«Jacek! vokis Ŝlosisto, saĝe vi eligas
Kaŭzojn: ĉu ili kulpon vian malgrandigas?
Ĉar en mondo pli ofte ekokazis jame,
Ke, al magnat’-filino, iu ardis ame,
Volis per fort’ akiri, forkapti elŝtele,
Venĝi malkaŝe — tamen mortigi tiele
Malice pol-sinjoron, kun Moskvo konsente!»
«Mi ne interkonsentis!» diris Jacek pente. ¬630
«Perforte rabi? El post kradoj, rigloj, ĉie
Mi ŝin kaptus, disbatus kastelon furie!
Kvar nobelejoj sekvus min ekster Dobĵino.
Aĥ, se ŝi estus, kiel nia nobelino,
Forta, sana! ne timus forkuron, postkuron,
Povus aŭdi armiloj-tinton kaj tamburon!
Sed ŝin faris dorlotoj de gepatroj tia
Malforta, tima! tio estis papilia
Raŭpet’ printempa! sekve, ŝin rabi, ektuŝi
Per brak’ armita, estus ŝin mortige puŝi: ¬640
Mi ne povis, ne!…
«Venĝi malkaŝe? sturmi kastelon armite?
Hont’!… oni scius, ke mi venĝis, rifuzite!…
Ŝlosist’, honesta via koro ne komprenas,
Ke fier’ ofendita inferon entenas!
«Fier’-satan’ komencis min konsil’-instigi:
Venĝi sange, sed venĝokaŭzon sekretigi,
Ne viziti kastelon kaj elradikigi
Amon, forgesi Evon, edziĝi alian,
Kaj poste, poste trovi provoketon ian ¬650
Kaj venĝi —
«Komence mia koro kvazaŭ aliiĝis;
Pri ideo kontentis mi, kaj — mi edziĝis
Kun malriĉa knabino, unue vidita!
Sed mi faris malbone kaj estis punita!
Malfeliĉan ne amis mi, Tade’-patrinon,
Al mi plej sidonitan, honestan virinon:
Malnova am’, kolero, el kor’ ne foriris,
Mi kvazaŭ furiozis; vane mi deziris
Deviĝi al mastrumo, aferoj, sed vano! ¬660
Kolera, obsedita de venĝo-satano,
Malafabla, nenian konsolon mi konis
En mondo — kaj el pekoj en pekojn mi dronis;
Kaj mi komencis drinki —
«Baldaŭ edzino mia mortis pro sufero,
Lasinte idon; kaj min mordis malespero!…
«Kiel amata estis Evo malfeliĉa!
Mult-jaroj!… mondvagado! ne estis sufiĉa
Ŝin forgesigi: ĉiam figuro amita
Staras ĝi antaŭ okuloj, kvazaŭ belpentrita!… ¬670
Mi drinkis, sed ne cedis memor’, eĉ momente
Nek, kiam mi trakuris landojn kontinente!
Nun, en monaĥa vesto, — servisto de Dio,
Sur sanga lit’ — mi longe parolis pri tio!
Nun pri tio paroli? pardonos Sinjoro!
Ĉar vi sciu, en kia malesper’, rankoro,
Mi plenumis…
«Tio okazis baldaŭ post la fianĉiĝo
De Evo; oni ĉie nur pri la fianĉiĝo
Babilis kaj rakontis, ke kiam ŝi prenis ¬680
Ringon el Vojevoda mano, ŝi eksvenis,
Havas febron, de ftizo komencon kaj ĝeme
Ploras senĉese; oni diris: sekreteme
Ŝi amas iun. — Dume Tablestro kviete,
Aranĝis balojn, gastojn kolektis ripete,
Min ne invitis: kial mi estus bezona?
Senorda dom’, mizero, kutimo malbona,
Min faris malŝatata, ridinda al mondo!
Min, kiu iam skuis distrikton en rondo,
Min, kiun nomis princo Radzivil’: amato! ¬690
Min, kiam mi elrajdis el nobelej’-strato,
Mi havis sekvantaron, ol princa pli brilan!
Se sabron mi eligis, sabraron kelkmilan
Mi briligis, timige al kastel’-granduloj —
Kaj poste min mokridis idoj de kampuloj!
Tiel, en homokuloj mi iĝis mizera!
Jacek Soplica! — Kion sentis li, fiera?…»
Pastro, malforte, falis sur litaĵo sia;
Ŝlosist’ kortuŝe diris: «Granda juĝo Dia!
Vere! vere! vi estas? Jacek! kapuĉulo? ¬700
Soplica? kaj vi vivis kiel almozulo!
Vi, kiun mi memoras tiam sana, bela
Nobelo, kiun flatis sinjorar’ kastela,
Kaj virinoj frenezis pro vi! Lipharulo!
