Jen novaj aroj: kvazaŭ piroloj, sturnetoj,
Aroj da helkoloraj plumtufoj, flagetoj,
Ekbrilis sur altaĵoj, falas sur kamparo:
Rajdistar’! Strangaj vestoj, fremda armilaro!
La regimentoj marŝas: kvazaŭ neĝ’ fandita,
Fluas sur voj’ vicaro, la fereforĝita; ¬40
El arbar’ nigras ĉapoj, bajonetoj brilas,
Infanteri’ svarmas, al formikar’-similas.
Ĉiuj al nordo! Kvazaŭ el sudlando varma,
Irus al ni, post birdoj, la popolo svarma,
Al fort’ nerezistebla, instinkta, cedante.
Ĉevaloj, homoj, agloj, tag-nokte, konstante
Fluas; ĉielo flamas, ie bruloj ruĝas,
Tero tremas, kaj flanke fulmotondroj muĝas.
Milit’! milit’!… ne estis en Litvo angulo,
Ĝis kiu ne alirus ĝia krako, brulo. ¬50
Praarbarano, kiu laŭ avoj-kutimo,
Dumvive ne eliris trans arbara limo,
Kaj sur ĉiel’ aliajn bruojn ne komprenis,
Krom ventoj, kaj sur tero — krom bestegoj-muĝo,
Gastojn nur vidis, kiam arbaranoj venis,
Nun vidas: strange ardas ĉiela brulruĝo;
Kaj li aŭdas krakadon: kuglo de kanono
Eraris el batalo tra l’ arbara krono,
Ŝirante trunkojn, branĉojn. — La grizbarba uro
Hirtigas kolhararon, tremas de teruro, ¬60
Duonleviĝas, antaŭpied’-apogite,
Skuas barbon, rigardas ege mirigite,
Al la fulmanta inter rompaĵo brulejo:
Grenad’ erara fajfas kaj turniĝas brue,
Krevas fulme-krakase; ur’ en viv’ unue,
Time, al pli profunda kuris kaŝiĝejo.
Batal’!… Kie? demandas junuloj, kaptante
Armilojn; manojn levas virinoj, preĝante;
Ĉiuj esperas venkon; sonas larma krio:
Nin gvidas Napoleon! kun li estas Dio! ¬70
Printempo! kiu vidis vin sur la kamparo!
Memorinda printempo, de l’ milita jaro!
Printempo, kiu vidis vin tiel florantan
Per la grenoj kaj herboj, per homoj brilantan,
Eventplenan, gravedan de l’ esper’ ĉiela!
Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝ-vidaĵo bela!…
Mi, naskita sub jugo, vindita en fero,
Havis nur unu tian printempon sur tero.
Ĉe Soplicovo tuŝe, grand-vojo sin tiris,
Kiun de Njemen-flanko du ĉefoj aliris: ¬80
Princ’ Jozef kaj vestfala reĝo Hieronim
Okupis Litvo-parton de Grodno ĝis Slonim[2].
Reĝo donis ripozon ĝis la tago tria;
Sed polaj soldataroj, malgraŭ laco sia,
Plendis, ke ne permesas reĝo marŝi plue;
Ili volus atingi moskvulojn plej frue.
En urb’ proksima, haltis princa stab-ĉefaro,
En Soplicovo kvardek miloj en tendaro;
Kun siaj staboj venis: General’ Dombrovski,
Knjazjeviĉ, Malaĥovski, Gjedrojc kaj Grabovski[3]. ¬90
Estis malfrue: ĉiu do prenis laŭ povo
Loĝejon en kastelo kaj en Soplicovo.
Kiam antaŭgardaro estis starigita,
Ĉiu, en sian ĉambron iris lacigita.
Nokta silent’: en tendoj, dom’, kamparo; sole
Oni vidas, laŭ ombroj, vagantojn patrole,
Kaj tendaraj fajrujoj flagras en kelk lokoj,
Alterne de postenoj sonas signalvokoj.
