,
Maljuniĝus kviete! eble nepojn nune
Li lulus! kaj — nin ambaŭ pereigis kune,
Kaj li mem — ĉi mortigo — poste sekvoj ĉiaj ¬530
De l’ krimo, ĉiuj kulpoj kaj mizeroj miaj!
Akuzi mi ne rajtas: mortiginto lia,
Mi ne rajtas: pardonas al li koro mia;
Sed ankaŭ li —
«Se li min unufoje rifuzus sincere;
Li konis miajn sentojn; se li min prefere
Ne akceptus vizite: tiam? forveture
Mi kolere insultus iom kaj murmure
Lin lasus; sed konceptis li ruze-fiere,
Ŝajnigi, ke neniam li ekpensis vere, ¬540
Ke mi povus klopodi pri ligiĝo tia!
Li min bezonis, ĉar min nobelaro nia
Respektis, bienuloj min ŝatis ĉirkaŭe.
Sekve, li mian amon ne vidis kvazaŭe,
Akceptis min, insistis eĉ, kiel antaŭe,
Ke mi venu pli ofte; solaj kiomfoje
Ni estis kaj li vidis okulojn malĝoje
Larmajn, ke mi plen-bruste eksplodi jam pretis,
Ruzul’ indiferentan vorton intermetis
Pri procesoj, sejmetoj, ĉasoj — ¬550
«Aĥ, ofte ĉe kalikoj, kiam li senteme
Pri amikeco sia asertis korpreme,
(Li mian sabron, voĉon bezonis tiame)
Kaj mi devis afable korpremi lin same
Mi kolere salivon kolektis en buŝo,
Kaj per mano mi klingon kunpremis por puŝo;
Kraĉonte amikecon, mi sabron ekprenis;
Sed Evo min atentis kaj iel divenis,
Kio tiam en mia animo fariĝis:
Ŝi rigardis petege, vizaĝe paliĝis. ¬560
Kaj kolombet’ ŝi estis bela, mildo-plena!
Kun rigardo afabla kaj tiel serena!
Anĝela! ke mi iel ne kuraĝis vere
Timigi ŝin, mi tial — silentis prefere.
Kaj mi, en tuta Litvo, malpaculo fama,
Kiun timis eĉ ofte grandsinjor’ tiama,
Mi, duelisto, kiu ne nur de Tablestro
Maljuston ne tolerus, sed eĉ de regnestro,
Mi, kiun furioza igis disputeto,
Tiam koler’-ebrie, mi laŭ ŝafideto, ¬570
Silentis, Sanctissimum[14] kvazaŭ mi ekvidus! —
«Kiel ofte mi volis malkovri kviete
Antaŭ li koron, kaj eĉ humiliĝi pete,
Sed vidante rigardon lian, laŭ glacio
Malvarman, tuj mi hontis pri kor-emocio!
Kaj mi, eble malvarme, revenis rapide
Al aferoj, sejmetoj, eĉ mi ŝercis ride!
Ĉi tio pro fiero: por ne ofendeti
Soplicoj-nomon, por ne malaltiĝe peti
Vane, por ne ricevi rifuzon; ĉar kia ¬580
Estus rakonto inter nobelaro nia,
Se oni scius: Jacek, mi…
«Horeŝkoj al Soplico fraŭlinon ne donis!
Ili al Jacek nigran la supon proponis![15]
«Kaj fine, por min iel el afer’ eligi,
Mi pripensis nobelan taĉmenton arigi.
Kaj forlasi por ĉiam distrikton, patrujon,
Elmigri, militiri Moskvon, Tatarujon.
Do, premi adiaŭe al Tablestro manon,
Mi veturas, espere: fidelpartianon ¬590
Vidante, kaj amikon, preskaŭ samdomanon,
Kun kiu li militis, trinkis laŭ intimo,
Kiu, adiaŭante, iras al mondlimo,
Ke eble kortuŝiĝos maljuna sinjoro,
Montros al mi eĉ iom da homana koro,
Kiel limako kornojn!…
«Aĥ, kiu, koro-funde, fajreron da sento
Por amiko konservas: en didiĝmomento,
Ĉe adiaŭ’ eliĝas tiu fajrereto,
Kiel, ĉe agonio, lasta vivflameto! ¬600
Tuŝinte de amiko frunton lastafoje,
Plej malvarma okulo eklarmas malĝoje.
«Ŝi, aŭdante pri mia forvetur’, ekpalis,
Sen konscio, apenaŭ kadavre ne falis,
Ne povis ekparoli, ĝis torent’ larmara
Vidigis, kiel estis mi, al Evo, kara!
«En viv’ unuafoje mi tiam ekploris
Ĝoje kaj malespere, kaj mi ne memoris,
Ke mi frenezas, volis min genue ĵeti
Antaŭ li, por volviĝi serpente kaj peti: ¬610
Patro kara, mortigu, aŭ prenu min file!
Malvarma, salkolone, Tablestro ĝentile
Ekparolis — pri kio? — edziĝookazo
De filin’! Ĉi momente? Atentu, Gervazo,
Vi havas homan koron!…
«Tablestro diris: Moŝto Soplica, svatano
Venis al mi, de filo de moŝt’ Kastelano;
Kion, amik’, vi diros pri ligo tiela?
Mia filin’, sciate, estas riĉa, bela:
Kaj Kastelan’ — vitebska! Tio en senato,
Malalta, ligna seĝo[16]. Do konsilu, frato! — ¬620
Mi tute ne memoras, ĉu mi ekmumuris
Aŭ silentis — mi saltis selon kaj forkuris!…»
вернуться
[13]
вернуться
[16]
Kastelanoj estis superaj kaj malsuperaj. La Tablestro eraris dirante, ke la Kastelano de Vitebsk havis en senato malsuperan lignan seĝon; kontraŭe, li apartenis laŭ digno al superaj kastelanoj.