Antaŭ nelonge! pente iĝis maljunulo!
Kiel mi ne rekonis vin, kiam vi pafis,
Kiam vi urson tiel perfekte celtrafis?[17]
Ĉar super vi en Litvo ne estis pafisto;
Kaj, post Macjek, vi estis unua sabristo!
Vere! pri vi virinoj kantis kun adoro: ¬710
„Jacek, liphar’-tordante, nobelojn timigas,
Kaj pri kiu li nodon sur lipharoj ligas,
Tiu tremos, eĉ estu Radzivil’ sinjoro“.
Vi ligis nodon ankaŭ pri sinjoro mia!
Mizerul’! kaj vi estas? kvestul’ profesia?
Lipharul’ Jacek kvestas! Granda juĝo Dia!
Eĉ nun, ha! vi senpune ne estos lasita,
Mi ĵuris; Gut’ da sango Horeŝka, verŝita…»
Dume sur lit’ sidiĝis Pastro apogita:
«Ĉirkaŭ kastel’ mi rajdis. Da diabloj kiom ¬720
En kap’ kaj kor’ mi havis: kiu diros nomon?
Tablestro — mortiganto de propra infano!
Min detruis! — Min logas al pordeg’ satano:
Rigardu, li diboĉas! drinkad’ en kastelo!
Kandelar’ en fenestroj, en salon’ kapelo!
Kaj kastel’ ne falegos sur lian kalvaĵon?
«Pensu pri venĝ’ alŝovos satano armaĵon.
Mi ekpensis: li sendis moskvulojn. Mi staris,
Rigardante atakon, kiun ili faris[18].
«Malvere, ke mi iel kun Moskvo konsentis! ¬730
«Diversaj pensoj svarmis en kap’; mi atentis
Stulte-ridete, kiel infano ĉe brulo;
Kaj poste mi eksentis ĝojon de rabulo,
Deziris vidi brulon kaj falegon bruan;
Iam mi pensis salti, savi ŝin unuan,
Eĉ tablestron —
«Sciate, vi defendis vin brave, konscie.
Mi ekmiris. Moskvuloj mortfaladis ĉie.
Brutoj, malbone pafas! — Pro malvenk’ ilia
Mi koleris. — Tablestro venkoplena tia! ¬740
Ĉu li en mondo ĉiam nur prosperon havos?
Ankaŭ el la atako sin triumfe savos?
Mi forrajdis kun honto. — Jam estis mateno.
Ĵŭs mi vidas: Li staris sur balkon’ sen ĝeno,
Per brilanta buko al suno briletis
Kaj tordis la lipharojn kaj fiere ĵetis
Rigardojn… Al mi ŝajnis, ke min li mokridis,
Manon tiel etendis, ĉar min li ekvidis,
Kaj minacis. — Mi kaptas moskvul’-karabenon,
Almetas, ne mezuras eĉ preskaŭ celprenon, ¬750
Paf’! — Vi scias! —
«Malbenita pafilo! Kiu glavmortigas:
Ekatakas, rebatas, svingas, senarmigas
Eble, povas haltigi glavon duonvoje;
Sed fajr-armil’: seruron nur ektuŝu foje,
Moment’, unu fajrero…
Kiam al mi desupre celon vi mezuris,
Mi fiks-rigardis vian tubon, ne forkuris:
Malesper’, stranga pento, min ter-fiksis ŝtone!
Kial, Gervazo, tiam vi celis malbone? ¬760
Estus favoro! Peko penton evidente
Bezonis…»
Spir’ al Pastro remankis momente.
«Vere, diris Ŝlosisto, trafi mi deziris!
Kiom da sango unu via paf’ eltiris,
Kiel malfeliĉigis nin kaj familion
Vian, kaj, Jacek, via kulpo kaŭzis ĉion!
Sed, kiam Grafo estis de jegroj celpreno,
Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrin’-deveno,
Vi lin ŝirmis, kaj antaŭ moskvuloj-elpafo,
Min ĵetis teren, tiel savis min krom Grafo. ¬770
Se vi estas monaĥo, pastro, laŭ verdiro,
Via vesto defendas vin antaŭ rapiro.
Adiaŭ, vian sojlon laste mi trapasu,
Inter ni kvite — reston al Dio ni lasu!»
Jacek manon etendis — Gervaz’ sin reŝovas:
«Sen ofendo de mia nobelec’, ne povas
Mi ektuŝi je mano, mortig’-makulata,
Ne pro publika bono, sed venĝo privata!»
Sed Jacek el kusenoj sur liton defalis,
Turniĝis al Juĝisto, kaj ĉiam pli palis, ¬780
вернуться
[18]
Tio okazis en j.1792, kiam Rusujo deklaris militon al Polujo, kaj la rusaj armeoj enpaŝis en limojn de la Pola Respubliko.