Dormis dolĉe: dommastro, ĉefoj, milituloj,
Kaj sole ne fermiĝis de Vojski okuloj; ¬100
Vojski devas por morgaŭ festenon prepari,
Volas per ĝi Soplicojn eterne glor-fari:
Inda de kor-agrablaj pol-gastoj festeno
Estu konforma kun la granda tag-soleno,
Preĝeja festo, ankaŭ familia estos:
Morgaŭ tri paroj sian fianĉiĝon festos.
Kaj general’ Dombrovski dum vespero diris,
Ke li, por morgaŭ, polan tagmanĝon deziris.
Kvankam malfrue, Vojski rapide akiris
Kvin kuiristojn, kiujn ĉirkaŭaĵo donis:
Ili servis kaj Vojski, laŭ mastro, disponis. ¬110
Li blankan kuirestran antaŭtukon ligis,
Prenis noktĉapon, brakojn ĝis kubut’ nudigis.
Unumane li muŝojn per klakil’ batalas,
Ĉar insektoj avide sur frandaĵojn falas,
Per dua man’ li okulvitrojn surnazigis,
El ĉebrust’ libron prenis, elvolvis, disigis.
Libro havis titolon: «Kuirist’ perfekta»[4]
Kaj estis speciala priskribo korekta
De pol-tabloj. Tenĉina Graf’, laŭ ĉi detala
Priskrib’, festenojn donis en lando itala, ¬120
Pri kiuj Sankta Patro Urban’ Oka miris[5].
Laŭ ĝi Karol-Amato-Radzivil kuiris
En Njesvjeĵ, ĉe akcepto reĝa Stanislava,
Aranĝante festenon, kies famo prava
Ĝis nun en Litvo vivas, en rakont’ vulgara[6].
Vojski legas, anoncas post kompreno klara,
Kaj spertaj kuiristoj laŭ tio laboras;
Kvindek tranĉiloj vigle sur tabloj sonoras;
Kuirej’-buboj nigraj portas, laŭ ordonoj,
Lignon; aliaj lakton, vinon, el kaldronoj ¬130
Verŝas en kaserolojn, potojn, kuirilojn;
Ĉe forn’ sidantaj buboj movas fajr-blovilojn:
Vojski, por pli akceli ekbrulig’-aferon,
Sur brullignon verŝigas fanditan buteron;
(Tian lukson bonhava dom’ ne persekutas).
Buboj en fajron sekan branĉ-rompaĵon ŝutas;
Aliaj sur ponardojn metas grand-rostaĵojn,
Bovajn kaj kapreolajn, kaj apro-dorsaĵojn;
Ĉi tiuj senplumigas: flugas lanugaro,
Nudiĝas urogaloj, tetroj kaj kokaro. ¬140
Kokoj estis malmultaj: post invad’-atako,
Kiun faris Dobĵinski, sangavida Sako,
Sur kokejon de Zonjo, kiam en impeto,
Li detruis mastrumon ĝis lasta koketo,
Ne povis per birdaro ekflori de novo,
Fama iam, pro siaj birdoj, Soplicovo.
Cetere da viandoj abundeco granda,
Arigita el domo, butikar’ vianda,
El arbar’, de najbaroj, proksime kaj fore:
Vi dirus, birda lakto nur mankis ĉi hore. ¬150
En Soplicov’ kuniĝas, por festen’ sinjora,
Du kondiĉoj: abundo kaj arto labora.
Jam ekiĝis de Sankta Flor’-Virgin’ soleno[7].
Vetero estis bela; en frua mateno
Ĉielo pura ĉirkaŭ tero sin etendis;
Kiel maro silenta, konkave ĝi pendis.
Nur ankoraŭ kelk steloj lumas el profundo,
Kiel perloj, brilantaj tra l’ ondar’ el fundo:
Flanke nubet’ alflugas blanka, ununura
Kaj flugilojn ekmergas en ĉiel’ lazura,
Similajn al plumaro de Gardant’-Anĝelo, ¬160
Kiun, per noktaj preĝoj, retenis teranoj,
Kaj kiu rerapidas al samĉielanoj.
Ĉielfunde jam lasta estingiĝis stelo,
Kaj en mezo de frunto paliĝas ĉielo,
Ombroj-kusenon tuŝas per dekstra tempio
Bruneta, dum maldekstran jam ruĝigas io;
Pli fore, rondo, kvazaŭ palpebro disiĝas
Kaj, en mezo, blankaĵo okula vidiĝas
Kun ĉielark’-pupilo: jam ŝprucis radio,
Sur ĉielrond’ fleksite, trabrilis lumstrio ¬170
Kaj, en blanknubo, kiel orsago pendiĝas.
Post ĉi paf’ tagsignala, flamoj-fasko ŝprucas,
Mil raketoj en mondoĉirkaŭo sin krucas,
Kaj sunokul’ suriris. — Ĝi iom dormemas,
Fermetiĝas, radiaj okulharoj tremas;
Sep koloroj kunbrilas: safiro bluhava,
Sangeruĝa rubeno kaj topazo flava;
Sekve suno disbrilis kristal’-diafane,
Poste briliantlume, fine fajr-fontane,
Kaj kiel luno grande, flagrante laŭ stelo: ¬180
Tiel iris soleca suno sur ĉielo.
вернутьсяLa dekstran flugilon de Napoleona armeo komandis reĝo de Vestfalujo, frato de Napoleono I, Hieronimo (Jérôme) Bonaparte, sub kies komando estis princo Jozefo Poniatowski, ĉefo de pola armeo, kalkulanta ĉirkaŭ 70.000 viroj[n]. — Grodno, la urbo apud Njemeno, ĉelime de Litvo, Polujo kaj Blank-Rutenujo. — Słonim, urbo en Grodna gubernio.
вернутьсяKniaziewicz Karol, pola generalo, nask. 1762, mort. en Parizo, partoprenis en nacia leviĝo 1794, komandis la unuan polan legionon en Italujo, kie li plenumis multe da brilaj faroj (v. [42], Lib. I); en 1812 li aliĝis al Napoleona armeo kaj estis komence lokita en la generala stabo de la vestfala reĝo; poste li ricevis komandecon super la 18-a divizio de la korpuso de princo Poniatowski; li distingiĝis en bataloj ĉe Smoleńsk, Moskva kaj apud Berezina. — Małachowski Kazimierz, nask. 1765, mort. 1845 en Francujo, aliĝinte al armeo en j.1786, kiel simpla soldato, atingis rangon de generalo, batalis en la polaj legionoj, distingiĝis en milito 1812, batalis en la pola revolucio 1830. — Grabowski Michał, generalo, pereis en la batalo ĉe Smoleńsk 1812. — Princo Romuald Giedrojć, generalo el tempoj de la Varsovia Duklando.
вернутьсяLibro nun tre malofta, eldonita en j.1682 en Kraków sub titolo: «Compendium ferculorum, aŭ kolekto de manĝaĵoj de (nobele) naskita Stanisław Czerniecki, Sekretario de Lia Reĝa Moŝto kaj kuirejestro de L. Moŝto Princo Lubomirski». La libro estis poste kelkfoje represita sub ŝanĝita titolo.
вернутьсяJerzy (Georgo) Ossoliński, grafo de Tęczyn, eminenta ŝtatviro; sendite de reĝo Władysław IV en delegitaro al la papo Urbano VIII, li faris brilan enveturon en Romon (1633 j.), aperante ĉie kun eksterordinara pompo kaj lukso. Czerniecki, aŭtoro de la «kuiristo perfekta», estis ankaŭ lia kuirejestro.
вернутьсяPrinco Karol Radziwiłł, nomata «Sinjoro Amato» (Panie Kochanku), laŭ proverbo, kiun li ĉiam uzis, la plej riĉa magnato de sia tempo en tuta Polujo, akceptis (1785) en sia kastelo en Nieśwież la reĝon Stanisław Poniatowski, kaj ĉi tiu akcepto kostis al li milionojn.